Junaj esperantistoj ekde 1878 iĝos libro de Libera Folio je 2022-02-212022-02-21 La ŝanĝiĝantaj kulturoj, moroj, kaj agadoj de junaj esperantistoj dum diversaj epokoj estos en la centro de planata verko pri la historio de la junulara movado. Estos esplorata interalie la junulara lingvaĵo tra la jaroj kaj la signifo de muziko en la movado. La libro aperos ankaŭ en aliaj lingvoj.
Esperantistoj: ĉu revoluciuloj aŭ stranguloj? de Libera Folio je 2022-01-302022-01-30 Kio estas Esperantujo kaj kion signifas esti esperantisto? Ĉu la lingvo estas politika vidpunkto? Kiel la interreto ŝanĝis la movadon? Oni delonge diskutis tiujn demandojn, sed nun aperas scienca studo pri la temo. Guilherme Fians verkis la unuan antropologian libron pri la Esperanto-komunumo, politiko kaj la interreto.
Putin kaj Navalnij, aktuale pri aktualo de Libera Folio je 2022-01-202022-01-20 Hans E. Becklin recenzas por Libera Folio la plej freŝdatan verkon de Kalle Kniivilä, pri la plej tenaca kontraŭulo de la rusia regnestro Putin, Aleksej Navalnij. La recenzo aperos ankaŭ en Beletra Almanako.
La studio de Vinilkosmo trafita de inundo de Libera Folio je 2022-01-172022-01-17 Antaŭ dek jaroj la ejo de Vinilkosmo estis parte detruita de fajro. Nun la ejon difektis akvo. Vinilkosmo estis fondita en 1990 kaj de multaj jaroj estas la plej konata produktanto de muzikaj registraĵoj en Esperanto.
Esperantisto prezidos la katalunan akademion de Libera Folio je 2021-12-212021-12-22 Nicolau Dols, esperantisto kaj Esperanta poeto, estas la nova prezidanto de la akademio de la kataluna lingvo. Laŭ li esperantistoj povus profiti de la kataluna sperto: ”Ekzistas pli grandaj kaj pli riĉaj akademioj de aliaj lingvoj, sed eble ili neniam spertis kion signifas profesie labori por endanĝerigita lingvo.”
Ĉina Radio ne plu elsendas en Esperanto de Libera Folio je 2021-12-20 La regulaj elsendoj de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) en Esperanto ĉesis. Plu funkcios tamen la Esperanto-redakcio, kiu prizorgas la novaĵretejon de ĈRI en Esperanto kaj produktas videojn.
Bronŝtejn ricevis la unuan Laŭron de la Akademio de Libera Folio je 2021-12-162021-12-16 Dum multaj jaroj mankis en Esperantujo prestiĝa literatura premio, donata al jam publikigita verko. Ĉi-jare unuafoje estis aljuĝita la Laŭro de la Akademio, kiun povas ricevi verko aperinta dum la lastaj kvin jaroj. La premion ricevis Mikaelo Bronŝtejn por sia historia romano ”Mi stelojn jungis al revado”.
Ok legindaĵoj – el kiuj kelkaj novaj de Libera Folio je 2021-12-152021-12-15 La 15-a de decembro, la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, ekde 1927 estas la tago de la Esperanta literaturo, la tago de la libro. Tradicie en tiu tago oni aĉetu almenaŭ unu libron en Esperanto, do ni petis Sten Johansson, la prizorganton de la retejo Originala Literaturo Esperanta, rekomendi kelkajn havindajn verkojn.
SAT en Leningrado kaj proleta biciklado tra Azio de Libera Folio je 2021-12-112022-01-26 La SAT-kongreso en Leningrado en 1926 kaj la bicikla vojaĝo de Lucien Péraire al Eŭrazio en 1928-1932 estos du el la temoj de universitata studtago en Parizo. La aranĝo okazas lige kun la 100-jariĝo de SAT kaj celas konigi la historion de la laborista Esperanto-movado al la ekstera publiko.
Forpasis amiko de Esperanto en Bjalistoko de Libera Folio je 2021-11-292021-11-29 La 23an de Novembro en sia domo en Łubniki, apud Bjalistoko, en la aĝo de 71 jaroj forpasis Jan Leończuk, poeto, verkisto, multjara direktoro de la Bjalistoka Regiona Libraro, sincera amiko kaj subtenanto de Esperanto.