Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Esperanta Bitoteko en EU-financita datenbazo

Esperanta Bitoteko en EU-financita datenbazo

de Redakcio Laste modifita: 2013-03-26 21:45
Bitoteko, la elektronika biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio, nun estas alirebla pere de la prestiĝa eŭropa datenbazo Europeana. La reta servo Europeana estas parte financata de Eŭropa Unio, kaj pere de ĝi, krom la materialoj de la biblioteko de HEF, estas alireblaj interalie kolektoj de British Library en Londono, Rijksmuseum en Amsterdamo kaj Luvro en Parizo.

Ekde la 15-a de marto 2013 eblas trovi dokumentojn el la Bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio en la eŭropa reta biblioteko Europeana.

En septembro 2012 Hispana Esperanto-Federacio (HEF) subskribis interkonsenton kun la hispana Ministerio pri Edukado, Kulturo kaj Sporto por reguligi la provizon de la metadatenoj de sia Bitoteko al Europeana, pere de Hispana, kiu mem agadas kiel loka kolektanto de metadatenoj. La interkonsento reguligas ankaŭ la uzadon de la provizitaj metadatenoj far Europeana kaj la Ministerio.

La novaĵo pri la aliĝo de Bitoteko al Europeana estis publike anoncita la 15an de decembro 2012 kadre de la Simpozio pri la valoro de Esperanto kiel interkultura fenomeno (Jornada sobre el valor del esperanto como fenómeno intercultural), organizita de Madrida Esperanto-Liceo. Kaj laŭ la plano, Bitoteko devintus jam aperi en Europeana tiun tagon: HEF kaj la Ministerio intense laboris tiucele. Sed tiam la prizorgantoj de Europeana prilaboris la ĝisdatigon de la sistemo, pli longdaŭran ol atendite, kaj la integriĝo de Bitoteko en Europeana povis efektiviĝi nur en februaro.

El teknika vidpunkto, por adaptiĝi al Europeana, Bitoteko devis instali la postulatan Specifon pri Semantikaj Europeana-Elementoj (Europeana Semantic Elements Specification, ESE),  normigi la Unuformajn Risurcajn Identigilojn (URI, Uniform Resource Identifier), kaj adopti la licencon Creative Comons por garantii la taŭgan mastrumadon de la aŭtorrajtoj.

Europeana estas projekto de la Eŭropa Unio por krei publikan eŭropan bitotekon konsistantan el bibliotekaj, muzeaj kaj arĥivaj dokumentoj, oficiale lanĉita la 20an de novembro 2008. Ĝi celas doni aliron al la kultura kaj scienca eŭropa heredaĵo. Por atingi tiun celon, ĝi kolektas, riĉigas kaj faras alireblaj la priskribajn metadatenojn de la dokumentoj kiuj konsistigas tiun heredaĵon. Europeana estas unika alirpunkto al pli ol 19 milionoj da specimenoj (libroj, pentraĵoj, filmoj, sonregistraĵoj, muzeaĵoj kaj arkivaj dokumentoj) bitigitaj tra Eŭropo. Pli ol 1.500 eŭropaj institucioj prizorgantaj kulturan heredaĵon havigas dokumentojn al ĝi. Iliaj nombro kaj geografia amplekso daŭre kreskas.

Bitoteko alportas al Europeana metadatenojn de dokumentoj ne nur el sia propra kolekto, sed ankaŭ el kolektoj de aliaj organizaĵoj, kiel, ekzemple,  Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet, Museu d'Esperanto de Subirats kaj Madrida Esperanto-Liceo. Kaj ĝi restas malferma al aliaj kunlaboremaj institucioj, kondiĉe ke ili plenumu la postulojn pri kvalito al kiu Bitoteko sindevigis.

En la nuna momento Bitoteko enhavas pli ol 2.400 dokumentojn. Konsulti rekte la Bitotekon garantias aliron al la plej ĝisdata datenbanko, ĉar la apero de la bitotekaj rikordoj en Hispana kaj Europeana ne estas aŭtomata. Ambaŭ kolektas la metadatenojn ne ĉiutage, kvankam ja regule kaj sufiĉe ofte.

Plie, ni instalis programeton en la bitoteka retejo, kiun Europeana havigas al siaj provizantoj de metadatenoj. Tiu programo ebligas, per la bitoteka serĉilo, trovi samtempe kaj la dokumentojn el la propra datenbanko kaj la ceterajn taŭgajn rezultojn el la datenbanko de Europeana, se ili ekzistas.

La fakto ke Bitoteko troviĝas en Europeana  gravas ĉar ĝi integriĝis en reto pri interŝanĝo de metadatenoj, kiu ebligas strukturi la sciojn pri Esperanto kaj plifaciligi la esploron de ĉiuj interesitoj pri la esperantaj lingvo kaj kulturo, kiuj kutime ne havas facilan aliron al tiuspecaj dokumentoj.

Cetere, tio ampleksigas la videblecon de nia kulturo kaj prezentas nian lingvon rolanta je la sama nivelo kaj por la samaj celoj kiel la ceteraj prestiĝaj kultur-lingvoj.

Ana Manero
Biblioteko Juan Régulo Pérez
Hispana Esperanto-Federacio
arkivita en:
Cindy Mckee
Cindy Mckee diras:
2013-03-27 16:13
"...tio ampleksigas la videblecon de nia kulturo kaj prezentas nian lingvon rolanta je la sama nivelo kaj por la samaj celoj kiel la ceteraj prestiĝaj kultur-lingvoj."
Kiel feliĉa flankefiko!
Gratulon pro la sukcesa laboro adapti 'Bitotekon' (tio estas plaĉa vorto) al la specifaĵoj de la eŭropa kulturkolekto. Kaj dankon - mi legas kelkajn belajn poemojn pro via kunhaviga laboro.
Javier Guerrero
Javier Guerrero diras:
2013-03-27 18:08
Gratulon pro via longatempa laboro por atingi tiun celon.
Joan Inglada Roig
Joan Inglada Roig diras:
2013-03-27 23:00
Mi aliĝas al tio dirite de Cindy kaj Javier. Sentu vin fiera kaj kontenta pro tiu sukcesa atingo!