Kataluna Esperantisto promesas reaperi de Libera Folio je 2021-07-062021-07-06 Lastatempe pli oftas novaĵoj pri ĉeso de gazetoj, sed jen la malo: reaperas Kataluna Esperantisto, rete kaj papere. La nova redaktoro Montserrat Franquesa strebos konservi la iaman altan nivelon de enhavo.
Nekomprenebla erararo aperados en Libera Folio de Libera Folio je 2021-06-082021-06-08 Legantoj ofte plendas, ke en Libera Folio aperas tro malmultaj lingvaj eraroj, kaj sekve malfacilas elpensi, pri kio plendi en la komentoj. Por korekti tiun senerareceraron, ni ekde nun de tempo al tempo aperigos elektitajn erarojn erigitajn kaj arigitajn de nia senerarigisto István Ertl.
Duolingo kaŭzis disputojn inter la jidistoj de Libera Folio je 2021-05-172021-05-17 Ekde aprilo 2021 per Duolingo eblas lerni ankaŭ la jidan lingvon. Samkiel inter esperantistoj, ankaŭ en la jidlingva komunumo la apero de la amata lingvo en la reta platformo vekis kontraŭdirajn reagojn. Ni petis Sebastian Schulman rakonti pri similaĵoj kaj diferencoj inter la du tutmondaj lingvokomunumoj kaj ilia sinteno al Duolingo.
Plumamikoj kaj kvinjaraj planoj de Libera Folio je 2021-04-162022-01-26 Brigid O’Keeffe, asista profesoro ĉe Brooklyn College en Novjorko, esploris la originon de Esperanto kuntekste de la ĝenerala historio pri la eŭropa epoko de internaciismo je tiu jarcentŝanĝo. En artikolo verkita por Libera Folio ŝi rakontas pri sia nova libro, interesa ankaŭ por esperantistoj, kiuj jam bone konas la historion de la lingvo mem.
Forpasis trilingva aŭtoro de Libera Folio je 2021-04-11 La 21-an de marto pro virusa infekto mortis en Pécs (Hungario) Oldřich Kníchal (1939-2021), verkisto en Esperanto, la ĉeĥa kaj la slovaka.
Esperantistoj same strangas kiel signolingvanoj de Libera Folio je 2021-04-052021-04-05 Esperantistoj ŝatas paroli pri lingvaj temoj. Eksteruloj dubas pri la esprimaj kapabloj de ilia lingvo kaj konsideras ilin marĝenuloj. La samo ofte validas pri parolantoj de signolingvoj. Renato Guedes Filho studis la etnobiologiajn aspektojn de la brazila signolingvo Libraso en sia finkursa disertaĵo kaj ĵus prelegis pri la similaĵoj de la komunumoj en reta renkontiĝo.
Fabrício Valle refoje provos eldoni Heroldon de Libera Folio je 2021-03-222021-03-22 Fabrício Valle ne rezignas pri la ideo eldoni Heroldon de Esperanto. Li aĉetis ĝin de LF-koop en 2016, sed sukcesis eldoni nur malmultajn numerojn. En 2018 LF-koop reprenis ĝin, kaj de tiam ĝi denove en la praktiko funkcias kiel organo de la Esperanta Civito. Nun Fabrício Valle faras novan provon eldoni sian propran version de la gazeto kaj esperas vendi akciojn.
La Akademio: ”Ri” devos atendi ĝis 2031 de Libera Folio je 2021-03-172021-03-17 La Akademio de Esperanto diskutis la seksneŭtralan pronomon ”ri” kaj oficiale decidis ne plu okupiĝi pri ĝi ”dum almenaŭ dek jaroj”.
Kiel UEA serĉis la gefilojn de Zamenhof de Libera Folio je 2021-03-152021-03-15 Kvin jarojn post la fino de la dua mondmilito oni jam preskaŭ perdis la esperon retrovi la malaperintajn gefilojn de Ludoviko Zamenhof. Tamen la postmilita kaoso daŭris longe, kaj la komunikoj estis malrapidaj, do restis eta ŝanco. En 1950 la ĵus restarigita UEA tial sin turnis al la International Tracing Service por provi ekscii la sorton de la familianoj de Ludoviko.
Interparolo kun Vilmos Benczik de Libera Folio je 2021-03-032021-03-03 En aŭgusto 1983 la finna literatursciencisto Lassi Kalleinen ĉeestis la Universalan Kongreson en Budapeŝto, kaj interparolis kun sia hungara kolego Vilmos Benczik pri la Esperanta literaturo. La artikolo aperis en la finna gazeto Kaleva en septembro 1983, kun la titolo ”Esperanto, poezio, Hungario”. Por honori la memoron de Vilmos Benczik ni republikigas la artikolon en Esperanto.