Nacia vespero kun diversa sukceso

Proksimume kvarcent kongresanoj ĉeestis la Nacian Vesperon, kiu prezentis plurajn facetojn de la kanada kulturo. Yves Bellefeuille trovis la programerojn diverse ĝueblaj.

Buffalo Hat Singers prezentas dum la Nacia Vespero. Foto: John Huang.

La Nacia Vespero okazis en Cinéma Impérial, bela teatro laŭ malnova stilo. Ĝi havis kvin partojn kaj prezentis diversajn flankojn de la kanada kulturo.

Unue ludis la grupo Buffalo Hat Singers, kiu prezentis indianan muzikarton, ĉefe per tamburado kaj kantado. Poste Lydia Etok kaj akompanantino faris inuitan (eskiman) gorĝo-kantadon.

Tradiciajn franc-kanadajn dancojn prezentis la grupo La R’voyure, kvankam verdire niaj prauloj ne tiom lerte faris siajn danses carrées, kaj la dancado estis almenaŭ same multe inspirita de irlanda dancado kiel de franca.

La duopo Jones the Pipes per sakŝalmo kaj violono prezentis irlandan kaj skotan muzikon, sed la diversaj muzikaĵoj tro similis inter si kaj la tuto daŭris tro longe.

La kvina prezentaĵo estis Oktoecho, por kiu surprize revenis Buffalo Hat Singers kaj Lydia Etok, akompanataj de aliaj muzikistoj, araba kantisto kaj derviŝo. Oktoecho kombinis araban muzikon kun okcidenta kaj indiana tradicioj, sed bedaŭrinde la rezulto tro ofte estis miksamaso de nekombinendaj elementoj.

Necesas diri, ke la lumigado dum la prezento tro ofte estis nekontentiga: la lum-efikoj konfuze forprenis la atenton de la spektaklo mem, kaj oni ne blindigu la spektantojn per lumo rekte en iliajn okulojn!

Yves Bellefeuille