Esperantistoj vivtenas aktivulojn en Afriko de Libera Folio je 2018-06-202018-06-20 La proksimume sesdek mecenatoj de la asocio Esperanto Plus kolektas kaj sendas monon por vivteni kvar Esperanto-aktivulojn en Afriko. ”Ĉiu subtenato agas laŭ siaj kapabloj kaj povoj”, rakontas Niko Gaufillet, unu el la plusuloj.
TEJO pripensas siajn politikajn poziciojn de Libera Folio je 2018-06-132018-06-13 Same kiel UEA, ankaŭ ĝia nun sendependa junulara sekcio TEJO estas laŭstatute politike neŭtrala. Tamen la gvidantoj de TEJO nun ekdiskutas, kiajn politikajn poziciojn la asocio alprenu.
UEA nuligas la Jarlibron kaj altigas la kotizon de Libera Folio je 2018-05-102018-05-10 Ekde 2019 UEA ne plu aperigos paperan Jarlibron. Samtempe la asocio planas draste altigi la kotizojn. Anstataŭ 11 eŭroj la plej malalta jara kotizo en Nederlando iĝos 44 eŭroj. Por ricevi la revuon Esperanto sur papero necesos pagi 74 eŭrojn.
Fettes: ”Trezoro estos traktata kiel estrarano” de Libera Folio je 2018-05-022018-05-02 Ne eblas certe scii, ĉu Trezoro Huang Yinbao estis valide elektita kiel estrarano, diras Mark Fettes. Li tamen estos traktata kiel estrarano ĝis la kongreso en Lisbono.
Trezoro samtempe en kaj ekster la estraro de Libera Folio je 2018-04-252018-04-26 Post la ĵusa balotado pri novaj estraranoj en UEA estiĝis senprecedenca situacio. Ne klaras, ĉu la ĵus enpostenigita nova estrarano pri financoj, Trezoro (Huang Yinbao) efektive estis valide elektita. Dum oni esploras la aferon, li tamen partoprenas la estraran laboron.
Trezoro volas profundigi la rilatojn kun Unesko de Libera Folio je 2018-04-252018-04-26 La 20-an de aprilo la prezidanto de UEA, Mark Fettes, anoncis ke Huang Yinbao (Trezoro) post voĉdonado en la komitato estis elektita nova estrarano de la asocio. Libera Folio petis lin rakonti pri siaj planoj en la estraro.
UEA riĉiĝas kaj malriĉiĝas samtempe de Libera Folio je 2018-04-172018-04-17 La buĝetaj deficitoj de UEA atingas novajn rekordojn kaj oni jam ekparolas pri minaco de bankroto. Samtempe ŝajnas, ke la asocio dum la lastaj jaroj nur pliriĉiĝis. Kiel tio eblas, kaj kion tio signifas? Libera Folio provis profundiĝi en la ciferan ĝangalon.
La ŝrumpado de UEA momente haltis de Libera Folio je 2018-04-062018-04-07 La kvanto de individuaj membroj de UEA denove kresketas, tamen de rekorde malalta nivelo kaj tre malrapide. Ĉi jare UEA eble havos 4.600 individuajn membrojn. Laŭ la strategia plano akceptita en 2013, la membroj devus esti 7.178.
Biciklado de Berlino al Lisbono de Libera Folio je 2018-04-022018-04-02 La distanco estas iom malpli ol 3.000 kilometroj, kaj la vojaĝo daŭros 48 tagojn. Tiel aspektas la plano de bicikla karavano el Berlino al la Universala Kongreso en Lisbono. Almenaŭ tri homoj kaj unu hundo biciklos la tutan vojon.
Financa laborgrupo volas ke UEA draste ŝparu de Libera Folio je 2018-03-042018-03-05 UEA ne plu dungu oficistojn en Roterdamo sed movu laborojn al malpli kostaj landoj. La revuoj kaj Jarlibro de UEA ne plu aperu sur papero. La asocio eble liberiĝu de la neprofita libroservo. Jen proponoj de la financa laborgrupo de UEA por savi la asocion de bankroto.