Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013

2013

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2013-01-01 11:02
Artikoloj el la jaro 2013.
Libera Folio ekhavas novan vizaĝon de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-05 09:56
En 2013 Libera Folio povos festi sian dekjariĝon kiel sendependa movada bulteno. Ni markas la komencon de nia deka ekzistojaro per kompleta ĝisdatigo de la enhavadministra sistemo, kaj laŭŝtupa modernigo de grafika aranĝo, kiu restis praktike senŝanĝa dum naŭ jaroj. Krome, laŭ freŝa interkonsento, la novaĵoj de la agentejo Ret-Info ekde nun senprokraste aperos ankaŭ en Libera Folio. Ni petis nian teknikan respondeculon Jan-Ulrich Hasecke rakonti pri detaloj de la renovigo.
Libera Folio 2004 de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-01 11:16
Libera Folio en 2004
Libera Folio 2007 de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-01 11:16
Libera Folio en 2007
Mi volas prilabori ion! de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-11 22:52
Steven Brewer iĝis esperantisto antaŭ pli ol du jardekoj. Pasintjare li demisiis de sia posteno kiel sekretario de la landa asocio de UEA en Usono, kaj ĉi-jare li ne plu membras en ajna Esperanto-organizaĵo. Sed tio ne signifas, ke li ne volas fari ion per aŭ por Esperanto, li klarigas - eĉ tute male.
UEA atingis 5.005 individuajn membrojn en 2012 de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-05 00:12
Laŭ alarma statistiko diskonigita de la Centra Oficejo en oktobro, ekzistis granda risko, ke Universala Esperanto-Asocio dum la jaro 2012 unuafoje dum sia postmilita historio ne atingos la kvanton de 5.000 individuaj membroj. Lastmomentaj aliĝoj tamen savis la situacion, sed kun nur malgranda marĝeno.
Korea esperantisto barita el Japanio de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-09 19:25
La radikala korea esperantisto An Jong-Soo, kiu intencis partopreni la 99-an Japanan Esperanto-Kongreson, estis haltigita de la japanaj limgardistoj, kiuj malpermesis lian enveturon. La incidento okazis en oktobro, sed ĝis nun ne trankviliĝis la pasioj ĉirkaŭ la okazaĵo. Samideanoj de An Jong-Soo ne nur sendis oficialan protestleteron kun 101 subskriboj al la japana registaro, sed ankaŭ protestas kontraŭ Japana Esperanto-Instituto, kiu laŭ ili ne sufiĉe klare pardonpetis pro siaj eldiraĵoj lige kun la okazaĵo.
Civito asertas ke TEJO trompadis Eŭropan Union de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-05 00:38
La Esperanta Civito en sia retejo disvastigas aserton, laŭ kiu TEJO havigis al si subvenciojn de EU, trompe pretendante, ke la asocio havas "dekduon da oficistoj", kio kompreneble ne estas vera. Pli bona maniero havigi monon estus fondi paralelan organizaĵon, proponis Giorgio Silfer al la estraro de TEJO. Laŭ Osmo Buller la akuzo pri trompo estas nur kalumnia blufo.
Esperanto-reklamo: 1,7 milion-foje dum jaro en Hungario de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-08 20:59
[RET-INFO] Esperanto rapide mortus sen reklamo. Rezulte de pagata reklam-kampanjo de la "Esperanto-Centro Eventoj" en la pasinta jaro 2012 aperis Esperanto-reklamoj en la hungarlingva interreto pli ol 1,7 milion-foje.
Rekorda partopreno en Junulara Esperanto-Semajno de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-16 15:52
Finiĝis la kvara Junulara Esperanto-Semajno, ĉi-foje en Naumburg, Germanujo. Tiu ĉi JES havis pli densajn kaj tagan kaj noktan programon ol la tri antaŭaj JES-oj, kun duono el la artistaro jam anoncita 11 monatojn antaŭe. Unu rimarkinda fuŝo antaŭ la okazaĵo estis la malfrua apero de la aliĝilo, pri kiuj kelkaj aliĝintoj plendis, kaj eble aliaj eĉ ne venis pro tio. Tamen la partoprenantaro estis rekorda.
Okulvitroj - JES 2012 de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-09 19:32
Koncerto de Okulvitroj
Metiejo - JES 2012 de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-09 19:32
Metiejo
Ĉu eŭropanoj lernu Esperanton por blogi? de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-08 12:20
Diskuto de du pintaj anglalingvaj EU-blogantoj pri la tordiĝo en la debato, kiun kaŭzas la superrego de la angla lingvo kondukis al ekzota propono: esperantistoj kreu reton de blogoj pri EU-aferoj en Esperanto, kaj per pinta enhavo allogu la legantojn tien. Esperantistaj komentantoj trovas la ideon ne tute realisma.
Blogo de Lowry de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-09 21:25
Eŭropa Civitano de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-09 21:27
Reta Vortaro por la poŝo de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-11 22:29
Post vasta monkolekto inter esperantistoj, la tuta enhavo de Plena Ilustrita Vortaro nun estas libere uzebla en la reto, kie antaŭe haveblis nur Reta Vortaro, kompilita kaj daŭre plibonigata de granda teamo de volontuloj. Sed intertempe Reta Vortaro ekhavis novan avantaĝon: nun eblas facile instali ĝin en onia poŝtelefono. Ni intervjuis la aŭtoron de la Android-versio.
Neil Roberts de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-11 10:32
Neil Roberts (pli granda) de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-11 10:37
Internacia Festivalo pluvivos de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-14 08:29
Post pli ol tridekjara historio, jam ŝajnis ke venis la fino de Internacia Festivalo, unu el la tradiciaj novjaraj renkontiĝoj de esperantistoj. La multjara organizanto, Hans-Dieter Platz, anoncis ke la venonta, 30-a IF estos "jubilea kaj adiaŭa". Sed jam komenciĝis diskutoj por kunmeti novan organizan teamon, kaj ŝajnas ke la tradicio de IF pluvivos.
Lu Wunsch-Rolshoven de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-13 15:52
Lu Wunsch-Rolshoven
Brian Moon de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-13 15:52
Brian Moon
Trompistoj manipulis retejon de Vinilkosmo de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-19 17:41
Interretaj trompistoj semajnfine manipulis la komputilan kodon de unu el la retejoj de la esperantista muzik-eldonejo Vinilkosmo por ŝteli monon. La trompistoj sukcesis enmeti en pli ol 200 paĝoj de la retejo, kie estas vendata Esperanta muziko, butonon por transpagi monon ne al Vinilkosmo, sed al tute alia konto.
Floreal Martorell (granda) de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-14 20:53
Floreal Martorell
Demisiis la prezidanto de ILEI de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-17 06:17
[Ret-Info] Antaŭ kelkaj tagoj, 2013.01.13, en retmesaĝa cirkulero Stefan MacGill – kun martfina limdato – demisiis de la prezidanta posteno de ILEI.
Kruelaj viandomanĝantoj pagos pli de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-20 18:32
Somera Esperanto-Studado, aranĝota en Slovakio en julio, enkondukis "kruel-imposton" por viandomanĝantoj. Partoprenantoj, kiuj elektos nevegetaran manĝon, pagos aldonajn 8 eŭrojn — por eldono de vegetaraj receptoj kaj por bestoprotektado. Tio vekis kritikon en forumo de Lernu.net. "Nomi grandan parton de oniaj partoprenuntoj kruelaj ne ŝajnas al mi bona ideo", opinias unu el la diskutantoj.
Katarina Nosková de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-19 17:42
Mongola Esperanto-Societo lanĉis komercan servon de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-20 19:52
[RET-INFO] Mongola Esperanto-Societo lanĉis nekutiman servon sub la nomo "Komerca Servo Mongolia, KoSeMo", kiu celas plibonigi ekonomian bonhavon de la asocio kaj reale utiligi Esperanton en laŭprofesia kampo. La iniciato povas veki eventualajn novajn ideojn ankaŭ en aliaj landoj.
Peter Baláž de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-20 08:06
Pola Esperanto-Asocio denove havas prezidanton de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-13 19:36
Post duonjara kaoso Pola Esperanto-Asocio denove havas funkciantan estraron. Kiel provizora prezidanto estis elektita Stanisław Mandrak. Lia tasko estos gvidi la asocion dum duonjaro, ĝis la planata membrokunveno kiu elektos ordinaran estraron.
Aŭstria nacia biblioteko skanas historiajn Esperanto-revuojn de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-29 09:25
[RET-INFO] Aŭstria Nacia Biblioteko daŭre enretigas historiajn Esperanto-revuojn, kaj jam 25 el ili estas libere atingeblaj en la retejo de la Kolekto por Planlingvoj.
Provnumero de MONATO elŝuteblas dum 10 tagoj de Ret-Info — Laste modifita: 2013-01-26 23:32
TEJO pluvivas per mono el ŝparkonto de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-02 15:46
Pro ĉesigo de EU-subvencioj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo finis la pasintan jaron kun deficito de 6.000 eŭroj. Tio tamen estas bagatela sumo kompare kun la buĝeto de la asocio por la venonta jaro. En 2013 la deficito de TEJO atingos 29.000 eŭrojn, kio egalas al pli ol 85 procentoj el la sumo de la buĝeto. La tutan sumon TEJO prenos el sia ŝparkapitalo.
Esperanto kaj neperforto de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-03 10:58
La 30-a de januaro estas la Tago de Paco kaj Neperforto en la Lernejo. Okaze de tiu tago, la scienca revuo Global Education Magazine dediĉis tutan numeron al la temo, kaj interalie publikigis dulingvan artikolon, en la hispana kaj en Esperanto, pri Esperanto kaj neperforto. La artikolo estis verkita de la esperantisto Javier Alcalde, esploristo pri malarmado kaj sociaj movadoj en la Internacia Kataluna Instituto por Paco en Barcelono. Libera Folio republikigas la artikolon kun permeso de la aŭtoro.
75 jaroj de la pereo de Esperanto en Sovetio de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-08 12:17
La nuna jaro markas la 75--an datrevenon de la likvido de la sovetia Esperanto-movado. En 1937-38 granda nombro de esperantistoj estis arestita, la plej multaj en februaro kaj marto 1938. Tiu terura ĉapitro de nia historio estis dum kvindek jaroj preskaŭ kaŝita. Libera Folio kun permeso de la aŭtoro publikigas artikolon de Ulrich Lins pri la temo, aperintan ankaŭ en la februara numero de revuo Esperanto.
Junuloj kaj infanoj faras sian unuan filmon de Redakcio — Laste modifita: 2013-08-19 16:39
[RET-INFO] La organizantoj petas vian helpon konatigi la suban inviton al junuloj, gimnazianoj, junularaj artaj komunumoj – aŭ eĉ simplaj unuopuloj, interesiĝantaj pri filmo-farado. La ideo estas, ke esperantistoj peru informon – akiritan pere de Esperantaj kanaloj – al sia ĉirkaŭaĵo.
Agrableta surprizo post timo de desaponto de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-09 15:28
Antonio Valén prokrastadis la legadon de la antologio de eseoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, ĉar li timis ke la enhavo estos subnivela. Tamen post legado li konstatis, ke la nivelo de la tuto bonas, kun malmultaj esceptoj, eĉ se nur la duono estas fakte brilaj eseoj. La dek unu eseoj en la antologio certe varias teme, tamen plej ofte parolas pri beletro, malgraŭ la teorie pli vasta subtitolo "Eseoj pri la Esperanto-kulturo", li konstatas en sia recenzo.
