La estraro de UEA esploras la krizon en la CO de Libera Folio je 2017-10-312017-10-31 Dum pluraj monatoj venadas signaloj pri grave malboniĝinta etoso en la Centra Oficejo de UEA. La estraro de la asocio laboras por solvi la problemon.
La Centra Oficejo ekparolis angle de Libera Folio je 2017-10-182017-10-30 Dum jardekoj la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo estis la plej esperantlingva loko en la tuta mondo, sed jam ne. Volontuloj ne plu bezonas scipovi Esperanton, kaj por komuniki kun ili la oficistoj devas paroli angle.
Bosniaj esperantistoj subtenas la katalunan popolon de Libera Folio je 2017-10-112017-11-21 UEA kaj ĝiaj landaj asocioj devas esti politike neŭtralaj, kaj sekve ne povas alpreni oficialan starpunkton en la disputo pri la eventuala sendependiĝo de Katalunio. La landa asocio de UEA en Bosnio tamen sendis subtenan leteron al Kataluna Esperanto-Asocio.
La deficito de UEA duobliĝos de Libera Folio je 2017-10-022017-10-02 Antaŭvideblas, ke la buĝeta deficito de UEA en 2017 estos pli ol 100.000 eŭroj, laŭ informoj donitaj de la estraro. Tio estos la plej granda deficito de UEA iam ajn.
EU financos studon pri Esperanto de Libera Folio je 2017-09-262017-09-27 Ĉu vere studoj de Esperanto faciligas lernadon de aliaj lingvoj? Tion esploros nova projekto kun la nomo “Lingva Akcelilo”, kiun financas Eŭropa Unio.
Mistajpo aligis 2 447 homojn al la UK en Lisbono de Libera Folio je 2017-09-012017-09-01 Preskaŭ 2 500 homoj frue matene la 1-an de septembro ricevis retpoŝtan konfirmon pri aliĝo al la venontjara Universala Kongreso en Lisbono, kvankam ili nek aliĝis nek pagis. La amasmesaĝo estis dissendita pro malfeliĉa mistajpo.
Fantomoj hantas en la Jarlibro de Libera Folio je 2017-08-282017-08-28 La novan Jarlibron de UEA hantas homoj kaj adresoj, kiuj devus ne troviĝi tie. Reaperas ne nur nomoj de delonge eksaj respondeculoj, sed eĉ forpasintoj. La Jarlibro estis preparita de EU-subvenciata volontulo, ŝajne kontraŭ la reguloj de la volontula programo.
Demisiis la kongresa asistanto de UEA de Libera Folio je 2017-08-182017-08-18 Ĵaŭde la 17-an de aŭgusto anoncis sian demision Tobiasz Kaźmierski, kiu dum preskaŭ naŭ jaroj laboris en la Centra Oficejo de UEA. En letero al la estraro li esprimis malkontenton pri la nuna evoluo de la asocio.
Enric Baltasar kontentas pri unujara mandato de Libera Folio je 2017-08-172017-08-17 La nova prezidanto de TEJO volas pligrandigi la membronombron de la asocio kaj fortigi ĝiajn financojn, li diras en intervjuo de Libera Folio. Li estas la unua prezidanto de TEJO, kies mandatperiodo daŭros nur unu jaron.
Enric Baltasar nova prezidanto de TEJO de Libera Folio je 2017-08-102017-08-10 Malfrue merkrede vespere la komitato de TEJO elektis novan estraron de la asocio por la venonta jaro. Kiel prezidanto estis elektita Enric Baltasar, kies oficiala nomo estas Pau Codina.