UEA instigas respondi ĝuste al EU-enketo

La prezidanto de UEA, Mark Fettes, instigas esperantistojn respondi al enketo de la Rajtoprotektanto de EU pri multlingveco. “Esperantistoj devus ludi aktivan rolon en tiaj civitanaj iniciatoj”, li skribas en gazetara komuniko. UEA eĉ proponas pretajn respondojn.

Emily O'Reilly, la Rajtprotektanto de EU. Foto: EU.

Je la 23-a de julio 2018 la Rajtoprotektanto (“Ombudsmano”) de la Eŭropa Unio malfermis publikan konsultiĝon pri la uzo de lingvoj en la organoj de EU. Nun UEA unike alvokas al esperantistoj plenigi la enketon, kaj eĉ proponas respondojn.

Eŭropa Unio havas 24 oficialajn lingvojn, kaj EU-civitanoj rajtas uzi ĉiun el ili por komuniki kun instancoj de la Unio, kaj ricevi respondon en tiu sama lingvo. Ene de la organoj de EU tamen oni ofte uzas nur kelkajn lingvojn: la angla, la franca, kaj la germana havas specialan statuson kiel “proceduraj lingvoj”.

Ĉiu instanco havas proprajn oficejajn kutimojn kaj regulojn por decidi, kiun lingvon oni (ĉefe) uzas inter laborantoj kaj en labordokumentoj. Plej ofte temas pri la angla kaj/aŭ la franca. La suma kosto de la tuta tradukado kaj interpretado ĉe ĉiuj organoj de la EU estas ĉirkaŭ 1 miliardo da eŭroj jare, aŭ 2 eŭroj por ĉiu EU-civitano.

La ĉefa celo de la Rajtoprotektanto estas pritrakti plendojn de civitanoj kaj organizoj pri misagado de EU-instancoj. Ties oficialaj prijuĝoj estas nur rekomendaj, sed EU-instancoj ĝenerale akceptas kaj aplikas ilin. Similaj postenoj ekzistas en multaj landoj de la mondo, kaj ili ofte estas la plej alirebla punkto por civitano, kiu spertas problemon kun la registara burokratio.

La Eŭropa Rajtoprotektanto ankaŭ rajtas memstare komenci esploron pri la funkciado de Eŭropaj instancoj. Tiu rajto estas nun utiligata por starigi publikan konsultiĝon pri la uzado de lingvoj.

La Rajtoprotektanto rimarkigas en la priskribo de la konsultiĝo, ke EU-instancoj ja en kelkaj okazaj rajtas limigi la multlingvecon pro praktikaj kaj buĝetaj kialoj, sed mankas iu travidebla unuforma regularo pri tio.

Plej zorgiga estas la manko de lingvaj versioj en retpaĝoj kaj en publikaj konsultiĝoj, ambaŭ forumoj celataj al vasta publiko. La konsultiĝo demandas, ĉu estu oficiala regularo pri lingvouzo ene de instancoj, por publikaj retpaĝoj kaj publikaj konsultiĝoj, kaj kiam kaj kiel oni limigu la aron de uzataj lingvoj. Fine venas demandoj kiel estu pagota la eventuala plia tradukado, kaj ĉu estas rolo por maŝintradukoj.

Individuoj kaj organizoj neregistaraj, registaraj kaj komercaj rajtas respondi al la konsultiĝo. La publika konsultiĝo estas alirebla rete, havebla en ĉiuj oficialaj EU-lingvoj, kaj la limdato por kontribui estas la 30-a de septembro 2018.

En gazetara komuniko aperinta la 29-an de aŭgusto prezidanto de UEA Mark Fettes komentas jene:

“Estas salutinde, ke la Ombudsmano petas la opiniojn de la civitanoj pri tiel grava temo. Nia movado de multaj jaroj substrekas ke lingva justeco estas esenca dimensio de justa socio. La eŭropaj civitanoj spertas tre malegalecan traktadon de siaj lingvoj. Ni pledas por Esperanto kiel integrita elemento de justa lingvopolitiko por ĉiuj civitanoj. Esperantistoj devus ludi aktivan rolon en tiaj civitanaj iniciatoj. Per niaj respondoj ni montru, ke ni pensas pri Esperanto ne izolite, sed en la kunteksto de kompleksa moderna socio kun multaj lingvoj. Iom post iom, ni eduku aliajn pensi same.”

Temas fakte pri la unua fojo, ke gazetara komuniko de UEA alvokas al partopreno en specifa ekstera agado. Aperis antaŭe alvokoj por kontakti lokajn gazetojn aŭ konatojn, sed ne por direkti la esperantistaron amase respondi al unu enketo, kiel okazas nun.

UEA tradukis la demandojn al Esperanto kaj rekomendas respondojn en rete alirebla dokumento. Ĝi rekomendas starigon de klaraj unuecaj politikoj pri lingvouzo, kaj ĝenerale proponi dokumentojn kaj retpaĝojn en laŭeble multe da lingvoj. Kie tio ne estus praktika, UEA rekomendas proponi version en kelkaj EU-lingvoj kaj en Esperanto. Fine ĝi rekomendas, ke ŝtatoj kun favorata laborlingvo kontribuu pli al la tradukbuĝeto, por kompensi tiun avantaĝon.

Rogier Huurman

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Avizi pri
Lu_

Leginte la artikolon kaj jam post la komuniko de UEA mi havas tri rimarkojn kun kelkaj demandoj: – Legeblas, ke "UEA rekomendas (…)". Kiu estas "UEA" en tiu frazo? Ĉu la estraro voĉdonis tiujn rekomendojn? Ĉu la komitato? Ĉu okazis diskuto pri la temo? Kiu formulis la respondojn? Kial oni rekomendas ĝuste tiel respondi? Kio estas la fono de la tuto? Ĉu Mark Fettes estas la sola homo, kiu entute interesiĝas pri la temo? Ĉu li formulis la rekomendojn? (Kiel same la manifeston de Prago.) Ja estas tiel, ke lia nomo estas la sola, kiun oni mencias en la gazetara… Legi pli »

Andreas
Andreas

Lu: "Iel mi havas la impreson, ke la temo ne vekas tro grandan intereson en Esperantujo…"

Mirigus min, se la temo vekus grandan intereson ekster Esperantujo.

Lu: "Eble la tuto estas ankaŭ iom malfacile komprenebla."

Mi spekulativas, ke interalie pro tiu malfacila komprenebleco kaj/au pro mankanta intereso pri la temo ne partoprenas rimarkeble granda nombro de homoj "normalaj" (do homoj karakterizataj interalie de tio, ke Esperanton ili nek parolas nek favoras [eble ankau ech ne konas]).

Kaj jen la shanco: Se partoprenas chefe tiuj, kiuj proponas uzadon je Esperanto, tiaj proponoj videblos en la enketrezulto.

Lu_

Pri la malĝustaj rimarkoj pri Esperanto, kiujn faris la EU-Komisiono, mi intertempe verkis kaj sendis leteron al la EU-rajtodefendantino. Krome mi unu plian fojon volas skribi al la EU-Komisiono mem; ĉi tion mi jam finverkis, sed ankoraŭ ne sendis, ĉar mi volas ĝin ankoraŭ priparoli kun aliaj.

Se ankaŭ vi estas interesita pri tio plendi ĉe EU kaj ties rajtodefendantino pri tiuj misaj asertoj, mi ĝojos pri viaj komentoj aŭ rekta kontaktado.

Lu Wunsch-Rolshoven

Kris KEZER
Kris KEZER

Bonvolu proponi ligilon al tiu enketo (mi ne trovis ĝin …) Amike Kris

Andreas
Andreas

Dankon por la atentigo pri tiu enketo. Jen "Miaj respondoj en enketo de Europa Unio pri lingvo-uzo en ghiaj organoj":
https://goo.gl/Qm3y1F .

Lu_

Interese legi viajn respondojn en la germana kun traduko al Esperanto. Mi eksciis, ke ankaŭ alia germano almenaŭ rondleteris siajn respondojn en la germana. Ĉu ankaŭ aliaj homoj jam respondis kaj povos disponigi ĝenerale siajn respondojn en nacia lingvo? Estus unuflanke interese povi diskuti elirante de tiaj respondoj, aliflanke eble iom pli praktike, se oni havas jam la respondojn en naciaj lingvoj.

Licxjo
Popularega komentanto
Licxjo

Mi apenaŭ povas deĉifri la demandojn. Des malpli mi emas respondi. Kaj pro tio ke mi loĝas ekster la Eŭropa Unio, mi supozas ke miaj opinioj estus prifajfindaj.

Cetere, kion oni supozas fari post ricevado de tiom da tekstaj respondoj? Kiu kapablas analizi ilin kaj formuli ian resumon? Nuntempe oni enketas per elektoj inter diversaj respondoj, ne per eseetoj kiujn neniu finfine legos aŭ komprenos.

Andreas
Andreas

Tiel estis ankau che mi post mia triafoja tralegado de la demandoj. Sed finfine mi decidighis prezenti respondojn, por ke la enketantoj eksciu, ke estas minimume unu homo, kiu proponas ion favore al lingva egalrajteco.

Mi ne volas ekskluzivi tion, ke ili fasonis la enketon intence tiel malfacila kaj tiel neoportuna, esper-atendante, ke estos plej eble malmultaj respondintoj. Tiaokaze la enketintoj povos, resendante al la enketo, a) senbazigi la eventualan riprochon, ke ili ne okupighis pri la lingva problemo, kaj b) konservi plu la nuntempan situacion kun la pravigo, ke ne sufiche da homoj interesighas pri la temo.

Molnár László
Molnár László

Kara Andreas,
Kion ekscii kaj proponi al lingva egalrajteco ? Jen la respondo :

" Lingva justeco ekzistus, se por la komunikado ni cxiuj utiligus la saman lingvon, kiun ni cxiuj
scipovus same bone, cxar en tiu kazo ni cxiuj havus la samajn kondicxojn por bone kompreni unu la
aliajn kaj la samajn sxancojn, ekzemple sur la inversaligita, au transnacia labormerkato.
/Originale verkita en Esperanto de Andreas Künzli /

Krizipo
Tre ŝatata komentanto
Krizipo

EU-instancoj ofte invitas memformulitajn opiniojn. Mi ne dubas, ke tiaj opinioj estas legataj kaj povas influi internajn diskutojn kaj proponojn. Supozeble ne tro multaj respondas tiajn invitojn. Verŝajne precipe lobiistoj atentas pri la opinio-invitoj. Do, same kiel UEA.