Esperanto ĉefrolas en psikologia krimromano de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-17 19:20
En la freŝa krimromano de la germana psikiatro Thorsten Suesse gravan rolon ludas Esperanto. Pluraj ĉefroluloj estas esperantistoj, kaj rolas ankaŭ la interna ideo de la movado. Libera Folio kontaktis la aŭtoron por ekscii, kial li ekhavis la ideon enmeti Esperanton. "Mi tuj komprenis, ke Esperanto ideale taŭgas por konekti la agadfadenojn", li diras – sed li ne malkaŝas la enhavon.
Thorsten Suesse de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-09 15:29
Civito kaperis la papagon de TEJO de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-24 13:27
La Esperanta Civito senpermese ekuzis la maskoton de TEJO kiel simbolon de sia nova "Pasvorta Reto". La Civita retejo parte kopias la ideon de Pasporta Servo, sed estas celita nur por personoj ligitaj al la Esperanta Civito. En la gastiga reto de la Civito nun troviĝas sep personoj. "La uzo de la papago kaj la simil-sona nomo ja estas suspektindaj", komentas la ĝenerala sekretario de TEJO.
TEJO serĉas novan volontulon de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-18 21:15
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum unu jaro (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde septembro 2013 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 24a de marto 2013.
Germana prezidento volas angligi Eŭropon de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-06 07:48
La prezidento de Germanio, Joachim Gauck, en granda parolado pri la "eŭropa ideo", bedaŭris la mankon de tuteŭropa diskuto kaj komuna publika spaco. Por forigi la problemon, li proponis, ke ĉiuj lernu la anglan. La parolado vekis pozitivan atenton en Britio, sed Germana Esperanto-Asocio protestas.
Felix Zesch de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-24 13:26
Joachim Gauck de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-24 13:28
Kverelo pri genocido minacas Mezorientan kunvenon de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-25 14:11
Ĉu vizito al la muzeo pri la genocido de armenoj en Turkio estu en la oficiala programo de la 6-a Mezorienta kunveno, kiun planas partopreni deko da turkoj? Tiu demando ŝajne gvidis al la lastatempaj ŝanĝoj en la estraro de Armenia Esperantista Unuiĝo, kaj nun minacas la tutan aranĝon.
Artikolo pri Mezorienta kunveno de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-24 20:51
Koko transiris straton. Sed kial? de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-07 20:01
Ke koko transiris straton estas nedisputebla fakto. Sed kion tio signifas? Kiel oni povas interpreti la okazaĵon, kaj ĉu ĝi havos decidan influon al la progreso de Esperanto? La opinioj diferencas. Ĵeromo Vaŝe esploris la temon. Tamen mankas informoj ekzemple pri la reagoj de la Akademio de Esperanto, la Ondo de Esperanto… Eble la legantoj kompletigos en komentoj?
Esperantistaj aktivuloj alvokas al bojkoto de Israelo de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-17 12:43
Komence de marto aktivuloj lanĉis peticion por protesti kontraŭ la okazigo de internaciaj Esperanto-aranĝoj en Israelo. Ene de kelkaj tagoj la peticion, kiu alvokas al bojkoto de Israelo, subskribis pli ol 80 esperantistoj. Laŭ la iniciatinto, Israelo estas rasisma ŝtato, kaj la kampanjo celas konsciigi esperantistojn pri tio. Israelaj esperantistoj ne konsentas.
Mateu Vic de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-07 20:04
Arkivo de Scienca Revuo aperos en la reto de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-10 12:48
Internacia Scienca Asocio Esperanta intencas igi la tutan arkivon de sia revuo libere atingebla en la reto. Por eviti eventualajn problemojn pri kopirajto, ISAE nun provas kontakti ĉiujn aŭtorojn de artikoloj ekde 1949. Libera Folio republikigas la alvokon de la asocio.
Kvin kandidatoj por sekva estraro de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-20 20:13
Sep individuaj membroj de UEA kandidatas en la elekto de B-komitatanoj, kiu okazos per papera poŝto kaj komenciĝos en aprilo. Dennis Keefe estas la sola, kiu klare diris, ke li ne volas eniri la sekvan estraron de UEA. Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak ne volis rakonti, ĉu ŝi kandidatos por la estraro. Ĉiuj aliaj kvin kandidatoj pretas eniri ankaŭ la novan estraron de UEA.
EU-instanco trovas ke TEJO ekzistas de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-24 11:58
Pasintjare EU-instancoj decidis, ke TEJO ne rajtas ricevi certajn EU-subvenciojn celitajn por junulara agado, ĉar ĝi estas parto de la nejunulara UEA. Tio kondukis al granda deficito en la buĝeto. Laŭ nova interpreto de la koncerna EU-instanco TEJO tamen ja havas propran juran personecon – kaj tial havas multe pli grandajn ŝancojn ricevi subvenciojn. Jam nuligita elpago eble tamen okazos.
Esperanta Bitoteko en EU-financita datenbazo de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-26 21:45
Bitoteko, la elektronika biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio, nun estas alirebla pere de la prestiĝa eŭropa datenbazo Europeana. La reta servo Europeana estas parte financata de Eŭropa Unio, kaj pere de ĝi, krom la materialoj de la biblioteko de HEF, estas alireblaj interalie kolektoj de British Library en Londono, Rijksmuseum en Amsterdamo kaj Luvro en Parizo.
sercho.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-24 11:52
Klaku.net denove alklakebla de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-26 14:41
Post kvarjara foresto, reaperis la nur-esperanta socia retejo Klaku.net. Klaku.net estas esperanta variaĵo de la populara anglalingva retejo digg.com, kie uzantoj povas libere aldoni ligilojn al interesa reta enhavo. Poste aliaj uzantoj voĉdonas por ili, la plej popularaj ligiloj aperas plej supre en listo, kaj tiel eĉ pli populariĝas. Ni intervjuis la kreinton de Klaku.net.
catala.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-24 12:24
Universala Kongreso 2015 okazos en Francio de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-24 23:10
La nordfranca urbo Lillo (Lille) gastigos la 100-an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2015. La Estraro de UEA decidis pri la loko de la jubilea UK en la lasta tago de sia kunveno, kiu okazis de la 22-a ĝis la 24-a de marto en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Inviton pri la okazigo de la 100-a UK en Lillo faris Unuiĝo Franca por Esperanto.
Naŭ viroj kaj Barbara Pietrzak kandidatas por UEA-estraro de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-02 22:06
La 22-an de marto pasis la limdato por proponi kandidatojn por la estraro de UEA. Laŭ informo sendita al la komitato de UEA, estas dek validaj kandidatiĝoj. Pliaj nomoj povos aperi nur, se la komitato en Rejkjaviko ne sukcesos elekti estraron inter la nunaj kandidatoj. Ni publikigas la komunikon de la elekta komisiono.
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-29 10:23
[RET-INFO] Plurcent sciencaj kaj teknikaj libroj, artikoloj estas senpage legeblaj kaj elŝuteblaj en la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB...
La nova papo ne salutis en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-31 19:29
Papo Francisko ne sekvis la kutimon de siaj antaŭuloj, kaj tute ne legis multlingvajn paskajn bondezirojn post sia itallingva paska parolado "urbi et orbi", "al la urbo kaj al la mondo".
Verki facilan tekston estis malfacile – ĝis nun de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-01 00:11
[RET-INFO]
Jarlibro ne aperos pro subita maldungo de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-01 23:12
La apero de la Jarlibro de UEA por 2013 estos severe prokrastita aŭ eventuale tute nuligita post la subita maldungo de ĝia redaktoro Roy McCoy. Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, la Jarlibro jam estis preskaŭ finredaktita, sed la nun-eksredaktoro proteste detruis la koncernajn komputilajn dosierojn, tiel ke ne eblos restarigi ilin sen kompleta reentajpado de la tekstoj kaj rekreado de la grafikaĵoj.
RoyMcCoy.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-01 00:06
TEJO-papago iĝis varmarko de la Civito de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-07 14:09
La Esperanta Civito insistas, ke ĝi havas ĉiujn rajtojn laŭplaĉe uzi la TEJO-papagon, desegnitan de Martin Markarian antaŭ dudeko da jaroj specife por presaĵoj de TEJO. Aldone la Civito ŝajnigas, ke temas pri ĝia propra, registrita varmarko. Martin Markarian ne konsentas, sed ne intencas plu batali kontraŭ Civitaj ventmuelejoj.
fiskot.jpeg de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-07 14:06
Pasporta Servo aperos plej frue en aŭgusto de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-08 22:23
La listo de gastigantoj de Pasporta Servo ĉi-jare finfine denove aperos ankaŭ surpapere. Tamen ĝi plej verŝajne ne estos havebla antaŭ la Universala Kongreso, kiu okazos en la lasta semajno de julio. Tion rakontas Paweł Fischer-Kotowski, kiu en la estraro de TEJO respondecas pri Pasporta Servo.
Vikipedio trovas Esperanton senutila de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-11 21:40
Respondeculoj de la fondaĵo Vikimedia, kiu administras Vikipedion, opinias ke Esperanto ne antaŭenigas la celojn de la organizaĵo, sed el ĝia vidpunkto estas bagatela hobiaĵo. Esperanto neniel utilas por diskonigo de scioj, opinias la respondeculoj. Tial la fondaĵo Vikimedia ne subvencios esperantlingvan seminarion.
Asaf Bartov de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-08 22:15
Guillaume Paumier / Wikimedia Commons, CC-BY-3.0
cindy.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-11 19:56
lzebr.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-11 19:57
copy_of_lzebr.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-11 19:58
bertilo.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-11 20:03
12 vidpunktoj pri 10-jara Libera Folio de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-12 21:08
La unua versio de Libera Folio, kun entute kvar artikoloj, estis enretigita la 11-an de aprilo 2003 kaj publike lanĉita la sekvan tagon. La 12-a de aprilo 2013 do estas la deka datreveno de nia bulteno. Ni petis 21 konatajn esperantistojn respondi unu mallongan demandon: "Kiel vi taksas la signifon de Libera Folio por la Esperanto-komunumo?". La respondoj aperas en la ordo laŭ kiu ili atingis nin.
Mezorienta kunveno okazis laŭplane de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-13 06:28
Okazis laŭ plano la 6-a Mezorienta Kunveno en Erevano de la 29-a de marto ĝis 1-a de aprilo 2013 kun postkunvenaj ekskursoj la 2-an kaj 3-an de aprilo.
Libera Folio skandale ŝrumpis de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-21 17:05
Libera Folio aperis en la reto antaŭ dek jaroj. En la 12-a de aprilo 2003 ni atingis 231 vizitojn, sed en la postaj tagoj la mezuma kvanto de ĉiutagaj vizitoj restis sub cent. Nuntempe ordinara kvanto de vizitoj estas proksimume 1.500 ĉiutage, kaj mezuma vizitanto legas kvar paĝojn. Tamen, ne nur kresko validas: antaŭ unu jaro estis multe pli da paĝomontroj.
Jean Codjo de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-21 11:27
codjo.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-21 11:29
sole.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-21 11:30
Skrmavbild20130421kl.11.32.38.png de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-21 11:32
raola.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-21 11:34
zsofia.JPG de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-21 11:36
copy_of_raola.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-21 11:37
Dua elekto de komitatanoj de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-28 09:57
Ĵus komenciĝis la voĉdono pri la komitatanoj B de UEA, la sola balotado en kiu individuaj membroj de la asocio povas rekte influi la konsiston de ĝiaj gvidorganoj. Sed poste, dum la UK en Rejkjaviko okazos plia elekto de komitatanoj. Ni demandis al la C-kandidatoj, kial ili elektis tiun vojon al la komitato.
Stefano Keller de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-21 11:44
copy_of_keller.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-21 16:42
La sekva TEJO-volontulo: Rogier Huurman de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-21 16:59
Rogier Huurman estos la sekva TEJO-volontulo – decidis la Estraro de TEJO en sia ĉiumonata retkunveno.
