Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Internacia Festivalo pluvivos

Internacia Festivalo pluvivos

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-14 08:29
Post pli ol tridekjara historio, jam ŝajnis ke venis la fino de Internacia Festivalo, unu el la tradiciaj novjaraj renkontiĝoj de esperantistoj. La multjara organizanto, Hans-Dieter Platz, anoncis ke la venonta, 30-a IF estos "jubilea kaj adiaŭa". Sed jam komenciĝis diskutoj por kunmeti novan organizan teamon, kaj ŝajnas ke la tradicio de IF pluvivos.

La unua Internacia Festivalo okazis jam en la jaro 1979 en la kastelo Schwanberg en Bavario, tiam lige kun la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo. Ekde 1987 la aranĝo okazis memstare, ĉiujare ĉirkaŭ la jarŝanĝo, kaj kutime allogis iom pli aĝajn partoprenantojn ol la pli junulara alternativo JES (Junulara Esperanto-Semajno).

La multjara organizanto, Hans-Dieter Platz, en la 1970-aj jaroj estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo. Fine de la jardeko li ekhavis la ideon pri Internacia Festivalo, jarfina aranĝo por la "meza generacio" de esperantistoj, kiuj jam ne sentas sin hejme en pure junularaj festivaloj.

De tiam aldoniĝis tri jardekoj al la aĝo de multaj regulaj IF-partoprenantoj, kaj ankaŭ al lia propra aĝo, kaj jam antaŭ iom da tempo li diskonigis, ke la trideka, jubilea IF jarŝanĝe 2013-14 iĝos ankaŭ adiaŭa. Tamen por la plej multaj el la ĉeestantoj de la ĵusa 29-a IF la informo, kiun li anoncis dum la aranĝo, estis novaĵo. La anonco iĝis la ĉefa diskuttemo de la partoprenantoj, kaj multaj malkontentis pri la proksimiĝanta fino de la ŝatata jarfina renkontiĝo.

Tamen kelkaj oftaj gastoj ne nur plendis, sed decidis ion fari pri la afero, kaj jam ŝajnas, ke nova organiza teamo komencas formiĝi.

Brian Moon

— Baza fakto estas, ke en la ĵusa 29-a Internacia Festivalo Hans-Dieter Platz anoncis la sekvan 30-an kiel "jubilean kaj adiaŭan". Tio evidente signifas, ke li ne plu organizos IFon post la 30-a, sed 'adiaŭa' ne necese signifas "lasta". Efektive diversaj partoprenontoj volas, ke daŭru la tradicio pri IF, kaj jam komenciĝis diskutoj kaj cerbumoj pri la plej bona maniero tion realigi, rakontas Brian Moon, unu el la regulaj partoprenantoj de la aranĝo.

Libera Folio: Ĉu jam eblas diri, kiuj kunaktivos por organizi la sekvan, 31-an Internacian Festivalon?

— Ne, ĉar nur komenciĝas diskutoj kaj esploroj, kaj tiuj kiuj nun ekdiskutas ne estas nepre tiuj, kiuj praktike faros tion. Eblas ĉiuokaze diri, ke ekzistas firma intenco ĝin okazigi, kaj la rondo de personoj kun tiu intenco estas sufiĉe vasta por krei kvazaŭan certecon pri la rezulto. Kaj feliĉe oni havas iom da tempo por tiaj antaŭpreparaj diskutoj.

Internacia Festivalo estas unu el la tri ĉefaj jarŝanĝaj Esperanto-aranĝoj en Eŭropo. Dua estas Junulara Esperanto-Semajno (JES), kiu estas kuniĝo de la legenda Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo, kaj de la Ago-Semajno kiun dum multaj jaroj aranĝadis Pola Esperanto-Junularo. La tria granda evento estas Novjara Renkontiĝo (NR), kiu kutime okazas ie en okcidenta Germanio, por ke ĝi estu facile atingebla de Nederlando, Belgio kaj Francio.

Lu Wunsch-Rolshoven

Novjaran Renkontiĝon organizas la germana asocio EsperantoLand, kies gvidanto estas Lu Wunsch-Rolshoven. Laŭ li la tri aranĝoj bone kompletigas unu la alian, kaj li ĝojas aŭdi, ke ankaŭ Internacia Festivalo ŝajne plu okazados:

— Ŝajne aktuale estas iom maltro da jarfinaj aranĝoj en Eŭropo. La domoj de NR kaj de JES estis preskaŭ plene uzataj. Kaj se oni rerigardas al la tempo, kiam ekzistis ankoraŭ la du aranĝoj IS kaj AS, oni konstatas, ke tiam partoprenis proksimume cent homoj pli en novjaraj aranĝoj ol nun en JES. Tiu cento da homoj iusence estas malaperigita el jarfinaj aranĝoj per la kunigo de IS kaj AS.

Libera Folio: Vi do ne vidas la alternativajn aranĝojn kiel danĝerajn konkurantojn de via Novjara Renkontiĝo?

— Estas bele, kiam homoj en Esperantujo kune festas la novan jaron. Kutime la aldono de nova aranĝo iom forprenas de la jam ekzistantaj aranĝoj - sed sume la nombro de kunvenantoj iom kreskas. Kaj estas pli da homoj en jarfinaj renkontiĝoj nun ol en 1990. Dum la lastaj jaroj aldoniĝis pli malgrandaj aranĝoj en Grésillon kaj en Herzberg, kiuj kunigas ŝajne ĉefe la amikojn de tiuj domoj el la koncernaj regionoj. Resume oni verŝajne povas diri, ke multaj homoj ŝatas pasigi la jarfinan tempon kun siaj amikoj kaj konatoj - kaj tial estas tute bone, ke ekzistas la nuna varia oferto.

arkivita en: