De legantoj
de Jan Ulrich Hasecke
—
Laste modifita:
2007-12-26 10:49
Artikoloj de legantoj
- KD eternigas la voĉon de esperantista elstarulo — de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-09-11 13:53
- Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) vendas la kompaktan diskon "Ismael Gomes Braga – Pioniro de Esperanto en Brazilo". La disko enhavas du prelegojn faritajn de Ismael Gomes Braga en la jaro 1958.
- Esperantisto eldonas libron pri Juro — de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-09-08 13:58
- Esperantistoj distingiĝas en brazila jura mondo. La Prokuroro de Ŝtato Cearao César Barros Leal lanĉis la libron "Vigilância Eletrônica à Distância: Instrumento de Controle e Alternativa à Prisão na América Latina" (Distanca Elektronika Kontrolo: kontrolilo kaj Alternativo al Enprizonigo en Latin-Ameriko).
- Placo de Esperanto reinaŭgurita en Brazilo — de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-09-06 20:53
- La urbo-administracio de Campos dos Goytacazes, en la Norda Regiono de Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, reinaŭguris la Placon de Esperanto. La solenaĵo okazis en la 25-a de Aŭgusto.
- Projekto celas al la enkomputiligado de la arĥivoj de Pernambuka Esperanto-Asocio — de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-09-04 19:22
- Pernambuka Esperanto-Asocio estigis projekton por la enkomputiligo de sia historia arĥivo.
- Romaneca etoso en la nova KD de Dirce Sales — de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-09-04 19:22
- La kantistino Dirce Sales lanĉis la kompaktan diskon 'Jen Mi'.
- Lanĉita ĉe interreto mallongdaŭra brazila filmo parolata en Esperanto — de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-09-04 19:22
- Estis publikigita ĉe interreto la mallongdaŭra filmo O Último Retrato (La Lasta Portreto).
- Meksikanoj ekelsendas televidprogramon en Esperanto — de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-09-04 19:22
- La esperanto-movado de Meksikio estigis televidprogramon parolatan en Esperanto.
- Kursoj kaj ekzamenoj de TIETo de junio ghis augusto :novbakitoj kaj novaj instruontoj — de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-08-31 14:34
- De junio ghis augusto 2011, TIETo (TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando) organizis kursojn kaj ekzamenojn.
- ILEI-SEKCIOJ AKTIVIĜAS EN ORIENTA AZIO — de Trezoro Huang Yinbao — Laste modifita: 2011-08-31 12:41
- IELI
- Esperanto-renkontiĝo de Arbara Regiono de Minas-Gerajso estos en septembro — de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-08-23 20:51
- La 11-an de septembro okazos la 5-a Esperanto-renkontiĝo de la Arbara Regiono de Ŝtato Minas-Gerajso (Brazilo)
- Rekomenciĝis la kunsidoj de Esperanto-UNICAMP — de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-08-23 20:51
- Rekomenciĝis la kunsidoj de la Esperanto-grupo de UNICAMP (Ŝtata Universitato de Campinas), nordorienta regiono de San-Paŭlo (Brazilo).
- Teatra prezentado en Kultura Kooperativo de Esperantistoj — de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-08-14 16:21
- La aktoro Amarílio Carvalho prezentis en Esperanto la monologon "Tiradentes, Fidoplena Martiro".
- Komitato, plej supera, ne papera organo — de Johan Derks — Laste modifita: 2011-08-13 07:13
- La pasiveco kaj ne-engaĝiĝo de la komitatanoj ne estas kaŭzo, sed simptomo de la maldemokrata funkciado de la Estraro(j) de UEA. Tion atestas interalie la blokado al klopodoj por perinterreta voĉdonado dum pasintaj du jaroj. La strebo de Stefan MacGill plifortigi la Komitaton donante al ĝi rektan elektorajton de Estraro meritas plenan apogon.
- Ilustrita esperanto-kurso per interreto — de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-08-07 21:16
- La hejmpaĝo de la brazila karikaturisto Milton Kennedy disvastigas ilustritan esperanto-kurson.
- LBV publikigas en Esperanto eldonan sukceson — de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-08-04 10:41
- Legio de Bona Volo (LBV) eldonis la libron Meditadoj el la Animo.
- Rekomenciĝis la Konversacia Klubo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj — de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-08-04 10:41
- En la 3-a de aŭgusto rekomenciĝis la kunvenoj de la Konversacia Klubo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Rio-de-Ĵanejro.
- Kultura Kooperativo de Esperantistoj 60-jariĝis — de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-08-04 10:40
- La 29-an de julio okazis la Festo de la Datrevenantoj de la Monato en Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE).
- Esperantista muzikestro promesas finigi la ĥaoson de la muzika terminaro — de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-07-28 09:37
- La kolombia muzikestro Alfredo Aragón publikigis la libron Muzika Terminaro. La celo de tiu verko estas alfronti la problemon pri muzikaj teĥnikaj terminoj en Esperanto.
- Biblioteko el la brazila ŝtato Cearao ricevas esperanto-librojn — de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-07-28 09:37
- Unu plia publika institucio ricevis librojn de Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE).
- Esperanta parolrekono? Denove defio! — de inĝ. A.P.M. Witkam — Laste modifita: 2011-07-26 20:06
- Aŭtomata parolrekono ĝisnun pene progresis, ankaŭ ĉe Esperanto. Eĉ pli grave, ĵus aperis disertacio en kiu por homa-robota interparolado oni elektis novan artefaritan lingvon. Ĉar hejma komunikado kun zorgrobotoj grandskale alvenos, jen projektpropono por alfronti la defion.