Opero en Esperanto sur la ĉeĥa nacia scenejo

Bildo el la programo Kultura + de la ĉeĥa televido. Klaku la bildon por vidi la ĉeĥlingvan programon.

En la ĉeĥa Nacia Teatro en Prago la 7-an de aprilo havis premieron la opero “La suferoj de la princo Sternenhoch”, plene en Esperanto. La aŭtoro de la teksto deziris, ke la teksto estu en nekomprenebla lingvo simila al la itala.

La opero estas bazita sur groteska romano de la aŭtoro Vladislav Klíma. Ĝin transformis al opero la komponisto Ivan Acher. La tekston tradukis al Esperanto Miroslav Malovec, kaj la muziko fakte estis adaptita al la esperantlingva teksto, ne la teksto al la muziko.

Ni petis la tradukinton rakonti, kiel okazis, ke en la nacia scenejo de Ĉeĥio estas prezentata opero en Esperanto.

Miroslav Malovec: – La 29-an de majo 2017 aŭtoro Ivan Acher sendis ret-mesaĝon al Max Kašparů, nialande fama psikiatro, pastro kaj esperantisto, petante, ĉu iu povus por li traduki kelkajn partojn en Esperanton. Max sendis la mesaĝon al mi. Mi poste ricevadis scenon post sceno, kie oni per dikaj literoj montris, kio estas tradukebla. Mi pensis, ke la opero estos parte ĉeĥe, parte en Esperanto, kaj nur sabate mi konstatis, ke ĉio estas nur en Esperanto.

– Jam dum tradukado mi demandis, kial oni elektis lingvon, kiun spektantoj ne komprenos. Ĉar la aŭtoro volas, ke ili aŭskultu la melodion kaj ne deĉifru la vortojn, tial li deziras lingvon, kiu similas al la itala, sed ne estas la itala.

Libera Folio: Ĉu en la publika diskuto pri la opero oni multe atentis la fakton, ke ĝi estas en Esperanto?

– La publiko ne, sed esperantistoj estis ŝokitaj kaj timis, ĉu iu ne volas ridindigi Esperanton. Ĉar temas pri hororo, kie la ĉefaj roluloj estas homaj monstroj, kiuj mortigis sian infanon kaj turmentas sin mem reciproke.

Kiajn defiojn vi renkontis dum la tradukado, kaj kiel vi ilin solvis?

Miroslav Malovec.

– Feliĉe mi ne bezonis respekti la muzikon, nek uzi rimojn, ĉio okazis inverse: mi tradukis proze la postulatajn frazojn, la aŭtoro poste muzikigis la esperantlingvan tekston. Estis tie kelkaj vulgarismoj (vi edzinigis al vi virinon demencan kaj ĝiban, saltu en mian anuson kaj simile), tial mi ne multe fieris antaŭ esperantistoj, kion mi tradukas. Fine mi mem estis surprizita, ke la operon prezentis la plej grava ĉeĥa teatro (Nacia Teatro en Prago), la voĉoj estis belegaj kaj montris, kiel kantebla lingvo Esperanto estas.

Ĉu la publiko interesiĝas pri la prezentado?

– La sabata premiero estis plene disvendita, poste mi ne scias, kian sukceson havis la dimanĉa spektaklo.

Pliaj prezentadoj estas planataj por la 12-a de aprilo, 13-a de majo kaj la 24-a de junio.

Pri la opero en Esperanto raportis ankaŭ Esperantoland.org kaj Studio. La Nacia Teatro publikigis intervjuon de la reĝisoro, kiu spekteblas en Youtube kun teksto en Esperanto.

Kelkajn pecojn kun kantado en Esperanto eblas aŭdi en la programo Kultura + de la ĉeĥa televido, ekde la 19-a minuto de la elsendo.

29 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Etuleto
Etuleto
2018-04-10 14:43

” […] esperantistoj estis ŝokitaj kaj timis, ĉu iu ne volas ridindigi Esperanton. Ĉar temas pri hororo, kie la ĉefaj roluloj estas homaj monstroj, kiuj mortigis sian infanon kaj turmentas sin mem reciproke.”

Do, kiel pri la nunaj gvidantoj de UEA. Ili estas homaj monstroj, kiuj ridindigas Esperanton. Espereble la hororo finiĝos en 2019. Aŭ eble eĉ pli frue?

ekzistas
2018-04-19 15:52
Respondo al  Etuleto

Kara ” etuleto ” vian humuran satiron mi ege shatas – ghi taugus por nova opero

kun titolo : Nin ne timigas la noktaj fantomoj

Paŭlo Verda Stacio
Paŭlo Verda Stacio
2018-05-03 19:46
Respondo al  Etuleto

Kara Etuleto granda HORORO estas via komento ne opero . Eble vi ne komprenas la bazan rolon de opero ???? La baza rolo de opero kaj ankaŭ de ĉiuj teatraĵoj prezentitanj sursceneje estas esprimi al la spektantoj sentojn , ideojn ktp. La opero Sternenhoch ĉion plenumis , tio signofas , ke ĝi estas normala opero ……
Neĝblankulino aŭ Ruĝa ĉapeleto estas ankaŭ fabeloj , kiuj ŝajnas al horoo por infanoj …. ĉu laŭ via opinio ne estas bona afero, se ni tradukis la fabelojn al Esperanto ???????

Tjeri
2018-04-10 15:03

Jen la prezento de la opero en la angla:
https://www.narodni-divadlo.cz/en/show/11991?t=2018-04-07-20-00
Esperanto estas menciita.

Peter Baláž
Peter Baláž
2018-04-10 16:10

Bele, ege gratulinda iniciato – ecx se la stilo de la opero sxajne ne placxos al kelkaj, estas bela atingo ke oni intence elektis Esperanton por gxi. Estu pli da tiaj okazos en la mondo! (kaj ne nepre nur en opero :)).

Tjeri
2018-04-10 17:51
Respondo al  Peter Baláž

Nu, oni intence elektis esperanton ĉar ĝi estas lingvo nekomprenebla por la publiko.. Mi ja dubas ke tio estas “bela atingo”!

Joxemari
Joxemari
2018-04-11 13:56
Respondo al  Tjeri

Prave. La aŭtoro same povus elekti la klingonan, kaj nun klingonistoj same jubilus pro la “bela atingo”. Mi dubas, ke tiaj iniciatoj iom helpas altigi la konsideron al Esperanto.

Jens Stengaard Larsen
2018-04-11 15:09
Respondo al  Joxemari

Eble estus okazo por Esperantistoj rekonsideri siajn lingvajn antaŭjuĝojn. Arto ne ĉiam celas absolutan komprenon, sed foje uzas la surscenejan lingvon fremdige. Do se ni timas ke Esperanto misreprezentiĝos se ĝi estos uzata fremdige — ĉu tio signifas ke ni prenas la lingvon tro serioze, aŭ la arton nesufiĉe serioze?

Kaj kion signifas la cirkonstanco ke la reĝisoro ŝajne multe zorgis ke la Esperanto uzota estu korekta? Ĉu ne estus pli facile kaj efike uzi ekzemple rapide memlernitan Volapukon, ne zorgante pri la diferencoj inter la origina versio de Schleyer kaj la revivig-klopodo de Arie de Jong?

Robert Poort
Robert Poort
2018-04-14 15:47

Dankon! Ĉu mi povas kopii tiun penson en la STUDIO-informpaĝo pri la opero?

Paŭlo Verda Stacio
Paŭlo Verda Stacio
2018-05-03 19:17
Respondo al  Tjeri

Kara amiko ne dubu tiel senĉese . La GRANDA ATINGO estas , ke Esperanton uzas NACIA TEATRO – la plej bona teatro en la lando !!!!!!!!!!!!!!!

Sebastiano
Sebastiano
2018-04-16 20:20
Respondo al  Peter Baláž

Petro Baláž: »la stilo de la opero sxajne ne placxos al kelkaj«

Ĉu »al kelkaj« aŭ ĉu ne eble »al multaj«? Laŭ mia sperto modernaj operoj kutime ne apartenas al la plej multe vizitataj muzikaj spektakloj.

Paŭlo Verda Stacio
Paŭlo Verda Stacio
2018-05-03 19:32
Respondo al  Sebastiano

Sebastiano ne timu pri la vizitoj de la opero , mi havas bileton al junio kaj ĝis nun ĉiujn prezentadoj estis disvenditaj kaj kiel mi nun vidas ankaŭ estontaj estos disvenditaj. Do aĉetu ankaŭ vi bileton por junio , ankoraŭ kelkaj malantaŭaj lokoj estas liberaj . HASTU !!!!!!

Sebastiano
Sebastiano
2018-05-04 22:35
Respondo al  Paŭlo Verda Stacio

Paŭlo, mi certe ne aĉetos bileton. Mi ne aĉetos bileton pro pluraj kialoj: 1-e, mi nuntempe ne havas liberan tempon por vojaĝi al ora Prago. 2e, la muziko en la videaj fragmentoj nek plaĉis al mi nek vekis mian intereson. 3e, la videe prezentitaj fragmentoj sufiĉis por konvinki min, ke min naŭzus ĉeesto dum la plena spektaklo. Do, eĉ se mi estus en Prago, mi scius fari pli bonan uzon de mia tie-estado.

Sed vi ne bezonas funebri. En Prago ja laŭ viaj asertoj ekzistas sufiĉe da pli fajnaj homoj, kiuj aprezas gvatadon de aktoroj, kiuj konvulsie rulas sin en artefarita sango kaj aliaj fluaĵoj. Do, feliĉe, mi ne estas bezonata por plenigi la spektejon.

Sebastiano
Sebastiano
2018-04-10 18:39

Gratulon al Esperanto! Ĝi ekhavis sian unuan perversan pornoperon (laŭ la vortoj de la reĝisoro).

Mi ne multon komprenis el la mallongaj fragmentoj prezentitaj en Kultura+. Sed mi havas la impreson, ke la enmuzikigo de la e-aj vortoj ne nepre sekvis la e-ajn akcentoregulojn. Mi aŭdis ekzemple: “RIgarDAS,” anstaŭ “riGARdas”. Sed en aliaj fragmentoj estis ankaŭ ĝusta akcentado. Eble mi misaŭdis.

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara
2018-04-10 22:42

en la menciita televid-programa raporto pri la opero, ekde la minuto 22:06 estas specifaj demando kaj respondo pri la elekto de esperanto. Ĉu iu ĉeĥ-lingvano bonvolus traduki tiun dialogon inter la intervjuinto kaj la komponisto Ivan Acher por la legantoj de Libera Folio?

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara
2018-04-10 22:55

la tradukinto al esperanto (Miroslav Malovec) estis publike pridankata (ĉu eĉ laŭdata?, nur scipovanto de la ĉeĥa povus klarigi) de la komponisto mem (Ivan Acher), kun tondra dank-aplaŭdo de la aktoroj kaj -supozeble- aliaj anoj de la teamo, kiel videblas en la jena filmeto (inter 2:01 kaj 2:09): https://www.youtube.com/watch?time_continue=123&v=ncucNH465HY

Mi mem opinias tre salutinda la fakton ke oni konsideras esperanton inda je uzo tia sur la arta kampo.

Robert Poort
Robert Poort
2018-04-11 11:41

Pavel Pavlik de Verda Stacio subtekstos tiun videon.

Robert Poort
Robert Poort
2018-04-11 11:51

Pavel Pavlik de Verda Stacio ektradukis tiun videon kaj baldaŭ subtekstos ĝin.

Paŭlo Verda Stacio
Paŭlo Verda Stacio
2018-05-03 19:12

http://novajhoj.weebly.com/sternenhoch-opero.html
ĉi tie vi trovos subtitolitajn filmetojn kaj intervjuojn en Esperanto faritaj de Verda Stacio. La premiero kaj aliaj du prezentadoj estis disvenditaj. Laŭ kritikistoj la opero apartenas al la plej sukcesaj originalaj operoj dum 20 jaroj en Nacia Teatro. Ankaŭ estontaj prezentadoj en majo kaj junio etas jam nun preskaŭ divenditaj. Mi aĉetis bileton por prezentado en Junio . Mi antaŭĝojas persone spekti mian unuan originalan operon en ESPERANTO dank al Nacia Teatro en Prago !!!!!!!!

ekzistas
2018-04-11 7:48

Ja ekzistas kelkaj operoj plene en Esperanto . De ” Halka” en Krakovo 1912 ghis ” Karmen ” en francio – kvinfoje prezentita en jaro 2013 .

Robert Poort
Robert Poort
2018-04-11 11:38
Respondo al  ekzistas

Interesa! Ĉu ekzistas informoj pri tiuj operoj en la Interreto?

ekzistas
2018-04-15 19:08
Respondo al  Robert Poort

Kara Robert, Certe pri la opero ” Halka ” ne ekzistas filmo ja prezentita en jaro 1912. La operon “Karmen ” kamerais profesiulo – sed filmon mi ne vidis.

La 9-an de majo 2018 mi renkontighos kun ” Karmen ” = Zrdravka en Gresiljono .
La reghisoro de Karmen estis Franjo Levekve- shi ankau prezentis la “kanton gheneral” de Mikis Teodorakis en UK de Kubo.

Robert Poort
Robert Poort
2018-04-16 15:10
Respondo al  ekzistas

Dankon por la informoj. Profesiulo filmis la operon “Karmen” en Esperanto, sed neniu eĉ scias kie trovi informojn pri tio. Tio estas stranga afero, simile al la fakto ke ekzistas tiom da elstaraj libroj en Esperanto kiuj preskaŭ neniu legos ĉar ili ne libere haveblas interrete, kio ofte signifas ke ili malrapide mortas sur iu polva breto. Bonvolu informi pri la opero Karmen kiam vi povas.

ekzistas
2018-04-17 9:35
Respondo al  Robert Poort

Kara Robert,
En Jutubo almenau estas spektebla fragmentoj el ” kanto gheneral ” de mikis teodorakis, plenumita de hhoro Interkant.
Mi mem kantis kvarfoje en francio kun vira koruso en ” karmen”
tintis sonoril de la laboristin – la revenon ni gvatas kun aklam- kaj ni sekvos vin bel cigaristinojn, al vi murmurante vortojn jen pri am .

La 9-an de majo mi demandos Karmen = Zdravka pri la sorto de la filma registrajho.
La originala opero ” karmen ” dauras pli ol du horojn.
La E- versio malpli longa- char mankis viraj solkantistoj.

Robert Poort
Robert Poort
2018-04-11 11:48

STUDIO kreis specialan Sternenhoch-paĝon: http://novajhoj.weebly.com/sternenhoch-opero.html
Mi daŭre aldonas novajn informojn al tiu paĝo. Pavel Pavlik de Verda Stacio jam subtekstis video-intervjuon kun la reĝisoro, kaj ektradukis ankaŭ video-intervjuon kun la komponisto de la opero.

Marek Blahuš
Marek Blahuš
2018-04-11 23:25

Pli bona (pli rekta) ligilo al la televida raporto por la supra bildo estas ankoraŭ kun /obsah/612099-narodni-divadlo-uvadi-operu-sternenhoch ĉe la fino (bedaŭrinde tiu ĉi retejo ne permesas al mi afiŝi ĝin en teksto de komento).

Robert Poort
Robert Poort
2018-04-14 0:53

STUDIO hodiaŭ prezentis du novajn videojn pri la nova opero en Esperanto: “La suferado de Princo Sternenhoch”. Pavel Pavlik de Verda Stacio en Prago, Ĉeĥio, aldonis subtekson en Esperanto al ambaŭ videoj. Klaku kaj spektu: http://novajhoj.weebly.com/sternenhoch-opero.html

Robert Poort
Robert Poort
2018-04-14 10:54

STUDIO prezentas artikolon de Boris Klepal: “Partituro kaj prezento”; recenzo de la muzika komponaĵo de la opero “La suferado de princo Sternenhoch” de komponisto Ivan Acher.

Originala artikolo en la ĉeĥa:
http://www.hisvoice.cz/cz/articles/detail/3655

Guglo-tradukon en Esperanto de tiu artikolo vi trovas en la STUDIO-informpaĝo: http://novajhoj.weebly.com/sternenhoch-opero.html

Boris Klepal skribas pri la elekto de Esperanto por la opero:

STUDIO prezentas artikolon de Boris Klepal: “Partituro kaj prezento”; recenzo de la muzika komponaĵo de la opero “La suferado de princo Sternenhoch” de komponisto Ivan Acher.

Originala artikolo en la ĉeĥa:
http://www.hisvoice.cz/cz/articles/detail/3655

Guglo-tradukon en Esperanto de tiu artikolo vi trovas en la STUDIO-informpaĝo: http://novajhoj.weebly.com/sternenhoch-opero.html

Boris Klepal skribas pri la elekto de Esperanto por la opero:

“Senŝanĝaj morfemoj (vorteroj) de Esperanto permesas senfinajn kombinaĵojn en tiu facile komprenebla sistemo. Ĝi estas tiel perfekta ilo por labori kun son-lingvo, ke ĝi estas strange, ke en operoj kaj ĉie en muziko ĝi ne estas uzata pli ofte.”