UEA denove prokrastas la novan retejon de Libera Folio je 2023-06-282023-06-28 La 26-an de julio 2013 la komitato de UEA decidis rezervi 100 000 eŭrojn por la starigo de nova retejo. La projekto laŭ la estraro estis unu el la ĉefaj prioritatoj de la asocio. Dek jarojn poste, UEA dubas ĉu la sistemo entute estas bezonata kaj denove prokrastas ĝian lanĉon.
Esperanto estis uzata en virtuala UN-kunsido de Libera Folio je 2023-06-202023-06-21 Pluraj gravuloj de Unuiĝintaj Nacioj partoprenis en reta kunveno pri multlingvismo, kiun iniciatis reprezentantoj de UEA. La kunsido estis interpretita ankaŭ al Esperanto, kaj kelkaj parolantoj mem uzis la lingvon. Tamen nenia ĝenerala subteno al la ideo aŭ uzo de Esperanto estis esprimita.
Aktivuloj klopodas savi la kursojn de Duolingo de Libera Folio je 2023-06-132023-06-13 En marto Libera Folio raportis pri la malapero de pluraj Esperanto-kursoj de Duolingo. Komence de junio aktivuloj de TEJO kaj la brazila junulara organizaĵo BEJO lanĉis peticion por savi la kursojn. En malpli ol du semajnoj ĝi kolektis pli ol 2 300 apogantojn. Sed kial tio influus komercan entreprenon, kiu volas gajni monon? Ni demandis al kelkaj el la aktivuloj.
Seriozaj informoj kun limigita vortprovizo de Libera Folio je 2023-06-062023-06-06 La de jaroj atendata nova retejo de UEA neniel volas aperi. Sed ne ĉiuj scias, ke jam de pluraj jaroj UEA havas apartan retejon kun interesaj tekstoj por novaj esperantistoj. ”Eĉ per limigita vortprovizo eblas transdoni al la legantoj seriozajn informojn”, rakontas la ĉefrespondeculo Anna Löwenstein.
TEJO planas elspezi pli da mono de Libera Folio je 2023-05-272023-05-28 La kvaran fojon en du jaroj, la estraro de TEJO prezentas buĝeton al la komitato. Pro la ricevo de la administra subvencio, oni proponas elspezi pli da mono kaj redungi du oficistojn.
Kial malgranda frato iĝis sibo kaj ri? de Libera Folio je 2023-05-16 Esperanto-Asocio de Britio lanĉas samtempe du versiojn de unu libro, la malutopiaĵo Little Brother, verkita de Cory Doctorow. La du tradukoj de Edmund Grimley Evans nomiĝas Malgranda frato kaj Malgranda sibo. Kion tio signifas kaj kial? Tim Owen klarigas.
La komitato de UEA havas nenion por diri de Libera Folio je 2023-05-092023-05-09 Grandaj defioj staras antaŭ UEA, sed la supera organo de la asocio preskaŭ plene silentiĝis. Ajna diskuto mankas, en aprilo aperis nur manpleno da rutinaj diskonigoj en la komitata retlisto. ”Ĝi atendas, sed ne havos kialon ne aktivi post nelonge”, klarigas la prezidanto de UEA.
IJK 2024 okazos en Litovio de Libera Folio je 2023-04-232023-04-24 TEJO elektis Litovion anstataŭ Tanzanio kiel landon por la Internacia Junulara Kongreso 2024. La respondeculoj ne klarigis, kial oni ne volis kongresi en Afriko.
UEA lanĉis sian novan retejon de Libera Folio je 2023-04-012023-04-02 Sojle al la dekjara jubileo, UEA nun fine povas lanĉi sian novan retejon, kiu estis anoncita en 2013. Ne ĉio jam pretas, kaj la videblaj ŝanĝoj estas malpli grandaj ol multaj atendis, sed laŭ la estraro de UEA temas pri grava progreso. ”Cetere AKSO ne estas la nura reta projekto de UEA”, atentigas ĝenerala sekretario Aleks Kadar.
Mortkondamno de Billy Waldon nuligita de Libera Folio je 2023-03-282023-03-28 Billy Waldon (Noiĉjo Sekvojo) estas konata ĉeroka esperantisto, kiu en 1991 estis kondamnita je mortpuno interalie pro tri murdoj. Lastatempe la Supera kortumo de Kalifornio nuligis la kondamnon kaj la tutan proceson kontraŭ li, raportas Brandon Sowers.