Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Rekorda partopreno en Junulara Esperanto-Semajno

Rekorda partopreno en Junulara Esperanto-Semajno

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-16 15:52
Finiĝis la kvara Junulara Esperanto-Semajno, ĉi-foje en Naumburg, Germanujo. Tiu ĉi JES havis pli densajn kaj tagan kaj noktan programon ol la tri antaŭaj JES-oj, kun duono el la artistaro jam anoncita 11 monatojn antaŭe. Unu rimarkinda fuŝo antaŭ la okazaĵo estis la malfrua apero de la aliĝilo, pri kiuj kelkaj aliĝintoj plendis, kaj eble aliaj eĉ ne venis pro tio. Tamen la partoprenantaro estis rekorda.

Tiu ĉi renkontiĝo ne havis oficialan temon, sed okazis interesa serio de debatoj sub la titolo 'Malsamideanoj'.

La temoj tuŝis kelkajn tiklajn demandojn, kaj tial allogis multajn interesantojn. La debato pri la neŭtraleco de la movado arigis multe da homoj en la ĉambro, tiom multajn, ke estis ege malfacile por la gvidantoj certigi, ke ĉiuj havu la eblon sin esprimi. Tamen ekde la komenco evidentiĝis, ke estas preskaŭ unuanima konsento pri tio, ke esperantistoj mem nek devas nek povas esti neŭtralaj, sed la kupolaj organizoj kiel TEJO kaj UEA devas esti neŭtralaj rilate al tiuj temoj, kiuj ne rekte rilatas al Esperanto.

— La debatoj pri organizita kaj neorganizita movado kaj pri tio, kien iru JES ankaŭ montris ke estas multaj pridiskutindaĵoj en la movado. Ĝenerale ĉiuj tri debatoj estis ege interesaj, instruaj kaj ĝuindaj - mi jam antaŭĝojas la sekvontajn debatseriojn! — rakontas ĉeestinto.

Kelkaj el la partoprenantoj, specife tiuj aktivaj en TEJO, partoprenis sesion pri strategio. Michael Boris Mandirola resumas:

— Dum JES okazis serio de programeroj pri la rolo kaj la agado de TEJO kadre de la nova strategio nun elkovata de UEA. Ĝi disvolviĝis en kvar sesioj respondaj al la agadkampoj: konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo. La matena horo sukcesis filtri la partoprenantaron tiel, ke ĝi konsistu el malmultaj sed kvalitaj aktivuloj, plejparte junaj, kiuj debatis kaj proponis la agadojn, kiujn TEJO povos tiukadre fari.

— La diskutoj elfontigis proponojn pri agadoj kiuj, post aprobo de la komitato, eniros la laborplanon de TEJO kaj estos la junulara kontribuo al la realigo de la nova UEA-strategio.


Metiejo - JES 2012Alia parto
de la movada programo estis trejnseminario de TEJO. TEJO uzis la ĉeestadon de multaj aktivuloj kiel ŝancon por transdoni utilajn spertojn pri organizado de Esperanto-renkontiĝo. Okazis kvin duhoraj sesioj. Pri ili rakontas Bagó Sarolta:

— Mi ekz. ĉeestis la trejnseminarion de TEJO, kaj ĉiuj fojoj estis interesaj, disdividante tre utiligeblajn sciojn kaj kapablojn. Temis pri kiel organizi sukcesan Eo-aranĝon - do mi konsilas al ĉiuj, kiuj okupiĝas pri tiaj aferoj, ne maltrafi ĝin venonte. Ankaŭ la diversaj debatoj movadaj estis vere interagaj kaj indaj. Do mia konkludo estas, ke pravas la diraĵo "Ne ĉio estas oro, kio brilas", kaj kelkfoje eĉ la malo ĝustas: eĉ programeroj eble tedŝajnaj povas esti tre interesaj.

Krome en la taga programo elstaris kurso de salt-stilzado, en kiu partoprenatoj sur altaj danĝere aspektantaj stilzoj saltis tra la salono, kaj manlaboraj metiejoj pri teksaĵpentrado kaj krei juvelojn el rubaĵoj. Anna Lobo de Carvalho rakontas:

— Al mi ja tre plaĉas memfari aferojn, kaj vidi, ke mi sukcesas fari ion bele per miaj manoj! Antaŭ JES mi nur sciis pri la kurso de trikado, kaj kiam mi tie alvenis kaj vidis, ke en la programo estas pli pri juvelarto kaj pentrado de tukoj mi tre tre kontentiĝis! Estas tiom mirinde, ke en Esperantujo oni povas senti sin akceptita, kaj fari ĉion ajn, kion oni emas, simple estante kune kaj babilante.

— Ne gravas, ĉu oni bone faris ion, simple percepti, ke personoj el aliaj landoj havas samajn interesojn, samajn dezirojn, samajn bezonojn - tio donas nekredeblan senton aparteni al mondo, ne nur al iu specifa regiono aŭ lando. Laŭ mi, la programoj por instrui manfari ion estis tute sukcesaj, kaj tio vere allogis la personojn!

La unuopajn programerojn partoprenis negrandaj grupoj, inter kvin kaj sep personoj, Anna Lobo de Carvalho rakontas.

— Tio estis perfekta por koni la aliajn, trankvile babili, ĝui la etoson per kune fari ion. Ne gravas, ĉu oni bone aŭ malbone dancas, ĉar la celo ne estas esti pli aŭ malpli bona ol la aliaj, simple la celo estas fari tiel, kiel oni estas, kaj malkovri, kiom bele estas povi esti vi mem kaj doni iom pli de vi al la aliaj!

La vespera programo estis tre densa kun kutime du koncertoj vespere. Krome ne mankis la tradiciaj interkona vespero, novjara balo kaj internacia vespero. Pri la koncertoj komentas Gunnar Fischer:

null

— La muzika programo de JES estis deca por malgranda kultura festivalo. Vespere kaj nokte koncertis konataj artistoj, inter ili Platano (La Pafklik'), JoMo, Jonny M, Tone, La Perdita Generacio, Gijom, Inicialoj DC kaj Kim Henriksen. 42 kaj La Kuracistoj kuniĝis al la nova rokgrupo La Okulvitroj. Eĉ la gufujo estis okupita dum horoj pro la muzikemo de la artistoj, kaj dum la lasta nokto okazis spontanea koncerto sur la koridoro. Tre konvenis, ke la sonteknikisto Riccardo Blüher surbendigis preskaŭ ĉion, tiel ebligante uzon ekzemple por Varsovia Vento.

Finfine la nokta programo vidis kelkajn novaĵojn. En la trinkejo ĉiuj trinkaĵoj estis pagendaj per steloj, buntkolora plasta mono. En la gufujo okazis pli multaj koncertoj ol antaŭe. Kelkaj ŝatis tion, aliaj plendis pri la malapero de trankvila gufujo por la unuaj du horoj de ĉiu nokto. Krome la uzo de sonsistemo por tiuj koncertoj malebligis kelkfoje okazigon de diskejo aŭ karaokeo.

Fine la kinejo enkondukis 3-dimensiajn filmojn al Esperantujo, kun ekzemple Avatar kaj Kiel malsovaĝigi vian drakon Esperante subtekstigitaj. Impona aro da kabloj, turo da seĝoj por subteni la du projekciilojn, kaj eĉ akvoŝpruciloj ebligis vivigi la filmojn pli ol antaŭe

Restas por vidi, ĉu la densa altkvalita programo sukcesos allogi pliajn ĉeestantoj al sekvaj JES-oj. Tiun ĉi Junularan Esperanto-Semajnon ĉeestis 258 homoj el 34 landoj, plejparte el Germanujo, Francujo kaj Polujo. Tiu kvanto estas ses pli ol la antaŭa JES-rekordo de la jarŝanĝo 2010-11 en Burg, Germanujo.

 

Raportis: Rogier Huurman
Fotis: Ivo Miesen, Irina Gonĉarova
arkivita en:
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski diras:
2013-01-16 12:04
Alia raporto pri JES, verkita de Paweł Fischer-Kotowski legeblas ĉe La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/01/220jes/
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-01-16 14:06
Do unuvorte oni povas diri la "mojosa", ĉu la nuna JES estis rekorda oni povas dubi ĉar kun preskaŭ sama nombro de la partoprenantoj en mia urbo Malbork (Malborko) okazis antaŭ kelkaj jaroj la Ago-Semajno. En la NOVA PIV vi ne trovos la terminon "mojosa", do mi kopiis ĝin el mia ESP-ANG-POLA Vortaro: mojos/a (modern’ – jun’ – stil’= MJS) cool fajny, świetny