Federico Gobbo gvidos la katedron en Amsterdamo de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-21 21:46
La kuratoroj de la katedro Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo rekomendas la italan lingviston Federico Gobbo kiel la novan estron de la katedro.
434324b5d043a0f37446dd7854001db4.jpeg de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-21 20:06
Akademio de Esperanto preta por pensio de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-30 11:29
La Akademio de Esperanto iom rejuniĝis per reelekto, sed plu restas preta por pensio - la mezuma aĝo de la akademianoj estas 64,8 jaroj. Anglalingvanoj estas la plej granda lingva grupo inter la akademianoj. 6 el la 44 akademianoj estas virinoj.
ISAE falsis registrajn informojn por mongajno de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-02 08:17
Internacia Scienca Asocio Esperantista en februaro oficiale registriĝis ĉe la nederlanda Komerca ĉambro, false indikante la nomojn de tute flankaj personoj kiel tiujn de funkciuloj. La falsaj nomoj estis uzitaj por ke la entrepreno Kosmo urĝe povu peti EU-subvencion. La estro de Kosmo membras en la vera estraro de ISAE.
ISAE falsis sian propran statuton de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-06 20:09
Esploro de Libera Folio montras, ke Internacia Scienca Asocio Esperantista intence falsis sian propran statuton por povi rapide registriĝi ĉe la nederlanda Komerca ĉambro kaj peti EU-subvencion. La statuto estis ŝanĝita en pluraj lokoj sen oficiala decido. Tio estas en ordo, ĉar ISAE estis en krizo, opinias la prezidanto de UEA.
Skrmavbild20130501kl.13.40.33.png de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-01 20:40
copy_of_Skrmavbild20130501kl.13.40.33.png de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-01 20:41
UEA gratulis la novan reĝon de Nederlando de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-03 07:41
La 30-an de aprilo ŝanĝiĝis la ŝtatestro de Nederlando, kiam reĝino Beatrix transdonis la tronon al sia 46-jara filo Willem-Alexander. Beatrix, kiu en sia junaĝo konatiĝis kun Esperanto, estis reĝino dum 33 jaroj. La edzino de Willem-Alexander, reĝino Máxima, devenas el Argentino, kiu venontjare gastigos la 99-an UK. Ĉi-sube Esperanta traduko de la gratula letero de UEA al la reĝo.
La movado en Indonezio reviviĝas de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-15 06:15
Dum la ĵusa Indonezia Esperanto-kongreso estis fondita landa Esperanto-asocio. La kongreson ĉeestis reprezentanto de la ministerio de eksteraj aferoj, kiu diris, ke oni proponos kurson de Esperanto al indoneziaj diplomatoj. Ni intervjuis Heidi Goes, kies instruvojaĝoj kondukis al la vigliĝo de la movado.
P3150108.JPG de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-06 20:05
P3290342.JPG de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-06 20:06
P4020453.JPG de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-06 20:07
copy_of_P3150108.JPG de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-06 20:07
La zombia lingvo de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-13 19:19
Ĉu Esperanto estas zombia lingvo? Kial 90 procentoj de ĉio estas merdo? Kaj finfine, ĉu eblas ion fari pri tio? Jen pri kio ekcerbumis Jorge Camacho post la apero de sia nova poemaro, konstatante ke informo pri apero de libro aŭ pri baldaŭa rokkoncerto en Esperanto ĉiam surprizas normalulojn, kiuj kredis la lingvon delonge entombigita. Sed ankaŭ deinterne la movado povas aspekti zombia.
Statuta kaoso daŭras en Pola Esperanto-Asocio de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-18 11:44
Pro manko de unu voĉo denove estis malaprobita de la ŝtataj instancoj la nova statuto de Pola Esperanto-Asocio. La statutoŝanĝo jam pli frue unufoje fiaskis pro interna opozicio, kaŭzante kaoson. Pola Esperantisto malfruas preskaŭ duonjaron, kaj nova redaktoro mankas.
fiskot1.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-13 19:30