UN-gravulo inaŭguras Esperanto-festivalon de Libera Folio je 2020-06-182020-06-21 Asista ĝenerala sekretario de UN Fabrizio Hochschild registris paroladon por la inaŭguro de MondaFest 2020, reta Esperanto-festivalo kiu interalie anstataŭas la ĉi-jaran Universalan Kongreson. La altranga UN-reprezentanto intencis persone ĉeesti la kongreson, sed tio ne eblas pro la daŭranta pandemio.
La reta IJK okazos tutmonde kaj tutdiurne de Libera Folio je 2020-06-102020-06-11 La ĉi-jara IJK okazos ne en Nederlando, sed en la reto. Laŭ informoj nun publikigitaj en la kongresa retejo, dum tri el la kongresaj tagoj programeroj okazos preskaŭ tutdiurne.
Amasfinancado vivigas retajn projektojn de Libera Folio je 2020-06-082020-06-08 La funkciado de Esperantujo ĉiam pli dependas de retaj servoj, programoj kaj datumaroj prizorgataj de volontuloj. Ne ĉiuj havas la necesajn tempon aŭ kapablon rekte kontribui al tiu grava laboro, sed ĉiam pli da homoj pretas finance subteni la retajn aktivulojn.
Homo konsterne talenta de Libera Folio je 2020-05-302020-05-31 La 24-an de majo forpasis Victor Sadler, multjara direktoro de UEA, redaktoro de la revuo Esperanto, poeto, lingvisto kaj iama akademiano. En sia nekrologo Ulrich Lins nomas lin ”homo konsterne talenta”.
IJK 2021 ne okazos en Koreio de Libera Folio je 2020-05-242020-05-24 Korea Esperanto-Junularo anoncis, ke ĝi ne povos aranĝi la Internacian Junularan Kongreson en 2021. TEJO nun denove serĉas kandidatojn por la ĉefa junulara aranĝo de la venonta jaro.
Denove demisiis ĝenerala sekretario de TEJO de Libera Folio je 2020-05-112020-05-11 La seriozaj problemoj en la estraro de TEJO daŭras. Jam la duan fojon ene de duonjaro demisiis la ĝenerala sekretario. Pli frue en la komitata diskutejo Querino Neto malkontentis pri la neaktiveco de pluraj aliaj estraranoj, interalie la prezidanto.
La Akademio distancigas sin de seksismo de Libera Folio je 2020-05-112020-05-16 Lige kun disputo pri seksa molestado en Esperantujo la Akademio de Esperanto en malofta publika komuniko deklaras sian volon ”defendi kaj antaŭenigi la egalecon de kaj justecon por ĉiuj homoj, sendiskriminacie”. La sama komuniko aludas, ke mankas virinoj kun sufiĉa lingva kompetento por eniri la Akademion. Libera Folio petis komenton de ĉiuj kvin nunaj virinaj akademianoj.
Esperantistoj trafitaj de inundo en Uvira de Libera Folio je 2020-05-062020-05-06 80 000 loĝantoj de la orienta parto de Demokratia Respubliko Kongo (”Kongo-Kinŝasa”) estis diversmaniere trafitaj de severaj inundoj fine de aprilo, kaj pli ol 40 pereis. Inter la trafitoj en la urbo Uvira estas ankaŭ esperantistoj.
La estraro forgesis resanigi la financojn de UEA de Libera Folio je 2020-05-042020-05-05 En januaro la estraro de UEA devis prezenti al la komitato alternativojn por financa resanigo de la asocio. Tiu raporto daŭre mankas, sed nun la estraro fondis ”investan konsilantaron” kaj komisiis Francesco Maurelli labori pri ”investo de nemoveblaĵoj”.
La viruso aktivigis esperantistajn ŝakemulojn de Libera Folio je 2020-05-012020-05-01 Same kiel multaj aliaj esperantistaj fakaj asocioj, ankaŭ la ŝakista EŜLI delonge ne montras ajnajn vivosignojn. Sed tio ne signifas ke malaperis esperantlingvaj ŝakemuloj. Nun pro la viruso ili aktiviĝis en la reto kaj ĉiusabate turniras.