Nacia vespero kun diversa sukceso de Libera Folio je 2022-08-102022-08-11 Proksimume kvarcent kongresanoj ĉeestis la Nacian Vesperon, kiu prezentis plurajn facetojn de la kanada kulturo. Yves Bellefeuille trovis la programerojn diverse ĝueblaj.
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2022 de Libera Folio je 2022-08-082022-08-09 La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj en lundo dum la Universala Kongreso de Esperanto. Plej populara ĉi-jare estis la branĉo ”mikronovelo”, en kiu partoprenis 54 verkoj de 25 aŭtoroj el 16 landoj.
La arkivo de UEA nun loĝas en Vieno de Libera Folio je 2022-07-262022-07-26 Entute 158 kestoj da arkivaj kaj bibliotekaj materialoj estis transdonitaj de UEA al la Internacia Esperanto-Muzeo ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko. Krom la tuta historia arkivo de UEA, el la biblioteko de UEA estis transdonitaj tiuj verkoj, kiujn la biblioteko en Aŭstrio ne jam posedis. Almenaŭ 95 procentoj el la enhavo de la biblioteko Hector Hodler tamen plu restas ĉe UEA. Tiu ĉefa parto de la biblioteko ŝajne estos transportita al Slovakio.
Esperanta literaturo disvastiĝas en la korea de Libera Folio je 2022-05-312022-05-31 La korea esperantisto Jeong Ryeol Jang tradukis jam pli ol dudek romanojn el Esperanto al la korea. Inter ili estas klasikaĵoj de Julio Baghy, sed ankaŭ ekzemple verkoj de Štimec kaj Bronŝtejn. La plej multaj el la libroj aperis en malgranda eldonkvanto, sed kelkaj ricevis grandan atenton en Koreio.
Titus Brandsma – nova esperantista sanktulo de Libera Folio je 2022-05-24 La katolika esperantisto Titus Brandsma kontraŭlaboris la naziajn okupantojn en Nederlando dum la dua mondmilito. Pro tio li estis sendita al koncentrejo, kie li pereis en 1942. Nun la papo deklaris lin sanktulo.
Carnap – filozofo forgesita de esperantistoj de Libera Folio je 2022-05-102022-05-10 Rudolf Carnap (1891–1970) estis tre konata germana filozofo kaj logikisto, kiu forlasis Germanion pro la naziismo. Li lernis Esperanton kiel 14-jarulo kaj diversmaniere uzis ĝin dum sia tuta vivo. Tamen ĝis lastatempe malmulto estis konata pri lia esperantisteco. Nun aperis ampleksa artikolo de Ulrich Lins pri la temo. Libera Folio intervjuis la aŭtoron.
Hispanaj esperantistoj – fortaj pro diverseco de Libera Folio je 2022-04-262022-04-27 Kiom diversaj estis la fruaj esperantistoj en Hispanio? Ĉu ili plej ofte kunlaboris aŭ kverelis? Kiel tio influis la postajn rilatojn dum malfacilaj historiaj periodoj? Jen demandoj interesaj el scienca vidpunkto, kiujn respondas nova studo pri historia sociologio. Roberto Garvía verkis la plej kompletan libron pri la hispana Esperanto-movado ĝis 1936.
Amikumu 5-jariĝas kaj renoviĝas de Libera Folio je 2022-04-22 La retservo Amikumu lanĉas renovigitan, kvaran version de sia poŝtelefona apo por sia 5-jara naskiĝtago, la 22-a de aprilo. Ni parolis kun Chuck Smith por ekscii, kio okazis pri la servo dum la lastaj kvin jaroj kaj kiajn perspektivojn ĝi havas nun. Dum la lasta monato milo da homoj uzis la apon, kaj 60 procentoj el la Amikumu-membroj almenaŭ iom scias Esperanton.
Junaj esperantistoj ekde 1878 iĝos libro de Libera Folio je 2022-02-212022-02-21 La ŝanĝiĝantaj kulturoj, moroj, kaj agadoj de junaj esperantistoj dum diversaj epokoj estos en la centro de planata verko pri la historio de la junulara movado. Estos esplorata interalie la junulara lingvaĵo tra la jaroj kaj la signifo de muziko en la movado. La libro aperos ankaŭ en aliaj lingvoj.
Esperantistoj: ĉu revoluciuloj aŭ stranguloj? de Libera Folio je 2022-01-302022-01-30 Kio estas Esperantujo kaj kion signifas esti esperantisto? Ĉu la lingvo estas politika vidpunkto? Kiel la interreto ŝanĝis la movadon? Oni delonge diskutis tiujn demandojn, sed nun aperas scienca studo pri la temo. Guilherme Fians verkis la unuan antropologian libron pri la Esperanto-komunumo, politiko kaj la interreto.