Akra konflikto inter TEJO kaj UEA

La divorco de TEJO kaj UEA eniras ŝtorman fazon. La ĝenerala direktoro de UEA malpermesis al TEJO-volontuloj paroli kun laborantoj de UEA, asertas la prezidanto de TEJO.

Dum la komitata kunsido de TEJO en aprilo oni akuzis la Centran Oficejon pri “rekta sabotado” de TEJO, ĉar la nova statuto de la sendependiĝanta junulara sekcio de UEA daŭre ne estis registrita ĉe la nederlandaj oficialaj instancoj. Poste la statuto fine estis registrita, sed evidente restas grandaj problemoj en la rilatoj inter la estraro de TEJO kaj la Centra Oficejo.

– La situacio inter UEA kaj TEJO parte malblokiĝis pro la ekhavo de jura personeco. Tio ebligis al ni malfermi bankokonton kaj danke al tio TEJO povas mem elpagi monon sen dependi de la Centra Oficejo, kiu post 8-taga pretekstumado de la ĝenerala direktoro efektivigis la petitan ĝiron de parto de la rimedoj de TEJO de la UEA-kontosistemo al la nova bankokonto de TEJO, rakontas la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola.

Tamen UEA daŭre ne permesas, ke respondeculoj de TEJO rekte aliru la datumbazon de la asocio ekzemple por vidi la staton de la kontoj de TEJO, li aldonas.

– Krome la kunlaboro kun UEA bedaŭrinde malboniĝas. La ĝenerala direktoro malpermesas kontaktadon inter la stabo de UEA kaj tiu de TEJO, eĉ inter la volontuloj de la CO, por eviti ke la kunlaboro povu funkcii malgraŭ la problema rilato inter ŝi mem kaj la aktivuloj de TEJO.

Ne nur la prezidanto de TEJO, sed pluraj aliaj fontoj asertas, ke la volontuloj de TEJO en la Centra Oficejo ne plu rajtas paroli kun laborantoj de UEA pri oficaj aferoj. Tion spertis ankaŭ oficistoj de UEA, al kies demandoj TEJO-oficistoj respondis, ke ili ne rajtas paroli.

Libera Folio sendis al ĝenerala direktoro Veronika Poór demandon pri la asertata malpermeso. Ŝi ne respondis, sed sendis la demandon al prezidanto Mark Fettes, kiu respondis jene:

– Kompreneble tiu informo estas komplete erara, kaj la ideo en si mem estas absurda. Aliflanke estas ja tiel, ke mi petis al Veronika diri al la oficistoj, ke TEJO-estraranoj ne rajtas doni laboron al ili sen ŝiaj scio kaj permeso.

Libera Folio: Tamen laŭ fontoj de Libera Folio, volontuloj de TEJO ne plu rajtas paroli kun UEA-oficistoj pri oficaj aferoj, sed ili ja rajtas paroli pri personaj aferoj. Ĉu povas temi pri ia miskompreno?

Mark Fettes: – Jes, klare okazis miskompreno. Verŝajne temas pri la peto de Veronika, ke la volontuloj de TEJO ne transdonu taskojn (de TEJO) al la oficistoj, konforme al mia ĝenerala peto ke tia taskigo okazu nur tra ŝi.

Kvankam la ĝenerala direktoro ne trovis tempon respondi la demandon de Libera Folio, ŝi ricevinte ĝin trovis tempon skribi retmesaĝon al ĉiuj laborantoj en la Centra Oficejo por atentigi, ke ŝi ja neniam faris tian malpermeson, kaj por miri, de kie povis aperi tia “supozo”.

La konflikto inter TEJO kaj la ĝenerala direktoro de UEA ekbolis ankaŭ en la diskutejo de la komitato de UEA, kie Boris Mandirola esprimis sian malkontenton pri la laboro de Veronika Poór:

– Poór Veronika estas granda problemo kiu signife preteriras la rilatojn inter TEJO kaj UEA. […] Indas ke la Komitato sciu ke duono de la teamo kiu laboras por la renovigo de la retejo de UEA, devis forlasi la laboron pro maleblo kunlabori kun la Ĝenerala Direktoro kaj pro ŝia persekuta sinteno. Kaj kompreneble sekve okazis neniu malferma alvoko por anstataŭi ilin, tiel ke la publiko ne sciu pri la problemoj.

La kontrakto de Veronika Poór kiel ĝenerala direktoro laŭ Michael Boris Mandirola komence devis esti farita por unu jaro kaj poste renovigita. Tamen, poste la estraro de UEA fakte faris senliman laborkontrakton kun ŝi.

Tiajn kontraktojn UEA antaŭe ne kutimis fari kun siaj oficistoj, sed laŭ prezidanto Mark Fettes estas nenio eksterordinara pri la kontrakto de Veronika Poór:

– Lau la leĝoj de Nederlando, kiuj ĝenerale estas tre favoraj por dungitoj, se oni laboras tri jarojn por iu dunganto la posteno iĝas konstanta. Do la demando estis nur, ĉu fari kontrakton por malpli ol tri jaroj, kaj ni decidis, ke ne indas por tia posteno kiel Ĝenerala Direktoro. Estas la kutimaj kondiĉoj pri eventuala ĉesigo de la kontrakto fare de unu flanko aŭ la alia, kaj krome estas ĉiujara pritaksa kunsido kun la Prezidanto kaj eventuale aliaj estraranoj.

– Ĉar ĉiuj aliaj oficistoj de UEA laboris en la CO jam pli ol tri jarojn, ĉiuj nun havas kontrakton de nelimigita daŭro.

Libera Folio: Sed kiam tio okazis? Ĉu la kontrakto komence ne estis unujara?

– La kontrakto kun Veronika estas por nelimigita daŭro dekomence. Tio ne signifas ke ni ne povas ĉesigi ĝin – ni povas fari tion iam ajn kun trimonata averto – sed oni ne dungas Ĝeneralan Direktoron por nur unu-du jaroj, do unujara kontrakto simple ne havus sencon.

La respondoj de Mark Fettes pri la kontrakto de Veronika Poór estis aldonitaj je 20.30 laŭ la mezeŭropa somera horo. Laŭ liaj informoj estis samtempe korektita la aserto, ke komence temus pri unujara kontrakto.

23 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Szilvási László
2017-07-18 13:42

TEJO iĝis jure memstara kaj sendependa, sed daŭre melkas la patrinan organizon. Ĝi volas uzi la datumbazon, la oficejan domon, la oficejan aparataron, laboradon de UEA-dungitoj, postulas monon – sed mi ne vere komprenas, kion ĝi donas por UEA – krom la belaj pufaj sloganoj kaj foj-foja malplenigo de rubujo en la CO?

Joop Kiefte
Joop Kiefte
2017-07-18 15:42
Respondo al  Szilvási László

Kara, aliro al la datumbazo KUN LA PROPRAJ MEMBROJ, aliro al la konto KUN LA PROPRA MONO. Ne temas ĉi tie pri peto de servoj, sed pri minimuma kapablo fari la proprajn aferojn. Eŭropaj organizoj ĝeniĝas ĉar simpla pago daŭras monatojn. Tio grave endanĝerigas la reputacion de TEJO, dum de UEA-flanko oni supozas ke estas simple infaneca ĝeno. Tio ne vere profesie helpas Esperantion. La sendependiĝo estas simple necesa bazo por la eŭropaj projektoj, per kiuj TEJO kolektas multe pli da mono ol UEA iam ajn povus doni. TEJO estas pli memstara kaj fleksebla ol UEA, sed estas artefarite limigata en siaj movoj. Ĉu estas ajna pravigo por tio?

Konsilanto
Konsilanto
2017-07-18 17:26
Respondo al  Joop Kiefte

Se UEA estas tiom fuŝa, la sendependa TEJO kreu propran datumbazon kaj mem librotenu siajn spezojn. Ĝi estas sendependa kaj principe ĝi mem respondecas pri tio. Kial ŝovi la taskon al iu eta UEA, kiu havas malpli da stabanoj ol TEJO?

Joop Kiefte
Joop Kiefte
2017-07-18 21:09
Respondo al  Konsilanto

pri tio ĝuste nun okupiĝas la prezidento k aliaj. tial ni bezonas havi aliron al la nunaj membroj. ni jam mem librotenas, nur temas pri propra bankokonto. por tion povi havi necesis la memstariĝo. mi helpis pri la akiro de propra bankkonto, laboro jam okazas.

Andreas J. PENK
Andreas J. PENK
2017-07-20 16:18
Respondo al  Joop Kiefte

Vi ne povis malfermi konton antaŭ via sendependiĝo? Mi pridubas tion.

