Esperanta literaturo disvastiĝas en la korea

La korea esperantisto Jeong Ryeol Jang tradukis jam pli ol dudek romanojn el Esperanto al la korea. Inter ili estas klasikaĵoj de Julio Baghy, sed ankaŭ ekzemple verkoj de Štimec kaj Bronŝtejn. La plej multaj el la libroj aperis en malgranda eldonkvanto, sed kelkaj ricevis grandan atenton en Koreio. 

Jeong Ryeol Jang kun la ĵurnalo Busan.

Jeong Ryeol Jang lernis Esperanton en 1980 kaj tuj ekhavis la ideon traduki el la Esperanto-literaturo al la korea lingvo.

– Mi deziris konigi la Esperanto-literaturon al korea legantaro por komprenigi la Esperanto-kulturon.

Inter la pli ol dudek Esperantaj romanoj tradukitaj de li estas pluraj verkoj de Julio Baghy, interalie la klasikaĵoj ”Viktimoj” kaj ”Sur sanga tero”. Aperis en la korea ankaŭ verkoj de Spomenka Štimec, Tibor Sekelj, Laŭlum kaj Ba Jin.

– La verkojn de Eroŝenko mi eldonis en korea versio en 3 volumoj. Tion la tagĵurnalo Busan tre alte taksis en 2020. La ĵurnalo Busan havas kelkajn konatulojn-raportistojn kiuj interesiĝas pri Esperantaj aferoj. En aprilo, mi sukcesis aperigi du artikolojn pri la milito en Ukrainio. Unu estas verkita de la ukrainia poeto Petro Palivoda. La alia estis el Pollando, de la instruistino Grażyna, pri rifuĝintoj el Ukrainio.

Relative grandan eldonkvanton havis la korea versio de ”Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo” de Tibor Sekelj, kiu aperis en 2 000 ekzempleroj, kaj ”Aŭtuno en la printempo” de Ba Jin, kies eldonkvanto estis pli ol 1 500 ekzempleroj. Tiuj verkoj estis rekomenditaj de la ministerio de kulturo de Koreio en 2008.

Kelkaj el la tradukoj de Jeong Ryeol Jang.

En 2021 kaj 2022 en malpli granda kvanto estis eldonitaj multaj el la aliaj tradukoj de Jeong Ryeol Jang. Pri tio helpis la eldonejo Zindale, kiun la esperantisto Oh Tae-young (Mateno) fondis post sia emeritiĝo.

– Mi malfermis Esperanto-rilatan eldonejon post la emeritiĝo, ĉar mi volas antaŭenigi Esperanton, disvolvi kapablojn kaj praktiki Esperanton, por ke ni povu profunde koni aliajn kulturojn surbaze de nia kompreno de la hodiaŭa internaciigita kulturo per Esperanto. Esperanto estas kultura lingvo en la internacia komunumo kaj bonega rimedo por ni ĝuste kompreni homojn krom ni mem, aliajn urbojn, homojn el aliaj landoj, kaj homojn el aliaj lingvoj, Oh Tae-young rakontas.

La eldonejo faras ne gajnon, sed male kaŭzas elspezon, sed ĝi celas kontribui al kultura laboro kaj la pacmovado, li diras. Inter la tradukoj nun publikigitaj estas tri verkoj de Mikaelo Bronŝtejn, kiujn Oh Tae-young aparte aprezas: ”Oni ne pafas en Jamburg”, ”Legendoj pri SEJM” kaj ”Urbo Goblinsk”.

La eldonisto Oh Tae-young.

– Bronŝtejn produktas verkojn, kiuj montras, ke io ajn povas esti esprimita en Esperanto per libera stilo, faciligante la legadon kaj profundan pripensadon post legado. Per ĉi tiuj libroj ni scias kaj lernas pri la spirito de nia altranga esperantisto, kiu studis kaj uzis la lingvon, kaj klopodis por krei belan mondon.

La verkoj de Bronŝtejn laŭ li interalie donas perspektivon al la sovetia sistemo en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.

– Ĉar junuloj, kiuj sekvas siajn revojn kaj idealojn, scias, lernas kaj uzas Esperanton, mi omaĝos al la laborego de niaj antaŭuloj, legante la paŝojn de iliaj bataloj kun la registaroj de socialismo, totalismo kaj regata socio. Ankaŭ nun, mia koro doloras pro la malfeliĉa fakto, ke la internacia lingvo ne havas egalan lokon kiel pontvorto, kiu kunligus la teron kun amo kaj paco anstataŭ komercismo, materialismo kaj tiraneco de granda nacia potenco.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao
2022-06-02 5:25

Koran gratulon!