La Komitato nuligis la Jarlibron sen diskuto de Libera Folio je 2018-08-032020-10-25 En sia vendreda kunsido la Komitato de UEA senŝanĝe akceptis la buĝeton por 2019, kio signifas ke venontjare la Jarlibro ne aperos. Kiel nova estrarano estis elektita Fernando Maia el Brazilo. Dum la elekto de nova C-komitatano la voĉoj estis unue fuŝe kalkulitaj.
Centra Oficejo respondis pri robotoj de Libera Folio je 2018-08-022018-08-04 Robotoj povus solvi la problemon pri tro malrapidaj aŭ mankantaj respondoj de Centra Oficejo. Tion proponis ĝenerala sekretario Aleks Kadar dum la programero “Centra Oficejo respondas”. Ĝenerala direktoro Martin Schäffer ne entuziasmiĝis.
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2018 de Libera Folio je 2018-08-022018-08-07 La rezultoj de la Belartaj Konkursoj estis diskonigitaj dum la Universala Kongreso en Lisbono ĵaŭde, la 2-an de aŭgusto 2018.
Legantoj de la revuo Esperanto kontentas de Libera Folio je 2018-07-312018-08-02 Neniuj akraj kritikoj aŭdiĝis, kiam legantoj de la revuo Esperanto renkontis la redaktoran paron marde posttagmeze. Ĉefe zorgigis la publikon la risko, ke la papera revuo povos malaperi.
UEA-membreco kostos 74 eŭrojn jare de Libera Folio je 2018-07-302018-07-31 En ekstra kunsido en lundo la komitato de UEA altigis la kotizon de membro-abonanto en riĉaj landoj de 64 eŭroj al 74 eŭroj. Por nura reta membreco oni pagos 44 eŭrojn jare. Kiom pagos loĝantoj de malpli riĉaj landoj ne tute klaras.
La Centra Oficejo restos en Roterdamo de Libera Folio je 2018-07-292018-08-01 La demando pri la situo de la Centra Oficejo regule reaperadas, ĉar iuj asertas, ke UEA povus atingi gravajn ŝparojn, se la oficejo troviĝus en malpli kosta lando. La estraro tamen almenaŭ momente ne planas tian drastan ŝanĝon.
La komitato ne kontraŭis Trezoron de Libera Folio je 2018-07-282018-07-30 La 103-a Universala Kongreso en Lisbono komenciĝis sabate posttagmeze per komitata kunsido. La elekto de Trezoro Huang Yinbao kiel estrarano estis aprobita, sed la demando pri la elekto de pliaj novaj estraranoj estis prokrastita ĝis vendredo. Ĝis nun aliĝis al la kongreso proksimume 1.500 homoj el 73 landoj.
UEA uzis 33.000 eŭrojn por nova retejo de Libera Folio je 2018-07-192018-07-19 Ĝis nun UEA elspezis proksimume 33.000 eŭrojn por reteja renovigo, kiu estis deklarita ĉefa prioritato de la asocio antaŭ kvin jaroj. La ankoraŭ ne ekzistanta retejo devos anstataŭi la Jarlibron, pri kies nuligo decidos la komitato de UEA post tri semajnoj.
Lisbono promesas plene portugalan kongreson de Libera Folio je 2018-07-142018-07-14 Multo, eble eĉ ĉio, estos iel specife lisbona kaj portugala dum la baldaŭa Universala Kongreso, asertas LKK-ano António Martins-Tuválkin en intervjuo de Libera Folio. Li ankaŭ konsilas, kiun pordon de la flughaveno elekti por eviti trompemajn taksiistojn.
Esperanto furoras en renkontiĝejo de Duolingo de Libera Folio je 2018-06-272018-06-27 Esperanto jam iĝis la 6-a plej aktiva lingvo en la nova sistemo de Duolingo por fizikaj renkontiĝoj de lernantoj. UEA helpas funkciigi la sistemon en Esperanto, kiu aldoniĝos al la jamaj du lingvoj, la angla kaj la hispana.