Generalo Franco trovis Esperanton framasona de Libera Folio je 2018-05-022018-05-04 en kulturo Generalo Francisco Franco en artikolo verkita sub plumnomo faris ligon inter “jud-framasona komploto” kaj Esperanto. Tion malkovris José Antonio del Barrio, kiam li esploris menciojn de Esperanto en hispanaj tekstoj pri framasonismo.
Trezoro samtempe en kaj ekster la estraro de Libera Folio je 2018-04-252018-04-26 Post la ĵusa balotado pri novaj estraranoj en UEA estiĝis senprecedenca situacio. Ne klaras, ĉu la ĵus enpostenigita nova estrarano pri financoj, Trezoro (Huang Yinbao) efektive estis valide elektita. Dum oni esploras la aferon, li tamen partoprenas la estraran laboron.
Trezoro volas profundigi la rilatojn kun Unesko de Libera Folio je 2018-04-252018-04-26 La 20-an de aprilo la prezidanto de UEA, Mark Fettes, anoncis ke Huang Yinbao (Trezoro) post voĉdonado en la komitato estis elektita nova estrarano de la asocio. Libera Folio petis lin rakonti pri siaj planoj en la estraro.
UEA riĉiĝas kaj malriĉiĝas samtempe de Libera Folio je 2018-04-172018-04-17 La buĝetaj deficitoj de UEA atingas novajn rekordojn kaj oni jam ekparolas pri minaco de bankroto. Samtempe ŝajnas, ke la asocio dum la lastaj jaroj nur pliriĉiĝis. Kiel tio eblas, kaj kion tio signifas? Libera Folio provis profundiĝi en la ciferan ĝangalon.
Opero en Esperanto sur la ĉeĥa nacia scenejo de Libera Folio je 2018-04-102018-04-12 En la ĉeĥa Nacia Teatro en Prago la 7-an de aprilo havis premieron la opero “La suferoj de la princo Sternenhoch”, plene en Esperanto. La aŭtoro de la teksto deziris, ke la teksto estu en nekomprenebla lingvo simila al la itala.
de Libera Folio je 2018-04-062018-04-07 en movado, UEA La ŝrumpado de UEA momente haltis La kvanto de individuaj membroj de UEA denove kresketas, tamen de rekorde malalta nivelo kaj tre malrapide. Ĉi jare UEA eble havos 4.600 individuajn membrojn. Laŭ la strategia plano akceptita en 2013, la membroj devus esti 7.178.
de Libera Folio je 2018-04-022018-04-02 en movado Biciklado de Berlino al Lisbono La distanco estas iom malpli ol 3.000 kilometroj, kaj la vojaĝo daŭros 48 tagojn. Tiel aspektas la plano de bicikla karavano el Berlino al la Universala Kongreso en Lisbono. Almenaŭ tri homoj kaj unu hundo biciklos la tutan vojon.
de Libera Folio je 2018-03-282018-07-25 en kulturo La redaktoro de Libera Folio premiita pro kontribuo al la Esperanta fakliteraturo La Finnlanda Fondumo Esperanto en februaro 2018 decidis doni al Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio, premion pro lia valora kontribuo al la Esperanta fakliteraturo. Lige kun tio Nicola Ruggiero faris kun li intervjuon por Beletra Almanako, kiun ni republikigas.
de Libera Folio je 2018-03-242018-03-24 en interreto Amikumu iĝas socia reto La nova versio de la poŝtelefona aplikaĵo Amikumu ebligas afiŝadon de mesaĝoj videblaj al la cent plej proksimaj parolantoj de elektita lingvo. Tio estas la unua paŝo en evoluo, kiu celas ke Amikumu iĝu novspeca socia reto.
de Libera Folio je 2018-03-232018-03-27 en kulturo Esperanto sur la scenejo en nederlanda teatro “House of Nouws”, nederlanda teatrogrupo de junuloj, kreis teatraĵon pri Esperanto kaj kvarfoje prezentis ĝin kun plena salono de 80 homoj en prestiĝa tutsemajna kultura festivalo en la urbo Den Bosch.