Ziko: “La biblioteko estas unika valoraĵo” de Libera Folio je 2019-07-192019-07-19 Por ŝpari monon UEA devus fordonaci sian unikan bibliotekon. Tio estas unu el la radikalaj proponoj en raporto de prezidanto Mark Fettes, kiun oni en lundo prezentos al la komitato de UEA dum fermita kunsido. Libera Folio petis Ziko van Dijk rakonti pri la signifo de la biblioteko.
Joop Kiefte volas iĝi prezidanto de TEJO de Libera Folio je 2019-07-17 Ĉar ĝis la fino de junio aperis neniuj kandidatoj por la prezidanteco de TEJO, la limdato estis longigita je dek tagoj. Tiam Joop Kiefte decidis kandidatiĝi por savi la asocion de detruiĝo. Li konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio.
Fettes proponas buĉi la Centran Oficejon de Libera Folio je 2019-07-162019-07-17 Fordonaci la bibliotekon, fermi la libroservon, luigi la domon en Roterdamo kaj movi la reduktitan oficejon al malpli kosta lando. Jen ideoj de Mark Fettes por savi UEA-n de minacanta katastrofo. “Mi tute ne estas feliĉa kiel oficanto de la entombigo de la Roterdama UEA, ĉar tiu entombigo estas la sigelo de la malsukceso de mia generacio de aktivuloj”, diras Renato Corsetti.
Neniu volas iĝi prezidanto de TEJO de Libera Folio je 2019-07-042019-07-06 Mankas kandidatoj por la plej gravaj postenoj en la estraro de TEJO. Por tamen trovi homojn kiuj pretos transpreni la taskojn, la asocio faris novan alvokon. Oni esperas, ke ene de semajno sin anoncos la estontaj prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la asocio, kaj estraranoj pri aktivula trejnado, kongresoj kaj pri homaj rimedoj.
Kvin oficistoj de UEA trafitaj de la reduktoj de Libera Folio je 2019-06-302019-06-30 dungitoj de UEA en la Centra Oficejo forlasas sian laboron, dum tri pliaj havos reduktitajn laborhorojn. Nur ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães ne estos tuŝitaj de la reduktoj. Ĉar tri oficistoj ne konsentis pri redukto de la laborhoroj, la estraro de UEA turnis sin al la nederlandaj aŭtoritatoj por povi realigi la decidon kontraŭ la volo de la dungitoj.
Komitatanoj B elektitaj, kio pri la estraro? de Libera Folio je 2019-06-292019-06-29 La individuaj membroj de UEA elektis kvin komitatanojn B, kiuj reprezentos ilin en la komitato ĝis 2022. La kandidatoj por la nova estraro ricevis tre malbonajn rezultojn. Inter la tri neelektitoj estas du kandidatoj por la estraraneco, dume elektiĝis nur unu estrara kandidato – kaj eĉ tiu kun la plej malmultaj voĉoj.
La subteno de EDE en la EU-elektoj duoniĝis de Libera Folio je 2019-06-032019-06-03 La politika partio Eŭropo – Demokratio – Esperanto ĵus partoprenis la balotadon por la Eŭropa Parlamento la kvaran fojon ekde 2004. Malgraŭ klopodo, ĝi ne sukcesis aperi ĉe la balotado en Germanio, do nur en Francio eblis voĉdoni por la partio. La partio ricevis je 45% malpli da voĉoj ol en 2014 kaj atingis la plej malbonan rezulton en sia historio. Libera Folio intervjuis Pierre Dieumegard, prezidanton de la franca sekcio de EDE.
Du prezidant-kandidatoj klarigas siajn poziciojn de Libera Folio je 2019-05-212019-05-21 Unuafoje en ĉi tiu jarmilo estas pli ol unu kandidato por la posteno de prezidanto de UEA. Lastfoje elektado kun vera elekto okazis en la jaroj 1986 kaj 1989. Libera Folio intervjuis ambaŭ kandidatojn: Duncan Charters kaj Fernando Maia.
Aleks Kadar kontentas kaj volas daŭrigi de Libera Folio je 2019-05-132019-05-13 La individuaj membroj de UEA baldaŭ elektos kvin novajn komitatanojn B inter ok kandidatoj. Aleks Kadar estas la kvina el la kandidatoj, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Kiel ĝenerala sekretario li estas kontenta pri la nuna estraro kaj volas daŭrigi tiun laboron. Laŭ li ne eblas malgrandigi la deficiton de UEA alie ol per maldungoj en la CO. Plibonigindas la publika informado.
Duono de la TEJO-estraro ne plu aktivas de Libera Folio je 2019-05-112019-05-11 Dum monatoj, la komitatanoj de TEJO maltrankviliĝis pro manko de aktiveco de la estraro. Oni eltrovis ke duono de la estraro ne estis aktiva kaj ne plenumis siajn rolojn. Dum la pasintaj tri semajnoj, du estraranoj demisiis ĉar ili ne havis sufiĉan tempon por dediĉi al TEJO. Sed eĉ la prezidanto mem estis neaktiva dum preskaŭ ŝia tuta mandato kun apenaŭ iu kontakto kun la komitato.