Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / EU-instanco trovas ke TEJO ekzistas

EU-instanco trovas ke TEJO ekzistas

de Redakcio Laste modifita: 2013-03-24 11:58
Pasintjare EU-instancoj decidis, ke TEJO ne rajtas ricevi certajn EU-subvenciojn celitajn por junulara agado, ĉar ĝi estas parto de la nejunulara UEA. Tio kondukis al granda deficito en la buĝeto. Laŭ nova interpreto de la koncerna EU-instanco TEJO tamen ja havas propran juran personecon – kaj tial havas multe pli grandajn ŝancojn ricevi subvenciojn. Jam nuligita elpago eble tamen okazos.

Dum lastaj jaroj grava kaj regula enspezo por TEJO estis la administra subvencio, kiun ĝi ricevadis de la EU-instanco EACEA (Plenumagentejo pri kulturo, edukado kaj aŭdvidaj aferoj). Tamen pasintjare EACEA neatendite konstatis, ke ĝi ne plu konsideras TEJO-n sendependa junulara organizaĵo, sed parto de UEA. Tial la subvencipeto por 2012 estis malaprobita, kaj TEJO estis trafita de neatendita deficito de 6.000 eŭroj, ĉar parto de jam aljuĝita subvencio ne estis elpagita.

Eĉ pli alta deficito, 29.000 eŭroj, estis atendata por la jaro 2013, ĉar pro la nova interpreto de EACEA jam ne eblis peti la subvencion, kiu subtenis la financan bazon de la asocio. Tamen almenaŭ parto de tiu atendita deficito nun kredeble povos esti nuligita helpe de nova, surpriza decido de EACEA: eĉ se TEJO ne estas tute sendependa organizaĵo, ĝi havas propran juran personecon, ĉar ĝi estas registrita ĉe la nederlanda Komerca ĉambro.

Łukasz Żebrowski, la prezidanto de TEJO, rakontis al Libera Folio, kiel oni eksciis pri la nova interpreto de EACEA:

– Ni estis subvencipetantaj ĉe EACEA por havi volontulon de Eŭropa Volontula Servo, kaj ni preparis tiun EVS-aferon nome de UEA, konforme al iliaj tiamaj interpretoj de nia jura stato. Responde al tio, ni ricevis informon, ke ili havis iun kunsidon kaj la rezulto estas, ke ni resendu nian EVS-subvencipeton nome de TEJO, ĉar ni ja havas apartan juran personecon. Plie ni devas sendi detalan financan raporton de 2011, kun listo kaj kopio de ĉiu kvitanco, por finfine ricevi lastan parton de tiu administra subvencio.

Libera Folio: Ĉu la atendata pago de la lasta parto de subvencio pozitive influos la finan rezulton de TEJO por 2012?

EU-instanco trovas ke TEJO ekzistas– Nu, la jaro 2012 jam finiĝis kaj estas finkalkulita, do klare ne plu eblas influi ĝin, sed ja tiu mono venos al TEJO, kio estas plej grava. Ĝi tamen influos la finan rezulton de 2013, kiu certe ne estos facila pro manko de subvencio kiun ni ne povis havi lige kun la antaŭaj problemoj, feliĉe jen ĵus finiĝintaj. Kompreneble temas pri tre bona novaĵo por ni, sed ĝi kreis neceson urĝe prepari fakturojn kaj raporton por ricevi parton de la subvencio, kiun ni jam ne plu esperis ricevi. Do ĉiuj laborfortoj estas nun dediĉitaj al tiu tasko.

Laŭ Łukasz Żebrowski la nova interpreto pri la jura stato de TEJO permesas esperi, ke estos multe pli granda ŝanco ricevi subvencion por 2014 ol estis ĉi-jare, eĉ se ne eblas certe antaŭvidi pri kiaj subvencioj povas temi, ĉar ankoraŭ ne estas konataj la detaloj de la subvencia programo por 2014 kaj postaj jaroj.
arkivita en: