Esperanto sur la scenejo en nederlanda teatro

“House of Nouws”, nederlanda teatrogrupo de junuloj, kreis teatraĵon pri Esperanto kaj kvarfoje prezentis ĝin kun plena salono de 80 homoj en prestiĝa tutsemajna kultura festivalo en la urbo Den Bosch.

“La plej bona ideo” sur la scenejo.

La titolo de la teatraĵo “La plej bona ideo por ĉiuj” jam en si mem estis atentoveka mesaĝo, opinio de junuloj pri la solvo por la problemoj de interkultura miskomunikado kaj sensukcesaj provoj je interkompreniĝoj.

Sanne Nouws, la reĝisoro kaj verkinto de la intrigo en la reto trovis la solvon por la problemo kaj tuj ekinteresiĝis pri la sorto kaj funkcio de Esperanto en la nuntempa mondo. Ŝi kontaktis esperantistojn, vizitis la lokan klubon de Amsterdamo kaj kune kun la dramaturgo vizitis plurajn esperantistojn ankaŭ en iliaj hejmoj.

La teatraĵo naskiĝis el tiuj interparoloj kaj respondoj al ŝiaj demandoj pri Esperanto, pri tio, kio okazus se oni forprenus de ni Esperanton kaj similaj. En la realigo miksiĝas faktoj kaj fikciaj elementoj. La baza situacio disvolviĝas inter kvar esperantistoj, kiuj okazigas la adiaŭan ceremonion de Esperanto, kiu devas ĉesi. Fakte la publiko ĉeestas la entombigon de Esperanto.

La rolantaj aktoroj bone reprezentas nian komunumon, ja ili mem devenas el kvar landoj. Komencanto kaj fluparolantoj, inter ili la ĉiam ĉie propagandanta verva verdulo kune volas efektivigi la planon, inkludante ankaŭ la publikon. En la prezento intermiksiĝas kvin lingvoj, Esperanto, la angla (plurfoje atakata), nederlanda, hispana kaj islanda.

La podio estis en angulo de la salono, la seĝoj grupiĝis en diversaj blokoj, antaŭvideblis interagoj.
Nina, la ĉeforganizanto de la ceremonio per “Mi petas vin ekstari” atingis sian celon. La ĉeestantoj komprenis la mangeston kaj transprenis la etoson, komence kun iom da ridetoj, sed fine kun inda patoso provis kunzumadi la Esperanto-himnon.

Ĝin la kvar aktoroj, en la muzika aranĝo de Gunnar, unu el ili, kunkantis parkere, multe pli bone ol oni aŭdas tion en veraj Esperanto-aranĝoj, inklude ankaŭ kongresojn. Nu jes, almenaŭ je la entombigo indus fine koni unu el la ĉefaj simboloj de la movado.

Je la komenco, antaŭ la bonveniga parolado venis instrukcioj, kompletigo de la retadresa listo, ĉirkaŭirigo de bondezirkarto, sendota al iu Erik, kiu volus ĉeesti, sed enhospitaliĝis pro apopleksio. Kelkaj ridetis, sur la vizaĝo de aliaj videblis timeto: ĉu la tuto okazos en tiu nekomprenata lingvo? Sed oni obeis, skribis kaj pludonis la dokumentojn.

Bram, videble la plej fervora batalanto, komencinte la “Bonvenigan paroladon” baldaŭ konstatis, ke oni ne komprenas lin. Post hezitplena diskuto ili decidis daŭrigi en la naciaj lingvoj: nederlanda/flandra pro Nina kaj Bram, hispana pro Camilla el Urugvajo, islanda pro Gunnar, kaj angle por ĉiuj aliaj, por la publiko. Vera Babelo, kompleta kaoso kiam Nina provis traduki ĉion al la angla kaj la tri aliaj parolis samtempe, ĉiu en sia lingvo.

Ridetoj, konfuzo, ridoj. Do, tiom da lingvoj estis tro. Kion fari? Elimini la islandan, ja estas nur unu persono en la salono, altega pli ol 2 metrojn, tamen parolanto de “minoritata”, malgranda lingvo. Gunnar reiras al la piano, trista. Senteblas la kompato de la publiko.

Sekvas kelkaj pliaj situacioj pri “miskomunikado”, inter ili amkonfeso de Camilla al Gunnar, la “komencanto”, kiu reciproki ĝin kapablas nur en la islanda. Longe, emociplene, sed kion li diras?

Por pruvi, ke Esperanto pli facilas, la publiko ricevas muzikan, rep-ecan lecionon pri numeraloj.

Sed kio pri la entombigo, kie estas la mortkondamnito?

Oni preparas la ejon, la tablon por la ĉerko, kaj post meditiga muzikpeco ĉiu ricevas surfolie la tekston de la Himno. La kadra strukturo de la teatraĵo sentigas la baldaŭan alvenon de la fino.

Ni ekstaras kaj kantas la Himnon, kune, aktoroj kaj publiko … sed subite Gunnar ĉesas muziki … sabotas la neniigon de Esperanto kaj la publiko scias, ke li ne volas perdi la komunan lingvon kun Camilla.

Ĝuste li, kiu ankoraŭ eĉ ne regas bone Esperanton, eksentas ĝian nehaveblecon. Diskuto, disputo. La fervorulo tamen devas plenumi la taskon, kaj la ĝis nun plej verda rolanto, frustriĝinte pro la nekompreno de la publiko (“malobstine kaj senpacience” do, malzamenhofe), kriege insistas pri la neceso “ĉesigi Esperanton”.

Oni enportas la ĉerkon, fakte brankardecan strukturon kun stokitaj Esperanto-libroj kaj verdaj plantoj kaj kun iu mistera objekto fine de la instalaĵo. Ĝi estas la “gilotino”. Oni rapide reprenas la disdonitajn foliojn de la publiko kaj per la maŝino kruele, folion post folio, neniigas la Himnon, la simbolon de Esperanto, la plej bonan ideon por ĉiuj.

La plimulto de la publiko venis nenion sciante pri Esperanto, multaj eble konvinkiĝis dum la prezento pri ĝiaj rolo kaj utilo, kaj ŝoke travivis la perdon de tio, kion ili eĉ ne konis aŭ posedis antaŭe. Bedaŭri la perdon de io nehavebla povas gvidi al kompleta rezigno, sed ofte kaŭzas ribelon, la fortan volon tamen provi, tamen voli havi. La tristeco pri maleblo profiti el io bonega… eble kreos proteston, igos la homojn serĉi, ekkoni… tamen lerni… eble.

Tri prezentojn el entute kvar ĉeestis manpleno da esperantistoj. Ili estis ĉirkaŭataj, pluraj deziris aŭdi la lingvon, scii pli pri ĝi.

La festivala reta kaj paperforma novaĵ-organo aperigis intervjuojn pri la lingvo kun la aŭtorino kaj reĝisorino kaj alian kun sperta, “mondkonata lingvoinstruisto”. En la ejo informiloj kontentigis la ĵus naskiĝintan scivolemon.

Dum tuta semajno la retejo de la festivalo daŭre aperigis informojn pri Esperanto, flirtigis nian flagon, kaj en la unua paĝo de la retejo de la regiona nederlanda gazeto eĉ post pluraj tagoj videblis pozitiva artikolo, kun foto kaj kun titolo pri Esperanto.

Kelkaj esperantistoj estis inkluditaj kunlabori en la prepara fazo kaj ili povis priopinii la surscenigon. La junaj aktoroj ricevis lecionojn pri prononcado de Katalin Kováts kaj lernis etan bazon de la lingvo. Ili vere lernis la Himnon, pro kio fine de la premiero Katalin surpodie transdonis al ili atestilojn, pli frue akiritajn de Hori Jasuo el Japanio.

La teatraĵo post la festivalo estos somere ankoraŭ dufoje prezentita en Nederlando.

Ni dankemas al la junuloj pro ilia laboro. Ni scivolas ĉu ili restos simpatiantoj kaj malkovros, ke Esperanto estas vere la plej bona ideo por ĉiuj, ankaŭ por ili.

Katalin Kováts

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Avizi pri
ekzistas

retejo de festivalo filtrigis = flirtigis nian verdan flagon

Zlatko Tišljar
Zlatko Tišljar

La demando estas chu la teatranoj organizos iun enketon dum la prezentajhoj per kiu ili konstatos chu la temo estis teatre alloga por la publiko.