Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / 12 vidpunktoj pri 10-jara Libera Folio

12 vidpunktoj pri 10-jara Libera Folio

de Redakcio Laste modifita: 2013-04-12 21:08
La unua versio de Libera Folio, kun entute kvar artikoloj, estis enretigita la 11-an de aprilo 2003 kaj publike lanĉita la sekvan tagon. La 12-a de aprilo 2013 do estas la deka datreveno de nia bulteno. Ni petis 21 konatajn esperantistojn respondi unu mallongan demandon: "Kiel vi taksas la signifon de Libera Folio por la Esperanto-komunumo?". La respondoj aperas en la ordo laŭ kiu ili atingis nin.

1. Ulla Luin, eksestrarano de UEA

Libera Folio estas unu el la gravaj informlokoj de la esperanto-komunumo. La artikoloj estas bone kaj profesie faritaj el ĵurnalisma vidpunkto. Kelkfoje la enhavo estas provoka, simile al stilo de vesperaj gazetoj. Dum periodoj mi legas ĝin iom regule, dum aliaj periodoj mankas al mi tempo. Ĝi estas rekomendinda.

 

2. Bertilo Wennergren, aŭtoro de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

El mia propra perspektivo Libera Folio estas maksimume signifa, ĉar ĝi estas praktike la sola Esperanta gazeto, kiun mi legas nuntempe. Sed ankaŭ ĝenerale mi alte taksas ĝian valoron, precipe ĉar la mondo kaj la Esperanto-komunumo nepre bezonas skandalgazetojn, precipe seriozajn skandalgazetojn, kaj tia estas Libera Folio.

 

3. Probal Dasgupta, prezidanto de UEA:

12 vidpunktoj pri 10-jara Libera FolioMiapercepte la plej granda interveno sur la tereno de la presita gazetaro en Esperantujo estis Monato, kiu dekomence emfazis la ekstermovadajn eventojn kaj komentarion.  En la sfero de la komunikilaro en la reta epoko, Libera Folio havis plej da potencialo fari simile grandan elpaŝon en la Esperanto-komunumo mem, kiun ĝi emfazas.

Rilate la efektivigadon de iuj normoj (kiel la kontrolado de fonto-fidindeco, la depetado de komentoj de ambaŭ partioj ĉe disputo, la referencado al aliaj informfontoj), kaj rilate la lingvan kaj tipografian nivelon, miajuĝe la bulteno parte ja sukcesis – kaj levis la konscion de la esperantistoj pri la foje neglektata devo observi ĵurnalismajn normojn.

Sed la bulteno montriĝis nekapabla efike trakti la trolojn, parte ĉar komunikejo kiu estas ne nur informeto-afiŝa tabulo por la publiko (kiel la kongreseja rendevua tabelo) nek nur retgazeto devas serĉi treege propran vojon kaj tial instigi diskutojn, kiuj neeviteble allogas ankaŭ la trolojn.

Resume, mi opinias la retbultenon Libera Folio tre sukcesa elpaŝo; mi dankas kaj komplimentas ĝian redakcion pro dek jaroj da persista strebado kaj deziras al ĝi ankoraŭ pli fruktajn jardekojn; mi gratulas la esperantistojn pro ilia efika uzado de la ebloj, kiujn Libera Folio proponas al ili.

 

4. Renato Corsetti, vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio:

Komitato Renato CorsettiĜi brile sukcesis el la teĥnika vidpunkto lanĉi novan manieron komuniki de difinita elito de la movado preter la tradiciaj retaj manieroj. Iusence ĝi kuniris aŭ eĉ pli fruis rilate al Vizaĝlibro/Facebook kaj similaj sociaj retejoj.

Ĝi ankaŭ tre bone sukcesis altiri diskutantojn, ĉiam en la rondo de "findiskutismo", do, de tiuj, kiuj ŝatas diskuti pri io ajn, kaj doni ideojn pri tio, kion aliaj faru aŭ ne faru.

Mia ĉefa kritiko estas, ke el la vidpunkto de disvastigantoj de Esperanto ĝi estas relative neutila. Ĝi ĉefe koncentriĝas al problemetoj (la sekretario de la nov-zelanda asocio insultis la prezidanton) kaj tute preterlasas la enuajn agadojn (oni instruas Esperanton en la universitato de Braziljo aŭ oni dissendis televidajn intervjuojn en Nikaragvo).

 

5. Cindy McKee, kuntradukinto de Linukso kaj WordPress, aŭtoro de Beletra Almanako

Laŭ mia scio, Libera Folio estas la sola tagĵurnala formo de novaĵejo por la esperanta Movado. Pro tiu atento al aktualaĵoj koncerne la Movadon, LibFol iĝis ĉiutaga ircelo en la centro de la esperantuja 'vilaĝo'.

Mi scias ke Libera Folio ne volas esti forumo. Sed ĝi efektive ja estas forumo por la movadanoj; tre vigla forumo. En LibFol, personoj diskutas, konsentas, polemikas kaj klaĉas. Kelkaj venas por senesperi pri la sorto de la esperanta vilaĝo dum tiu kunvenado eĉ solidigas senton de komunumo.

Esperantismo estas interkultura kontakto kaj komuna sento de homeco. Ni bezonas interretajn ircelojn ne nur por ricevi novaĵojn pri la komunumo Esperantujo, sed ankaŭ por levi nin el nia fizika etna, nacia ĉirkaŭaĵo kaj porti nin al la komuneco de la homaro.

 

6. Erin Piateski, aktivulo de Lernu.net kaj de ESF

12 vidpunktoj pri 10-jara Libera FolioMi dum jaroj ĝuis legadon de Libera Folio, ĉar laŭ mi ĝi estas la plej fidinda fonto de aktualaj kaj interesaj informoj pri la Esperanto-komunumo. Mi aprezas la profesiecon de la paĝaro, aparte la aferon ke en ĝi mi trovas nur verajn novaĵojn, kaj ne raportojn pri sukcesaj jarkunsidoj kaj Zamenhof-bankedoj. Mi ofte rekomendas Liberan Folion al la lernantoj ĉe lernu.net, ne nur pro la interesa enhavo, sed ankaŭ pro la lingva nivelo, kiu estas tre alta ne nur en la artikoloj mem, sed ankaŭ en la sekvaj komentoj kaj diskutoj.

 

7. Łukasz Żebrowski, prezidanto de TEJO

Por mi Libera Folio ekzistas "ekde ĉiam" ĉar mi aperis en Esperantujo samjare, nur kelkajn monatojn poste. Ĝi ĉiam rolas kiel le plej aktuala liveranto de movadaj informoj (nu, kompreneble krom Facebook kaj klaĉoj ;) ), pro kio ĝi estas multe pli utila ol la paperaj movadaj revuoj. Tekstojn en ĝi, malgraŭ plej ofte tre alta kvalito, valoras tamen foje legi kun ioma rezervo. Okazadas ja, ke frape sonanta titolo portas ne tiom emociigan enhavon, kio ne estas eco dezirata ĉe altkvalita gazeto. Okazadas ankaŭ, ke plurajn aferojn eblus facile klarigi antaŭ publikigo, se la koncernaj personoj estus kontaktitaj. Kompreneble tamen tiaj fojaj kritikindaĵoj ne povas malvidebligi tre gravan kaj valoran rolon, kiun havas Libera Folio por la Esperanto-movado.

En tiu ronda naskiĝtago mi deziras al Libera Folio jardekojn kun pli aŭ malpli seriozaj, sed ĉiam pli kaj pli kvalitaj artikoloj.

 

8. Toño del Barrio, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

12 vidpunktoj pri 10-jara Libera FolioLa ĉefa graveco de Libera Folio estas simple la normaleco. Ĉiu socio, eĉ se malgranda kiel tiu nia, bezonas sendependan raportadon kaj senpartian kritikadon, nome, ĝi bezonas ĵurnalismon. Kaj kiom ajn oni povas kritiki aspektojn de la moderna ĵurnalismo, ĝia malĉeesto estas perversa por la komunumo.

Ankaŭ nia malgranda Esperanto-socio bezonas tiajn esprimilojn, kaj Libera Folio estas unu el la tre malmultaj gazetoj situantaj ekster la organizita movado kiuj povas doni tiun kritikan kaj samtempe lojalan alrigardon kiun Esperantujo bezonas. Mi kutimas insisti ke, kontraŭe al oftaj memkritikoj, nia movado estas sufiĉe normala, konsiderante nian malgrandecon, kaj la ekzisto mem kaj la funkciado de Libera Folio pruvas ke ankaŭ tiurilate nia komunumo kapablas elteni sendependan ĵurnalismon kaj profiti el ĝi.

Ni krome bonŝancas ke la ĉefredaktoro bone konas sian metion: kiel elekti temojn, kiel redakti titolojn kaj resumojn, kiel intervjui invititojn. Tio estas tre dankinda en ĝenerale amatoreca movado kiel la esperantista.

Iuj homoj ŝajne ne komprenas tiun rolon de sendependa revuo kaj ne konas la regulojn de profesia ĵurnalismo, kaj insidas per la nomado de Libera Folio kiel "klaĉgazeto". Nu, se mi devus kritiki ĝin, mi elektus ĝuste la malĉeeston de klaĉoj kiel unu el la malfortaĵoj!

 

9. Ulrich Becker, eldonisto

12 vidpunktoj pri 10-jara Libera FolioAntaŭ dek jaroj, Libera Folio sendube estis la avangarda reta institucio de la Esperanto-komunumo. En tempo, kiam multaj aliaj retaj entreprenetoj de esperantistoj restis dumtempaj eksperimentoj, Libera Folio tuj de la komenco havis, kio necesas por longdaŭra reta sukceso: klaran, facile uzeblan dizajnon, profesiecajn agantojn kaj sufiĉan gradon de malfermeco. Verŝajne tiuj samaj faktoroj certigis, ke ĝi restis ĝis hodiaŭ tiel grava movada informejo kaj diskutejo en la reto. Tenadi la enhav-politikan ekvilibron (je ĉies gusto kaj ideologio) certe ne ĉiam estis eble, sed ĉiukaze, Libera Folio ĉiam pikadis el niaj propraj rondoj, kiel decas al bone provoka ĵurnalismo.

 

10. Mark Fettes, kandidato por prezidanto de UEA

Mark Fettes en la komitata kunsido en KopenhagoMi vidas en la ekesto kaj evoluo de Libera Folio bonvenan signon de la kreskanta maturiĝo kaj memfido de la Esperanto-movado. Kvankam la redakcio foje kulpas pri troa sensaciemo, kaj la kvalito de la komentoj-diskutoj estas tre varia, la revuo tamen portis freŝan venton de diversaj perspektivoj al multaj okazaĵoj kaj aktualaj temoj. Por mi ĝi certe listiĝas inter la plej legindaj Esperanto-periodaĵoj, ne tiom por profundaj analizoj, kiom por vivecaj kaj pensigaj enrigardoj en la kredojn kaj konduton de la nuntempa esperantistaro.

 

11. Reinhard Haupenthal, ne eldonisto

De kiam vi kondutis kiel nebridebla faŝisto absolutigante vian propran star-punkton kaj rifuzante argumenti pri faktoj – ne pri viaj kapricoj – vi certe komprenas, ke mi ne respondos al via demando. Ne vane, el difinita angulo oni difinas Liberan Folion kiel skandal-gazeton. Vi faras ĉion por submasoni tian sintenon.

 

12. Rogener Pavinski, redaktoro de Kontakto

Dum tiuj 10 jaroj, Libera Folio firmiĝis kiel neŭtrala kaj serioza fonto de informoj pri la Esperanta movado kun sendube granda servo por ĝia komunumo. Tamen, la retejo daŭre malbele aspektas en mia poŝtelefono kaj la plejmulto da informoj tie estas malĝojiga, do viziti ĝin estas preskaŭ ĉiam deprime. Aldone, mankas tie sekcio kun nudaj virinoj.
arkivita en:
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-04-12 00:05
Ĉar mi ne havas postenon au "gravan" oficon en Esperantujo kaj forlasis la Eo-vomadon, oni kompreneble ne demandis min.
Laŭ mi, la plej trafan respondon donis neatendite Renato Corsetti, la reston oni povas forgesi kiel krampon, spasmon kaj konvulsion de stranguloj kaj fantaziuloj, kiujn forlasis la sana racia penso.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-04-12 11:59
Mi formale plendas kontrau denova insultado de AK al aliaj homoj. La frazon "... kiel krampon, spasmon kaj konvulsion de stranguloj kaj fantaziuloj, kiujn forlasis la sana racia penso" oni ne povas ne klasifiki rekte en la kategorion "personaj ofendoj".

Se ne paroli pri la ofendo kontrau la lingvo pro AK-slanga uzo de la vorto "krampo", sensenca en tiu kunteksto se oni ne scipovas la germanan. Sed tiun ofendon ni preteratentos.

Shajnas al mi tre klare, ke tiun frazon li verkis intence: li certis, ke oni plendos pri ghi, kaj tiel li denove havos la mishonoron esti elfermita por unu plia monato. Cetere, chu vi legantoj konsentas, ke la pasinta LK-monato estis tre agrabla?
Redakcio
Redakcio diras:
2013-04-12 12:10
Andreas Künzli jam ricevis privatan averton pro la koncerna komento. Mi refoje petas, ke plendoj pri ofendaj komentoj NE estu afiŝitaj ĉi tie, sed adresitaj rekte al la redakcio.

Oni ne daŭrigu la diskuton pri la koncerna komento ĉi tie. Alikaze sekvos averto.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-04-12 12:28
Dankon kaj en ordo - mi ne konsciis pri tiu regulo. Mi petas vin vishi mian antauan komenton.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-04-12 12:39
En ordo. Mi lasas la komentojn, sed petas ĉiujn konatiĝi kun la reguloj.

http://www.liberafolio.org/kolofono
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-04-12 05:07
Libera Folio estas nemalhavebla! Ghi estas nepra al mi por orientighi en la Esperanta medio. Felichan 10-jarighon.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-04-12 10:39
Gratulon pro via persista ĵurnalisma laboro dekjara. La sana racia pensado kaj kritika sinteno ne forlasis vin. Nudaj virinoj (Femen) ne havis kaŭzon interveni ĉi tie.
Jader Rodrigues da Silva
Jader Rodrigues da Silva diras:
2013-04-12 12:20
Mi gratulas Liberan Folion pro ties grava jubileo. Mi ankaux dankas al cxiuj, kiuj gxin eldonis gxis nun, kun espero, ke oni persiste dauxrigu tiun jxurnalisman laboron. Gxi simple gravas, por ke mi, same kiel S-ro Vergara, orientigxu en la E-medio. Ke ni ankaux subtenu Liberan Folion!!!
Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2013-04-12 20:46
11. Reinhard Haupenthal, eldonisto

De kiam vi kondutis kiel nebridebla faŝisto absolutigante vian propran star-punkton kaj rifuzante argumenti pri faktoj – ne pri viaj kapricoj – vi certe komprenas, ke mi ne respondos al via demando. Ne vane, el difinita angulo oni difinas Liberan Folion kiel skandal-gazeton. Vi faras ĉion por submasoni tian sintenon.

Kvankam mi malpermesi la publikigon de chi linioj, Kniiviläe tamen faris tion. Mi same atentigis lin, ke mi ne estas "eldonisto". Ankau tion li ne shanghis.

RH
Redakcio
Redakcio diras:
2013-04-12 20:53
Reinhard Haupenthal estas blokita ĉi tie. Por ĉirkaŭiri la blokon, li kreis novan konton. Pro tio mi longigas lian elfermon je DU monatoj.

La cititaj linioj estis en lia letero sendita persone al mi, do evidente mi rajtas citi ilin.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Krizipo
Krizipo diras:
2013-04-13 00:12
Ĝis nun mi ne konis la rajton citi el privataj leteroj, eĉ spite al malpermeso de la aŭtoro.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-04-13 00:37
Ne temas pri privata letero, sed teksto sendita al Libera Folio responde al konkreta demando. Kaj sendepende de la eventuala jura statuso de la teksto, se iu en letero sendita al mi kaj pluraj pliaj personoj nomas min faŝisto, mi trovas ke mi havas la plenan rajton publikigi tion.

Per tio mi esperas, ke la diskuto pri la eldiraĵoj de s-ro Haupenthal estas finita.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-04-14 15:22
La vorton "krampo" mi elshanghas favore al alia vorto - ekzemple "balasto", char krampo signifas ion alian en Eo. Shajnas, ke neniu rimarkis tion kaj kritikis min pro eventuale malghusta uzado de la duonsankta lingvo.

Refoje mi shatus gratuli al d-ro Renato Corsetti, kiu almenau havis la kuraghon diri la veron, nome ke Lib F "estas relative neutila" kaj ke ghi "ĉefe koncentriĝas al problemetoj". La saman opinion reprezentas ankau mi mem.

