Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Kategorio: movado

UK en 2023 okazos en Torino, Italio

de Libera Folio je 2020-12-202020-12-20

La estraro de UEA decidis, ke la Universala Kongreso en 2023 okazos en Torino, Italio. En 2021 la kongreson gastigos Belfasto, Nord-Irlando. En 2022 sekvos la Montreala UK, kiu ĉi-jare estis nuligita pro la kronvirusa pandemio.

Ĉu Esperanto degeneras?

de Libera Folio je 2020-12-202020-12-31

Neniam antaŭe en la monda historio eblis legi tiom da fuŝaj tekstoj en Esperanto. Ĉu degeneris la ĝenerala lingvonivelo de esperantistoj, ĉu aperis pli da eternaj komencantoj, aŭ ĉu simple la reto videbligis ion, kio antaŭe estis kaŝita?

107 homoj aliĝis al la UK en Belfasto

de Libera Folio je 2020-12-162020-12-16

La Universala Kongreso en 2021 multmaniere diferencos de la kutimaj kongresoj, sed laŭ UEA ĝi ja okazos. La kongreson en Belfasto aranĝos ne lokanoj, sed ĉefe UEA mem, kaj ĝis nun aktive aliĝis nur kvindeko da homoj.

Bjalistoko memoris pri Zamenhof kun maskoj

de Libera Folio je 2020-12-152020-12-15

Ĉirkaŭ la 15-a decembro esperantistoj ĉie en la mondo memoras pri la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof. Centra loko por la festado kompreneble ĉiam estas lia naskiĝurbo. Ĉi-jare la Bjalistokaj Zamenhof-tagoj pro la pandemio okazis grandparte rete, sed ne nur.

Esperanto aperas duonkaŝe en filmo de Netflix

de Libera Folio je 2020-12-112020-12-11

Netflix diskonigas la ekziston de Esperanto per unu filmo pli efike ol mil konferencoj pri la temo, opinias Federico Gobbo. Li spektis la freŝan filmon pri la Insulo de la rozoj, en kiu Esperanto aperas preterpase.

Legorondo logas libremulojn el ĉiuj kontinentoj

de Libera Folio je 2020-12-10

Legemuloj el ĉiuj kontinentoj krom Aŭstralio kaj Antarkto partoprenas en la legorondo de TEJO. La sukceso de la libroklubo eble parte ŝuldiĝas al la kronviruso, kiu pliigis la emon renkontiĝi almenaŭ rete, supozas la gvidanto de la legorondo, Hans Becklin.

Manko de fido kaj mono ĝenas al UEA kaj TEJO

de Libera Folio je 2020-12-08

La membreco de UEA kaj TEJO kostas tro kaj ne utilas sufiĉe. Krome multaj potencialaj membroj ne fidas la gvidantojn de la asocioj kaj ne konsentas pri ilia politiko. Tion montras respondoj en reta enketo farita de UEA kaj TEJO.

Netflix faris filmon pri Esperanta respubliko

de Libera Folio je 2020-12-072020-12-07

La 9-an de decembro ĉe la retservo Netflix aperos itallingva filmo pri La Insulo de la Rozoj, artefarita insula ŝtato, kies oficiala lingvo estis Esperanto. Ne klaras, ĉu la filmo entute mencios la rolon de Esperanto.

TEJO volas labori por pli da egaleco

de Libera Folio je 2020-12-072020-12-07

La laborgrupo de TEJO en novembro anoncis, ke ĝi aktiviĝas kaj serĉas pli da partoprenantoj. La celo estas unuavice pliigi la egalecon en TEJO kaj la junulara movado, sed la grupo pretas kunlabori kun aliaj esperantistaj organizoj aŭ iniciatoj kun la sama celo, rakontas la ĉefrespondeculo Klára Ertl.

Pliaj 23 500 eŭroj por iam kompletigota retejo

de Libera Folio je 2020-12-032020-12-03

TEJO dum sia semajnfina komitata kunsido aprobis la buĝeton por 2021. En ĝi eblas legi interalie, ke UEA venontjare pagos pliajn 23 500 eŭrojn por la reteja renovigo, kiun prizorgas dungito de TEJO. La enspezoj de TEJO ĉefe konsistas el kontribuoj de EU kaj UEA. La kotizoj de la membroj kovras nur 2,7 procentojn de la elspezoj.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 25 Paĝo 26 Paĝo 27 … Paĝo 50

Lastaj komentoj

  • Juha Metsäkallas pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: “Kio estas la nuna stato de Akso? Mi kelkfoje provis kompreni la kodon, kiu estas en Githubo, sed malsukcesis. Ĉu…” maj 13, 13:15
  • Juha Metsäkallas pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: “Pro multaj kialoj UEA bezonas Akson aŭ iun sistemon, kiu funkcias kiel komuna retservo pri resursoj (t.n. LDAP). Rigardu mian…” maj 13, 13:05
  • Francisco Javier Moleón pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: ““en la baldaŭ-antaŭa retejo” Eble mi mislegis aŭ miskomprenis ion: ĉu vi celas, ke la nuna UEA-retejo baldaŭ ĉesos ekzisti…” maj 13, 09:23
  • aŭtunido pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: “@redakcio Ho, ne!! Nia fina retejo!!! 😢” maj 13, 08:18
  • Ursidinoj pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: “Ĉu io en la baldaŭ-antaŭa retejo ne funkcias, bezonigante novan retejon? Nur malnovaspektas, ĉu ne? Mi ne komprenas kial 1/10…” maj 13, 06:56

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?
  • La estraro de UEA ne raportas
  • Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas
  • Islanda majstroverko dronis en kafo
  • La komitato de TEJO denove rifuzis al Matúšov 

RSS Global Voices Esperanto

  • El Kolombio: manifesto de amo por ĉiuj vivantaj estaĵoj
  • Kiel savi la Kaspian Maron por ke ĝi ne Iĝos katastrofo por la natura vivmedio
  • La nova registaro de Indonezio puŝas transmigran planon, incitante protestojn en Papuo

RSS La Ondo de Esperanto

  • Albumeto ne elstara, sed tre plaĉa kaj atentinda
  • Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15a de majo 2025
  • Kiel esti reprezentanto de TEJO? Aktivula trejnado

RSS TEJO

  • Kiel esti reprezentanto de TEJO? Aktivula trejnado
  • Iĝu komitatano B
  • Azianoj kaj oceanianoj, kandidatiĝu en la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2025 por ricevi financan subtenon! (Dua Alvoko)

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 501 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT