Ukrainiaj esperantistoj kunvenis ĉe la fronto de Libera Folio je 2017-06-092017-06-09 Dum la unua semajnfino de junio en Slovjansk en orienta Ukrainio okazis malgranda Esperanto-renkontiĝo, kiun sukcesis partopreni ankaŭ unu esperantisto veninta el la alia flanko de la apuda milita frontlinio.
Biciklado kun mortintoj de Libera Folio je 2017-06-092017-06-09 La centjara datreveno de la forpaso de Zamenhof estas celebrata ĉie en la mondo. Kvin esperantistoj en Kopenhago faris celebradon en tute nekutima maniero: biciklado de unu esperantista memorejo al alia tra la urbo. La gvidinto Jens S. Larsen raportas.
EU-komisionano faris paroladon en Esperanto de Libera Folio je 2017-06-082017-06-08 La litova ano de la eŭropa komisiono, Vytenis Andriukaitis, ĉeestis la Germanan Esperanto-Kongreson en Freiburg kaj faris paroladon pri Zamenhof en Esperanto.
TEJO daŭre sen buĝeto sed baldaŭ sendependa de Libera Folio je 2017-06-062017-06-06 Grava ero en la konflikto inter TEJO kaj UEA eble baldaŭ solviĝos, se la nova statuto de TEJO fine estos oficiale registrita. Tamen la sendependiĝanta TEJO daŭre ne havas buĝeton por 2017.
Rekorda minuso de 86.700 eŭroj ĉe UEA de Libera Folio je 2017-05-302017-06-04 La pasinta jaro finiĝis kun minuso de pli ol 86.700 eŭroj en la kontoj de UEA. La estraro atendas malbonan financan rezulton ankaŭ en 2017, sed esperas je subvencioj kaj donacoj.
Ukrainiaj esperantistoj invitas al la fronto de Libera Folio je 2017-05-152017-05-15 Ukrainiaj esperantistoj komence de junio organizos Esperanto-renkontiĝon en orienta parto de la lando, proksime al la milita fronto. En la programo estos interalie ekskurso en ruinaj kvartaloj de Slovjansk, detruitaj dum la daŭranta milito.
Aresto kaŭzis batalon inter rusiaj esperantistoj de Libera Folio je 2017-04-292021-12-25 La aresto de la 25-jara esperantisto Dmitrij Bogatov en Moskvo kondukis al reciproka insultado kaj preskaŭa interbatado de du veteranoj de la rusia movado. Post la konflikto unu el ili anoncis sian demision el la estraro de Rusia Esperantista Unio.
TEJO sen buĝeto “pro sabotado de UEA” de Libera Folio je 2017-04-192017-04-21 La estraro de TEJO dum ĵusa komitata kunsido daŭre ne povis prezenti financan raporton pri la jaro 2016, nek buĝeton por la jaro 2017. Laŭ la estraro la problemo estas kaŭzita de la fakto, ke la Centra Oficejo ne donas al la kasisto de TEJO la bezonatajn informojn.
Esperantisto malliberigita en Moskvo de Libera Folio je 2017-04-172017-04-17 La aŭtoritatoj akuzas la 25-jaran matematikiston pri disvastigo de “alvokoj al terorismo”. Li estis arestita interalie por malhelpi ke li veturu al Italio, kie li planis ĉeesti esperantistan renkontiĝon.
Pardonpeto pro libera esprimado de Libera Folio je 2017-04-142017-04-14 La estrara deklaro ĵus aperinta en la revuo Esperanto signifas, ke le revuo ne plu bezonos intervjuotojn, opinias Nikola Rašić: “La estraro mem povas plenigi la intervjuojn per la ĝustaj sintenoj, per la oficialaj veroj… kiuj ne ĝenas fidelajn membrojn kaj kunlaborantojn.”