Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2022

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj en lundo dum la Universala Kongreso de Esperanto. Plej populara ĉi-jare estis la branĉo ”mikronovelo”, en kiu partoprenis 54 verkoj de 25 aŭtoroj el 16 landoj. Entute partoprenis 173 verkoj.

Kelkaj el la premiitoj ĉeestis en Motrealo. De maldekstre: Brandon Sowers, Stela Besenyei-Merger, Jorge Rafael Nogueras kaj Sara Spanò. Foto: Jukka Pietiläinen.

BRANĈO POEZIO

Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu.
Partoprenis 53 verkoj de 24 aŭtoroj el 17 landoj [7 el Azio, 3 el Afriko, 12 el Ameriko, 31 el Eŭropo]

La unua premio estas nealjuĝita.
La dua premio estas aljuĝita al “Reĝino-nokt” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
La tria premio estas aljuĝita al “Mi ŝatus vidi…” de Benoît Philippe el Germanio.
Honora mencio estas aljuĝita al “La lampiro” de Sylvain Barrier el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Cimbalaro” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.

BRANĈO PROZO

Juĝkomisiono: Tim Westover, Trevor Steele, Miguel Fernández
Partoprenis 38 verkoj de 22 aŭtoroj el 16 landoj [1 el Afriko, 4 el Azio, 10 el Ameriko, 23 el Eŭropo].

La unua premio estas aljuĝita al “Rekviemo” de Sara Spanò el Germanio.
La dua premio estas aljuĝita al “La pentraĵo” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
La tria premio estas aljuĝita al “Speguloj” de Sara Spanò el Germanio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Strato Memoro” de Tobiasz Kubisiowski el Pollando.

BRANĈO MIKRONOVELO

Juĝkomisiono: Tim Westover, Trevor Steele, Miguel Fernández.
Partoprenis 54 verkoj de 25 aŭtoroj el 16 landoj [1 el Afriko, 10 el Azio, 9 el Ameriko, 34 el Eŭropo].

La unua premio – premio Paula Adúriz – estas aljuĝita al “La nigra truo” de Emanuele Bovio Regano el Italio.
La dua premio estas aljuĝita al “La bela kaj la bestio” de Francisco Javier Moleón el Hispanio.
La tria premio estas aljuĝita al “Kiu ĉeas?”” de Pascal Vilain el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Laŭmorale” de Christian Rivière el Francio.

BRANĈO TEATRAĴO

Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Saša Pilipović, Georgo Handzlik
Patroprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 3 lando [2 el Ameriko, 2 el Eŭropo].

La unua premio estas nealjuĝita.
La dua premio estas nealjuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La bakisto kaj la profeto” de Raffaele Del Re el Italio.

SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO

Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Saša Pilipović, Georgo Handzlik
Patroprenis 9 verkoj de 6 aŭtoroj el 6 landoj [4 el Azio, 1 el Ameriko, 4 el Eŭropo].

La unua premio – premio María Cuevas – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas nealjuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La Sekvanta” de Amir Naor el Israelo.
Honora mencio estas aljuĝita al “Kurtfilmo” de Ewa Grochowska el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Helpoferto” de Stela Besenyei-Merger el Hungario.
Honora mencio estas aljuĝita al “Enkonduko al ‘La Krizolo’” de Brandon Sowers el Usono.

INFANLIBRO DE LA JARO

Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Jang Jeong-Ryeol, Martin Markarian.
Partoprenis 7 infanlibroj de 6 eldonejoj el 6 landoj [ĉiuj el Eŭropo].

La premio “Infanlibro de la jaro” estas aljuĝita al la Eldonejo Esperanto-Asocio de Britio, pro la verko “La domo ĉe Pu-Angulo” de A.A. Milne.

BRANĈO ESEO

Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [2 el Azio, 2 el Eŭropo].

La unua premio – premio Luigi Minnaja – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas ne aljuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La fundamentaj leĝoj de esperantista stulteco” de Federico Gobbo el Nederlando.

BRANĈO KANTOTEKSTO

Juĝkomisiono: Ĵak Le Puil, Ankie van der Meer, Flavio Fonseca
Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [4 el Eŭropo].

La unua premio estas aljuĝita en egaleco al la Verkoj: “Ne foriru” de Ewa Grochowska el Francio, kaj al “Menestrelo” de Nikolaj Neĉajev el Rusio.
La dua premio estas aljuĝita al “Kiel la Tero belas” de Ewa Grochowska el Francio.
La tria premio estas aljuĝita al “De kie vi estas?” de Federico Gobbo el Nederlando.

Fonto: Akademio Literatura de Esperanto


4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tim Owen
2022-08-08 21:49

Plaĉa novaĵo por ni en EAB, ke La domo ĉe Pu-Angulo estis aljuĝita la Infanlibro de la Jaro! Ni vendas tiun ĉi plenkoloran malmole binditan elstaraĵon kontraŭ nur £15 (~18€). Esperantistoj ekster Britujo povas aĉeti ĝin ĉe libroservo nelonge for:

infanlibro_de_la_jaro.jpg
Suso Moinhos
Suso Moinhos
2022-08-09 0:58
Respondo al  Tim Owen

Lastatempe EAB (danke ĉefe al via senlaca agado) publikigas tre allogajn infanlibrojn. Do vi ja meritas tiun premion.

Tim Owen
2022-08-09 11:00
Respondo al  Suso Moinhos

Dankon, Suso, pro via afablo!

Malgraŭ mia komprenebla ĝojo, la afero montriĝas tamen iom dolĉamara, ĉar
antaŭ kelkaj monatoj ni superis la kvaliton eĉ de Pu-Angulo per nova traduko lukse vestita de La aventuroj de Alico en Mirlando. Laŭ la reguloj de la Konkursoj, venkinta eldonejo en tiu kategorio ne rajtas konkursi en la sekva jaro: antaŭ nelonge, la paŭzo devis esti trijara, do aferoj, laŭ nia vidpunkto, pliboniĝis, sed ankoraŭ ne tute plene kontentige!

Jen rapida rigardo al nia nova Alico: https://youtu.be/OTqH0ra7ql0

485610482_20220331_134359(1).jpg.7ea6ac0fe9995d4f93c9b8f65cd871e9.jpg
jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-08-09 0:40

Tamen non omnis moriar… Rigardante la liston de la premiitoj de la belartaj konkursoj kaj vidante la gajajn vizaghojn de la premiitaj gejunuloj, restas la espero, ke ech se la asocio malaperos, iom da esperantistoj: vivos, kreados kaj intershanghos siajn: pensojn, esperojn kaj malesperojn, ne nur en la reto…