Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Pasporta Servo aperos plej frue en aŭgusto

Pasporta Servo aperos plej frue en aŭgusto

de Redakcio Laste modifita: 2013-04-08 22:23
La listo de gastigantoj de Pasporta Servo ĉi-jare finfine denove aperos ankaŭ surpapere. Tamen ĝi plej verŝajne ne estos havebla antaŭ la Universala Kongreso, kiu okazos en la lasta semajno de julio. Tion rakontas Paweł Fischer-Kotowski, kiu en la estraro de TEJO respondecas pri Pasporta Servo.

Pasporta Servo estis inter la temoj, kiujn pritraktis la estraro de TEJO en sia marta kunsido. La estraro decidis transdoni la respondecon de la projekto al la ĝenerala sekretario de la asocio, Paweł Fischer-Kotowski. Laŭ li, la listo de gastigantoj ĉi-jare aperos ankaŭ en la formo de la tradicia papera kajero - sed ne antaŭ la eŭropa libertempa sezono.

En 2008 TEJO decidis modernigi kaj enretigi la servon. La transiro rezultis en granda kaoso, kiun akrigis la manko de laborfortoj. La papera listo de gastigantoj por la jaro 2009 fine aperis nur en februaro 2010, kun nefidinda enhavo.

Neniu nova listo aperis en la jaro 2010, kaj en 2011 la komitato de TEJO eĉ konsideris la alternativon tute nuligi Pasportan Servon, aŭ almenaŭ la paperan eldonon. Du trionoj el la voĉdonintaj komitatanoj tamen decidis, ke TEJO plu devas prizorgi la servon kaj aperigi ankaŭ la paperan libron.

La kajero por 2011 tamen aperis ne en aprilo kiel promesite, sed en aŭgusto, tro malfrue por la libertempa sezono. En 2012 tute ne aperis papera listo. Libera Folio kontaktis la novan respondeculon pri Pasporta Servo por ekscii, kiel statas la aferoj nun.

Libera Folio: Kiel grava laŭ vi estu Pasporta Servo en la prioritatoj de TEJO?

Paweł Fischer-Kotowski: — Mi persone trovas PS tre grava projekto kaj, kiel mi menciis jam antaŭe, mi forte esperas, ke TEJO ne nur pluvivigos ĝin, sed ankaŭ investos en ĝian evoluigadon, eĉ se PS ne estas strikte junulara afero. Mi estas malferma por sugestoj kaj proponoj kaj mi ĝojas kiam la uzantoj faras konstruajn rimarkojn -- ili helpos al TEJO fari PS pli kaj pli bona. Sed Pasporta Servo povos ekzisti nur se ĉiam troviĝos homoj, kiuj krom diri kion oni faru, pretos kontribui al la plenumo de tiuj taskoj. PS ĉiam invitas novajn kunlaborantojn!

Libera Folio: Kiuj estas viaj prioritatoj en la plua laboro pri Pasporta Servo?

Paweł Fischer-Kotowski: — Mi nur antaŭ nelonge transprenis tiun respondecon kaj mi ankoraŭ lernas pri la aferoj. Vi demandas pri miaj prioritatoj. Male al granda parto de mia generacio, mi trovas grava la paperan eldonon. La esperantistoj bezonas ĝin kaj konfirmas tion ne nur la demandoj de la interesitoj, sed antaŭ ĉio la vendonombroj. Ili nerefuteble montras kiom bezonata kaj grava estas Pasporta Servo.

— Tamen, tio ne signifas, ke ni nun konservu poreterne la retpaĝon en ĝia nuna stato. La mondo ŝanĝiĝas kaj PS ŝanĝiĝu kun ĝi, la retpaĝo fariĝis same fundamenta kiel la libro. Mi ŝatus arigi grupeton da homoj ĉirkaŭ Pasporta Servo, kiuj kunlabore kaj alterne povus plenumi diversajn taskojn kiujn necesigas tiu projekto. Derk Ederveen sukcese flegis PS dum jaroj sola, sed ni devas agnoski, ke nun ne plu eblas, ke nur unu persono prizorgu la tuton.