Joop Kiefte
Joop Kiefte
2017-07-20 22:34
Respondo al  Andreas J. PENK

Tio dependas de la landaj leĝoj. Laŭ mia kompreno la afero ĝuste estas tiel pro la detaloj de la Nederlanda leĝo. Mi scias ekzemple ke estas simila situacio pri la memstareco de BEJO en Brazilo: teĥnike ĝi estas parto de BEL kaj ĝi ne havas propran jurpersonecan numeron, kio komplikigas praktikan memstarecon en diversaj situacioj. Tiajn detalojn kutime ne koncernas la ekstera publiko, kaj devas kutime ene solviĝi. Se ĉi tiaj aferoj publikiĝas tiel, estas ja pro urĝa, vera bezono. Se ne estus bezono, ne estus sendependiĝo, ĉar TEJO efektive ĉiam havis la intencon kiel eble plej bone funkcii kiel parto de UEA. Klarigo pri aktivaĵoj kiuj bezonas sendependecon troviĝas en alia afiŝo. Ĝuste la kunlaboro-duboj estas la eblo memstare elekti pri aferoj sen influo de plenkreskula organizo. En junulorganizaj kunlaboroj, devi fari aferojn laŭ plenkreskula ideo estas grandega peko, kaj ne povas okazi. La celo de junula organizo estas ĝuste povi fari proprajn erarojn.

Andreas J. PENK
Andreas J. PENK
2017-07-21 0:44
Respondo al  Joop Kiefte

Mi legis jarojn la pretendon, ke sen-dependiĝo estus bezona, sed neniam mi legis koncernajn pruvaĵojn.

Mi jarojn fondis, gvidis kaj subtenis asociojn en Germanujo. La de mi gvidita asocio ofertis kursojn pri leĝaj kaj administraj demandoj koncerne asocioj. Mi kunlaboris kun fakuloj pri asocia leĝo en la Federacia Ministro de Internaj Aferoj, altlernejoj kaj universitatoj. La plej alta forumo de asocio estas la membraro. Estas la devo de ĉiu estraro, sufiĉe bone informi la membraron pri ĉiuj gravaj aferoj kaj leĝaj bazoj. Sed evidente la TEJO-estraro havas alian opinion.

Certe, la leĝoj pri asocioj varias de lando al lando. Sed kio ne varias estas la neceso, ke plenaĝaj uloj preparu tian paŝon per serioza plano.

Vi parolas pri UEA kiel »plenkreskula organiz[aĵ]o«. Kiu estas TEJO? TEJO eble estis iam forumo de junuloj, nun eĉ 35-jaraĝaj esperantistoj povas esti membro de TEJO. Ĉu junulara? Kiel la komunista organizaĵo de la Germana Demokratia Respubliko »FDJ« estis gvidataj de geavoj, TEJO estas certe ne pli longe junulara organizaĵo. La estraro de »FDJ« amis la mem-trompadon, evidente vi ankaŭ!

Vi skribas je la fino: »La celo de junula organizo estas ĝuste povi fari proprajn erarojn« estas do spritaĵo. Vi faris jam tiom multajn erarojn (kaj trompaĵojn), ke estas nun tempo komenci serioze labori.

Permesu ankaŭ tion rimarkon: Dum la kontraŭ-geja fi-kampanjo fare de partoj de la TEJO-estraro kontraŭ kunlaborantoj de CO mi ne havis la impreson, ke »TEJO efektive ĉiam havis la intencon kiel eble plej bone funkcii kiel parto de UEA«.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-07-21 0:55
Respondo al  Joop Kiefte

> La celo de junula organizo estas ĝuste povi fari proprajn erarojn.

La celon vi plenumis.

Joop Kiefte
Joop Kiefte
2017-07-21 1:57

Mi memoras kiel mi devis petegi al mia patro povi fari miajn proprajn erarojn. La granda problemo de plenkreskeco estas vidi eraron kiel malbona afero.

Bernardo K
Bernardo K
2017-07-21 4:05
Respondo al  Joop Kiefte

Mi simpatias. Tamen…

Se oni volus “fari siajn proprajn erarojn” oni prave povus starigi, labori kaj konstrui sian propran, mondskalan junularan organizaĵon, provi fari tion laŭ la proprajn ideojn, celojn kaj pens/agmanierojn. Se sekvas malsukceso, ne forte gravas, kaj oni almenaŭ lernis per tio.

Tamen, se oni ja insiste transprenus plenan, solan respondecon por tia granda — jam ekzistanta, mondskala organizaĵo konstruite de, flegite de, kaj subtenate (ne nur per mono) longatempe (jardekoj) de tre multaj aliaj homoj (ne nur junuloj), kaj ja sufiĉe sukcesa organizaĵo kiu nun ekzistas kiel la ĉefa oficiala servo al amaso da junuloj kiuj pli-malpli dependas je tiu organizaĵo — tiam oni devus alpreni iom pli maturan sintenon.

Tiukaze, oni ne plu rajtas plendi pri “fari siajn proprajn erarojn”.

Ne plu temas pri la uloj en la estraraj postenoj; eble ĝenas, eble malfacilas, tamen nun temas pri zorgema traktado kaj diligenta plenumado de la devoj — se oni trovas novajn vojojn kaj atingas (eble brilajn) novajn sukcesojn, des pli bone.

Se oni postulas tian gravan oficon, oni devas akcepti ankaŭ la konforman respondecon.

La TEJO estrarano ne plu rajtas plendi pri “fari siajn proprajn erarojn”. TEJO ne estas nur ia ludo. La (volontule alprenita) tasko komencas per plenumi tiujn respondecojn.

TEJO ne estas ies apartenaĵo, nek privata projekto; ĝi estas respondeco.

Andreas J. PENK
Andreas J. PENK
2017-07-20 16:14
Respondo al  Joop Kiefte

Estimata s-ro Joop Kiefte, mi tre bedaŭras vian respondon – sur nivelo de dekjara knabo!

La preparado de la sendependiĝo de TEJO fare de la TEJO-estraro estis evidente fuŝaĵo. Fuŝa, kiel la uzado de subvencioj de la Eŭropa Unio fare de la TEJO-estraro, fuŝa, kiel la propra librotenado ktp. Ĉu vi ne preparis kontrakton kun UEA pri la multaj administraj demandoj? Ĉu vi pensis, ke venos ia feino kaj klarigos ĉion?

Ne gravas, ĉu ankaŭ membroj de TEJO estas en la datumbazo de UEA. UEA estas la posedanto de tiu datumbazo, ne la nun sendependa TEJO. Ĉu vi demandis la membrojn de UEA, ĉu tiuj pretas akcepti, ke vi kiel nun sendependa organizaĵo tralegas la personajn informojn? La datoj de viaj “propraj membroj” en tiu datumbazo entenas ne nur informojn koncerne TEJO. Ĉu vi scias nenion pri la konfidenco de propraj datoj?

Mi havas konton ĉe mia banko, tamen mi ne povas iri al mi banko kaj postuli, ke mi povas tralegi la datumbazon de mia banko koncerne miajn datojn. Kial vi ne preparis propran librotenadon? Kial vi ne havas kontrakton kun la CO pri servoj de librotenado?

La TEJO-estraro turmentis la Eo-movadon dum jaroj pro la sendependiĝo. Sed evidente sen ia ajn plano. Kaj nun – denove kiel dekjara knabo – vi kulpigas la Centran Oficejon pri viaj propraj eraroj. Via senkapableco estas ne mezurebla!

Vi parolas pri la reputacio de TEJO. Kia reputacio? Vi ne kapablis respekti la regulojn de la Eŭropa Unio koncerne subvencioj. Vi ne kapablis respekti la statuton de UEA. Vi ne kapablis klarigi mem la demandon de registrado de via asocio. La kvereloj pri IJK en Afriko estis katastrofaj. Kia reputacio? Vi verŝajne vivas en mem-konstruita kastelo el aero.

Mi esperas pri nova asocio de la junularo en Esperantujo! Vi estas karikaturo de sendependa organizaĵo.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-07-20 22:01
Respondo al  Andreas J. PENK

TEJO kaj UEA jes faris kontrakton pri kunlaboro ( http://uea.org/teko/regularoj/regularo_pri_kunlaboro_kun_tejo ), sed la tuto estas tia mikspoto de dependeco kaj de sendependeco ke estis antaŭvideble ke estos problemoj.

Jen nur unu simpla ekzemplo. La Estraro de UEA elektas la Ĝeneralan Direktoron (artikolo 33 de la statuto de UEA). Tamen, la Ĝenerala Direktoro rajtas decidi pri iuj pagoj “el la monrimedoj de TEJO”, kaj se la pago estas aparte granda, tiam la Ĝenerala Direktoro devas aprobi ĝin (ĉapitro 3, artikolo 3 de la Regularo pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO).

Nu, se TEJO estas sendependa, kial la Ĝenerala Direktoro de alia organizo devu, aŭ eĉ rajtu, decidi pri kiel ĝi elspezas sian monon? Tio ne kongruas kun sendependeco, kaj tre probable iam estos problemoj pro tio.

