Kronvirusaj spertoj el 13 landoj en Esperanto de Libera Folio je 2020-03-232020-03-23 En unu semajno TEJO kolektis filmetojn de dudeko da diverslandaj esperantistoj, kiuj rakontas pri siaj spertoj dum la kronvirusa pandemio. Nun oni volas disvastigi la kunmetitan filmon kun nacilingvaj tekstoj.
Kursoj kaj legaĵoj proponataj al kvarantenuloj de Libera Folio je 2020-03-202020-03-20 La kronvirusa pandemio instigis diversajn esperantistajn organizaĵojn al kampanjoj por informi kvarantenulojn pri la situacio en aliaj landoj aŭ kuraĝigi ilin lerni Esperanton. La revuo Monato kaj almenaŭ unu eldonejo decidis donaci al la esperantistoj senpagan legaĵon.
La viruso nuligas esperantistajn aranĝojn de Libera Folio je 2020-03-142020-03-14 La Monda Organizaĵo pri Sano anoncis la 11-an de marto ke la nova kronviruso estas pandemia. Tio signifas ke la risko pri infektiĝo iĝis tutmonda. Novaj krizaj reguloj en pluraj landoj havas influon ankaŭ al la Esperanto-movado.
Esperantistoj rakontas pri siaj urboj en filmkonkurso de UEA de Libera Folio je 2020-03-112020-03-11 Por instigi esperantistojn krei filmetojn pri sia loka asocio aŭ klubo, UEA lanĉis filmkonkurson kun premio de mono kaj aliĝo al UK. Ĝi ricevis 35 filmetojn el 5 kontinentoj. El tiuj 11 estis liveritaj de Ĉina Radio Internacia.
Nova malrekordo: UEA plu ŝrumpas de Libera Folio je 2020-03-072020-03-09 En 2019 UEA havis entute 4.162 individuajn membrojn. Tio estas nova malrekordo: neniam post la krizo de la 1930-aj jaroj, kiam UEA disfalis en du konkurantajn organizaĵojn, la asocio havis tiel malmultajn membrojn. Tamen laŭ la estraro la “nova kotizsistemo estis pozitiva por UEA”.
UEA kaŝas informojn pri siaj fondaĵoj de Libera Folio je 2020-02-262020-03-07 UEA ĵus dissendis gazetaran komunikon kun la titolo ”2019: nova rekordo ĉe donacoj por UEA”. Efektive tamen la suma kvanto de donacoj al la asocio ŝrumpis, sed ial la estraro ne raportis pri la fondaĵoj. Ĝenerale ne klaras, kion UEA faras per siaj fondaĵoj, ĉar la komitato ne plu ricevas informojn pri tio.
UEA elspezas milojn por informado sen rezulto de Libera Folio je 2020-02-182020-02-19 De pluraj jaroj UEA regule subvencias sensukcesan informan agadon ĉirkaŭ rokfestivalo en Pollando. Ekzemple en 2017 UEA donis 2.000 eŭrojn al lokaj aktivuloj. Neniu poste kontaktis homojn, kiuj tie registris sin kiel ”amikoj de Esperanto”. Nun la krizanta UEA denove investas monon kaj prestiĝon en Pol’and’Rock.
La Esperanta Civito invitas IJK-n 2021 al si de Libera Folio je 2020-02-022020-02-02 Aperis kvin kandidatoj, pretaj aranĝi la Internacian Junularan Kongreson en 2021. Unu el ili estas la Esperanta Civito, kiu proponas ke la kongreso okazu en Svisio. Ĝis la fino de februaro ĉiuj kandidatoj devos prezenti detalajn proponojn.
Virinaj voĉoj mankas en Esperanta datumaro de Libera Folio je 2020-01-202020-01-20 Pli ol ducent homoj jam partoprenas en projekto, kiu strebas instrui al komputiloj, kiel veraj esperantistoj parolas. Nur sep procentoj el ili estas virinoj. La projekto Common Voice helpas krei parolrekonajn sistemojn, sendependajn de grandaj firmaoj.
Mankas kandidato por organizi IJK-n en 2021 de Libera Folio je 2020-01-152020-01-15 La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso okazos en Nederlando, sed kie okazos la IJK en 2021 tute ne klaras, post kiam Britio retiris sian kandidatiĝon. TEJO nun esperas trovi novan kandidaton ĝis la fino de januaro.