Nova Direktivo de EU pri kopirajto povos damaĝi minoritatajn lingvojn de Libera Folio je 2019-03-122019-03-12 Ne ankoraŭ aprobita nova eŭropa regulo pri kopirajto minacas plurajn lingvojn kaj ankaŭ agadon de multaj aktivuloj. La nova direktivo povus mortigi lingvojn, kiuj ne havas propran televidon, opinias Václav Zouzalík. Agado de esperantistoj ankaŭ estas minacata.
Posedanto de esperanto.com: Ĉiu movado suferas pro egooj kaj manko de kunlaboremo de Libera Folio je 2019-02-122019-02-12 Posedanto de la domajnoj esperanto.com, /.info kaj /.tw, Steve Cobb rakontis en intervjuo al Libera Folio, kiel li sukcesis akiri la domajnojn, pri sia sperto rilate pluvendon kaj administradon de la retejoj. “Mi negocis por esperanto.com, atendante ke ĝin aĉetos UEA. Sed UEA ne interesiĝis”, – asertas Cobb.
La komitato de TEJO eksigis estraranon de Libera Folio je 2018-12-312018-12-31 La komitato de TEJO ricevis la financan raporton, kiun ĝi atendis 11 monatojn. Krome, ĝi decidis pri eksigo de unu el la estraranoj, blokis dungon de Roy McCoy kaj akceptis novajn politikajn poziciojn. Rogier Huurman raportas pri la diskutoj kaj decidoj el Hirschluch (Germanio), kie la komitato kunvenis de la 29-a ĝis la 31-a de decembro, kadre de la 10-a Junulara E-Semajno.
Kalle Kniivilä forsendita el Rusio de Libera Folio je 2018-12-222020-02-24 Eksredaktoro de “Libera Folio” Kalle Kniivilä, ekde oktobro oficinta en la sveda ambasado en Moskvo, estis forsendita el Rusio laŭ la decido de rusiaj instancoj. Mem Kniivilä nek komentas, nek konfirmas, nek malkonfirmas la fakton.
Kien malaperis la Unua Libro? de Libera Folio je 2018-12-042018-12-06 Kion necesas fari por denove inspiri multajn homojn lerni Esperanton, demandas Jolanta van Holstein. En 1887 ne ekzistis interreto, tamen la ideo sukcese disvastiĝadis. Ĉu venis tempo reeldoni kaj traduki en ĉiujn naciajn lingvojn la Unuan Libron?
Kial mi partoprenos UK-ojn? de Libera Folio je 2018-10-142018-11-29 “Oni tro multe parolas en Esperantujo pri “obstinaj baroj”… Sed iu el la baroj tamen restas – aĝo. Ĉu vere ni devas havi renkontiĝojn por junuloj kaj por maljunuloj? Kial ne por viroj kaj virinoj aparte?”, – skribas Anna Striganova responde al la artikolo de Robert Nielsen.
Junulara movado: mortinta aŭ reviviĝanta? de Libera Folio je 2018-09-282018-09-29 Ricevinte la novan Jarlibron, oni povas konsterniĝi pro la evidente pli kaj pli malaperantaj Landaj Sekcioj de TEJO. Ili perdas membrojn, pluraj fakte mortas. Ĉu la nova estraro de TEJO konscias la riskon?
UEA instigas respondi ĝuste al EU-enketo de Libera Folio je 2018-08-302018-08-31 La prezidanto de UEA, Mark Fettes, instigas esperantistojn respondi al enketo de la Rajtprotektanto de EU pri multlingveco. ”Esperantistoj devus ludi aktivan rolon en tiaj civitanaj iniciatoj”, li skribas en gazetara komuniko. UEA eĉ proponas pretajn respondojn.
Esperanto ne nepre helpas lingvolernadon de Libera Folio je 2018-08-282018-08-28 Propedeŭtiko dum multaj jaroj estis furora vorto en antaŭenigo de Esperanto. Oni ofte asertis, ke instruado de Esperanto draste faciligus lernadon de pliaj lingvoj. Sed kiukondiĉe kaj kiom multe Esperanto kiel unua fremdlingvo efektive helpas ĉe la lernado de plia lingvo? Tion esploras Lu Wunsch-Rolshoven en sia artikolo.
IJK sen dormo sed kun multe da publika atento de Libera Folio je 2018-08-192018-08-19 Carlos Pesquera Alonso iom kontraŭvole iĝis la ĉeforganizanto de la ĉi-jara IJK en Badajoz, Hispanio. Pro la multa laboro dum la kongresa semajno li apenaŭ havis tempon dormi aŭ mem partopreni la IJK-n, sed la kongreso iĝis sukceso kaj estis rimarkita de la amaskomunikiloj, li rakontas en interjvuo de Rogier Huurman.