Mi ne havas opinion pri la sendependiĝo mem, sed ŝajnas al mi ke oni tre malbone planis ĝin, kaj pri tio kulpas ambaŭ UEA kaj TEJO.

Joop Kiefte
Joop Kiefte
2017-07-20 22:29
Respondo al  Yves Bellefeuille

Unue nur estis unu ĝenerala direktoro. En la novaj dokumentoj estas skribite pri ĝenerala direktoro de TEJO, kiu ĝis nun ankoraŭ estas la sama persono de Veronika Poor. Do teĥnike ŝi ne estas la ĝenerala direktoro de alia organizo, sed klare montriĝas problemoj pro duestreco…

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-07-20 22:48
Respondo al  Joop Kiefte

La Regularo pri Kunlaboro specife diras: “La Centra Oficejo en ĉi tiu regularo estas la Oficejo de UEA”. Kaj ĝi diras: “La Centra Oficejo pagas sumon el la monrimedoj de TEJO”. Kaj poste ĝi parolas pri la rajtoj de la Ĝenerala Direktoro rilate al pagoj. Kaj ĝi ankaŭ diras ke TEJO ricevas “la konsilojn kaj kunlaboron de la Ĝenerala Direktoro kaj de aliaj oficistoj de UEA”.

Se la intenco estis, ke la Centra Oficejo estu tiu de UEA, kaj ke la Ĝenerala Direktoro kaj aliaj oficistoj kiuj donas konsilojn estu tiuj de UEA, sed ke la Ĝenerala Direktoro kiu havas rajtojn pri pagoj tamen estas iu tute alia homo en posteno kiu ne ekzistis kiam oni verkis la Regularon, tiam la Regularo estas escepte malbone verkita.

Mi agnoskas, ke eble ĝi ja estas escepte malbone verkita.

Sebastiano
Sebastiano
2017-07-21 10:24
Respondo al  Joop Kiefte

Joop: “ĝenerala direktoro de TEJO … Veronika Poor. Do teĥnike ŝi ne estas la ĝenerala direktoro de alia organizo”:

Se estus tiel, kiel vi asertas, tiam la TEJO-estraro povus maldungi Veronika Poor kaj decidi pri ŝiaj laborkondiĉoj kaj salajro. Ĉu la TEJO-estraro ne povas fari tion? Tiam teĥnike ŝi ne estas ĝenerala direktoro de TEJO.

Joop Kiefte
Joop Kiefte
2017-07-20 22:27
Respondo al  Andreas J. PENK

Plej estimata moŝto PENK,

kun intereso ricevis vian komenton alskribita Joop Kiefte. La unua punkto, pri dekjareco, kvankam tuj malpruvebla, estos en respekto de via moŝto diligente konsiderata. La dua punkto pri fuŝa sendependiĝo sen plano, estas interesa vidpunkto. Pretervidante la laboron kiun mi mem metis en tio, mi iel povas imagi vian pravecon en tio. Sed ni lasu tion prijuĝi ĝis la punkto tri, la aliro de la propraj datumoj. Vi ĉi tie asertas diversajn malpravaĵojn. Unue, se TEJO ne havas aliron al la datumoj de siaj membroj, TEJO ne estas ĝuste dirite memstara kaj ne stirebla de supera organizo kiel tion petas la kunlaboro de Eŭropaj kaj alisence Internaciaj Instancoj, kiu ebligis al ni la plej grandan parton de la progreso de Esperanto en formalaj ĉirkaŭaĵoj dum multa tempo. Cetere vi alportas la punkton havi aliron al propraj datumoj ĉe banko, pri kio mi volas informi vin ke laŭ la preskaŭ ĉie validaj leĝoj ĉiuj havas rajton al plena aliro al datumoj pri si mem ĉe ajna organizo, ankaŭ ĉe banko, kaj mi rekomendas ke vi pri tio trarigardu la kondiĉojn de via banko. Se tio ne estas permesata, serĉu alian bankon kaj eble iru al kortumo, ĉar tio estas kontraŭleĝa.

TEJO havas propran librotenadon. Ni havas interkonsenton kun UEA pri librotenado. La problemo ne estas tio. La problemo simple estas ke organizoj komencas ĝeni nin pri kiom efektive ni penas se por simpla ĝirpeto necesas atendi tri monatojn pro superŝutiteco de la kasisto de UEA. Mi tion persone spertis, mi laboris kun kontrakto bezonante ricevi monon pere de UEA, kio kaŭzis ke fine mi ŝanĝis domon pro nehavo de sufiĉe da mono en la ĝusta momento.

La priparolitaj reguloj de EU pri subvencioj? Bezonas esti memstara organizo. Konsiderante la donitajn informojn, mi volonte ricevos de vi detalan planon kiel TEJO pli dependa de UEA funkcius. Kaj por pli la komento tro longiĝus.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2017-07-18 18:53

Do.. Kial oni lernu Esperanton?

Marc Bavant
Marc Bavant
2017-07-19 8:30

Aĥ, kia kaĉo. Ĉu vere necesas publike kirli la merdon?

Gecxjo
Gecxjo
2017-07-19 12:59

Triste estas, karuloj!
Havi saman lingvon kaj ne amike interrilati, des pli – celoj samas.
Damna financa malbonfarto … !!!

Cindy McKee
2017-07-19 18:18

Iom pli da informoj en nova komento ĉe la grupo Komitato de UEA: “la datumoj de TEJO estas samtempe niaj datumoj.” –Mark Fettes.
Li diras ankaŭ, ke TEJO ne volas observi la datum-protektan politikon, sed volas kunhavigi ĝin kun jure apartaj Landaj Sekcioj.
Li daŭras, por diri: “Do, nepras havi komunan datumprotektan politikon por eviti tiajn konfliktojn.”
https://groups.yahoo.com/neo/groups/komitato-de-uea/conversations/messages/10231

dennis keefe
dennis keefe
2017-07-21 5:51

(Mi alivortumas mian reagon al antaŭnelonga artikolo de Komitatano Z en la Balta Ondo http://www.sezonoj.ru: Tie mi parolis pri la graveco kompreni nian movadon en la kunteksto de aliaj internaciaj organizoj. Sube mi fokusiĝas sur la nuntempa, akra, tro boliganta krizo de TEJO-UEA).

Unu el miaj perspektivoj pri la TEJO-UEA konflikto estas, ke antaŭ ĉio valorus studi la membro-sistemojn de ALIAJ internaciaj organizoj. Ne validas la argumento, ke UEA kaj TEJO, pro Esperanto, estas tute apartaj, nekompareblaj organizoj. Aliaj internaciaj asocioj havas konfliktojn, leĝo-disputojn, alstrebo al prestiĝo-postenoj. Tiuj organizoj havas ankaŭ estrarojn, enspezojn kaj elspezojn, buĝetojn, membrojn, membro-kotizojn, konferencojn, kongresojn, revuojn. Tiuj asocioj kreskas, malkreskas, stagnas, estraras kaj centro-oficejas. Ili varbas, komunikas, merkatikumas kaj publik-rilatumas. Kaj de tempo al tempo ili havas krizojn kiuj povas profunde lamigi laboron kaj kunlaboron dum jaroj. Ni lernu de ILI.

Ni ne forgesu, ke la nuntempa mondo radikale ŝanĝiĝas parte pro la influo de junuloj: Yahoo, Guglo, Fejsbuko. Io simila multe el ni Esperantistoj atendas de TEJO kaj de similaj aroj de junaj Esperantistoj (35 jaroj ne plu estas junulo, tamen, aŭ ĉu estas?). TEJO povas ludi la plej signifoplenan rolon en la sukceso de la tradicia movado, kaj ke “maljunuloj” kiel mi ne forgesu tion.

Ni ankaŭ ne forgesu, ke estas alia grava kategorio de homoj kiuj havas profundan kapablon kaj longdaŭran sperton en multaj laborkampoj kiuj ege gravas por sukcesigi la Esperanto-Movadojn: inter tiuj kampoj troviĝas juro, ĵurnalismo, historio, estrado, fondusoj, publikrilatoj, rilatoj kun prestiĝaj organizoj, esperanta politiko, ktp. Homoj en tiaj fakoj bezonas longjarajn spertojn por pinte labori kaj sukcesi.

Ĉiaokaze, sen studi la konfliktojn de aliaj internaciaj organizoj, estos malfacile meti en perspektivo la akran krizon kiu nun okazas al ni mem.

TONY SAR
TONY SAR
2017-07-26 12:02

Ĉu TEJO fariĝis TUTMONDA ORGANIZO DE POLITIKEMAJ JUNULOJ??? (Kaj subvenciopetantoj??) Ne temas pri informo: NUR ESTAS DEMANDO.