Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Ĉu vere Esperanto inter pintaj lingvoj en Twitter?

de Libera Folio je 2020-08-312020-09-09 en interreto

Laŭ statistika esploro Esperanto troviĝas inter la 30 plej uzataj lingvoj en Twitter. Sed ĉu vere tiel estas? Kie do estas la multegaj pepaĵoj en Esperanto?

Ĉu vere Esperanto estas facila lingvo?

de Libera Folio je 2020-08-25

Eblas lerni Esperanton dekoble pli rapide ol la germanan, aŭ la hispanan, aŭ entute ajnan lingvon. Tiajn asertojn oni ofte aŭdas, sed sur kio ili baziĝas? Kaj ne malofte oni renkontas eĉ tutmonde famajn esperantistojn, kiuj eraras pri bazaj aferoj – kiel tio eblas, se Esperanto estas facilega lingvo? Ni demandis al akademiano kaj lingvisto Jouko Lindstedt.

La tempo de la paroladoj de Fettes jam pasis

de Libera Folio je 2020-08-202020-08-20

Antaŭ unu jaro Mark Fettes finis sian duan mandatperiodon kiel prezidanto de UEA. Nun sub la aŭspicioj de UEA aperis libro kun liaj paroladoj kaj artikoloj. La berlina ĵurnalisto Grigorij Arosev trovas la tekstojn banalaj kaj la libron enuiga. La tekstoj laŭ li estas glate formulitaj, sed ne enhavas kontemplon aŭ analizon de la laboro de Fettes kiel prezidanto de UEA.

La komitato de UEA ne aprobis la buĝeton

de Libera Folio je 2020-08-182021-08-25

La komitato de UEA en sia dimanĉa kunsido prokrastis la pritrakton de la buĝeto por la jaro 2021, ĉar mankas planoj pri la financa resanigo de la asocio. Malakcepto de bankaj konsiloj pri investoj eble kostis al UEA dekmilojn da eŭroj.

Financaj rekomendoj perturbis komitatanojn

de Libera Folio je 2020-08-162020-08-16

Vendrede la 14-an de aŭgusto la estraro de UEA post pli ol duonjara meditado fine publikigis la rekomendojn de la financa komisiono por la resanigo de la ekonomio de la asocio. El ĝi eblas ekscii, ke la ĝenerala direktoro ne plu bezonas purigi la necesejojn en la Centra Oficejo. La financaj rekomendoj tamen enhavis pli da demandoj ol respondoj.

de Libera Folio je 2020-08-152020-08-15 en kulturo

Esploristoj enmetis Esperanton en DNA

Usonaj esploristoj sukcesis enkodigi en DNA-molekuloj la tutan esperantlingvan version de la verko ”La mirinda sorĉisto de Oz”. Laŭ la esploristoj Esperanto aparte bone taŭgis por la eksperimento pri sia neŭtraleco – kaj pro siaj ĉapelitaj literoj.

de Libera Folio je 2020-08-112020-08-16 en movado, UEA

UEA esperas ke subvencioj forigos la deficiton

UEA celas publikigi sian novan retejon la 15-an de decembro. Subvencioj helpu forigi la financan deficiton de la asocio. La domo en Roterdamo ne estu vendita en la nuna momento. Jen kelkaj el la respondoj, kiujn donis la estraranoj dum reta demandohoro.

de Libera Folio je 2020-08-092020-08-09 en movado, UEA

Financa plano tro timigis la estraron de UEA

La komitato ne ricevis promesitan raporton pri la planata financa resanigo de UEA, ĉar la proponoj en ĝi povus timigi la membrojn. Tion klarigis prezidanto Duncan Charters dum la unua reta komitata kunsido de UEA. La timiga raporto tamen aperos venontsemajne, li nun promesas.

de Libera Folio je 2020-08-07 en interreto, movado, UEA

UEA jam pagis 70 000 eŭrojn por nova retejo

Kompleta renovigo de la retejo de UEA estis anoncita kiel ĉefa prioritato de la estraro de UEA, kiu estis elektita en Rejkjaviko en 2013. Tiam oni rezervis 100 000 eŭrojn por tiu tasko. Ĝis la fino de 2019 el tiu rezervo estis elspezitaj 69 588 eŭroj kaj 20 cendoj, sed daŭre mankas la nova retejo. La mono ŝajne tute elĉerpiĝos ĉi-jare.

de Libera Folio je 2020-08-062020-08-06 en interreto, movado, UEA

Virtuala kongreso malfermas novan pordon

Pro la kronvirusa pandemio ĉi-jare ne okazas Universala Kongreso. Ĝin anstataŭas unusemajna Virtuala Kongreso de Esperanto, kiu finiĝas sabate. Ĵenja Amis, LKK-sekretario de la prokrastita Montreala UK, partoprenas  la unuan Virtualan Kongreson kaj trovas ke ĝi malfermas novan eraon por UEA kaj Esperanto.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 42 Paĝo 43 Paĝo 44 … Paĝo 75

Lastaj komentoj

  • István Ertl pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: “Pri la Libroservo, antau kvar jaroj: “Pri la estonteco de UEA kaj ĝia libroservo mi scias nenion. Tiuj, kiuj ja…” maj 14, 13:24
  • Juha Metsäkallas pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: “Kio estas la nuna stato de Akso? Mi kelkfoje provis kompreni la kodon, kiu estas en Githubo, sed malsukcesis. Ĉu…” maj 13, 13:15
  • Juha Metsäkallas pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: “Pro multaj kialoj UEA bezonas Akson aŭ iun sistemon, kiu funkcias kiel komuna retservo pri resursoj (t.n. LDAP). Rigardu mian…” maj 13, 13:05
  • Francisco Javier Moleón pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: ““en la baldaŭ-antaŭa retejo” Eble mi mislegis aŭ miskomprenis ion: ĉu vi celas, ke la nuna UEA-retejo baldaŭ ĉesos ekzisti…” maj 13, 09:23
  • aŭtunido pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: “@redakcio Ho, ne!! Nia fina retejo!!! 😢” maj 13, 08:18

Lastaj 50 komentoj

RSS Global Voices Esperanto

  • El Kolombio: manifesto de amo por ĉiuj vivantaj estaĵoj
  • Kiel savi la Kaspian Maron por ke ĝi ne Iĝos katastrofo por la natura vivmedio
  • La nova registaro de Indonezio puŝas transmigran planon, incitante protestojn en Papuo

RSS La Ondo de Esperanto

  • Albumeto ne elstara, sed tre plaĉa kaj atentinda
  • Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15a de majo 2025
  • Kiel esti reprezentanto de TEJO? Aktivula trejnado

RSS TEJO

  • Kiel esti reprezentanto de TEJO? Aktivula trejnado
  • Iĝu komitatano B
  • Azianoj kaj oceanianoj, kandidatiĝu en la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2025 por ricevi financan subtenon! (Dua Alvoko)

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 502 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT