Kien malaperis la Unua Libro?

Kion necesas fari por denove inspiri multajn homojn lerni Esperanton, demandas Jolanta van Holstein. En 1887 ne ekzistis interreto, tamen la ideo sukcese disvastiĝadis. Ĉu venis tempo reeldoni kaj traduki en ĉiujn naciajn lingvojn la Unuan Libron?

Antaŭ 131 jaroj, en 1887, kiam Ludoviko Zamenhof eldonis sian Unuan Libron kun la ideo pri Internacia Lingvo, ne ekzistis interreto, ne ekzistis apoj kiel Duolingo, programoj por lerni la lingvon … nek io ajn komparebla kun la nuntempaj teknikaĵoj, kiu faciligus la disvastigon de la lingvoprojekto de Zamenhof.

Tamen la ideo disvastiĝadis tra la tuta mondo … Zamenhof sendis per simpla, tradicia poŝto la libron al diversaj homoj por ke ili legu ĝin, pripensu la aferon kaj subtenu lin por realigi lian revon. La libro enhavis i. a. klarigojn de la aŭtoro pri lia ideo kaj pri la lingvo mem, la 16 regulojn de la lingvo, kelkajn tradukojn en tiu Lingvo Internacia, simple por montri ke ĝi funkcias, ke oni povas esprimi ĉion en ĝi kaj traduki al ĝi ĉiujn verkojn. Kaj la libro enhavis ankaŭ kuponojn, kiun li petis resendi al li kiel deklaron ke oni volas lerni la lingvon, kaj ke oni lernos ĝin, se 10 milionoj da homoj deklaros la samon. Kaj jen: la homoj legis la libron kaj reagis.

La unua kiu kontaktis L. Zamenhof estis Antoni Grabowski. Jam en la jaro 1887 Grabowski aĉetis kaj trastudis la freŝe aperintan libreton “Dr-o Esperanto. Internacia Lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro”, en kiu L. L. Zamenhof prezentis sian lingvoprojekton. Forte impresita de ties travidebla strukturo kaj surprize rapide akirebla esprimkapablo, Grabowski vojaĝis al Varsovio kaj vizitis Zamenhof; en tiu tago okazis inter ili la unua buŝa dialogo en Esperanto. Poste Grabowski per siaj tradukoj tre grave influis la evoluon de la Esperanta literatura lingvo. La elpoligo de la epopeo “Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz fare de Grabowski apartenas al la plej brilaj tradukoj al Esperanto, iam ajn aperintaj.

Nuntempe ekzistas multege da kursoj, lernolibroj, lerniloj kaj apoj por alproprigi Esperanton. Sed kie estas tiuj esperantistoj kiuj ellernas Esperanton bone? Kiuj faras tion je la nivelo de la unuaj esperantistoj? Kial oni forgesis la Unuan Libron? Mi volontege lanĉus la ideon eldoni la Unuan Libron en ĉiuj lingvoj, ĉar la Unua Libro, enhavanta la klarigojn de Zamenhof, liajn emocian peton kaj instigon atenti lian verkon, kaj ankaŭ la bazajn principojn, estas la plej bona lernolibro de Esperanto iam ajn eldonita.

En la Unua Libro mi trovis ne nur respondojn al la demando “kial lerni Esperanton”, sed mi trovas en ĝi ankaŭ inspiriĝon por mia Esperanto-agado. Zamenhof metis en la Unuan Libron ne nur raciajn klarigojn pri sia lingvo internacia, sed ankaŭ ĉiujn siajn emociojn, kiuj profunde tuŝas min ĉiufoje denove kiam mi relegas la libron. La Unua Libro enhavas ĉiujn argumentojn kaj pledojn por Esperanto. Mi opinias, ke oni ne bezonas elpensi kaj presi novajn varbilojn, sufiĉus traduki al naciaj lingvoj la Unuan Libron kaj disdoni ĝin. Ĝi estas la plej bona kaj la plej alparoliga varbilo por Esperanto kiun mi konas. Zamenhof montris per ĝi sian genion. En 1887 li aplikis merkatadon de sia verko sur la nivelo de la 21-a jarcento. Sur la unua paĝo de la libro videblas la frazo: “Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia.” Zamenhof humile kaj modeste petas atenton kaj aktivan helpon de la tuta homaro por sia verko, kiu kostis al li multe da tempo kaj sano. La celo estas do tutmondigi la lingvon. Tio estas la tasko de la Esperanto-movado kaj de ĉiu esperantisto.

Jolanta van Holstein

65 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lu
Lu
2018-12-04 8:57

Certe tre belas la Unua Libro kaj ankaŭ mi ŝatas legi en ĝi. Eble reeldonu ĝin unue en unu aŭ du lingvoj kaj laŭ la rezulto daŭrigu. Vi gajnos multan aplaŭdon!

Tamen indas konscii, kion Goethe en Faŭsto formulis tiel ĉi: Kiu alportas multon, tiu alportos ion por multaj. ("Wer vieles bringt, wird manchem etwas bringen.") La homoj estas malsamaj kaj se io plaĉas al oni mem, oni ne atendu, ke ĉiuj aliaj estos same entuziasmaj. Mi mem ĵus kun aliaj kreis informilon pri Esperanto, kiu aparte prezentas multajn informojn pri la hodiaŭa Esperanto-komunumo – faktojn, pri kiuj ekzistas multaj eraraj opinioj en la mondo kaj bedaŭrinde eĉ inter la lingvistoj. Ĝi ne diras ĝin, sed ĝi estas celita al lingvistoj, lingvo-studentoj kaj lingvemuloj. La teksto estas ĝuste tiel aranĝita, ke ĝi prezentas la Esperanto-realon pri multaj temoj, pri kiuj cirkulas eraraj onidiroj. En la germana ĉe http://www.esperantoland.org/dosieroj/de.pdf kaj http://www.esperantoland.org/dosieroj/de1.pdf , por la angla, franca kaj itala metu en, fr aŭ it anstataŭ de. Komentoj bonvenas; supozeble okazos plua redaktado. (La adreso iam ŝanĝiĝos por la fina versio.)

Mia impreso estas, ke grava diferenco inter 1887 kaj hodiaŭ estas, ke tiam oni nenion sciis pri Esperanto, dum hodiaŭ multaj homoj havas eraran kredon pri ĝi. Ekzemple oni kredas, ke Esperanto estus jam mortinta, ke ne ekzistus kantoj aŭ libroj aŭ aŭtoroj, ne denaskuloj nek denaskularo nek la gepatraro kaj aliaj ĉiutagaj uzantoj de Esperanto. Iuj kredas, ke ne eblus vortludoj en Esperanto. Aliaj supozas, ke por ĉinoj Esperanto estus same malfacila kiel lerni la francan aŭ italan. En mia germanlingva studo pri multaj misaj asertoj, ĉefe de lingvistoj, mi iom prezentas la faktan situacion kaj la misan prezenton fare de iuj lingvistoj kaj aliaj sciencistoj. Legebla en la jarlibro de la germana societo pri interlingvistiko 2018, http://www.interlinguistik-gil.de/wb/media/beihefte/JGI2018/JGI2018-Wunsch.pdf .

Johan Derks
2018-12-04 10:36
Respondo al  Lu

Al kiu, Lu, vi sendas vian informilon? Certe ne al la samaj homoj, pri kiuj Jolanta pensas.

Lu
Lu
2018-12-06 12:22
Respondo al  Johan Derks

La informilo, kiun mi verkis, estas direktita ĉefe al lingvistoj, al studentoj de lingvoj kaj al aliaj studentoj. Mi havas la impreson, ke tiuj kune formas tre gravan celgrupon por Esperanto (por Esperanto-lernado kaj ankaŭ por pludoni la informon pri Esperanto, kiel opinio-gvidantoj).

Mi cetere atentigas, ke la informilo vere estu inform-ilo. Mi per ĝi ne volas varbi homojn ellerni Esperanton. Mi kontraste volas informi ilin pri la nuna stato de Esperanto kaj Esperantujo – kaj mi instigas ilin fakte lerni Esperanton dum unu sola horo, por kompreni pri kio temas. Poste ili lasu, se ili volas – sed almenaŭ ili sciu pri Esperanto kaj se ili informos aliajn, ili informu laŭ la faktoj.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-04 20:23
Respondo al  Lu

Elkoran dankon Lu pro via komento. Mi tute konsentas kun vi. Kompreneble ĉiuj havas proprajn gustojn kaj bezonojn, kaj ĉiuj rajtas elekti sian propran vojon. Mi kredas ankaŭ ke celo sanktigas la rimedojn, do ĉiu rimedo estas bona. Mia intenco estis substreki, ke estus bone reveni al la bazo. Duolingo estas bonega ilo por konigi Esperanton al granda kvanto da homoj, tamen mi havas la supozon, ke homoj kiuj lernas Esperanton per Duolingo ne vere havas ideon kial plu lerni Esperanton. Plej ofte finante la kurson, ili ne plu okupiĝas pri Esperanto, ĉar mankas la motivado kaj ankaŭ la baza scio pri la movado kaj kulturo. Kaj tio estas mortinda peko. Do, laŭ mi ankaŭ bonega kombino estus Duolingo unue, La Unua Libro due.

Berkor
Berkor
2018-12-04 10:39

Jes, bona ideo. En kiom da lingvoj la Unua libro estas legebla sur Interreto?
Chu Lernu.net kaj aliaj povas helpi la diskonigon?

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-04 20:27
Respondo al  Berkor

Dankon pro viaa kompreno kaj via komento, Berkor. La problemo estas, ke la Unua Libro estas legebla nur en PDF-formato, en Esperanto, en la pola, en la rusa, en la angla kaj en la franca, (almenaŭ laŭ tio kion mi vidis ĝi nun). Mi havas unu paperan version en la pola lingvo kaj tiel mi legas kaj foliumas ĝin.

Przemysław Wierzbowski
2018-12-05 22:56

Ĝi estas legebla en teksta cifereca versio enpaĝigita kiel la originalo en la projekto Wikisource: https://pl.wikisource.org/wiki/J%C4%99zyk_mi%C4%99dzynarodowy – oni povas ĝin elŝuti en PDF, EPUB, legi ĉe la paĝo. Mi plejparte kontribuis al transtajpo de ĝi. Ankaŭ la rusa versio estas bone enpaĝigita ĉe tiu projekto; ĉe la angla mankas tipografia prilaboro.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-05 22:59

Bonege! Dankon, Przemysław, pro la ligilo.

Krizipo
Krizipo
2018-12-04 11:43

Mi opinias la Unuan Libron precipe historia dokumento. Tre surprizis min ke iu opinias ĝin la plej bona lernolibro de Esperanto iam ajn eldonita. Kiujn lernolibrojn konas la aŭtoro? Surprizas ankaŭ la opinio ke nuntempaj lingvolernantoj atingus pli malaltan nivelon ol tiuj en la pionira epoko. Ĉu la aŭtoro ne partoprenas Esperanto-renkontiĝojn, ne legas modernan Esperanto-literaturon?

Nova eldono de la Unua Libro cetere nepre enhavu komentarion, kiu atentigu pri la diferencoj inter la tiama projekta Esperanto kaj la nuna fundamenta Esperanto.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-04 20:56
Respondo al  Krizipo

Krizipo, la aŭtoro vidis jam probable ĉiujn lernolibrojn iam ajn eldonitajn kaj ne nur partoprenis, sed ankaŭ organizis sufiĉe multe da Esperanto-aranĝoj, komencante de la plej granda Esperanto-renkontiĝo, la 72-a UK-o en Varsovio. Aliĝu, mi petas, al la pozitiva kaj konstrua diskuto pri kiel entuziasmigi homojn al lernado kaj profunda studado de Esperanto, anstataŭ unue provi "fliki truon en mia tegmento". Proponu pli bonan ideon kaj mi volontege konsideros ĝin. Kaj jes, kompreneble la Unua Libro bezonas komentarion kaj nuntempan alpaŝon, sed mi opinias, ke la Unua Libro ne povas esti forgesita. Cetere… mi scivolas: en kiu lingvo vi legis la Unuan Libron?

Krizipo
Krizipo
2018-12-05 0:05

Kial mi proponu pli bonan ideon? Mi ne kontraŭas reeldonon de malnova libro. Simple faru. Neniu malhelpas vin.

Krizipo
Krizipo
2018-12-05 0:26
Respondo al  Krizipo

Tamen, ĵus venis en mian kapon ideo, kiun mi ne mem povas efektivigi. Fine de la pasinta jarmilo Hungara Esperanto-Asocio eldonis du librojn, kiujn mi opinias tre utilaj por perfektigi esperantistojn: "Gvidlibro pro supera ekzameno" kaj "Baza literatura krestomatio". Tiajn gvidilojn al la Esperanto-kulturo ni bezonas ankaŭ nun. Eble ne kiel libroj, sed kiel libere atingebla retejo.

