Manko de fido kaj mono ĝenas al UEA kaj TEJO

La membreco de UEA kaj TEJO kostas tro kaj ne utilas sufiĉe. Krome multaj potencialaj membroj ne fidas la gvidantojn de la asocioj kaj ne konsentas pri ilia politiko. Tion montras respondoj en reta enketo farita de UEA kaj TEJO.

Respondoj de personoj, kiuj indikis, ke ili ne estas individuaj membroj. “Ŝanĝoj pri politiko” estas sumigo de la tri respondoj: ŝanĝoj pri la politiko de UEA/TEJO”, ”ŝanĝoj pri politiko de TEJO”, ”ŝanĝoj pri politiko de UEA”. La grafikaĵo baziĝas sur la pli frue publikigita statistika raporto pri la enketo.

En aŭgusto 2020 UEA kaj TEJO entreprenis retan enketon por esplori, kial oni aliĝas aŭ ne aliĝas al la asocioj, kaj kiel indus ŝanĝi la kotizan sistemon por allogi pli da homoj. La rezultoj de la enketo montris, ke la nunaj membroj estas idealismaj, sed ke necesus proponi pli da konkretaj avantaĝoj por ke ankaŭ aliaj aliĝu.

Tamen tiam ne estis publikigitaj detaloj pri la kritikaj vidpunktoj de respondintoj. Post kritiko pri tio en la komitata diskutejo, Aleks Kadar, la ĝenerala sekretario de UEA, respondis, ke la estraro pripensos, ĉu eblos publikigi la kritikajn komentojn.

Tion li skribis la 5-an de septembro. Kiam post pli ol ses semajnoj daŭre nenio aŭdiĝis, komitatanoj denove demandis pri la afero.

– La Estraro de UEA estas pritraktanta la aferon kun la Estraro de TEJO, ni ne forgesis ĝin. Ni tenos vin informataj, respondis Aleks Kadar la 23-an de oktobro.

Pasis ankoraŭ pli ol monato, sed fine, la 24-an de novembro en la komitata listo de TEJO aperis raporto pri la skribaj komentoj. La estraro de UEA tamen ne tenis sian komitaton informita – nenio aperis pri la temo en ties retlisto.

En la raporto ne estas publikigitaj ĉiuj respondoj al la malfermaj demandoj en la enketo, sed aperas resumo de ilia enhavo.

La plej ofta respondo al la demando pri ”kromaj kialoj por ne membriĝi” estis, ke la kotizo estas tro alta – la kosto de la membriĝo estas menciita en 20 respondoj. Krome kelkaj respondintoj diras, ke estas tro komplike aliĝi aŭ pagi. Plie, 12 respondoj mencias, ke ne estas sufiĉe da avantaĝoj de la membreco.

El la nemateriaj kialoj ne membri en UEA aŭ TEJO, plej ofte, sesfoje, estas menciita manko de fido je la gvidantoj de la asocioj. Kvin respondintoj mencias malkonsenton pri la politiko de la asocio, sed ne klaras, pri kio temas la malkonsento.

Kelkaj respondintoj mencias ankaŭ malefikan aŭ maltaŭgan administradon aŭ komunikadon, kaj nesufiĉan atenton al loka agado.

Ankaŭ responde al demando pri la ĝenerala funkciado de la asocioj multaj plendas pri manko de subteno al kaj kontakto kun loka agado. Dek kvar respondintoj volas vidi pli konkretan agadon kiu pli proksimas al la membraro.

Aldone, kvin respondintoj volis ke UEA kaj TEJO estu pli travideblaj pri tio, kiel ili funkcias, kien iras la mono de la membroj kaj kiuj estas la konkretaj rezultoj de la agado.

Tre granda parto de la respondintoj evidente ne lasis skriban komenton, ĉar entute venis 266 respondoj al la reta enketo.

La respondoj de tia reta enketo evidente ne donas reprezentan bildon pri la opinioj de UEA-membroj. Des malpli la respondoj donas bildon pri la opinioj de nemembroj, ĉar la enketilo ĉefe estis diskonigita tra la retaj kanaloj de UEA.

Tamen eblas konkludi almenaŭ, ke tre multaj esperantistoj ne klare vidas la avantaĝojn de membreco en UEA aŭ TEJO, kaj ke multaj ŝatus pli bone kompreni, kion la asocioj efektive faras.


Pli pri la temo

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Arturo Crespo
2020-12-08 17:12

TEJO iam devos pardonpeti al tiuj, kiuj volis eviti cxi tion, sed estis malestimataj aux forpelitaj

Hejmano
2020-12-09 19:54
Respondo al  Arturo Crespo

Ĉu vi havas ekzemplojn de tiaj homoj?

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2020-12-09 21:18
Respondo al  Hejmano

Li mem, kompreneble.

Marteno
Marteno
2020-12-11 4:14
Respondo al  Arturo Crespo

male; mi pensas ke tiaj homoj devus pardonpeti al TEJO 😛