La ŝrumpado de UEA momente haltis

La kvanto de individuaj membroj de UEA denove kresketas, tamen de rekorde malalta nivelo kaj tre malrapide. Ĉi-jare UEA eble havos 4.600 individuajn membrojn. Laŭ la strategia plano akceptita en 2013, la membrokvanto tamen devus esti 7.178.

La ciferoj por 2017 kaj 2018 estas taksoj.

En 2016 la kvanto de individuaj membroj en Universala Esperanto-Asocio draste falis, kaj la estraro longe ne volis malkaŝi la membrostatistikon. En decembro 2016 Libera Folio tamen povis malkaŝi, ke la membrokvanto falis je 23 procentoj.

Laŭ definitiva statistiko por 2016, kiu fine aperis en la revuo Esperanto en aprilo 2017, la suma kvanto de individuaj membroj atingis 4.365, kiu estis malrekordo post la dua mondmilito.

La definitiva membrostatistiko por 2017 devis aperi en la ĵus publikigita aprila numero de la revuo Esperanto, sed ĝi ne troveblas tie. Demandoj pri ĝia manko ne ricevis respondon en la komitata diskutejo, sed al Libera Folio la prezidanto de UEA, Mark Fettes, respondis jene:

Mark Fettes

– La IM-nombroj estas jam tute klaraj, estas la AM-nombroj kiuj postulas kroman laboron de Martin, ĉar en diversaj kazoj li devas postĉasi landajn asociojn pri konfirmo kaj pago. Mi ne havas ĉemane tiujn ciferojn, tamen.

La plej freŝa oficiala cifero pri la pasintjara suma membronombro aperis en la komitata diskutejo en oktobro 2017, kiam la tiama ĝenerala direktoro Veronika Poór raportis, ke la asocio havas 4.355 individuajn membrojn. Kompare kun la sama dato la antaŭan jaron temis pri kresko de 132.

Ĉar la proporcio de homoj, kiuj membriĝas dum la lastaj monatoj de la jaro estas sufiĉe konstanta, laŭ tiu informo eblas taksi, ke la suma kvanto de individuaj membroj en 2017 atingis 4.400–4.450. Do, pasintjare la ŝrumpado almenaŭ por momento haltis.

(Jam post la apero de ĉi tiu artikolo, Martin Schäffer kontaktis Liberan Folion kaj informis, ke la suma kvanto de individuaj membroj en 2017 laŭ liaj ĝisnunaj kalkuloj iĝis 4.499.)

Ŝajnas, ke ankaŭ ĉi-jare la membraro de UEA kresketos, supozeble ne malplej pro la evidente alloga Universala Kongreso en Lisbono, kiu jam nun havas pli da aliĝintoj ol estis la suma kvanto en Nitro en 2016, aŭ en Seulo en 2017. Grandaj Universalaj Kongresoj ĉiam favore influas la membrokvanton de UEA, ĉar multaj membriĝas pro la rabatita kongresa kotizo.

Laŭ ciferoj publikigitaj de la nova ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, la asocio en la komenco de aprilo havis 2.642 membrojn en la ĉefaj kategorioj, 59 pli ol je la sama dato pasintjare. Se la evoluo daŭros, tio signifas, ke UEA realisme povus dum 2018 atingi 4.600 individuajn membrojn.

La multjara ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, en la komitata diskutejo tamen avertis, ke en aprilo estas ankoraŭ tro frue fari fidindajn prognozojn:

– Mi kutimis unuafoje informi pri la membroevoluo komence de majo. Pli frue povas influi hazardaj aferoj, ekzemple ke perantoj ne anoncas la ricevitajn kotizojn ĉiujare laŭ la sama ritmo. En aprilo la situacio kutime sufiĉe stabiliĝas.

Martin Schäffer.

Eĉ se UEA kresketos kompare kun la du antaŭaj jaroj, la evoluo de la membraro estas nekontentiga, skribis Martin Schäffer en la komitata listo:

– Por la buĝeto oni kalkulis kun pli da membroj ol nun estas, do rimedoj estos malpli altaj ol prognozitaj (se ne okazas ŝanĝo de evoluo dum la resto de la jaro). Se oni faras prognozon laŭ la nunaj ciferoj, fine de la jaro povus manki enspezoj en alto de ĉ. 8.000 – 10.000 EUR kompare kun la buĝeto.

Osmo Buller en la komitata diskutejo instigis la Centran Oficejon rapide restarigi la malnovajn rutinojn pri revarbado de membroj.

Osmo Buller.

– La plej grava el ili estas la dissendo de la unua rememorigo al la nepagintoj en majo. Laŭ mi oni prefere uzu paperan poŝton, almenaŭ al la landoj kun “plena” kotizo. La rememorigo necesas, ĉar la kaŭzo n-ro 1 de ne-remembriĝo estas forgeso aŭ preteratento. Ju pli pasas la tempo, des malpli verŝajne forgesemuloj rekotizas. La neglekto de la rememoriga praktiko perdigis centojn da membroj, ĉar revarbi iun post unu aŭ du jaroj estas multe pli malfacile ol post kelkaj monatoj.

Renato Corsetti aliflanke rezignacie konstatis, ke “la UEA de nia juneco ne plu ekzistas”, kaj refoje konsilis al la estaro nuligi la paperajn revuojn por ŝpari monon.

Renato Corsetti. Foto: Aleks Andre CC-BY-SA-4.0

– La papera revuo, kara al nia koro, ne plu ŝajnas altiri homojn, kiuj apenaŭ [tiele] ili povas elektas kategorion sen papera revuo. Ankaŭ tiurilate la labor-grupo konsilis transiri al nepapera revuo.

Laŭ la strategia plano de UEA, kiu estis ellaborita sub la gvido de Mark Fettes kaj aprobita en 2013, kiam li prezidantiĝis, la membraro de la asocio ĉiujare kresku je 10 procentoj.

Ĉar UEA en 2013 havis 4.903 individuajn membrojn, la membrokvanto ĉi-jare devus atingi minimume 7.178. Tiu celo nun aspektas same neatingebla kiel la ceteraj celoj starigitaj en la ampleksa plano.

Atentigo: La artikolo pli frue enhavis la aserton, ke la membrostatistiko por 2017 ankoraŭ ne aperis, ĉar ĝenerala direktoro Martin Schäffer ne havis tempon prepari ĝin. Jam post la apero de la artikolo Martin Schäffer kontaktis Liberan Folion por atentigi, ke tia interpreto de la faktoj estas erara. Jen kion li skribis: Ne estis “tempo”, kiu malhelpis la finpreparon de la statistiko. Plene la kaŭzo estis, ĉar pluraj LA ankoraŭ ne respondis / pagis. Tute ne rilatas al mia tempo-dispono.

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Bill Chapman
Bill Chapman
2018-04-06 7:33

Unu frazo bezonas etan korektom. “la kompleta statistiko ankoraŭ NE aperis, ĉar la nova ĝenerala direktoro … ne havis tempon finprepari ĝin.”

Ruth Kevess-Cohen
Ruth Kevess-Cohen
2018-04-06 12:24

Ne nur rememorigo al nepagintoj necesas, sed ankaŭ elekto pri aŭtomata remembriĝo pere de PayPal, kreditkarto, ks.

Andreas J. PENK
Andreas J. PENK
2018-04-06 12:28

Prezidanto FETTES kaj siaj alianculoj preferas la grandan blufon anstataŭ realajn faktojn. Faktojn nur ĝenas iliajn kastelojn el aero. Ĉu la komitatanoj akceptas tion?

Kiam mi gvidas asocion en la nuna tempo, komputilo pretas informi min tuj pri mia membraro. Sed kiam mi intencas antaŭe falsi faktojn … tio daŭras iom plu.

Ĉu kaj la propono de s-ano CORSETTI …? Kiam mi rememoras liajn multajn sukcesojn dum lia prezidanteco, mi preferas silenti!

Ĉu strategia plano de UEA? Jes, ankaŭ mi ŝatas fabelojn.

ekzistas
2018-04-07 7:48

Dumvivaj membroj ne devas rekotizi !

Anna Lowenstein
2018-04-07 13:08

Pli ol miliono da homoj lernas Esperanton per Duolingo, kaj rekordaj nombroj regule finas la kurson, sed kion UEA faras por allogi tiujn milojn da novaj esperantistoj? Mi parolis lastatempe kun lernantoj en Londono, kaj mi konstatis, ke por ili UEA estas same distanca kiel UN. Eĉ ne venas al ili la ideo, ke ili povus membriĝi, aŭ ke UEA iel rilatas al ili.

Estas tre aktiva forumo en Facebook de la lernantoj de Duolingo, kaj mi kredas ke tio multe kontribuas al ĝia sukceso, ĉar la lernantoj tuj sentas sin parto de komunumo. Ĉu la estraranoj de UEA estas konsciaj pri la ekzisto de tiu forumo, kaj ĉu ili membriĝas en ĝi? – ne por mem partopreni, sed por sekvi tion, kio nuntempe okazas en la plej aktiva kaj rapide kreskanta angulo de la Esperanto-movado. Multaj el tiuj novaj esperantistoj iras ne al UK sed al SES, organizata de la respondeculoj de Lernu. UEA devus rigardi SES ne kiel rivalon sed kiel gravan aranĝon, kiu plenumas esencan funkcion por novaj esperantistoj, kaj trovi la manieron kunlabori kun ĝi. Se tiu agado okazus kunlabore kun UEA anstataŭ ekster ĝi, tio jam multe kontribuus al la estonta pluvivado de UEA.

Tre necesas revuo por tiuj miloj da komencantoj. Tio estus revuo, kiu prezentus la agadon de UEA kaj de la Esperanto-movado tra la mondo, sed uzante facilan lingvaĵon same kiel la iama facila parto de “Kontakto”. Tiu revuo povus esti nur reta, kun simila formato kiel “Libera Folio”, kiu estas pli taŭga por reta legado ol Pdf de papera revuo. Redakti tian revuon tamen ne estus malgranda tasko. Tio ne estas io, kion volontulo faras en sia libera tempo. Kvankam UEA perdas monon, ĝi devus dediĉi financojn al starigo de tia revuo, inkluzive de regula salajro por ĝia redaktoro. Ĝi devus nun investi siajn rimedojn en la estonteco, ne nur plufari tion, kion ĝi jam faras de la lastaj cent jaroj. La mondo ŝanĝiĝas, kaj ankaŭ UEA devos ŝanĝiĝi, sed ĝi volas travivi.

Licxjo
Licxjo
2018-04-07 13:57
Respondo al  Anna Lowenstein

Dankon, Anna. Tre bona prezento de kerna afero.

Garsia
Garsia
2018-04-09 11:36
Respondo al  Anna Lowenstein

“Eĉ ne venas al ili la ideo, ke ili povus membriĝi, aŭ ke UEA iel rilatas al ili.”
Ĝustegaj vortoj! Mi estas unu el tiuj multaj novaj esperantistoj, kiuj ellernis kaj uzas la lingvon precipe interrete. Tiu nova generacio apenaŭ scias, pri kio okupiĝas UEA kaj por kio ĝi necesas.

Licxjo
Licxjo
2018-04-09 11:52
Respondo al  Garsia

Mi estas multjara Esperantisto, kaj dumviva membro de UEA. Por mi, UEA donas:

ampleksan libroservon
informsistemon pri la lingvo kaj la movado
konkretan “vizaĝon” por la ekstera mondo

Sed dum la jardekoj ĝi provis fari multe pli grandiozajn aferojn, kiuj tute ne eblas ene de la rimedoj kaj homfortoj, kaj tial simple ofte faras nenion.

En Usono, al la landa asocio mi pledis ofte ke oni starigu 3-5 bazajn celojn, kiuj estas realismaj, kaj atentu ilin. sed homoj simple prifajfas tian konsilon. Mi dirus same al UEA, sed dum homoj volas “ŝanĝi la mondon” kaj ne simple “subteni Esperanton”, estas vane.

Bernardo C.
Bernardo C.
2018-04-08 0:02

Por pligrandigi, UEA devas fari enketon pri la bezonoj de la precipe novaj ,junaj esperantistoj kaj proponi malmultekostajn servojn: ekzemple Pasporta servo; internaciaj kursoj kaj diskutoj per Skajpo (Skype) au simile… La kotizo devas esti malgranda , precipe por la gejunuloj kaj la membroj de la relative malrichaj landoj .
Se la chefa bildo de UEA estas partopreni al multekostaj kongresoj, do la gejunuloj kaj la plimulto de la loghantaro ne au malofte povas partopreni, kaj UEA ne au malofte koncernas ilin.
Tamen, en la franca oni diras : “ne jheti la bebon kun la banoakvo”; Estas necesa apogi UEA kaj aliajn esperantistajn organizajhojn.
Estas ankau grava defendi la ideojn de Esperanto.
Resume, ni devas montri ke Eo kaj UEA estas bonaj aferoj por la plimulto

Mary Nowak
Mary Nowak
2018-04-09 14:48

UEA estas perfekta argumento por “adhokratio” (el la latina ad hoc, porokaza, do eble “porokaz-regado”). En tia sistemo, organizoj formiĝas por plenumi specifajn bezonojn, kaj kiam tiuj bezonoj plenumiĝis, ili disiĝas.

Organizoj tiel nek tro grandas, nek tro longe daŭras, kaj oni nek devas partopreni en behemota sistemo sen klaraj aŭ precizaj celoj; oni kontribuas materie (labore, finance, ktp) al la celoj, por kiuj oni plej taŭgas kaj interesiĝas.

Do se homoj volus funkciigi libroservon ili povus fari tion kune, kaj se aliaj homoj volus efektivigi la finan venkon, ili povus kunlabori por tio. Kaj sendube tiuj grupoj ankaŭ kunhavus membrojn.

Laŭ mi tia sistemo speciale taŭgas por Interreto; ja tiel la liberprogramara komunumo funkcias.