Zamenhof-urbo sen Zamenhof? de Libera Folio je 2016-12-182016-12-20 en movado La 12-an de decembro la urba konsilio de Bjalistoko post longa kaj stranga diskuto per unuvoĉa majoritato decidis, ke 2017 ne estos ”Jaro de Zamenhof” en la urbo. Pri la decido amplekse raportis ne nur polaj, sed ankaŭ alilandaj amaskomunikiloj. En sia artikolo Przemysław Wierzbowski rakontas pri la fono de la afero.
La membrokvanto de UEA falegis de Libera Folio je 2016-12-162016-12-20 La gvidantaro de UEA strikte sekretumas pri la nuna membrokvanto de la asocio, sed Libera Folio sukcesis ricevi aktualajn informojn. Kompare kun la pasinta jaro la individua membraro malkreskis je 23 procentoj. TEJO havas malpli ol 300 individuajn membrojn.
Asociaj membroj ŝanĝis la statuton de UEA de Libera Folio je 2016-12-162016-12-16 La statutŝanĝoj proponitaj de la estraro de UEA estis aprobitaj en la ĝenerala voĉdonado, kiu finiĝis la 15-an de decembro 2016. Tion anoncis la Centra Oficejo de UEA. Malpli ol triono el la individuaj membroj voĉdonis.
UEA denove serĉas novan redaktoron de Libera Folio je 2016-12-152016-12-16 La malsukcesoj de UEA trovi kontentigan solvon pri la redaktado de la revuo Esperanto daŭras. En novembro 2015 forlasis sian postenon la antaŭa redaktoro Fabricio Valle, kaj post nur iom pli ol jaro la estraro anoncis la eksigon de lia posteulo Attila Kaszás.
Libera Folio en pli bela pakaĵo de Libera Folio je 2016-12-152016-12-15 Ekde la zamenhofa tago 2016 Libera Folio ekloĝas en nova, pli fleksebla kaj pli facile ĝisdatigebla reteja sistemo. Ni kore dankas al nia ĝisnuna teknika respondeculo Jan Ulrich Hasecke, kiu prizorgis nian bultenon en sia servilo dum pli ol 12 jaroj.
de Libera Folio je 2016-12-152016-12-15 en interreto La senfina esperantigo ekis en 2008 Ekde 2004 Libera Folio loĝis en reteja sistemo nomata Plone. Tiam eĉ ne ekzistis esperantlingva versio de la nun ege populara publikiga sistemo WordPress. La tradukado komenciĝis en 2008, kaj neniam finiĝos, rakontas la respondeculo Cindy McKee en intervjuo de Libera Folio.
de Libera Folio je 2016-12-152016-12-15 en interreto ”Ni ĉie bezonas pli da travideblo” Dum dek du jaroj Jan Ulrich Hasecke en Germanio respondecis pri la teknika funkciado de Libera Folio. Ni petis lin rakonti pri siaj spertoj kaj pri tio, kio laŭ li ŝanĝiĝis en la reta mondo dum la tempo kiu pasis.
de Libera Folio je 2016-12-142016-12-15 en vidpunkto Ĉu ekzistas du movadoj? Miloj da homoj lastatempe eklernis Esperanton en la reto, sed ili apenaŭ videblas en la fizika mondo. En sia teksto Robert Nielsen pripensas, ĉu ekzistas du apartaj Esperantujoj – kaj ĉu eblas ilin kunigi.
de Libera Folio je 2016-12-042016-12-15 en vidpunkto Internan ideon por tutmondistoj! Influa intelektulo franca/usona, Guy Sorman (1944), verkisto kaj publicisto favora al klasika liberalismo, ĵus legis la pri-Esperantan libron “Bridge of Words” de Esther Schor, kaj publikigis interesajn pensojn en sia blogo. Preter etaj eraroj pri faktoj, frapas lia favora sinteno al la interna ideo, kiu laŭ li portas aktualegan mesaĝon al la nuna mondo.
de Libera Folio je 2016-12-032017-02-20 en movado, TEJO TEJO kolektas donacojn por afrika IJK TEJO kolektas monon por realigi la planatan venontjaran afrikan IJK-n. La unuavica celo estas havigi la monon por la deviga propra kontribuo de TEJO por projekto financata de EU. Ni petis al Łukasz Żebrowski, la kunordiganton de la monkolekta kampanjo, rakonti pri la afero.