Tiu ideo ne estas "pli bona", ĝi simple estas alia. Bedaŭrinde ĝi estas ankaŭ malbona ideo, ĉar ĉiu ideo, kiun efektivigu aliajn homojn, estas malbona ideo.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-05 1:00
Respondo al  Krizipo

Neniu ideo estas malbona. Ĉiu ideo estas pli bona ol neniu ideo. Mi tamen probable ne bone komprenas vian ideon… ĉu vi parolas pri la reeldono de Baza literatura krestomatio? (ĝi estas ankoraŭ aĉetebla papere) Pri la libera atingebleco rete povas decidi nur la eldonisto mem, do Hungara Esperanto-Asocio aŭ Vilmos Benczik (mi ne scias kiu posedas la aŭtorrajtojn). Tamen la ideo estas bona. Kiamaniere aliaj homoj (ni ne-hungaraj esperantistoj) povus helpi ĉe proponita de vi projekto?

carlo minnaja
carlo minnaja
2018-12-05 9:08

La Baza literatura Krestomatio ests ja bona, sed ĝi spegulas la literaturon de la pasinta generacio, mankas pli ol kvaronjarcento. Necesus reorganizi kaj ĝisdatigi. Kiu kuraĝas fari kaj eldoni? Mi aplaŭdus

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-05 11:47
Respondo al  carlo minnaja

Carlo Minnaja, la problemo pri kiu mi komencis paroli estas manko de kono (aŭ intereso) pri Esperanto, ne pri Esperanto-eldonaĵoj. Tial mi pensas, ke ni devas fari grandan paŝon returne. Eble tio povas akceli la aferon de Esperanto. Se ne estos novaj adeptoj, ne estos ankaŭ legantoj de plej aplaŭdindaj eldonaĵoj.

Eldonejo Sezonoj
2018-12-19 19:20
Respondo al  carlo minnaja

La eldonejo “Sezonoj” (Kaliningrado, Ruslando) planas fari la kvaran, ampleksigitan eldonon de BLK, en kiu aperos senŝanĝe la tuta tekstaro eldonita de HEA kaj verkoj aperintaj post la eldono de BLK. La redakta komitato jam eklaboros pri la kribrado de verkoj.

Krizipo
Krizipo
2018-12-05 11:13

Mi ne celas reeldonon de _tiuj_ libroj, sed publikigon de _tiaj_ gvidiloj. Ne havus sencon gvidi esperantistojn al la mondo de la 1970aj jaroj. Por "Gvidlibro por supera ekzameno" mankas nuntempe ankaŭ la superaj ekzamenoj. La plej altnivela ekzameno nuntempe estas C1 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro, sed tiu ĉi ekzameno testas nur lingvajn kapablojn, ne kulturajn sciojn. Estu celo ke homoj, kiuj lernis Esperanton, fariĝu konsciaj subjektoj de nia kulturo, konu ĝiajn tradiciojn kaj kapablu mem pluevoluigi la Esperanto-kulturon.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-05 11:55
Respondo al  Krizipo

Krizipo, mi pensas, ke unue necesas informi kaj entuziasmigi homojn por Esperanto kaj pligrandigi la rondon de esperantistoj. Ĉiuj aliaj paŝoj estas sinsekvaj. Sen legantoj ĉiuj (malnovaj) eldonaĵoj havos nur la valoron de (malnova) papero, bedaŭrinde.

Krizipo
Krizipo
2018-12-05 16:37

Mi opinias ke ekzistas jam sufiĉe da esperantistoj. Nur necesas kulture aktivigi ilin.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-05 17:27
Respondo al  Krizipo

Krizipo, mi nur pri unu afero konsentas kun vi: nepre necesas kultura aktivigo de esperantistoj. Sed miaopinie ni povos diri ke ekzistas sufiĉe da esperantistoj nur tiam, kiam ĉiu homo sur nia planedo ekscios ke Esperanto ekzistas. Ĉu ili volas lerni ĝin kaj ekuzi ĝiajn avantaĝojn, tio jam estas ilia propra konsidero. Krome mi ne intencas komenci disputon pri la difino de esperantisto. Mi pensas, ke la PIV-a difino estas tute klara: "Persono, kiu uzadas Esperanton". Malgraŭ, ke mia revo estas ke li aŭ ŝi uzadu Esperanton bone, ĝuste kaj korekte post unu jaro de la studado… mi tamen eĉ estus kontenta se tio okazus post kvin jaroj de la studado.

Roland Schnell
2018-12-06 8:46
Respondo al  Krizipo

Manko de "kono" aus manko de "intereso" ? Konoj ne mankas. La termino "Esperanto" havas bonegan reputacion, kiel simbolo de "internacia" aŭ "tutmondeca"
Kompanioj elektas la nomon mem aŭ vortojn el la lingvo. La problemo estas la mankanta intereso pri Esperanto, pri kiu kulpas la Esperantistoj. Neniu alia.
De jardekoj estas kutimo kulpigi aliajn, ĵurnalistojn, sciencistojn, politikistojn ktp. Ĉiu kaze Esperantistoj nenion malĝustan faras: Ili eldonas malnovan literaturon, pri kiu neniu interesiĝas. Ili produktas dikajn librojn pri ĉi tiu malaktuala literatro.
En la kongresoj kaj kunvenoj ili traktas temojn, kiuj estas same malmodaj, kiel la vestaĵoj de la partoprenantoj. Aktualaj temoj trapenetras la barilon de Esperantujo kutime post 20 jaroj, kiam ili ne plu estas aktualaj.
La reeldono de historia libro bele kongruas kun la agmaniero de la aktuala Esperanto-Stagnado.

Lu
Lu
2018-12-06 12:03
Respondo al  Roland Schnell

Eble vi ne ĉiuloke sekvas la evoluon de Esperantujo. Ekzemple en NR pasintjare okazis diskuto pri la movado AnkaŭMi (MeToo). Ĝeneraligoj ne helpas – en ĉiu kampo de socio estas homoj kiuj traktas malnovajn temojn kaj aliaj traktas novajn temojn.

Estas al mi egale, ĉu indas "kulpigi" ekzemple lingvistojn. Fakto tamen estas ke multaj lingvistoj estas erare informitaj pri Esperanto – ili kredas, ke Esperanto ne havus literaturon, ne vortludojn, ne kantojn k. s. Bedaŭrinde kelkaj el ili eĉ diskonigas siajn erarajn informojn, kiel mi detaligis en kontribuo por la nova jarlibro 2018 de la germana societo por interlingvistiko, pri kiu mi informis jam supre. Estas ĝuste tiuj lingvistoj, kiuj grandparte kaŭzis la eraran bildon, kiun la socio havas pri Esperanto – ekz. ke neniu (plu) parolus ĝin. Lingvistoj, same kiel aliaj sciencistoj, devus esti konsciaj, ke ili bone kontrolu, kiajn informojn ili disvastigas – kaj prefere dufoje kontroli ol neniel.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-06 12:32
Respondo al  Roland Schnell

Roland Schnell, kiel multege vi pravas, sed ankaŭ iom malpravas. "Historia libro" estas la plej baza Esperanto-libro. Iamaniere mi havas supozon ke vi ne legis ĝin (se vi jam legis) en via gepatra lingvo, ĉar nur tiam en la gepatra lingvo oni vere bone povas kapti ĝian esencon. Relegu la Unuan Libron, mi petas, kaj tiam mi volontege revenos al la disputo…

Roland Schnell
2018-12-06 20:54

Kara Jolanta
Viaj konsiloj iomete memorigas min pri la konsiloj en la marksisma mondo, ke oni studu la une la verkojn de la majstroj (Marx, Engels, Lenin), kvankam aliaj, noma Rosa Luxemburg, pli bone klarigis la aferon. Jes, estas bele, havi la tri volumenojn de "La Kapitalo" en la libroŝranko. Sed por lerni, studi, ĝui, ili ne utilas.
Se vi ne ŝatas marksismon, vi povas preni iu alian filozofian aŭ religian movadon. Ĉie estas la "kulto" de la plaj frua literaturo, kiun oni devu prefe studi.
El hiodiaŭa vidpunkto la "Unua Libro" estas didaktike katastrofo kaj respegulas la nivelon fine de la 19a jarcento.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-06 21:32
Respondo al  Roland Schnell

Aj! Roland, kiu parolas pri libroj, verkoj? Mi parolas nur pri la Unua Libro – 40-paĝa broŝureto, kiun oni legas en unu horo, sufiĉas eĉ legi la unuajn paĝojn de la Unua Libro. Ĉu vi legis tiujn paĝojn kaj se jes en kiu lingvo vi legis ilin? Ĉu en via gepatra lingvo?

Kirill Ŝvedov
2018-12-06 21:17
Respondo al  Roland Schnell

"La problemo estas la mankanta intereso pri Esperanto, pri kiu kulpas la Esperantistoj. Neniu alia."

Mi plene konsentas kun tio. Se ankoraŭ antaŭ kelkaj jardekoj, eĉ antaŭ unu jardeko (kvankam jam malfacile) ni povis "kulpigi aliajn, ĵurnalistojn, sciencistojn, politikistojn ktp.", do hodiaŭ nur ni mem havas respondecon pri la publika bildo de Esperanto. Eraraj opinioj de lingvistoj k.a. havus neniun signifon, se publiko perceptus Esperanton ne kiel ideon, sed kiel realecon. Kaj tio eblas nur se ĝi observos aplikadon de la lingvo, kiu laŭ siaj formoj kaj skalo konvenos la eblojn de la hodiaŭa mondo.

Michel
Michel
2018-12-14 15:24

Se sufiĉus eldoni la unuan libron por disvastigi Esperanton, mi ne komprenas kial iu ne pensis pri tiu luma ideo!! Pli serioze , nuntempe la junuloj ne legas librojn (plejparte). La uzado de smartfono malebligas tion. Plie ekzistas sufiĉe da iloj por lerni eĉ studi Esperanton!! Vidu Duolingo, multaj komencas lerni, sed kiom da finas la lernadon?? Nuntempe la junuloj preferas lerni la Anglan, sed kiam ili bone parolos la Anglan, tiam estos la Ĉina (aŭ alia) kiu regos la mondon!! Ni devas akcepti la ideon ke Esperanto mortos!! Kiel diris Krizipo faru….! Pardonu por tiuj negativaj frazoj!! Malfacilas antaŭen!!

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-15 0:46
Respondo al  Michel

Vere tre negativa vi estas, Michel. Kompreneble estas bonege, ke vi esprimas vian opinion, sed vere… mi aŭdis jam multege da diveraj ideoj, sed neniam tiel pesimisman kiel la via. Mi arde esperas ke vi ne pravas! Sed ja povas esti, ke jes… vi ege pravas, Se sekvi vian pensmanieron, ni devas fari nenion. Por mi tio ne estas opcio. Laŭ mi ankaŭ ne havas sencon eldoni la Unuan Libron, se oni ne prenos poste sekvajn paŝojn kaj ne pripensos strategion. Mi nur pri unu afero estas konvinkita, Esperanto ne mortos kun mi, ĉar mi postlasos posteulojn, kiuj transprenos mian laboron, sed mi simple ne volas postlasi la malordon de nun. ĉar tio kio okazas nu, se jam okazas, estas … hmm (kiel nomi tion?)

Roland Schnell
2018-12-15 19:51

Se mi ĝuste komprenis Jolantan, ne temas simple pri reeldono de historia verko, sed pri simbola akto. Per reeldono, kiu povas okazi en la juda kvartalo de Varsovio per laser-printilo, oni atentigas pri libro kaj povas aldoni amason de moderna instrumaterialo, inkluzive de APOj por smartphone.
Mi pensas, ke povas altiri la intereson de la amaskomunikiloj, se oni presas en la histroria loko (la presejo de Chajm Kelter en No­wo­lipie strato). La juda kvartalo estis detruita, sed oni povas per GPS diveni la koordinatojn kaj prese tie.
Post oni disendos la produkton al la tuta mondo per poŝto (aŭ Amazon).
Mi pensas, ke la tuta mondo povas tielmanier ekscii pri la unua libro kaj legi ĝin en sia nacia lingvo.

Ivano
Ivano
2018-12-06 11:34

Mi konsentas, kun Krizipo, ke la Unua Libro estas precipe historia dokumento. Dum pli ol 100 jaroj la kutimoj de homoj ŝanĝiĝis. Ni ne atendu savadon de Esperanto de eldono. Nun ni devas lukti por instruado de Esperanto en lernejoj por eliri el la stagnado. Do amikiĝu kun funkciuloj de ministerio de klerigado kaj konvinku ilin enkonduki Esperanton kiel plenrajtan frremdlingvon. Mi ne vidas alian vojon por iri antaŭen.

Lu
Lu
2018-12-06 12:15
Respondo al  Ivano

Se ni nun unu plian fojon proponas instruadon de Esperanto en lernejoj, estas tre verŝajne, ke ni unu plian fojon malsukcesos. Povas temi maksimume pri libervola instruado de Esperanto; pri tio ni scias, ke ĝi relative facile eblas en gimnazio, se estas unu engaĝita instruisto. Ofte mi aŭdis, ke ĉiujare denove oni trovas kvin ĝis dek Esperanto-lernantojn inter entute eble mil lernantoj de gimnazio; necesas nur ĉiujare denove iri al la unuaj klasoj de la lernejo kaj proponi la liberan laborgrupon. (Kian prelegon oni faru? Simplan, ekzemple mallongegan: "Esperanto estas internacia lingvo. Ĉu vi havas demandojn pri tio?")

Alia temo estas la baza informado pri Esperanto. Mi opinias, ke ĉiu lernejano dum sia lerneja tempo havu almenaŭ unu lecionon _pri_ Esperanto. Nur tiam la junuloj povos fari decidon, ĉu eble ili volas lerni Esperanton. Broŝuro, kiu prezentas tiun agadon, ekzistas jam en la lingvoj angla, franca, germana, itala, turka kaj Esperanto. Elŝutebla ĉe http://esperanto-klaus.de/ , iom sube, serĉu "Unu lerneja leciono pri Esperanto!"

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-06 12:42
Respondo al  Ivano

Ivano, ĉu vi legis la Unuan Libron en via gepatra lingvo? Ĉar, mi pensas, ke nur tiam oni komprenas ĝian esencon, ja ĵus tiam, ĝi tuŝas niajn emociojn. Zamenhof uzis "storytelling", la plej fortan merkatuman ilon, kiun nun uzas la plej grandaj firmaoj, tial ja ankaŭ ili fariĝis la plej grandaj.

Ivano
Ivano
2018-12-10 10:31

Kara Jolanta! Mi legis la antaŭparolon. Kaj tuj en komenco trovis senkulpigon: Vi povas pensi, ke proponata afero estas utopio. Finlegu la verkon…
Tio sonas kiel reklamo: Vi povas pensi komence, ke nia varo estas senutila. Finlegu nian reklamon kaj Vi komprenos, kiel bona estas nia varo.
Mia impreso ĝenerala : la teksto estas tro rektlinia.
Do la Unua Libro estas konvinka por ni, esperantistoj. Ĉu estas konvinka por simpla leganto, mi dubas. Antaŭ ĉio ĉar la temo tute ne interesas la plimulton. Mi pensas, ke bezonas ne konvinki, sed instrui. Kaj amasa instruado eblas nur en lernejoj.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-10 16:01
Respondo al  Ivano

Elkoran dankon pro via reago, Ivano. Mi ĝojas legi vian opinion, kiun mi certe enplektos en miajn konsiderojn. Mi tute ne nepre volas forpuŝi la ideon eldoni la Unuan Libron. Simple ĉi momente mi ne havas alian ideon por inspri homojn kaj por antŭenirigi Esperanton. Evidente devas okazi io, kion oni ankoraŭ ne faris ĝis nun, alie nenio ŝanĝiĝos. Mi deziras ŝanĝon por Esperanto (laŭ mi ĝi necesas). Persone mi opinias la unuan frazon emn la Unua Libro ĝuste tre bona komenco. Nu bone… mi jam estis fervora esperantisto kiam mi legis ĝin.. Ĉiuj homoj, kiuj ankoraŭ ne konas Esperanton prenos la libron en siajn manojn kun granda skeptikeco. Do la leganto tuj rekonos sin en la vortoj. Sed la leganto jam ekinteresiĝis, do restas nun regali lin per bona legaĵo. Se la Unua Libro ne estas bona legaĵo ( mi opinias, ke jes!, tamen mi tre serioze prenas aliajn opiniojn), tiam ni donu al ĝi alian modernan enhavon, kun vortoj de Zamenhof kiel la bazo kaj kompreneble kun la komento, ke la enhavo estas ŝanĝita. Ni faru pli bonan "reklamon" por Esperanto ol faris ĝin Zamenhof. Tra densa mallumo briletas la celo…

Ivano
Ivano
2018-12-11 0:33

Kara Jolanta! Min impresas Via kompromisemo. Estas facila diskuti kun Vi. Vi pravas, ke bezonas fari ion, kion ni ankoraŭ ne faris. Mi mem faris reklaman libron por Esperanto en la rusa. Mi havas la belegan libron (PDF) de aŭstralia esperantistino Nicole Else "Foreign Languages. What they don't often tell you", kiu estas tre talenta kaj konvinka reklamo de Esperanto. Tamen mi komprenis, ke neesperantistoj tute ne interesiĝas pri problemrondo. Reklamo povas konvinki nur malmultajn. Tial mi konkludis, ke ni devas trovi alian vojon. Ĝis nun esperantistoj (inkluzive UEA kaj ILEI) tute ne luktis por enkonduko de Esperanto en lernejojn. Pli precize, penas enkonduki Esperanton en lernejojn, sed nur kiel propedeŭtika objekto, ekde jardekoj sensukcese. Mi proponas disvastigi tiun agadon en direkto: Esperanto kiel plenrajta fremdlingvo en lernejoj. Ekzistas pozitiva sperto en Hungario. Laŭ mi ĉiu nova, eĉ malgranda lando, kie ni sukcesus reprodukti la hungaran sukceson, estus grandega venko de esperantistoj.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-11 11:07
Respondo al  Ivano

Ivano, mi fariĝis ŝtupeton pli scia dank' al la rimarkoj de vi ĉiuj, kaj kompreneble mi konsideras ilin kaj ŝanĝas mian alpaŝon. Mi ankoraŭ ne tute cedis pri mia ideo pri la Unua Libro, sed mi daŭre estas malfermita al novaj ideoj. Sed la Unua Libro simple ne povas esti forgesita, pri tio mi ne kompromisas. Mi ekkonsciis, ke eble mi tute alie legus kaj komprenus la Unuan Libron, se mi legus ĝin antaŭ ol mi fariĝis esperantisto aŭ se mi entute nenion scius pri Zamenhof kaj lia ideo. Malfacilas por mi liberiĝi de tiu dorsosako plena de spertoj, scio kaj (antaŭ)juĝoj kaj pririgardi la aferon kiel iu kiu ne konas Esperanton kaj Esperanto-movadon. Mi tute konsentas kun vi, ke enkonduko de Esperanto en la (baz)lernejoj estas bonega ideo kaj necesa paŝo. Sed… unue informi, poste instrui. Se homoj (i. a. instruistoj) ne scias kio estas Esperanto kaj kiujn avantaĝojn ĝi ofertas, ili ne ekinteresiĝos pri la instruado de ĝi.

Ivano
Ivano
2018-12-12 10:29

Kara Jolanta, Se Vi volas bonan informilon pri Esperanto, mi proponas la libron de Nicole Else (en la angla). Sed bezonas unue kontakti ŝin. Se Vi donos al mi Vian retpoŝton, mi sendos la libron al Vi.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-12 18:27
Respondo al  Ivano

Koran dankon, Ivano. Jen la adreso: iesperanto@versatel.nl Volontege mi ricevos la libron (mi supozas, ke ĝi estas en PDF-formato, ĉu?) kun informoj, ĉu oni povas konigi ĝin pere de diversaj kanaloj.

Jes jen Jens
Jes jen Jens
2018-12-06 16:39

Zamenhof estis geniulo. Tial lia unua broŝuro pri Esperanto estas bonega informilo, sed malbona lernilo. Se li farus bonan lernilon, li malutilus al sia celo: iniciati ne lingvon, sed lingvokomunumon. La lingvo ne devis esti perfekta dekomence, tute male, li _konscie metis eraron en la Unuan Libron_: la vortoj iam, tiam, kiam ktp. havis la formojn ian, tian, kian ktp., nedistingeble de la akuzativaj formoj de ia, tia, kia ktp. Ĉiuj eldonoj post 1888 kompreneble korektas tiun eraron.

Kial mi kredas ke tio estis intenca de Zamenhof? Ĉar tiel li povis vidi kiuj el liaj kritikontoj estas seriozaj. Se ili rimarkos tiun eraron, ili atentigos pri ĝi; se ili ne rimarkos, ili ne estas seriozaj, sed nur kverelemaj. Jen genie simpla metodo distingi ilin.

Cetere la frazo "Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia" ankaŭ ne troviĝas en la eldonoj post 1887. Ĝi estis aludo al Volapuko, kiu krevis en 1889 post jaro da ĉiam pli evidenta malkonkordo. Zamenhof ne estis la tipo kiu mokus venkiton.

Ni Esperantistoj ankaŭ povas malkonkordi, sed ne plu pri la lingvo mem. Entute niaj defioj draste ŝanĝiĝis depost 1887. Broŝuro simila al la Unua Libro devas doni klaran respondon al la demando: Kiel ni povas diri ke la Angla ne estas la monda lingvo? Ĉu nescio de la Angla ne estas simple manko de eduko?

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-06 19:06
Respondo al  Jes jen Jens

Zamenhof estis genio kaj li genie sciis kion li faris. Pri tio ni sendube samopinias. Pri la cetero ni povus disputi senĉese. Mian intencon – ĝis nun – komprenis neniu, ankaŭ vi ne "Jes jen Jens", bedaŭrinde.
La Unua Libro estas bona lernilo, mi aldonu – baza lernilo, tio ja estas pruvita. Multaj homoj lernis Esperanton uzante nur la Unuan Libron, ne nur Grabowski. Kompreneble por lerni iun ajn lingvon, do ankaŭ Esperanton, neniam sufiĉas unu libro, sendepende de tio kiel bona kaj brila ĝi estas. Homoj kiuj dissemadis kaj distrumpetadis, ke Esperanto estas facile lernebla lingvo kolektas nun amaran rikolton (povran rikolton!). Io devas ŝanĝi ankaŭ tiuflanke. Mi pensas, ke iu kiu legos la Unuan Libron lernos Esperanton aŭ bonege aŭ ne lernos entute. En la nederlanda lingvo ni havas belan esprimon pri tiu proceso "separi la lolon disde de la tritiko". Eble ĝuste tion Esperanto bezonas. Mi vere ne scias kio povus helpi al Esperanto, mi simple serĉas kaj konsideras eblojn… Eble vi pravas, ke ne La Unua Libro, sed moderna, nuntempa broŝuro simila al la Unua Libro estas eĉ pli bona ideo…

Kirill Ŝvedov
2018-12-06 19:45

Mi konsentas kun Jolanta, ke la Unua libro vere estas tre grava dokumento, tamen miavide ĝia graveco estas en tio, ke ĝi montras vojon, laŭ kiu Esperanto povas atingi seriozan disvastiĝon (kaj kiun Zamenhof mem komence antaŭvidis por ĝi). Por mi estas vere mirige, ke neniu rimarkas ĉi tiujn indikojn, kvankam ili estas tute klaraj.

Zamenhof skribas, ke por disvastiĝo de internacia planlingvo — ne nur Esperanto, tamen ajna — oni solvu di esencajn problemojn (la tria, menciita de li, estas fakte nur akcesora). La unuan problemon — fari lingvon sufiĉe facila por ekposedo — li solvis tre bone. Tamen la duan — fari utilecon de ĉi tiu lingvo sendependa de la nombro da ĝiaj parolantoj — li ne povis solvi per la rimedoj, kiujn li posedis. Kaj ĉi tiu problemo estas, kiel mi jam diris, esenca por disvastiĝo de planlingvo, ĉar sen solvi ĝin oni trafas fermitan cirklon: amasa intereso al lingvo ne aperos ĝis kiam sufiĉe granda nombro da homoj parolos ĝin (ĉirkaŭ nivelo de dek milionoj, laŭ noto de Zamenhof), kaj ĉi tiuj parolantoj siavice ne povas aperi sen amasa intereso al la lingvo.

Se oni solvos la duan problemon, nombro da parolantoj kapablos evolue kreski ĝis tia skalo, kiam aperos intereso lerni ĝin laŭ samaj motivoj, laŭ kiuj oni lernas naciajn lingvojn — por komuniki kun anoj de ĝia parolantaro; tio fakte signifos la Finan venkon. Kaj rimedoj por solvi ĉi tiun problemon aperis nur en la nuna tempo, dank' al la modernaj informaj teknologioj. Laŭ miaj taksoj, vere granda disvastiĝo de Esperanto estiĝis ebla post ĉirkaŭ 2010. Ekde nun ĝia sorto dependas nur de ni mem.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-06 20:28
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi tre ĝojas pro via mesaĝo kaj pro via kompreno, Kirill. Mi pensas, ke vi komprenis la aferon, ĉar vi legis la Unuan Libron en via gepatra lingvo, krome ankoraŭ en la gepatra lingvo de Zamenhof. Tio estas vere unu el la problemoj, ke multaj esperantistoj ne legis la Unan Libron, do fakte eble mi povas ankaŭ konkludi, ke ili ne bone komprenas la ideon de Esperanto kaj la intencon de Zamenhof. Despli mi do volas substreki: ek al la bazo!

Kirill Ŝvedov
2018-12-06 20:49

Dankon pro la respondo. Miavide, problemo estas ne en "gepatra lingvo", tamen en tio, ke la Esperanto-komunumo sekvas ŝablonojn de sia agado, formiĝintajn antaŭ pli ol jarcento, sen analizi ilin serioze. Oni strebas "disvastigi la lingvon", komprenante ĉi tiun proceson kiel disvastiĝon de _scio_ de ĝi. Tamen tio fakte estas nur provizora metodo, kiu formiĝis en la frua epoko de Esperanto (kaj pludaŭras ekzisti ĝis nun), ĉar ne ekzistis rimedoj por disvastigi _uzadon_ de la lingvo. Ja Zamenhof komprenis disvastiĝon de Esperanto ĝuste tiel (almenaŭ, en la komenca etapo).

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-06 21:11
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Kredu min, Kirill, temas pri gepatra lingvo, ĉar temas ĉefe pri emocioj, se oni devas preni decidon (ekinteresiĝi pri Esperanto) aŭ se oni devas fari elekton (lerni aŭ ne lerni Esperanton). Emocioj en gepatra lingvo havas la plej fortan efikon. Tio estas ankaŭ science pruvita. Pri la alio mi tute konsentas kun vi. Oni simple bezonas ŝanĝi la ŝablonojn, ĉar ni ja jam klare vidas ke ili nur ĝenas iun ajn disvastigon, ĉu de scio, ĉu de uzado.

Kirihara
Kirihara
2018-12-06 20:47

Bonega artikolo, Jolanta.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-06 23:27
Respondo al  Kirihara

Elkoran dankon pro via subteno!

Sebastiano
Sebastiano
2018-12-06 22:51

Jes, Zamenhof en la Unua libro tre emocie parolas al la koro de la leganto. Kaj mi tre ŝatas la Unuan libron ĝuste pro tio.

Sed nura reeldono (cetere, ĝi ja estas libere alirebla en la reto) eble ne sufiĉus: La lingvo, en kiu Zamenhof parolas en ĝi, estas la lingvo de antaŭ 130 jaroj, kaj li parolas pri la mondo de antaŭ 130 jaroj. Kiam mi hodiaŭ legas ĝin, mi legas ĝin ankaŭ kiel historian dokumenton, kiel arĥivaĵon.

Oni devus do aktualigi ĝin por montri la eblan signifon de Esperanto en la nuna tempo en la okcidentaj socioj, en kiuj ja ekzistas jam multe pli da transnacia komunikado ol en 1887 kaj ankaŭ en tre ŝanĝita formo (Netflikso, Jutubo, Instagramo, Vacapo ktp.) kaj tre ŝanĝitaj cirkonstancoj (mondvasta turismado kaj vojaĝado ktp.). Sed mi ne imagas, kiel oni povus ŝanĝi la tiel kortuŝan tekston de Zamenhof. Oni devus, laŭ mia opinio, tute nove verki ĝin, sed ĝuste per tio ja perdus la esencon de la voĉo de Zamenhof, kiu tiel tuŝas.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-06 23:38
Respondo al  Sebastiano

Sebastiano, mi ĝojas kaj feliĉas legante ke ankaŭ vin tuŝis la Unua Libro. Mi jam sentis iom soleca kun mia emocioj! Eble la reeldono (kaj traduko al naciaj lingvoj! – ĉar tio ja estas la esenco de mia argumentado) de la tuta Unua Libro entute ne necesas, eble glate kaj gajvive skribita rakonto sufiĉas, sed nepre! nepre! antaŭigita aŭ kompletigita de la rakonto de Zamenhof mem. Mi supozas, ke nur iu, kiu ne legis la Unuan Libron en gepatra lingvo povus malkonsenti kun mi.

Roland Schnell
2018-12-07 15:21

Mi elektis alian metodon por veki intereson pri la "Unua libro":
https://informilo.wordpress.com/2016/08/15/esperanto-tag/
Mi verkis tekston en moderna lingvo, per kiu Zamenhof priskribas siajn celojn. Ecx okazis, ke iu Esperantisto kredis, ke temas pri "forgesita" teksto de Zamenhof. Tute male: Estas mia fikcio kaj mi celis iomete relativigi la geniulon.
La kulto pri la "genia" Zamenhof ne tauxgas por nia moderne tempo. Kial ne malkasxe paroli pri la eksteraj faktoroj, kiuj finfine ebligis al li realigi lian revon.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-07 19:07
Respondo al  Roland Schnell

Wow! Roland, kia bonega ideo! Elkoran gratulon pro tiu teksto! Ĝuste tiajn tekstojn, en diversaj naciaj lingvoj, ni bezonas por interesigi homojn pri Esperanto, kaj se de tempo al tempo oni enplektos en la tekston vortojn de Zamenhof mem tio jam estas perfekta reklamo de lia heredaĵo. Kial vi mem ne propagis vian paĝon pli frue? … mi ne konis ĝin, sed mi ja konas la germanan lingvon, kaj volontege legas en la germana.

Roland Schnell
2018-12-08 6:19

Kara Jolanta
Koran dankon por la laŭdaj vortoj. Kompreneble mi publikigis la tekston. Mi eĉ produktis broŝuron, kiun mi ofertis ĉie, kutime por la "Naskiĝtago de Esperanto" en somero.
Iam mi eĉ proprakoste produktis grandan stokon kaj sendis als Herzberg (teorie la Esperanto-urbo), sed sen rimarkebla reago.
Ĉu la Esperantistoj estas stultaj kaj tradiciemuloj? Ĉu ili preferas eterne utiligi la tedan biografion de Privat aŭ la dolĉajn studojn el pli nova tempo (ekz. Zamenhof-strato). Tio nur taŭgas por entuziasmuloj, ne por iu vasta publiko, kiun oni dezirus alparoli. Precipe junan.
Mia teksto estas por ĉiuj trovebla en la reto kaj mi regule (almenaŭ ĉiujare ) atentigas pri la ekzisto kaj la ebleco ricevi ĝin papere.
Bv. demandi al la germanaj Eperantistoj, kial ili preferas ne uzi la materialon. Eble vi komprenus, kial Esperanto stagnas.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-08 10:45
Respondo al  Roland Schnell

Roland, bedaŭrinde mi jam komprenis, kial Esperanto stagnas. Unu el la problemoj estas, ke esperantistoj koncentriĝas pri si mem (kiel persono kaj kiel komunumo) kaj instruas Esperanton al esperantistoj. La selekta "toleremo" estas ankaŭ granda baro por la disvastigo de Esperanto. Oni toleras eternajn komencantojn kaj fervorajn vojaĝantojn kiuj ne parolas Esperanton, kaj akceptas kaj bonvenigas ilin ĉiu jare dum la UK-oj, sed oni ne toleras homojn, kiuj alvenas al Esperanto-aranĝoj ĉar ili volas iom pli ekscii pri Esperanto kaj eble lerni. "Ne, ne "krokodilojn" ni ne volas inter ni" (reala citaĵo el miaj vivspertoj!)! Esperanto-movado fariĝis rondo de reciproka adorado… Oni elektas esperantiston de la Jaro, oni eldonas librojn pri esperantistoj -eminentuloj… laŭdo al tiu esperantisto kiu iam rifuzos akcepti tiun "honoron", kaj laŭte diros, ke ne temas pri esperantistoj, sed pri Esperanto!

Roland Schnell
2018-12-08 11:32

Kara Jolanta.
Via analizo estas trafa kaj kongruas kun mia percepto. Mi ŝatus diskuti la aferon kun vi. Sed la komento-funkcio ne estas la taŭga rimedo.
Eble ni povas uzi forumon (publikan) por interŝanĝi spertojn kaj ideojn.
Mia individua retpoŝta adreso estas roland.schnell[at]mail.de
Ests vere kurioze, ke aktuale UEA iniciatis "konkurson" por krei forumon, kiu havu la kapablojn, kiujn forumoj en la ekstera mondo havas de 20 jaroj. La softvaro estas preta. Oni nur devas aktivigi ĝin. Mi ĝis nun ne vidis institucion de Esperantistoj, kiu ofertis klasikan forumon por strukturigi diskutojn.
Eĉ SAT en la gazetara informo pri sia lastas kongreso konstatis la mankojn kaj instigis al solvo.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-08 12:00
Respondo al  Roland Schnell

Roland, mi nomas tiun ĉi menciitan agadon koŝmara superkreskiĝo de burokratio en komunumo, kie oni ĵus finis likvidi analfabetismon… Sed bone… Zamenhof dirus "ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu".
Poste mi volonte kontaktos vin por pridiskuti la aferon.

Licxjo
Licxjo
2018-12-07 23:48

Ĉio el la jaroj 1887-ĉ. 1910 jam fariĝis historiaĵo. Tio estis la komenca fazo de Esperanto, nenio vere estis fiksita, kaj ne jam stabiliĝis sintaksaj kaj leksikaj formoj.

Eĉ la Fundamento enhavas strangaĵojn kaj misaĵojn. Ĝi ja gvidas kaj stabiligas la lingvon, sed mi neniel uzus ĝin por instrui la lingvon.

La Unua Libro havis efikon en sia epoko. Sed eĉ en ĝi estas strangaĵoj. Ekzemple la aserto ke oni povas lerni la tutan gramatikon de Esperanto “perfekte” ene de unu horo. Kaj la longa, pedanta enkonduko . . . ktp.

Mi konsilus al iu ajn kiu havas intereson legi la Unuan Libron, legi la Fundamenton, legi la Fundamentan Krestomation, kaj aliajn malnovajn verkojn. Sed ĉiu konsciu ke la lingvo en tiaj verkoj estas embria, kaj ne reprezentas Esperanton kiel ĝi ekzistas en la komunumo de parolantoj hodiaŭ. (Legu la Fundamentan Krestomation en la eldono de UEA, kun prikomentado de G. Waringhien, se vi dubas).

Estus multe pli utile krei modernan, novan prezenton de Esperanto, kiu rilatas al homoj en la jaro 2018 (baldaŭ 2019). Reeldono de la Unua Libro estus vana entrepreno.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-08 2:29
Respondo al  Licxjo

Dankon pro via interesa komento, Liĉjo. Mi ne estas historiisto, historio en lernejo estis por mi ĉiam la plej teda kaj laciga fako, tamen mi lernis sufiĉe bone la historion, dank' al mia patro kaj miaj geavoj… ĉar ili parolis pri si mem kaj pri siaj historiaj travivaĵoj… kaj neniam tede. Tio estis "storytelling" kiu kaptadis min ĉiufoje sensescepte. Ĉiu rakonto estis por mi la unua paŝo por serĉi pli da informoj: pri la cirkonstancoj, pri gravaj personoj tiutempe ktp. ktp. Mi pensas ke la saman efikon povas havi la Unua Libro… nu bone la vortoj de Zamenhof, la aŭtoro mem… por interesigi homojn (kiuj scias ion aŭ nenion pri Esperanto). Mi jam eĉ ne persistas pri la eldono de la tuta libro… estus bonege se estus eldonita (nepre en naciaj lingvoj) rakonto, kiel vi mem proponas, moderna, novstila, de la jaro 2019. Vana estas eldonado en Esperanto! de broŝuroj kaj faldfolioj, invitataj al lernado de Esperanto. Mia celo estas atingi novajn adeptojn, homojn kiuj ankoraŭ ne konas Esperanton, ne eternajn komencantojn.

ENS7759
ENS7759
2018-12-11 13:19
Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-11 20:09
Respondo al  ENS7759

ENS7759, je certe bonega ideo! Simplaj ideoj estas ofte la plej bonaj. Elkoran dankon pro la konigo de la ligilo. Mi devas honte konfesi, ke malgraŭ ke la ideo estas lanĉita en 2015 jaro, mi ne aŭdis pri ĝi pli frue… ĵus nun eksciis. Sed ĝi estas vere aplaŭdinda!
Iamaniere la "revoluciaj" ideoj kaj proponoj pri reformo de Esperanto, forĵeto de la akuzativo kaj ĉeso de la uzado de ĉapelitaj literoj estas pli videblaj ol simplaj ideoj… Tre bedaŭrinda afero.

ENS7759
ENS7759
2018-12-12 15:16

Dankon!

Dieter Rooke
2018-12-10 11:42

fragmento el la unua libro estas vochregistrita en jaro 1907 en kembrigho.

la vocho de zamenhof sonas obtuze.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-10 16:04
Respondo al  Dieter Rooke

Dieter, antaŭ 111 jaroj la tekniko ne estis favora kaj subtena al Esperanto… Nuntempe la voĉo de Zamenhof sonus firme kaj klare.

Dieter Rooke
2018-12-12 10:02

Jolanta, la tekniko chiam favoras nian lingvon!- nuntempe la interreto- duolingo. amikumu,
radio- tv stacioj. teknikisto kapablus plibonigi la vochon de Zamenhof.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2018-12-12 10:23
Respondo al  Dieter Rooke

Dieter, se plibonigo de la voĉo de Zamenhof vere estas ebla pere de la nuna tekniko tion oni nepre devas fari. Mi bedaŭrinde ne estas teknikisto, kaj mi ne konsciis, ke eblas plibonigo. Se tio okazus ni havus belegan materialon, kiun ni povus uzi kiel fragmenton en nuntempaj filmoj. Vere tio estus grandega paŝo kaj helpo.

cristiano giambrone
cristiano giambrone
2018-12-21 21:32

tre bela verko

cristiano giambrone
cristiano giambrone
2018-12-21 21:32

BELA VERKO