Libera Folio: Ĉu la retejo nun estas stabila kaj funkcianta, ĉu estas planataj iuj baldaŭaj ŝanĝoj en ĝi?

Paweł Fischer-Kotowski: — La laboroj pri la retpaĝo plu daŭras, kvankam ili ne progresas kun kontentiga rapideco. Kompreneble, mi provos ilin akceli laŭ miaj modestaj ebloj -- mi ne estas programisto, tial mi povas nur superrigardi la taskoliston, sed ne mem plenumi ĝiajn unuopajn erojn. Dume la retpaĝo funkcias kaj la uzantoj povas modifi kaj ĝisdatigi siajn profilpaĝojn. Se aperas iuj problemoj aŭ bezonatas helpo pri la uzado de PS, mi proponas kontakti landan organizanton aŭ mesaĝi al pasportaservo@tejo.org.

Libera Folio: Kiel statas la afero pri papera listo de gastigantoj: kiam ĝi aperos, kiu ricevos ĝin senpage, kiu devos pagi?

Paweł Fischer-Kotowski: — La apero de la libro estas certa, sed mi ne pretas nun konfirmi iun precizan daton. La eldono postulas grandan laboron, kiu estas farata volontule. Se oni prenas en konsideron eblajn prokrastiĝojn, eĉ kun tre streĉa tempoplano aperigo de la libro antaŭ la Rejkjavika UK estas verŝajne nerealigebla.
arkivita en:
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-04-07 17:30
La nekonata flanko de pasporta servo
http://www.youtube.com/watch?v=3Zo3pqN0K7w
Ne por malgrandaj infanoj!
Redakcio
Redakcio diras:
2013-04-10 08:33
Bonvolu estonte ne afiŝi similaĵojn. Alikaze vi estos barita.
Gonçalo Neves
Gonçalo Neves diras:
2013-04-08 00:28
Pri kio temas? Oni dume forigis la filmeton...
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-04-09 11:59
Mi divenas, ke temas pri pornofilmeto kun Esperantaj subtitoloj. Ĉu iu povas (mal)konfirmi?
Cindy Mckee
Cindy Mckee diras:
2013-04-08 18:53
Kio estas via problemo, Roland????? Vi scias ke mi jam kriis kontraŭ vi pro la sendo de tiu ligilo al xxx-pornografia filmo!!!!! Sed tamen, vi metas ligilon ĉi tie en LibFol sen iu ajn averto, escepte ke 'ne por malgrandaj infanoj'. Mi ĝojas ke ĝi estis forigita, sed tio ne kuracos vian konduton. Ho, mi scias ke mi plendis publike lastatempe pri konduto de kelkaj en Esperantujo, kaj de nun mi penos esti silenta, sed ĉi-foje, mi diras al Roland: Lernu kiel konduti dece inter homoj de malsamaj kulturoj! Tiuj seksaj agadoj en tiu filmo ŝokas kaj ofendas multajn, eĉ homojn kiuj jam kutimiĝis al diboĉaj filmoj. Pensu pri la malsamaj kulturoj ene de Esperantujo. Pensu pri homoj kiuj havas religiajn morojn kontraŭ tio. Pensu pri personoj kiuj simple ne volas vidi tiel junajn adoleskulojn en porna filmo, tiuj, kiuj ne volas spekti buŝan seksumadon. Mi ne povas kredi ke vi metis tiun ligilon ĉi tie!!!
Do jen, mi diris kion mi volas diri. Kaj mi damne provos esti silenta. Sed *****! malfacilas foje.
Gonçalo Neves
Gonçalo Neves diras:
2013-04-10 01:23
Pornofilmeto kun esperantaj subtitoloj? Kial ne? Esperanto ja taŭgas por ĉio kaj por ĉiuj. Ĉu iu konas jenan verkon:

Vilmos Szilágyi: Kulturo de la amo, bildlibro pri la seksa vivo. Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto 1988. 192 p.

Ĝi estas dulingva (hungara-esperanta) kaj riĉe ilustrita (kun nigrablankaj bildoj).