Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Kategorio: kulturo

Tur-strato iĝis Turmstrasse

de Libera Folio je 2017-09-052017-09-05

La 5-an de septembro venas el la presejo la germana traduko de la originala Esperanta romano Tur-strato 4. La tradukinto Christian Cimpa rakontis al Libera Folio kiel okazis, ke ordinara nacilingva eldonejo volis aperigi tradukon de jam iom aĝa Esperanta klasikaĵo.

Forpasis Marjorie Boulton

de Libera Folio je 2017-08-312017-08-31

La 30-an de aŭgusto, en la aĝo de 93 jaroj, forpasis Marjorie Boulton, unu el la plej ŝatataj Esperantaj verkistoj, honora membro de UEA.

Prozo, teatraĵo kaj eseo sen unua premio

de Libera Folio je 2017-07-282017-07-28

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis anoncitaj en Seulo en vendredo. La unuan premion en la branĉo poezio ricevis Nicolau Dols el Hispanio pro “Pasio. Poemo en ses stacioj”.

La Granda Kaldrono bolas spite malpermeson

de Libera Folio je 2017-07-112017-07-11

Dum multaj jaroj restis nehavebla unu el la ĉefverkoj de la Esperanta literaturo – La Granda Kaldrono de John Francis. Post granda laboro, kaj spite la rifuzon de Amazon akcepti libron en Esperanto por vendado, nun fine haveblas nova, elektronika eldono. Hju Rid (Hugh Reid) rakontas, kiel ĝi estiĝis.

Politikisto volas cenzuri libron pri Zamenhof

de Libera Folio je 2017-05-222017-05-22

Lige kun la Pola Esperanto-Kongreso en Bjalistoko, loka politikisto kunvokis gazetaran konferencon por postuli cenzuron de bildstria libro pri la vivo de Zamenhof. Laŭ Marek Chojnowski mencio pri pogromoj malutilas al la famo de Bjalisto

Forpasis la fondinto de Esperanta respubliko

de Libera Folio je 2017-03-072017-03-07

Dum kelkaj semajnoj en 1968 ekzistis artefarita insula ŝtato kies oficiala lingvo estis Esperanto. Laŭplane ĝi devus iĝi turisma celo, sed ĝin rapide detruis la italaj aŭtoritatoj. Nun forpasis ĝia fondinto, Giorgio Rosa.

”Belartaj Konkursoj estu pordo por novuloj”

de Libera Folio je 2017-01-282017-01-29

Miguel Fernández ne tuj entuziasmis, kiam la “mirindaj frenezuloj de UEA” petis lin estri la Belartajn Konkursojn. La kvalito de la konkursaĵoj laŭ li ofte estas malalta – sed aliflanke… [Legu plu]

La Ondo de Esperanto forlasos paperon

de Libera Folio je 2017-01-092017-01-10

Ekde la jarŝanĝo unu el la plej popularaj internaciaj Esperanto-gazetoj, La Ondo de Esperanto, ne plu aperos en papera formo, sed nur elektronike. Aleksandr Korĵenkov fondis la gazeton en 1991 kaj redaktas ĝin de tiam. Ni petis lin rakonti kial la papera eldono ne plu aperos.

Heroldo esperas ekhavi 3.600 abonantojn

de Libera Folio je 2017-01-092017-01-10

Heroldo de Esperanto, kiu dum multaj jaroj funkciis kiel la organo de la Esperanta Civito, antaŭ duonjaro estis vendita al Fabrício Valle. La nova retejo ankoraŭ ne ekfunkciis, la papera gazeto ne aperis, kaj estas nur 60 abonantoj.

26 libroj de la jaro 2016

de Libera Folio je 2016-12-282017-01-03

Ĉiusemajne aperas pluraj novaj verkoj en kaj pri Esperanto, do malfacilas havi superrigardon pri ĉio. Paweł Fischer-Kotowski elektis el la rikolto de 2016 dek kvin novajn beletraĵojn, dek unu novajn faklibrojn en Esperanto – kaj aldone kelkajn aliajn eldonaĵojn, kiuj laŭ li estas aparte atentindaj.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 18 Paĝo 19 Paĝo 20

Lastaj komentoj

  • Jens Stengaard Larsen pri La Almanako de UEA denove prokrastita: “La obstaklo estas la pasiva neŭtraleco. La aktivan neŭtralecon oni formetis sur iun breton en 1974, kaj nun oni ne…” jan 15, 14:28
  • Jens Stengaard Larsen pri Nova sango bezonata por ŝanĝo en SAT: “Se profesiuloj ne povas serioze okupiĝi pri lingvo, kiamaniere amatoroj povus? Se oni vidas la movadon kiel nenion pli gravan…” jan 15, 14:13
  • Francisco Javier Moleón pri La Almanako de UEA denove prokrastita: ““mi tute subtenas la Estraron pli fokusiĝi al vendo de la Centra Oficejo. Tio estas kaj multe pli grava kaj…” jan 13, 18:56
  • Andreas pri La Almanako de UEA denove prokrastita: “Ankau mi. Kaj por ekscii, kio okazas en Esperantujo, mi iras al Mia Vivo.” jan 13, 14:36
  • Gabriel Beecham pri La Almanako de UEA denove prokrastita: “La efektiva celo de jarlibro/almanako k.s. ne vere estas la presita libro mem – sed rezultigi, ke iu nomumita homo…” jan 13, 14:33

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • La Almanako de UEA denove prokrastita
  • Nova sango bezonata por ŝanĝo en SAT
  • Esperantistoj en Ukrainio plu bezonas helpon
  • Retkrimuloj atakis Pasportan Servon
  • Esperanto-muziko povas malaperi el la reto

RSS Global Voices Esperanto

  • En Brazilo, romaoj loĝantaj en urborandaj regionoj luktas por agnosko de siaj identecoj
  • Nuklea kunlaboro de Kazaĥio kun Ĉinio: ĉu grandaj riskoj sed malgrandaj avantaĝoj?
  • La amara vero pri AI: ankaŭ artefarita intelekto havas antaŭjuĝojn

RSS La Ondo de Esperanto

RSS TEJO

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 516 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT