TEJO donos ”proksimuman informon” pri la nekonata membronombro de la asocio

La komitato de TEJO aparte diskutis la EU-esploron pri troigitaj membronombroj. Post diskuto oni decidis, ke la asocio estonte ĉiam donu ”la saman proksimuman informon pri la membronombroj”. Oni tamen ne diris, pri kiaj nombroj povus temi. Estis akceptita nova landa sekcio en Tanzanio, spite problemajn vortumojn en la teksto de la statuto.

Alberto Garrido (komitatano), Francesco Maurelli (kunsidestro), Charlotte Scherping Larsson (elektita prezidanto) kaj Mounir Abjiou (eliranta vicprezidanto) dum la lasta komitata kunsido.

Jam post la fino de la reta IJK iĝis konata la kompleta konsisto de la nova estraro de TEJO. Kiel jam raportite, la nova prezidanto estos Charlotte Scherping Larsson. Kiel vicprezidantoj estis elektitaj Carlos Pesquera Alonso kaj Tomáš Stano.

Nova ĝenerala sekretario estos Konstanze Schönfeld (Tuŝka). Kiel kasisto daŭrigos Mung Bui (Feliĉa). Kiel ordinaraj estraranoj estis elektitaj Karina Oliveira, Klára Ertl, Rogier Huurman (Roĉjo) kaj Robert Nielsen. La nova estraro ekoficos la 1-an de septembro.

Por eviti riskon de intereskonflikto kaj por konservi la sendependecon de Libera Folio, Robert Nielsen dum sia estrara periodo ne estos en la redakcia teamo de Libera Folio nek verkos novaĵartikolojn pri TEJO. Lige kun tio Libera Folio nun aktive serĉas novajn kunlaborantojn.

Dum la dua reta komitata kunsido de TEJO, laŭ peto de komitatano Marc Konijnenberg estis aparte traktita la demando pri la troigita membronombro raportita al EU, kaj pri la esploro kiun faris la sekretariejo de la komuna travideblec-registro de EU (JTRS) pri tiu troigo.

Konijnenberg volis scii, kial la estraro ne raportis pri la esploro al la komitato kiam ĝi okazis, sed la komitatanoj anstataŭe devis legi pri ĝi en Libera Folio. La saman demandon faris ankaŭ la elektita ĝenerala sekretario Konstanze Schönfeld:

– Mi ŝatus demandi, kial la estraro siatempe decidis ne informi la komitaton pri ĉi tiu enketo. Ne estas polemika demando, mi simple volas scii, kiun strategion vi adoptis kaj kial sciigi la komitaton ne estis en ĝi, ŝi diris.

Respondis vicprezidanto Mounir Abjiou, kiu klarigis ke la nun eliranta estraro ne kulpas pri tio, ke la registro de EU ricevis falsan informon pri la membrokvanto de TEJO, kaj ke kiam jam venis plendo de JTRS, la unua prioritato estis trakti la aferon, ne informi la komitaton.

– Mi mem ne vidis la neceson informi tiam. Poste la temo iĝis pli serioza, tiam la komitato estis informita, kaj samtempe la temo estis solvita post monato.

Efektive la plendo de JTRS estis tute preterpase menciita en la komitata kunsido jarŝanĝe, sed plenan informon la komitato ricevis nur nun, post kiam Libera Folio publikigis artikolon pri la temo.

Marc Konijnenberg demandis ankaŭ, ĉu la estraro preparis planon por la kazo ke efektive la esploro daŭros.

– Ni ne scias, ĉu la plua esploro finiĝis, li diris.

Laŭ Mounir Abjiou la esploro de JTRS ja estas finita, kaj nenio indikas, ke aliaj instancoj plu esplorus la aferon.

– La devo de JTRS estas informi la subvencidonan agentejon, sed tiu historie jam faris kaj regule faras diversajn kontrolojn. Tio okazas ofte. Tamen ekde januaro ni ne ricevis ajnan informpeton de JTRS aŭ de alia agentejo. Do la temo jam estis traktita, kaj tiu solvo estis akceptita de JTRS.

En 1990 la aĝolimo por individuaj membroj estis altigita de 26 jaroj al 30. En 2017 la limo estis altigita al 35 jaroj. Ciferoj: revuo Esperanto. (La tabelo montras la individuajn kaj aligitajn membrojn de TEJO. Mankas ajna statistiko pri la kategorioj “asocia membro” kaj “juna amiko de Esperanto”.)

Komitatano Hans Becklin scivolis, kiel entute povis estiĝi la aserto pri 25 000 membroj, kaj formale proponis ke TEJO estonte zorgu ke la asocio en kontaktoj kun eksteraj instancoj donu al ĉiuj la samajn, ĝustajn informojn.

– Laŭ mi estus bele havi almenaŭ iun proksimuman nombron, identan en ĉiuj registriĝoj, tian regulecon mi petas, li diris.

Kontraŭis la proponon Michael Boris Mandirola kaj Mounir Abjiou, kiuj opiniis ke pli taŭgus paroli pri ”membroinformoj” ol membronombroj, ĉar la strukturo de TEJO estas komplika kaj ne eblas doni nombron kiu estus uzebla en kontaktoj kun ĉiuj eksteraj organizaĵoj.

– Mi volas substreki ke nia membraro ne estas simple en unu loko, ni havas ĝuste plurajn lokojn, ni havas sekciojn, kaj tial ne estas unu kvanto, sed estas pli kompleksa informo. Mi kore rekomendas al la komitato konsideri la kompleksecon de nia organizo, ne estas unu cifero kiu priskribas nian membraron, diris Mandirola.

– Foje ni ne povas uzi la saman nivelon de detaleco en diversaj instancoj, ĉar ne ĉiuj petas detalojn, sed kelkaj nur proksimuman nombron, diris Abjiou.

Fine la komitato interkonsentis pri kompromisa formulo, kiu estis voĉdone akceptita: “La komitato petas ke en ĉiuj registriĝoj, etatoj kaj raportoj de TEJO aperu la sama proksimuma informo pri la membronombroj.” Tamen la komitato mem ne ricevis eĉ proksimuman informon pri tiuj membronombroj.

En la tria kaj lasta komitata kunsido estis pritraktita interalie la aliĝpeto de la nova tanzania landa organizaĵo JETO (“Junulara Esperantista de Tanzanio Organizo”). Kvankam JETO petis aliĝon al TEJO jam en 2017, aktuala versio de ĝia statuto atingis la komitaton nur lastmomente, kaj la decido estis prokrastita al la lasta kunsido, por ke la respondeculoj povu atente tralegi ĝin.

Montriĝis, ke la statuto havas plurajn malklaraĵojn, lingvajn kaj enhavajn. Interalie mankis informo pri tio, kiel estas elektata la estraro de la asocio, kaj la kriterioj por eksigo de membroj estis tre vastaj kaj malklare difinitaj: ”ĉiu ajn konduto, kiu ebligas malordon kaj moralan malkonsideron por la organize” [tiele].

Komitatano Robert Nielsen trovis aparte dubinda la paragrafon, laŭ kiu ”moralaj personoj” povas iĝi membroj de la organizo, ĉar tute ne klaras, kion tio signifas. En Tanzanio samseksamo estas krimo, kaj en plej malbona kazo la frazo povus esti uzata por malpermesi aliĝon de samseksamuloj, li atentigis.

Nielsen proponis, ke la akcepto de JETO estu prokrastita kelkajn tagojn aŭ semajnojn, ĝis la lingvaj kaj enhavaj malklaraĵoj en la statuto estos forigitaj. La komitato tamen decidis, ke JETO estu akceptita kiel nova landa asocio tuj. La mankoj en la statuto de JETO estu korektitaj poste.

Laŭ la statuto de TEJO, landa asocio devas esti ”vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, enlanda loĝloko, raso, sekso, genro, genra orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno aŭ lingvo”.


Pli pri la temo

 

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Sebastiano
Sebastiano
2020-07-22 18:20

»Tamen la komitato mem ne ricevis eĉ proksimuman informon pri tiuj membronombroj.« – Absurda teatro.

Aŝkenazo
Aŝkenazo
2020-07-22 20:48

Ĉu proksimuma informo estas speco de alternativa fakto?