Vikinovaĵoj strebas iĝi pli multflankaj de Libera Folio je 2024-04-162024-04-17 Pro unuflanke putinisma raportado pri la milito en Ukrainio ni antaŭ unu jaro forigis la ligilojn al la freŝaj artikoloj de Vikinovaĵoj en Libera Folio. La projekto tamen plu ekzistas, kaj ĵus aperis la mila artikolo. Unu el la aktivuloj estas Vladimir Perepelica, kiu nun alvokas pli da homoj partopreni, por igi la projekton pli multflanka kaj ekvilibra.
UEA havas novan eksprezidanton de Libera Folio je 2024-04-022024-04-04 Kep Enderby neniam estis prezidanto de UEA. Anstataŭ li tiun postenon en la jaroj 1998–2001 havis Leonardo Popov, posta TEJO-volontulo. Tiel almenaŭ ŝajnas laŭ la portretoj de eksprezidantoj, kiuj nun pendas en la Centra Oficejo.
Trump postulas pagon por la angla de Libera Folio je 2024-04-012024-04-02 Donald Trump, la eksa prezidento de Usono, lige kun sia elektokampanjo subite ekpostulis pagon por la internacia uzo de la angla lingvo. Laŭ li, firmaoj en aliaj landoj ne ricevu profiton de la lingvo, kiun Usono disponigis al la mondo, se ili ne pretas pagi por ĝi.
Kiel Nixon vizitis Esperanto-kongreson en 1959 de Libera Folio je 2024-03-262024-03-28 En 1959 Richard Nixon, la tiama vicprezidanto de Usono, neatendite vizitis la jubilean Universalan Kongreson de Esperanto en Varsovio. Informojn pri la vizito malkovris Guilherme Fians dum arkivaj esploroj ĉe University of Massachusetts Amherst, financitaj de Esperantic Studies Foundation. En artikolo speciale verkita por Libera Folio li rakontas pri la okazaĵoj en Pollando.
La Universala Kongreso en 2025 okazos en Brno de Libera Folio je 2024-03-242024-03-24 Por la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Ĉeĥion kiel kongreslandon. Brno estos la venontjara kongresurbo. Ni republikigas la komunikon de UEA.
Eksterlandanoj ne plu rajtas membri en REU de Libera Folio je 2024-03-192024-03-19 Sekvante ŝanĝojn en la rusia leĝaro la estraro de Rusia Esperantista Unio decidis ke alilandaj esperantistoj ne plu rajtas membri en ĝi. Mallonga analizo de la leĝa teksto montras ke tiu decido povas esti senbaza, skribas Grigorij Arosev.
Esperantisto arestita en Rusio de Libera Folio je 2024-03-122024-03-12 La esperantista maldekstra aktivulo kaj muzikisto Jurij Ĉilikin estis arestita en Niĵnij Novgorod en Rusio. Oni akuzas lin pro “pravigo de terorismo”. La puno laŭ la nunaj rusiaj leĝoj povas esti malliberigo ĝis sep jaroj. Ne klaras, ĉu lia partopreno en esperantista muzikgrupo rilatas al la akuzo.
George Soros memoras pri IJK en 1947 de Libera Folio je 2024-03-052024-03-05 La mondfama financisto George Soros ne forgesis pri sia esperantista junaĝo. Post la 100-jara jubileo de la iama prezidanto de UEA, Grégoire Maertens, Soros aparte dankis al Maertens pro helpo kiu ebligis al li partopreni en la IJK en 1947, kiam li havis malfacilaĵojn enveturi en Brition.
Politika movado de Varoufakis uzas Esperanton de Libera Folio je 2024-02-132024-02-13 Eŭropon regas oligarkoj. Tion asertas politika movado fondita de Yanis Varoufakis, iama financministro de Grekio. La movado, kiu aktive uzas Esperanton, interalie kampanjas por liberigo de sia membro Julian Assange, sporta bojkoto de Israelo kaj ”demokratia revolucio”.
Spacveturo kaj vortordo de Libera Folio je 2024-02-112024-04-22 Forpasis Wim Jansen, multjara dungito de Eŭropa Kosma Agentejo (ESA), kiu poste doktoriĝis pri la vort-ordo en Esperanto kaj gvidis la katedron pri interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo. Ulrich Lins rakontas pri kolego, kiun li konis de jardekoj.