La tragedio de la Eo-movado esence konsistas en tio, ke post 10 jaroj da kritikado kaj diskutado en Lib F la Eo-movado restis esence la sama kaj nenion lernis el la esprimita kritiko. En tiu senco, oni devas konsideri la kritikan "laboron" de Lib F kiel fiaskintan.

Espereble tiuj chi - tute intence verkitaj - rimarkigoj ne kondukos denove al mia elfermo. Kaj mi ankau esperas, ke Lib F ne estos cenzurita kiel la interreto en Chinio, au Irano.

Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-04-14 20:40
Mi ŝatus substreki alian gravan frazon en la opiniesprimo de Renato Corsetti (punkto 4): "Ĝi ankaŭ tre bone sukcesis altiri diskutantojn, ĉiam en la rondo de "findiskutismo", do, de tiuj, kiuj ŝatas diskuti pri io ajn, kaj doni ideojn pri tio, kion aliaj faru aŭ ne faru." Ĉu tio ne remorigas al vi similajn konstatojn de Hector Hodler el la unuaj jaroj de UEA?
Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2013-04-14 23:11
Gratulon por 10jarigha jubileo, evolui esperantan konscion per „skandalema“ realeco, char sub falsaj idealoj suferas ne nur esperantistoj, sed per europciviliza influo ankau la tuta mondo.


Max Schweizer
Max Schweizer diras:
2013-04-15 14:53
Andreas Kuenzli diras:
2013-04-14 15:22La vorton "krampo" mi elshanghas favore al alia vorto - ekzemple "balasto", char krampo signifas ion alian en Eo. Shajnas, ke neniu rimarkis tion kaj kritikis min pro eventuale malghusta uzado de la duonsankta lingvo.

Certe vi volis diri "kramfo", cxu ne?
Max Schweizer
Max Schweizer diras:
2013-04-15 19:58

Redakcio diras:
2013-04-12 20:53
Reinhard Haupenthal estas blokita ĉi tie. Por ĉirkaŭiri la blokon, li kreis novan konton. Pro tio mi longigas lian elfermon je DU monatoj.

La cititaj linioj estis en lia letero sendita persone al mi, do evidente mi rajtas citi ilin.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Respondi
 
Krizipo diras:
2013-04-13 00:12
Ĝis nun mi ne konis la rajton citi el privataj leteroj, eĉ spite al malpermeso de la aŭtoro.
Respondi
 
Redakcio diras:
2013-04-13 00:37
Ne temas pri privata letero, sed teksto sendita al Libera Folio responde al konkreta demando. Kaj sendepende de la eventuala jura statuso de la teksto, se iu en letero sendita al mi kaj pluraj pliaj personoj nomas min faŝisto, mi trovas ke mi havas la plenan rajton publikigi tion.

Per tio mi esperas, ke la diskuto pri la eldiraĵoj de s-ro Haupenthal estas finita.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Respondi


La fakto, ke Kalle Kniivilä agas plene arbitre kaj lau propra bon-trovo, montras, ke Libera Folio ne estas libera, sed dependa de la momentaj kapricoj de sia administranto. Eble tion ne komprenis la personoj, kiujn kaptis lia invito eldiro laudojn kaj ditirambojn.
Krizipo
Krizipo diras:
2013-04-15 20:36
Jen onta temo de redakcia artikolo: "Reinhard Haupenthal superis Valerion Ari per nombro de kaŝnomoj"
Redakcio
Redakcio diras:
2013-04-15 20:58
Post kontrolo montriĝis, ke efektive temis pri s-ro Haupenthal sub nova kaŝnomo. La uzulo nun estas forigita. Eble necesos enkonduki aŭtomatan demandon ĉe la registriĝo de novaj uzuloj: "Ĉu via vera nomo estas Reinhard Haupenthal?" :-)

La bloko de s-ro Haupenthal nun estas duobligita al kvar monatoj ekde hodiaŭ.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-04-26 13:43
Amuza afero!
E-isto kun la nomo Max Schweizer ne estas konata al mi, nek sviso, nek germano, nek austro. Do, povas esti nur kashnomo. Sed fakte mi konas iun alian Max Schweizer, el Zuriko, kun kiu mi kunlaboris antau deko da jaroj sur alia kampo - li estas diplomato de la Svisa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj laboras en Ghenevo che UNCTAD au simile. Li certe ne skribis en Esperanto en Libera Folio.

Pro tio mi estis iomete mirigita.