Esploristoj enmetis Esperanton en DNA

Usonaj esploristoj sukcesis enkodigi en DNA-molekuloj la tutan esperantlingvan version de la verko ”La mirinda sorĉisto de Oz”. Laŭ la esploristoj Esperanto aparte bone taŭgis por la eksperimento pro sia neŭtraleco – kaj pro siaj ĉapelitaj literoj.

DNA-helico.

DNA (deoksiribonuklea acido) estas helica molekulo, kies diversaj variaĵoj enhavas la genetikajn informojn de ĉiuj bestoj kaj plantoj. Ĝi estas ankaŭ ekstreme efika maniero konservi ajnajn datumojn en malmulta spaco – ĉiuj ekzistantaj komputilaj datumoj en la mondo povus teorie esti konservitaj en kelkaj gramoj da DNA.

Pro tio de jaroj oni faras eksperimentojn pri konservado de komputilaj datumoj en DNA-ĉenoj. Tamen en la kopiado de DNA facile okazas eraroj, kaj pro tio oni devas uzi diversajn teknikojn por certigi, ke la informoj estas transdonataj ĝuste. Redundo kaj ripetado de la datumoj estas unu tia strategio.

En nova eksperimento teamo de sciencistoj ĉe la Universitato de Teksaso en Austin, Usono, demonstris novan teknikon por eviti erarojn en la kopiado, sen la antaŭe uzita multfoja ripetado de la datumoj. Anstataŭe, la informoj estis konservitaj en formo de latiso, kie ĉiu informero subtenas la aliajn.

Por sia eksperimento la esploristoj elektis tekston en Esperanto: la libron La mirinda sorĉisto de Oz, tradukitan de Donald Broadribb. Libera Folio petis profesoron William Press rakonti, kial la teamo elektis tiun verkon. Jen kion li respondis:

– Ni elektis la tekston en Esperanto pro du kialoj, unu filozofia kaj unu praktika. La filozofia kialo estas ke la scienca strebado en si mem estas internacia kaj neŭtrala, kaj ni volis elekti sekularan tekston, kiu reflektas tion. La mirinda sorĉisto de Oz ŝajnis taŭgi laŭ tiuj kriterioj.

– La praktika kialo estas, ke la vastigita alfabeto de Esperanto (kompare kun la angla) uzas ĉiujn ok bitojn en la bajto da komputila spaco kiu enhavas unu literon da teksto. Tio starigis pli bonan teston por nia erar-korekta kodo. Ni uzis la tradukon de Donald Broadribb, ĉar ĝi estis facile havebla en la reto.

Por demonstri la funkciadon de la sistemo, la sciencista teamo subigis la DNA-ĉenojn kun la Esperanta teksto al altaj temperaturoj kaj ekstrema humido. Kvankam la molekuloj estis difektitaj de tiuj cirkonstancoj, la tuta teksto poste estis sukcese deĉifrita kun ĉiuj ĉapelitaj literoj en ordo.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2020-08-15 13:33

Esperanto-kulturo disvastiĝas ĝis DNA-molekuloj!

Christian Moe
Christian Moe
2020-09-03 22:59

Ĉu mi ĝuste vidas, ke la scienca artikolo nenie citas la libron, kiun oni enkodigis en DNA? La preskomunikilo tre klare anoncis la fakton kaj faris kuriozaĵon el ĝi, sed nek la studo mem, nek la suplementaj informoj* ie ajn mencias Oz aŭ Esperanton.
https://www.pnas.org/content/117/31/18489#ref-23

Evidente ne gravas al la prezentita metodo, kiun mesaĝon oni enkodigis aŭ el kiu lingvo. Sed mia simpla homscienca animo insistas, ke oni citu la literaturon, kiun oni uzas … 🙁

*) Oni povas tamen trovi la tekston apud ilia komputila kodo.
https://github.com/whpress/hedges/blob/master/WizardOfOzInEsperanto.txt