Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Korea esperantisto barita el Japanio

Korea esperantisto barita el Japanio

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-09 19:25
La radikala korea esperantisto An Jong-Soo, kiu intencis partopreni la 99-an Japanan Esperanto-Kongreson, estis haltigita de la japanaj limgardistoj, kiuj malpermesis lian enveturon. La incidento okazis en oktobro, sed ĝis nun ne trankviliĝis la pasioj ĉirkaŭ la okazaĵo. Samideanoj de An Jong-Soo ne nur sendis oficialan protestleteron kun 101 subskriboj al la japana registaro, sed ankaŭ protestas kontraŭ Japana Esperanto-Instituto, kiu laŭ ili ne sufiĉe klare pardonpetis pro siaj eldiraĵoj lige kun la okazaĵo.
Korea esperantisto barita el Japanio

Protesto dum la Japana Esperanto-Kongreso

La 99-a Japana Esperanto-Kongreso estis organizita de Japana Esperanto-Instituto, la landa asocio de UEA en Japanio, kaj okazis en Sapporo de la 6-a ĝis la 8-a de oktobro 2012. Ĉeestis eksterlandaj partoprenantoj interalie el Koreio kaj Tajvano, sed ne povis partopreni la korea aktivulo An Jong-Soo (esperanta nomo Kara An), kies enveturo estis malpermesita.

An Jong-Soo estas unu el la ĉefaj aktivuloj de la kontraŭkapitalisma asocio Paca Solidareco de Esperanto, kiu havas sian bazon en Sud-Koreio. En marto 2008 li vizitis Japanion kaj publike parolis dum civitana kunveno kontraŭ la baldaŭa pintkunveno de la G8-landoj en Japanio. Lia sekva provo veni al Japanio en julio 2008, sojle de la pintkunveno, ne sukcesis - li estis haltigita ĉe la limo, same kiel okazis denove en oktobro 2012.

Laŭ samideanoj de An Jong-Soo, li en 2008 kredeble estis registrita de la japanaj aŭtoritatoj post denunco de iu aktivulo de Japana Esperanto-Instituto, kiu ĉeestis la saman civitanan kunvenon. La refoja malpermeso de enveturo en oktobro 2012 eventuale rilatas al konferenco de Internacia Valuta Fonduso (IMF), okazinta samtempe en Japanio.

La korea asocio Paca Solidareco de Esperanto kunlaboras kun la same radikala Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo, kiu iniciatis nomkolekton proteste al la decido de la japanaj aŭtoritatoj. Sume 101 esperantistoj el naŭ landoj kaj regionoj subskribis la protestan leteron, kiu atentigas, ke la konstitucioj de Japanio kaj Koreio garantias al ĉiuj liberecon de parolado kaj kunvenado, kaj ke partopreno en civitana kunveno kontraŭ la grupo G8 ne estu kialo por rifuzi enveturon. Plue la subskribintoj atentigas la japanan registaron pri la celoj de Esperanto:

Esperanto estas lingvo por ke popolanoj renkontu trans la landlimoj. La ĉeestintoj de nia fakkunsido pri "Sociaj movadoj en Orienta Azio" montris strion antaŭ la kongresejo, sur kiu skribinte esperantan frazon, "Sen Kara An, Ne Perfekta!", kun protesto kontraŭ la baro de nia renkonto fare de la ŝtata potenco. Esperantisto Kara An volis veni Japanion simple por renkonti homojn.

Ni sendis la protestan rezolucion kun nomoj de aprobintoj al la japana registaro la 12-an de novembro. La registaroj de aziaj landoj timas internacie solidarecan agadon rektan de azia popolo. Ekzemple, en 2012 la hinda registaro rifuzis enlandiĝon de japanaj aktivistoj kontraŭ atomcentralo. La tajvana registaro resendis japanan aktiviston kontraŭ atomcentralo al Japanio en 2012. Eĉ kiam mi partoprenis esperantan kunvenon kontraŭ la Pinta Konferenco G20 en Koreio en 2010, koreaj policanoj postsekvis min kaj aliajn japanajn partoprenantojn, rakontas Naoto Miyazawa, aktivulo de Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo.

Koreaj samideanoj de An Jong-Soo sentis sin maljuste traktitaj ne nur de la japanaj aŭtoritatoj, sed ankaŭ de japanaj esperantistaj funkciuloj de la kongresoj, kiuj laŭ ili ne agis sufiĉe solidarece al An Jong-Soo. La asocio Paca Solidareco de Esperanto en Koreio tial postulis oficialan pardonpeton de Japana Esperanto-Instituto.

