Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Agrableta surprizo post timo de desaponto

Agrableta surprizo post timo de desaponto

de Redakcio Laste modifita: 2013-02-09 15:28
Antonio Valén prokrastadis la legadon de la antologio de eseoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, ĉar li timis ke la enhavo estos subnivela. Tamen post legado li konstatis, ke la nivelo de la tuto bonas, kun malmultaj esceptoj, eĉ se nur la duono estas fakte brilaj eseoj. La dek unu eseoj en la antologio certe varias teme, tamen plej ofte parolas pri beletro, malgraŭ la teorie pli vasta subtitolo "Eseoj pri la Esperanto-kulturo", li konstatas en sia recenzo.

Pluraj aŭtoroj, Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo, Roterdamo, UEA, 2012, 143 p. 9,00 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.

Jen kompilaĵo de premiitaj eseoj en la Belartaj Konkursoj de UEA, konkrete antologio de dek unu eseoj verkitaj inter la jaroj 1976 kaj 2009. Kurioze, ene de tiu magra nombro troviĝas po du de Éva Tófalvy kaj de Sten Johansson, kiuj ja estas tre bonaj eseistoj, sed — ĉu nia esea literaturo tiel pitas ke nur naŭ aŭtoroj meritis aperigon en ĉi tiu volumo? Bedaŭrinde, mi suspektas ke jes.

Kiam mi ricevis ĉi libron por recenzo, mi intuis ke la enhavo ne atingos la postulendan minimumon, eble pro la ĝenerala subnivelemo de la Esperanto-tekstoj ajna-ĝenre. Mi eĉ malfruigis la eklegon pro mia timo de desaponto; tamen kompreneble iam mi eklegis, kaj fine la rezulto montriĝis nek tiel morna kiel mi timis, nek tiel bela kiel mi revis.

Ĉe Sten Johansson mi jam plurloke kaj plurtekste legis, kaj mi antaŭsciis ke mi ĝuos liajn eseojn; same mi povas diri pri Gonçalo Neves kaj pri Krys Ungar, vere bonaj aŭtoroj. Aldone, la agrabla surprizo en ĉi kompilo estis Éva Tófalvy, kiun mi konis nur laŭnome: Ŝi verkas iom artikoloze, sed ja vere bele kaj flua-lingve.

Sten Johansson aŭtoras du eseojn en ĉi libro: Ne strange, ĉar en Kiel legi — ĉu legi — Stellan Engholm? (2000) li interes-kapte gvidas nin tra la vivo kaj verkaro de la konata sveda aŭtoro, okaze de la 100-jara datreveno de ties naskiĝo. Johansson klarigas la obsedon de Engholm pri la ligiteco de homoj al la grundo pro la vivkondiĉoj de lia naskiĝregiono t.n. "Minlando", la plej min-riĉa regiono de Svedio. Engholm unue eldonis en la tridekaj jaroj, kaj ankaŭ tradukis el Lagerlöf kaj Strindberg. Nur poste li ekverkis originale kaj gajnis premion ĉe Literatura Mondo en 1931 per Homoj sur la tero, verko kiu temas pri tri generacioj de kamparanoj.

La posta t.n. Torento-trilogio (Torento; Infanoj en Torento kaj Vivo vokas) okazas en Torento, nomo de elpensita uzina urbo en Minlando. La roluloj estas iom sennuancaj kaj kliŝaj — homoj eble tro ideaj, infanoj ideale frumaturaj — , sed la kerno ne estas ia socia realismo, nur la aŭtora sopiro je homeco.

Johansson rekomendas eklegi ĉe Engholm per Homoj sur la tero aŭ per la novelaro La lupo sur Kapitolo por "enkonduki la leganton en la stilon kaj temaron de Engholm". Eble oni povus diri ke la ĉefa trajto de Engholm estas serĉo de homeco, bedaŭrinde iom humur-manke.

La dua eseo de Johansson en la libro, Bohemia amoro: Karolo Piĉ kaj Eli Urbanová (2005), temas pri komparado inter du verkoj, Hetajro dancas, de Urbanová, kaj La Litomiŝla tombejo, de Piĉ. Johansson asertas ke tiuj du aŭtoroj "kreis du prozajn verkojn, kiuj restos mejloŝtonoj tiel longe, kiel oni legos literaturaĵojn en Esperanto". Mi persone dubas ke Hetajro dancas mejloŝtonos ion ajn, ĉar ĝi estas verko lingve lama.

Ambaŭ librojn karakterizas "sincera traktado de dumvivaj deziroj, voluptoj, malkontentiĝoj kaj perfidoj". La aŭtoro montras ke temas pri similaj romanoj, tamen ankaŭ diferencaj, kaj li analizas kelkajn distingajn trajtojn de ĉiu verko aŭ komparas similaĵojn laŭteme. Aldone, li prezentas koncizajn biografietojn de la du bohemiaj aŭtoroj. Entute, vere brila kaj klara eseo, ĝuste tia, kian oni atendas de Johansson.

Éva Tófalvy same partoprenas ĉi-kolekte per du eseoj. En La du testamentoj de Sándor Szathmári (1995) ŝi parolas pri la malkovro de La estonto, tria parto de Vane, konata hungarlingva romano de Szathmári. Ŝi ĝin malkovris dank' al s-ro Pandur, esperantista amiko de Szathmári, kiu konservis la manuskripton, kaj feliĉe Tófalvy povis eldonigi la verkon en 1991 tute sukcese. La romano temas pri pesismisma negativa utopio en kiu grave rolas diktatoreco kaj demokratio.

La alia eseo de Tófalvy estas Rolo de la persona faktoro en la Esperanta literaturo: La verkisto (1981), nome teoriado pri la kialoj fariĝi Esperanto-verkisto. Ŝi almetas plurajn tezojn, kiujn la leganto eventuale (mal)konsentos, kaj atentigas ke Esperanto-verkistoj preskaŭ nepre suferos izolecon kaj mono-mankon... Fine ŝi pledas por la kreo de Esperanto-Verkista Asocio, kiun oni efektive fondis kelkajn jarojn post la publikigo de ĉi eseo.

Lena Karpunina prave pledas en Ni ne entombigu niajn literaturajn trezorojn: Kelkaj pensoj pri Esperanto-literaturo, ĝiaj legantoj kaj eldonejoj (2009) por pli efika diskonigo de la esperantaj klasikaĵoj ĉe nia komunumo. Ŝi pensas ke esperantistoj ofte ne bone regas la lingvon kaj eĉ ne konjektas ke originala beletro povas ekzisti. Cetere, ankaŭ progresintoj ĝenerale analfabetas pri nia literaturo. Foje Esperanto-libroj povas esti luksaĵo, kaj ofte bonaj verkoj simple ne disponeblas merkate, ĉefe la plej malnovaj. La solvo estus do enretigo de ĉiuj indaj verkoj, kaj laŭ mi, tio certe okazos; ni bezonas nur tempon.

Mi timas tamen ke la aŭtorino ne profunde konas la panoramon: Laŭ ŝi la hispano Vicente Inglada estas bona verkisto(?) kaj francoj aŭ rusoj pli legemas ol germanoj (???).

Geoffrey Sutton en Pri la periodoj de la Esperanta literaturo (2007) proponas iom da teorio pri divido kaj poste donas sian propran kriterion. Li tenas la tradicion pri la unua periodo (de 1887 ĝis la Unua Mondmilito), tamen li ne sandviĉas la duan periodon inter la du militoj sed ĝin ekigas en la 30aj jaroj — apero de Plena Vortaro kaj de Streĉita kordo — kaj finas per la publikigo de Kvaropo en 1952. Pri la ceteraj periodoj bedaŭrinde mankas homogena pristudo por doni solidan argumentaron. Mi tre volonte legus pli longan eseon de Sutton pri la temo.

Jukka Pietiläinen en La kvara periodo en Esperanta literaturo (2003) pritraktas la limojn, kaj ĉefe la ekon, de la kvara periodo en nia beletro. Unue, li pridubas la tradician tri-periodan dividon laŭ ekster-Esperantujaj okazaĵoj (antaŭ la Unua Mondmilito, inter la du militoj, kaj post la Dua Mondmilito) kaj ankaŭ montras aliajn eblajn dividojn laŭ pluraj aŭtoroj. Due, li proponas eko-daton por la la kvara periodo kaj same montras aliajn proponojn de diversaj aŭtoroj. Lia ĉefa tezo estas ke la turnopunkto estas la sepdekaj jaroj, ĉar i.a. pluraj beletraj revuoj mortis kaj novaj aperis, la poezio definitive superis Parnasan Gvidlibron, la originala romanaro vere ekkreskis (kaj dikiĝis), kaj fine ekfloris ankaŭ rokgrupoj.

