Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2021 de Libera Folio je 2021-09-202021-09-20 La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2021 estis prezentitaj en aparta premia festo kadre de la Virtuala Kongreso en dimanĉo la 19-a de septembro. Partoprenis entute 188 verkoj.
Klasikaĵo de Stanisław Lem aperis en Esperanto de Libera Folio je 2021-09-152021-09-15 Polaj amaskomunikiloj favore raportis pri la ĵusa apero de la klasika sciencfikcia romano Solaris en Esperanto. Ni petis la tradukinton Przemysław Wierzbowski klarigi, kial gravas havi tiun verkon en Esperanto, kvankam ĝi jam aperis en kvardeko da aliaj lingvoj.
Katedro en Amsterdamo ŝajne plu vivos de Libera Folio je 2021-09-132021-09-13 La planata ”financa resanigo” de UEA ne tuj trafos la instruadon de Esperanto ĉe la universitato de Amsterdamo, kies speciala katedro estas financata de UEA. Laŭ vicprezidanto Fernando Maia estas mono por pliaj kvar jaroj en la koncerna fondaĵo, kaj la perspektivoj estas bonaj.
”Oni devas savi la Esperantan heredaĵon” de Libera Folio je 2021-08-232021-08-25 La arkivo de UEA kaj unikaj libroj el la biblioteko nepre estu transdonitaj al Vieno por savi ilin por la komunumo kaj la esploristoj. Tion opinias profesoro Pascal Dubourg Glatigny, kiu nun kunorganizas altnivelan serion de seminarioj pri la historio de Esperanto. Dum la unua kunveno en septembro en Berlino oni diskutos la sorton de la havaĵoj de UEA.
Animea ludo ne forgesas Juliamon de Libera Folio je 2021-08-192021-08-19 Antaŭ kvar jaroj aperis populara komputila ludo, kiu kaŝe instruas Esperanton. En la ludo la lingvo nomiĝas Juliamo. Nun aperis la sekva parto en la serio, unue japane kaj poste angle. Esperanto plu havas gravan rolon en la ludo – kaj daŭre ne nomiĝas Esperanto.
Paweł Fischer-Kotowski redaktos Kontakton de Libera Folio je 2021-07-242021-07-24 La revuo Kontakto havas novan redaktoron. Post dek jaroj Rogener Pavinski forlasas la postenon, kaj transdonas la torĉon al Paweł Fischer-Kotowski. La estraro de TEJO elektis lin el inter tri kandidatoj, post tri intervjuoj.
”Aparteni al kulturo sen esti posedata” de Libera Folio je 2021-07-222021-07-23 Clemens J. Setz, kiu ĵus ricevis Premion Georg Büchner, la plej altan literaturan distingon por germanlingvaj aŭtoroj, konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio – en Esperanto. Li trovas enigma la ekziston de ”tiom bona” originala literaturo en Esperanto.
Majstro de la malnova mondolingvo de Libera Folio je 2021-07-222025-04-28 La 20-an de julio iĝis konate, ke la aŭstria aŭtoro Clemens J. Setz ricevos la Premion Georg Büchner, la plej altan literaturan distingon por germanlingvaj aŭtoroj. Li estas ankaŭ unu el malmultaj ekstermovaduloj kiuj malkovris la Esperantan literaturon. Lige kun la novaĵo pri la premio, Libera Folio kun lia permeso republikigas lian prelegon pri la poezio de William Auld.
Tradukinto de Auld ricevis pintan premion de Libera Folio je 2021-07-212021-07-23 La plej prestiĝa premio por germanlingvaj verkistoj estis aljuĝita al Clemens J. Setz, en Esperantujo konata interalie pro tradukoj de William Auld al la germana. Li hazarde malkovris Esperanton tra poezio kaj nun bone konas la lingvon, eĉ se li supozeble ne konsideras sin esperantisto.
Vikipedio nun havas 300 000 artikolojn de Libera Folio je 2021-07-192021-07-20 La Esperanta Vikipedio atingis novan rekordon: 300 000 artikoloj. Ĝi nun estas la 35-a Vikipedio laŭ la amplekso. Malpli grandaj estas ekzemple la bulgara, dana kaj kroata Vikipedioj.