Ĉu membroj decidu pri la vendo de la domo? de Libera Folio je 2021-12-292021-12-29 Eventuala decido pri la vendo de la Centra Oficejo de UEA estu aprobita de la membraro en ĝenerala voĉdonado. Tiu propono de Dietrich Weidmann ricevis subtenon de multaj komitatanoj de UEA, sed ankaŭ akran kritikon. Nun la komitato rete voĉdonas pri ĝi.
Novjara Renkontiĝo nuligita jam la duan fojon de Libera Folio je 2021-12-222021-12-22 Ankaŭ ĉi-jare ne povos okazi la tradicia Novjara Renkontiĝo. Pro la ĵus enkondukitaj novaj pandemiaj limigoj en Germanio la aranĝo estis lastmomente nuligita la 21-an de decembro, malpli ol unu semajnon antaŭ ĝia komenco.
La Akademio malfermas la pordon de Libera Folio je 2021-11-292021-11-29 Ĉu la Akademio de Esperanto modernigu sin? Tiu estas unu el la demandoj, kiujn oni pritraktos dum la reta konferenco de la Akademio ĉirkaŭ la Zamenhof-tago. Krom prelegoj, okazos la premiero de nova premio: la Laŭro de la Akademio.
TEJO rifuzis genrajn kaj geografiajn kvotojn de Libera Folio je 2021-11-25 La komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono por kvotoj laŭ genro kaj loĝ-kontinento por kandidatoj al ĉiu posteno en TEJO. Neniu estrarano subtenis la proponon, eĉ ne la proponinto. Komitatano Cyprien Guiya estas eksigita, ĉar li maltrafis trian sinsekvan voĉdonadon.
EU-propono pri Esperanto nun sur la dua loko de Libera Folio je 2021-11-242021-11-24 Unu el la proponoj pri Esperanto en la civitana dialogo de EU atingis la unuan lokon en sia kategorio, kaj la duan lokon inter ĉiuj civitanaj proponoj. UEA nun instigas ĉiujn subteni ĝin, por ke ĝi iĝu la plej subtenita el ĉiuj proponoj. Sed pri kio ĝi temas?
Ĝenerala direktoro rekomendas vendi la domon de Libera Folio je 2021-11-172021-11-17 El la financa vidpunkto estas plej oportune vendi la domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176. Tion skribas Martin Schäffer, ĝenerala direktoro de UEA, en raporto farita laŭ peto de la komitato. La raporto ne mencias la funkciojn de UEA, kiuj nun troviĝas en la domo.
TEJO pripensas genrajn kaj geografiajn kvotojn de Libera Folio je 2021-11-152021-11-15 TEJO pripensas enkondukon de kvotoj laŭ genro kaj loĝkontinento. Laŭ la propono de la estraro, en ĉiuj elektoj ne pli ol du trionoj de la kandidatoj havu la saman genron, kaj ne pli ol duono loĝu en la sama kontinento. Se la propono estos akceptita de la komitato, la kvotoj estos devigaj por kandidatoj al ajna posteno en TEJO.
Unesko ne enkondukos Tagon de Esperanto de Libera Folio je 2021-11-092021-11-09 La nun daŭranta ĝenerala konferenco de Unesko ne traktos la proponon de UEA enkonduki tutmondan Esperanto-tagon en la 26-a de julio. La tiucela kampanjo estis komencita tro malfrue, laŭ vicprezidanto Huang Yinbao (Trezoro). Prezidanto Duncan Charters tamen trovis la kampanjon modela.
Rusio kalkulas esperantistojn de Libera Folio je 2021-11-022021-11-02 En Rusio nun okazas la unua tutlanda popolnombrado post 2010. Rusia Esperantista Unio instigas ĉiujn esperantistojn indiki en la censo, ke ili scipovas Esperanton. En la pasinta popolnombrado oni trovis malpli ol mil esperantistojn en Rusio.
Esperanto-Stacio proponas lokon por kuna agado de Libera Folio je 2021-10-252021-10-25 Dum UEA malmuntas sian Centran Oficejon, apud Berlino Ralf Fröhlich starigas novan ejon por Esperanta aktivado. ”Por la identeco de nia komunumo ni bezonas ankaŭ fizikajn lokojn kie vivas esperantlingva laboretoso”, li diras al Libera Folio. Post kelkaj tagoj oni ludos komputilajn ludojn en la Esperanto-Stacio.