La eseo Arkaika parolado en Esperanto (1995) de Alberto García Fumero fakte ŝajnas mezlerneja ekzerco, ĉar ĝi estas preskaŭ nenidira resumo de la t.n. Arkaika Esperanto de Manuel Halvelik. Malfacilas kompreni kial oni premiis (kaj kial oni inkludis en la nuna kolekto) ĉi tiun verkon.

Carmel Mallia en La vojo (2000) sufiĉe profunde analizas la du ĉefajn Zamenhofajn poemojn, t.e. "La vojo" kaj "La espero", kaj proponas ke por ĉi lasta Zamenhof eble nerekte inspiriĝis de la bibliaj psalmoj en la hebrea. Malgraŭ la kvalito de ĉi peco, mi trovis du malfacile pruveblajn asertojn en la eseo: ke la angla celas sin trudi sur aliajn lingvojn, kaj ke kiu ne scias La Esperon parkere, tiu ne povas sincere fieri pri sia esperantisteco.

Krys Ungar verkas unu el la plej bonaj eroj en la kolekto. En Ĝoje sonu mia kanto: Vivo kaj verkoj de Marie Hankel (1990), per bela Esperanto, ŝi eseas pri Hankel, virino natur-sciencema, internaciisma, forta-personeca, trankvile optimisma, afabla, idealisma, meditema, ateisma, amata kaj amo-plena.

Hankel tre aktive movadumis, kaj en la tiutempa neologisma batalo, ŝi partianiĝis al la konservativa tendaro. Kiel poeto, ŝi iom verkis kaj eĉ ricevis premiojn, sed la ekapero de la parnasismo silentigis ŝian voĉon. La parnasistoj fakte akuzis ŝin pri neoriginaleco kaj senverveco, pri manko de talento kaj de metiismo do. Ungar defendas la ideon ke proze tamen Hankel pli talentis.

Mi ne tro bone komprenas kial Ungar diras pri la ateisma Hankel ke "la preskaŭ universala bezono al religio en la plej larĝa senco, plenumiĝis por Marie en Esperanto, kies tiama etoso celis ĝuste tion". Kial serĉi religiemon ĉe ateisto?

Gonçalo Neves en La lirika itinero de Miguel Fernández (1995) analizas la ĝistiaman verkadon de Miguel Fernández kun aparta emfazo pri la influoj de la naskiĝurbo (Granado) kaj de la hispanaj poetoj Lorca, Hernández kaj Aleixandre. Li ĉefe studas la lirikan verkaron, kvankam li mencias ankaŭ poemojn socikritikajn kaj esperantismajn. La itinero signifas kaj la aman kaj la poetan itineron de Fernández. Jen vere profunda verko kun multaj ekzemploj kaj en tre bela prozo.

Resume, ni povus diri ke la dek unu eseoj en la antologio certe varias teme, tamen plej ofte parolas pri beletro, malgraŭ la teorie pli vasta subtitolo "Eseoj pri la Esperanto-kulturo". Jen niaj eseistoj verkas pri unuopaj aŭtoroj (6), pri esperanto-literaturo ĝenerale (2), pri periodigo de nia beletro (2) kaj pri lingvaj aspekto de esperanto (1). La nivelo de la tuto bonas kun malmultaj esceptoj, sed eble nur la duono estas fakte brilaj eseoj.

Antonio Valén
arkivita en:
Gxamadio
Gxamadio diras:
2013-02-08 19:28
„Desaponto“, ĉu? Ĉu mi rajtas supozi, ke tio povus signifi „seniluziigo“? Bonvolu pardoni mian atakemon, sed mi ne trovis la vorton en mia Esperanta vortaro.
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2013-02-08 19:37
kial do vi ne provis PIV-on?
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-02-09 14:17
Desaponto! Ridinde! Kia ponto estas "desa" ponto? Super kia rivero? Kompleta sensencaĵo. Voku la Akademion! Voku la kap-forhakiston! Ek al purigado de nia kara lingvo!

Aliflanke, kaj tute serioze, mi treege ŝatas la recenzon, kaj la enhavon kaj la stilon. Ĝi estas tre utila, kaj preskaŭ modela taksado de libro, kun bela ekvilibro. (Ve! Kia libro estas "ekvi" libro???) Gratulon al la verkinto. Post legado, mi tute ne desapontiĝis ke mi tiel uzis mian tempon.

LM
Cindy Mckee
Cindy Mckee diras:
2013-02-09 15:44
Ek al via libro!
Mi ankaŭ tre ĝuis la recenzon. Dankon pro la aperigo en LibFol.
--
'Atakemo' estas relativa kaj subjektiva laŭ kulturo, ĉu ne? Tio estas temo kiu okupas mian menson lastatempe. Kiel ni kondutu kiam ni interkulture parolas?
La obsedo pri vortoj, vortelektoj kaj gramatiko en Esperantujo tamen....oj ve. Desapontas min.
Marcos Cramer
Marcos Cramer diras:
2013-02-09 16:54
Cindy skribis:

> La obsedo pri vortoj, vortelektoj kaj gramatiko en Esperantujo
> tamen....oj ve. Desapontas min.

Tiu obsedo montriĝas ne nur en la ĝisnunaj respondoj al ĉi tiu recenzo, sed jam en la recenzo mem: Kial la aŭtoro tiom obsedas pri maloftaj neologismoj, kiuj por multaj Esperantistoj estas malfacile kompreneblaj kaj devigas ilin konsulti vortaron, kiam ekzistas pli facile kompreneblaj alternativoj? Ja ne nur temas pri "desaponto" trovebla jam en la titolo. Post legado de "magra", "pita", "intui", "desaponto", "-oz-" kaj plurfojaj poeziecaj uzoj de "ĉi" en la senco de "ĉi tiu", la por mia sento multe tro novradika stilo de la aŭtoro tiom kaptis mian atenton ke mi ne plu sukcesis koncentriĝi pri la enhavo. (Do por mi kiel lingve sperta Esperantisto la problemo ne plu estas ke mi ne komprenas tiujn novradikojn, sed nur ke ili forlogas la atenton de la enhavo pro sia strangeco.)

Bedaŭrinde, ĉar eble la enhavo de la resto de la recenzo povintus esti interesa por mi...
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-02-09 17:30
Marcos tute pravas, tamen por la klarigo de la termino "desapont/o", "~i", "~a" mi kopiis ilin el mia trilingva vortaro (ESP-ANG-POLA):
                                                                                                   desapont/o (↑ elreviĝo, senreviĝo, seniluziiĝo, malkontentiĝo, trompiĝo) disappointment rozczarowanie, utrata złudzeń, zawód ~i (↑ seniluziigi, senrevigi, malkontentigi) disappoint rozczarować, rozczarowywć, zawieść, zawodzić ~a (↑ malkontenta, senespera) disappointed rozczarowany, zawiedziony

kaj jen la termino "disappoint", "~ed", "~ing" kaj "~ment" el mia vortaro ANG-ESP:

disappoint v. 1. malkontentigi, seniluziigi, senrevigi, desaponti 2. (or use phrase with) trompi la esperojn; ~ed malkontenta, senespera, desaponta; ~ing malkontentiga, elreviga; ~ment elreviĝo, senreviĝo, disreviĝo, malkontentiĝo, trompiĝo, seniluziiĝo, desaponto
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-09 17:57
Chi tiu por Eo-idiotoj, ekparolantaj pri leksikaj bagateloj rilate al la titolo de la recenzo kaj havantaj nulan rilaton al la Eo-literaturo, karakteriza diskuto estas mem altgrade desaponta. Prefere oni diskutu, seeble sur intelekte kaj fake iom pli alta nivelo ol chi tie prezentite, pri la publikigitaj eseoj mem. Sed pri tio la e-istoj evidente ne plu kapablas nek taugas, char oni devas konkludi, ke ilin tiuj eseoj ech tute ne interesas. Kaj estas ankau chiam la samaj homoj, kiuj verkas recenzojn. La eterna teda ritualo.

Cetere, kelkaj eseoj publikigitaj en tiu libro estas elshuteblaj en la interreto.
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2013-02-09 21:14
<<La eterna teda ritualo.>>
:o)
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-02-09 22:40
Strange ke eĉ akademiano desapontas pro du-tri neoftaj vortoj uzataj en beletro. La recenzo temas pri esperantokulturo, ĉefe beletro kaj eseoj. Laŭ mi oni povas toleri ĉi-kaze kelkajn originalajn esprimmanierojn, ĉar la lingvotavolo ne estas tiu de la ĉiutago, sed tiu de literatura nivelo.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-02-10 08:25
... desapontiĝas ...
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-02-10 05:18
Sufichas legi iom pli vaste, en iom pli diversaj stiloj, kaj oni alkutimighos ech al "intui" kaj "magra"... :-)
Por agrabla alterno, permesu al mi rekomendi alispecan, alistilan legajhon:
http://www.gutenberg.org/files/42028/42028-h/42028-h.htm

amike
Istvan Ertl