Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Dua elekto de komitatanoj

Dua elekto de komitatanoj

de Redakcio Laste modifita: 2013-04-28 09:57
Ĵus komenciĝis la voĉdono pri la komitatanoj B de UEA, la sola balotado en kiu individuaj membroj de la asocio povas rekte influi la konsiston de ĝiaj gvidorganoj. Sed poste, dum la UK en Rejkjaviko okazos plia elekto de komitatanoj. Ni demandis al la C-kandidatoj, kial ili elektis tiun vojon al la komitato.

Al ĉiuj individuaj membroj de UEA estis dissendita papera voĉdonilo, kiun ili ĝis la 14-a de junio devas resendi al la Centra Oficejo por partopreni en la elekto de la komitatanoj B. Estas nur sep kandidatoj, el kiuj ses estos elektitaj.

Laŭ la Centra Oficejo, ĝis nun estas senditaj 4.050 balotiloj. Unu semajnon post la dissendo revenis jam pli ol 200 balotiloj, alivorte pli ol 5%. La Centra Oficejo daŭrigos sendi la balotilon al la malfruaj kotizantoj tiom longe, kiom ankoraŭ estos almenaŭ teorie eble, ke ili povus resendi ĝin ĝustatempe.

La komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn – oni elektas unu por ĉiu komencita milo da membroj. La komitatanoj A, kiuj konsistigas la absolutan majoritaton de la komitato de UEA, reprezentas la aliĝintajn landajn kaj fakajn asociojn de UEA. Krome TEJO elektas du komitatanojn A.

Sed ekzistas ankoraŭ unu kategorio de komitatanoj, kategorio C. La C-komitatanoj estas elektitaj nek de la landaj asocioj, nek de la individuaj membroj, sed de la cetera komitato mem. Laŭ la regularo de UEA la celo estas "certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj".

Ĉar estraranoj devas esti ankaŭ komitatanoj, la kategorio C ofte estis uzita por ebligi la estraraniĝon de personoj, kiuj ne reprezentas landajn asociojn nek kandidatis en la B-elektoj. Tiel, en la nuna estraro komitatanoj C estas Loes Demmendaal kaj Stefano Keller. Prezidanto Probal Dasgupta, ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj estrarano Amri Wandel estas B-komitatanoj, elektita de la individuaj membroj. Claude Nourmont (Francio) kaj Maritza Gutiérrez González (Kubo) estas A-komitatanoj, kiuj reprezentas landajn asociojn.

Por la nova estraro de UEA, kiu estos elektita en Rejkjaviko, sian kandidatiĝon anoncis dek personoj. El ili du nun estas komitatanoj A: Lee Jungkee kaj Martin Schaeffer. Kvin kandidatas en la elekto de komitatanoj B: Johan Derks, Mark Fettes, Stefan MacGill, Barbara Pietrzak, José Antonio Vergara kaj Amri Wandel. Tri kandidatas en la elekto de C-komitatanoj: Johan Derks, Stefano Keller kaj Orlando Raola.

Nur unu persono kandidatas por la komitato samtempe en du kategorioj: Johan Derks, kiu proponas sin kaj en la nun okazanta elekto de B-komitatanoj, kaj en la posta elekto de C-komitatanoj. Libera Folio demandis al li ĉu li konsideras tion demokratie valida proceduro - ja se li ial ne estus elektita kiel B-komitatano, tio estus indiko, ke la individuaj membroj ne deziras komitatanigi lin.

Responde li klarigas, ke li decidis kandidati en du kategorioj ĝuste pro manko de demokratio en UEA:

Derks en Estraro RespondasJohan Derks: — Se oni estus informita pri la enhavo de serioj da mesaĝoj en la retdiskutlisto uea-membroj@yahoogroups.com, kiujn mi vaste citis en la "gvidlibreto por komitatanoj 2011", mi ne bezonus dubi pri mia elekto kiel B-komitatano. La manko je demokrateco en UEA ĝuste devenas el la fakto, ke en la movado apenaŭ ekzistas kontrola publika opinio. Unue la "novaĵoj" kiuj estas publikigitaj en la (ret)ĵurnaloj plej ofte ne prilumas la fonon de evoluoj. Fakte mi neniam legis iun esploran raporton, sen rilato al la aktualeco, pri missituacioj en la movado kaj en UEA.

Laŭ Johan Derks, la manko de demokratio en UEA manifestiĝas interalie en la maniero, laŭ kiu estas elektitaj la A-komitatanoj, en la neeblo de kohera diskutado en retaj diskutlistoj, kaj en la manko de merkata konkurenco inter la retaj kaj paperaj ĵurnaloj.

La komitatanoj C laŭ la statuto estu "spertuloj". Johan Derks opinias, ke li en sia laboro elmontris plurajn specialajn kapablojn, kiuj eble ne igas lin populara inter la individuaj membroj:

Johan Derks: Interalie preciza legado de la statuto de UEA kaj denuncado de kontraŭstatutaj kaj kontraŭregulaj decidoj de estraranoj. Mi kalkulas kun tio, ke tiu kapablo ne popularigas inter ne-informitaj membroj de UEA laŭ la ideo, ke homoj malfacile akceptas malbonajn mesaĝojn kaj prefere "punas" la mesaĝiston. Sed C-komitatanoj estas elektitaj de A- kaj B-komitatanoj. Ili juĝas verŝajne en alia maniero ol individuaj membroj.

Libera Folio demandis ankaŭ al la ceteraj ses C-kandidatoj pri iliaj prioritatoj, kaj kial ili elektis kandidati ĝuste kiel C-komitatanoj, elektotaj de la aliaj komitatanoj, ne B-komitatanoj, elektotaj de la individuaj membroj. La redakcio lasis la respondojn en ilia originala formo.

Jean Codjo: — Unue mi konsideras min kiel homon kun iom da sperto pri sinteno de homoj en Afriko kaj eventuale en aliaj supozeble malriĉaj landoj, kiam temas pri la esperanta movado. Miaopinie tio estas tre grava por scii kiel efike enkonduki kaj konvinki tieajn homojn unue lerni la lingvon kaj due agadi por esperanto. Ĉar agadi ene de la komitato estas por mi kvazaŭ taskoj plenumendaj surbaze de miaj spertoj, mi opinias, ke indas esti elektita de homoj kiuj demokrate reprezentas la esperanto-komunumon (komitatanoj A kaj B).

— Kiel eventuala elektita C-komitatano, mi certe daŭrigos plenumi miajn de jaroj komencitajn taskojn (voĉumi pri la afrika realeco sine de la komitato, konsili homojn, kunlabori al la funkciado de la Afrika Oficejo de UEA, konsciigi homojn pri justa komunikado per esperanto en la regiono de mia dua lando - Moncton en Kanado). Unu el la ĉefaj taskoj estas/estos kiel helpi la movadon afrikan ne daŭre kaj eterne dependi finance de tiu en la okcidenta mondo. La estonto de la monda esperanto-komunumo tre certe dependas kaj bezonas ĉu Afrikon, ĉu Sudamerikon. Mi certe apogos proponojn de komitatanoj, kiuj evoluigos UEA kaj ties agadon, en tute nedeviga etoso.

Dua elekto de komitatanojJosep Franquesa Solé: — Ĉar esperanto estas grava afero en mia komerca laboro ekde la U.K. Bruselo 1960 kiam mi per unua fojo kontaktis kaj havis komercaj rilatoj kun la  (forpasinta) sveda amiko Erik Carlsson kaj poste mi sekvis pere de esperanto komercaj rilatoj kun japanaj samideanoj, flandraj, italaj, kaj lastatempe kun ĉinaj  kaj pakistanaj, mi permesas min oferti al UEA miaj tiel daûraj komercaj kaj ekonomiaj ekspertojn por favorigi kiel eble la antaûeniron de UEA. Jam dum la U.K en Havano mi partoprenis en la Financa Komisiono de UEA kaj se necese mi estas preta peni en tia fako denove.

— Kiel specifa kialo estas mia persona sinteno kaj fiero  kiel katalunano, dum longatempo  Prezidanto de Kataluna Esperanto Asocio kaj nuna Vizprezidanto. Do ĉar "ankoraŭ" Katalunio ne havas sian  propan Staton por esti agnoskistan kiel Landa Asocio kaj sekve havi rajton por partopreni kiel komitatano "A" en la Komitato,dume KEA prezentas min kiel komitatano "C" por iel reprezenti KEA en la Komitato.

Julián Angulo Hernández: — Dum multaj jaroj mi laboris kaj laboras por Esperanto preskaŭ ĉiutage. Ekde 1981 mi estas estrarano de Kuba E- Asocio kaj prezidis ĝin dum pluraj jaroj.Kiel komitatano C mi pretas labori por pli evoluigi Esperanton en Ameriko kaj helpi ĉiujn latinamerikanojn kaj nordamerikanojn kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ties instruado kaj disvastigo. Prenante en konsideron la spertojn kiujn mi havas kiel gvidanto kaj instruisto, mi estimas ke mi multe povos helpi la evoluigon de la lingvo en la regiono.

— Mi kandidatiĝis kiel Komitatano C pro tio ke en la lastaj jaroj mi estas komitatano C de UEA. Maritza reprezentis kaj reprezentas la kuban asocion kiel komitatano A. Jen la kialo. Mi esperas ke vi komprenos mian decidon.

Dua elekto de komitatanojStefano Keller: — Mi celos la restarigon de la fido de ĉiuj en nia Asocio, en ties oficanta funkciularo. Necesas starigi klaran, demokratan, aktivan, efikan interageblon: Estraro – Komitato – Membraro. Mi aktive partoprenus en la strategiaj planadoj, prilaboro, "finpolurado" de novaj gvidlinioj por nia movado: altiraj, instigaj al aktivecoj - elformi movadon respektinda, interesa, inda je kunlaboro, partnereco ankaŭ por eksteruloj. Modernigo, profesiigo, adaptado al nuntempaj funkciebloj, metodoj. Ĝenerale, alekstere: oftigi la ĉeeston, kreskigi la prestiĝon de UEA kaj Esperanto en la publiko ne-esperantista: grandaj internaciaj kaj ne-registaraj organizaĵoj. Ĉeesto, persista agado laŭ kompetente prilaborita strategio por atingi daŭripovan progreson.

— Agante surkampe de la eksteraj rilatoj de UEA ekde 2008, kiel ĉefreprezentanto en la Ĝeneva UN-oficejo ekde 2009, mi akiris la specifajn spertojn, kiuj estas antaŭkondiĉaj por esti elektebla komitatano C. Surbaze de tio mi iĝis en 2010 estrarano (eksteraj rilatoj). Dum la lastaj tri jaroj sekvis firmiĝo, riĉiĝo de tiuj spertoj, do mi proponas daŭrigi mian kunlaboron tiubaze. Pretigante mian kandidatiĝan leteron, mi eĉ ne pensis pri alia eblo ol pluiri laŭ la samaj kondiĉoj, katergorio, kiel okazis ĝis nun. Tial mia kandidatiĝo C-komitataneca, daŭrige, samstatuse, samfunkcie. La komitatanoj, kiuj elektus min, estos jam elektitaj de individuaj membroj, do portas per sia voĉo ankaŭ la fidon de la membraro.

Zsófia Kóródy: — Komitatano C estas elektita de komitatanoj A kaj B por havi en la Komitato personojn kun aparte bezonataj spertoj. Min rekomendis nuna komitatano A por ISAE ĉefe pro miaj spertoj pri instruado, ekzamenoj kaj internaciaj projektoj. Mi akceptis kandidatiĝi.

Orlando Raola: — Malgraŭ tio, ke jam en Hanojo mi esprimis al Marko Fettes mian deziron kunlabori kun li cele al sukcesigo de la nova strategia plano, mi vere ne decidis kandidatiĝi ĝis multe pli poste. La konkurenco por la B postenoj postulas iom da tempo, ni diru, politikumi inter la asocianoj, kaj mi vere sentis, ke mankas tempo. Tiel, mi decidis kandidatiĝi al la C posteno.

— Jes, B estas pli demokratia, sed nia Statuto provizas la Komitaton je la kapablo enpostenigi homojn kiujn la komitato taksas utilaj por efektivigi kion la komitato kaj la asocio bezonas. Mi vere ne entuziasmiĝas pri internaj bataloj por havi iun aŭ alian manieron elekti niajn komitatanojn, por mi multe pli gravas, ke la homoj en la komitato estu preta fari la laboron bezonatan, kaj mi sincere opinias, ke mi pretas.
arkivita en:
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-04-21 23:47
Oni plezuras ĉe apliko de la Leĝo de Tonjo.

Mi supozas, ke la nekorektado de la frapaj lingvaj eraroj ĉe respondoj de kandidatoj estas intenca: la redakcio ne volas tuŝi la enhavon de la respondoj, ankaŭ ne lingve. La respondoj restu, kiel ili estas.

Tia agmaniero estas certe pravigebla, sed mi konsilus tamen eksplicite atentigi la legantojn pri tiu fakto: la legantoj konscias pri la lingva reputacio de LF, fidas ĝin kaj povus ekuzi malĝustajn lingvoformojn nur pro tio, ke ili aperas en LF - sen rimarki, ke temas pri eraraj, neforredaktitaj esprimoj.

Aŭ la redakcio tamen simple korektu la erarojn: kiel dirite, LF estas ĝenerale lingve modela kaj tia ĝi restu - la naciaj forumoj jam diligente plenumas la rolon de la lingva katastrofo, ekstran helpon ili ne bezonas.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-04-22 07:44
En la artikolo estas klare skribite: "La redakcio lasis la respondojn en ilia originala formo."

Ordinare ni lingve korektas ankaŭ citaĵojn, sed kiam temas pri kandidatoj al la supera gvidorgano de UEA, ni trovas, ke ankaŭ la lingva nivelo gravas, kaj la legantoj havu la rajton mem prijuĝi ĝin.

Ni tamen aldonis ĉapelojn al respondoj senditaj senĉapele, ĉar iksoj kaj h-oj tro malbelus.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-04-22 02:17
Por ordinara mortemulo kiel mi, tiu komitat-sistemo de UEA restas iom ekster mia komprenkapablo. Ĝi estas tro komplika kaj tro malrekta. Mankas al mi energio por analizi la diversajn nivelojn kaj la rilatojn inter ili. Mi post legado de tia raporto simple skuas la kapon kaj deziras bonan ŝancon al tiuj kiuj partoprenas la ludon. Kio estas la pozitiva rezulto de ĉiom da komitatumado?

LM
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-04-22 11:44
La sistemo havas siajn historiajn kialojn. Antaŭe oni havis nur du kategoriojn: komitatanojn elektitajn de la membraro kaj komitatanojn alelektitajn de la membrar-elektitaj komitatanoj. Tiu komitato devis kunlabori kun la Konstanta Reprezentantaro (KR), kiu estis forumo de landaj Esperanto-asocioj.

Post la 2-a mondmilito oni interkonsentis kunfandi la ĝistiamajn UEA kaj KR. Nun ĉiu aliĝinta landa asocio elektas komitatanon A - unu aŭ plurajn, laŭ la membronombro, sed cetere ĉiu tute laŭ sia propra proceduro. La individuajn membrojn (IM) reprezentas la komitatanoj B; ilia nombro dependas de la nombro de IM. Indus fari perretan proceduron por elekti ilin, sed ŝajnas ke oni ne disponas kompetentulon por krei sekuran sistemon.

La komitatanoj A kaj B do estas demokratie elektitaj reprezentantoj de respektive la landoj kaj la individuoj, sed A kaj B alelektas nombron da C-komitatanoj, ĉar bezonataj specialistoj ne ĉiam estas sufiĉe vaste konataj en Esperantio. Oni ankaŭ povus havi pli simplan, pure teknokratian sistemon, en kiu la individua membraro elektus rekte prezidanton, kiu siavice kunmetus estraron kvazaŭ nur el kandidatoj por C-komitataneco, sed mi dubas ĉu tia reĝimo plaĉus al multaj.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-04-22 09:34
> En la artikolo estas klare skribite: "La redakcio lasis la respondojn en ilia originala formo."

Klare dirite, kaj evidenta maltrafo mia.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-04-22 16:23
Eble vi konsideru eniri viajn personajn preferojn sub

http://www.liberafolio.org/@@personal-preferences

Tie elektu la redaktilon "TinyMCE". Poste vi povos respondi al komentoj en ekzistanta fadeno, ne nur inciati novajn fadenojn.

:-)
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-04-24 17:51
Libera Folio skribas, ke laŭ la regularo de UEA la celo de la sistemo de C-Komitatanoj estas "certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj". SPERTULOJ? Pri kio? KUNLABORO? En kiaj projektoj, laboroj?

Ŝajnas al mi, ke la minimuma kondiĉo por esti C-Kandidato estus la prezentado de ia vivresumo (nomata CV aŭ Resume en la angla) por ĉiu kandidato. Kiajn diplomojn havas la spertulo? Kiajn spertojn havas la spertulo? Kiajn kapablojn havas la spertulo? Eventuale, kian talenton havas la spertulo?

Aliflanke, estus bone se UEA komencus difini kaj listigi la spertojn kiuj estas bezonataj por helpi gvidi internacian asocion de 5000 membroj. Ĉu ni bezonas konsilanton pri kontiko financa kaj kontiko estrada, ekzemple? Pri juro kaj kopirajtoj? Pri datenbazoj, pri informadiko, pri publikaj rilatoj, pri merkatiko, pri komunikado, pri biblioteko, pri estrado, ktp? Ĉu ni bezonas talentan entreprenikiston? Ian Steve Jobs?

Mi ne diras, ke per ia pli profesia sistemo de plenumigado de la C-Sistemo, ni senprobleme trovos la spertulojn, kiujn ni bezonas, sed iom da profesiigo certe helpos al ni pli bone labori. Nun, tralegante la enhavon de la artikolo, mi havas la impreson, ke ni povas progresi multe multe pli se ni prikonsideras la devigan prezentadon de detalaj vivresumoj, kaj listigo de nia celoj, movadaj kaj laboraj.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Ĉinio.