La ricevita respondo tute ne kontentigis la koreojn, kiuj en la decembra numero de sia bulteno postulas, ke JEI faru esploron pri "insulta parolo" kaj "korpe subpremaj agoj", kiujn stabanoj de JEI laŭ ili entreprenis kontraŭ samideanoj de An Jong-Soo.

— Nia grupo kun koreaj kamaradoj kaj aliaj aziaj amikoj intencas ŝanĝi azian socion per rekta popola agado kaj rekta internaciismo, klarigas Naoto Miyazawa.

arkivita en:
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-01-01 22:51
Pri kio do aktivulo de JEI denuncis "Kara An"? Ĉu nur ke li partoprenis renkontiĝon en Japanio en marto 2008? Tio ne estas kaŭzo por rifuzi eniron en Japanion, mi supozas.

(Mi deziras subteni antaŭan komenton de Edmund Grimley-Evans pri la erara uzo de la vorto "civitano", kiun oni uzu nur por atentigi ke homo estas civitano kaj ne eksterlandano aŭ turisto aŭ enmigranto. Evidente la renkontiĝo ne estis "civitana", ĉar partoprenis ne-civitanoj. Oni povas uzi "popola" aŭ "ne-registara" aŭ "socia", laŭ la kunteksto.)

Yves Bellefeuille
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-02 10:24
Eble aktuala informo en blogo helpas prilumigi la aferon
http://saluton.asablo.jp/blog/2012/10/31/6619747

Protesto kontraŭ rifizo de enlandiĝo de korea esperantisto Kara An (An Jong-Soo)

Korea esperantisto Kara An, kiu celis partopreni en la 99-a Japana Esperanto-Kongreso por interkomuniki kun popolanoj, estis rifuzita eniri en Japanion ĉe japana flughaveno en la 5-a de oktobro. Ni protestas kontraŭ ĉi tiu maljusta agado fare de la japana administra instanco.

Okazis la 99-a Japana Esperanto-Kongreso de la 6-a ĝis la 8-a de oktobro 2012 en Sapporo. Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo (Sapporo) partoprenis en la kongreso, same kiel aliaj grupoj, kaj havis fakkunsidon pri "Sociaj Movadoj en Orienta Azio". Tio estis provo por internacia solidareco inter sociaj movadoj pere de Esperanto. Ĉe la fakkunsido ĉeestis dekkelkaj el Koreio, unu el Tajvano kaj dekkelkaj el Japanio. La ĉeestintoj interŝanĝis informon pri la situacioj de ĉiulandaj kontraŭatomenergiaj, progresemaj kaj sociaj movadoj.

Tamen tie mankis unu, kiu devis esti tie. Nome, mankis Kara An (An Jong-Soo), aktivulo de "Paca Solidareco de Esperanto" en Koreio. Li estas ĉefa membro de "Paca Solidareco de Esperanto", kiu delonge celis internacian solidarecon de sociaj movadoj pere de Esperanto. Ankaŭ ĉi-foje li rekomendis kaj helpis multajn homojn en Koreio por partopreni en la kongreso en Sapporo. Tamen li estis rifuzita eniri en Japanion ĉe Flughaveno Shin-Chitose en la antaŭa tago de la kongreso, kaj revenigita en la sekvanta mateno fare de la japana instanco. La instanco neniom diris la kialon, same kiel en similaj kazoj. Sed oni povas supozi, ke tio rilatas kun gardo por konferenco de IMF (Internacia Monunua Fonduso), kiu okazis tiam en Tokio.

Fakte tio estis la dua fojo por Kara An por suferi rifuzon por eniri en Japanion.

En julio 2008 okazis G8-a Pinta Konferenco en Toyako en Hokkajdo, Japanio. En tiu jaro multaj homoj kolektiĝis trans la landlimoj al internaciaj ekonomiaj konferencoj ankaŭ en Usono, Italio, Honkongo, ktp. Ili tiel protestis kontraŭ ekonomia tutmondiĝo, kiu reproduktas diskriminacion kaj subpremon. Ankaŭ venis multaj homoj el la tuta mondo al la Pinta Konferenco en Toyako en 2008. Tiam kelkdekaj eksterlandanoj (intelektuloj, aktivuloj kaj ĵurnalistoj) estis maljuste rifuzitaj eniri en Japanion fare de la japana instanco. La japana filio de Amnesty ankaŭ protestis kontraŭ tiu rifuzo.

Kara An ankaŭ estis unu el tiuj, kiuj estis tiam rifuzitaj eniri en Japanion. Li fondis etan esperantistan grupon, agadis per publikaj diskutoj kaj manifestacioj, kaj celis internacian solidarecon pere de Esperanto. Kial li estis rifuzita eniri en Japanion ? Oni povas supozi, ke la japana instanco registris lian nomon en unu eta civitana kunveno en marto 2008 en Sapporo, en kiu li partoprenis kaj parolis. Tiu kunveno okazis ene de konstruaĵo. Ĉeestis preskaŭ 50. Diversaj civitanaj grupoj en Sapporo kune havis la kunvenon por kontraŭi kontraŭ G8. Persone partoprenis ankaŭ iu LKK-ano de ĉi-foja Japana Esperanto-Kongreso. Kara An denove venis Japanion en julio 2008, sed tiam li estis rifuzita eniri en Japanion.

Kaj ĉi-foja rifuzo ŝajne rilatas kun gardo por konferenco de IMF, kiu okazis tiam en Tokio. Lia ĉi-foja celo por eniri en Japanion estis partopreno en la Japana Esperanto-Kongreso en Sapporo. Tamen li estis rifuzita ankaŭ ĉi-foje, ŝajne pro registro de la instanco pri lia partopreno de kontarŭ-G8-a civitana kunveno antaŭ 4 jaroj. Tia rifuzo estas tre severe maljusta. Antaŭ ĉio, ĉiuj havas liberecon de parolado, asociado kaj kunveno laŭ la japana kaj korea konstitucioj. Partopreno en kontarŭ-G8-a civitana kunveno estas nenial kulpa laŭ la ambaŭlandaj leĝoj.

Lastatampe rimarkinde estas ke ĉiulandaj instancoj arbitre rifuzas enlandiĝon. Ekzemple dum ĉi unu jaro, japanaj suferintoj kaj aktivuloj, kiuj celis transdoni sian sperton de la akcidento de atomcentralo en Fukusima, estis rifuzitaj eniri en Tajvanon kaj Hindion. Tiu fenomeno monras ke la registaroj timas rektan solidarecon inter popoloj kaj kune klopodas bari tion eĉ donante reciprokan personan informon, kvankam ili aliflanke antaŭenpuŝas tutmondiĝon de la monda ekonomio.

Esperanto estas lingvo por ke popolanoj renkontu trans la landlimoj. La ĉeestintoj de nia fakkunsido pri "Sociaj movadoj en Orienta Azio" montris strion antaŭ la ĉambro, sur kiu skribinte esperantan frazon, "Ne plenas (la kongreso) sen Kara An !", kun protesto kontraŭ la baro de nia renkonto fare de la ŝtata potenco.

Esperantisto Kara An volis veni Japanion simple por renkonti homojn. Nenia pravigo ekzistas nek devas ekzisti, por difini renkonton de popolanoj "kulpa". Ni ne permesas la japanan administran instancon, kiu baris renkonton de Kara An kaj la homoj, en la 5-a de oktobro 2012. Ni protestas kiel ĉi-supre.

La 5-a de novembro 2012

Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo
Paca Solidareco de Esperanto
Redakcio
Redakcio diras:
2013-01-08 21:37
Komento sendita de MIYAZAWA Naoto:

En via artikolo “Korea esperantisto barita el Japanio” troviĝas tiu parto „li en 2008 kredeble estis registrita de la japanaj aŭtoritatoj post denunco de iu aktivulo de Japana Esperanto-Instituto, kiu ĉeestis la saman civitanan kunvenon.” kiun neniam mi kaj miaj kamaradoj kredis. Fakte multaj policanoj por publika ordo kaj agentoj de informagentejo de la Ministerio pri Justico postsekvis nin kaj priserĉis nian movadon dum kaj antaŭ la G8 pinta konferenco 2008. Mi supozas oficistoj de landlimo ricevis nomon de An Jong-Soo laŭ la raportoj de la policanoj kaj la agentoj.
 
MIYAZAWA Naoto
Redakcio
Redakcio diras:
2013-01-08 21:43
En la protesta letero aparte estas menciite, ke la priparolatan kunvenon ĉeestis ankaŭ LKK-ano de la nun aktuala Japana Kongreso. Aldone, en aliaj tekstoj precipe koreaj samideanoj de An Jong-Soo forte kritikis la agadon de JEI-aktivuloj.

El ĉio ĉi mi faris la konkludon, ke iuj el la samideanoj de An Jong-Soo efektive vidas ligon inter la ĉeesto de JEI-aktivulo kaj la posta enveturmalpermeso. Se tiu konkludo estas malĝusta, mi pardonpetas.

Kalle Kniivilä
Redaktoro de Libera Folio