Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Ĉu la Elekta Komisiono prenos sian respondecon? / Komitato, plej supera, ne papera organo

Komitato, plej supera, ne papera organo

de Johan Derks Laste modifita: 2011-08-13 07:13
La pasiveco kaj ne-engaĝiĝo de la komitatanoj ne estas kaŭzo, sed simptomo de la maldemokrata funkciado de la Estraro(j) de UEA. Tion atestas interalie la blokado al klopodoj por perinterreta voĉdonado dum pasintaj du jaroj. La strebo de Stefan MacGill plifortigi la Komitaton donante al ĝi rektan elektorajton de Estraro meritas plenan apogon.

En Havano la Komitato decidis "ebligi retan voĉdonadon de la Komitato", tasko realigenda de la Estraro. Dum tuta jaro la estraranoj kaj la Ĝenerala Direktoro ne sukcesis produkti iun ajn rezulton (Vidu jen). Nur dum la kunveno de la Komitato en Kopenhago la Estraro distribuis 'informon' (http://home.telfort.nl/derks.esp/Reta voĉdonado_informo de la Estraro, 23-7-2011.doc), kiu skizas ĝian nekapablon trovi eĉ proceduron por efektivigi la decidon de Havano.

La problemo ne plu estas ĉu la komitato de UEA baldaŭ havos perinterretan voĉdonadon aŭ ne - ĉar tio, pro la fiaska traktado de la Estraro, ne povos, eĉ se arde dezirata, esti efektivigita antaŭ 2015, sed ĉu ĉi-tiu Estraro entute kapablas gvidi la asocion. En la papero menciita la Estraro asertas, ke "Oni ne povas taksi la bezonon de reta voĉdonado tiel urĝa, ke la afero ne povus atendi, ĝis ankaŭ la aliaj ŝanĝoj estos konataj." 

Tiu simpla frazo signifas jam kompletan malkapabligon de la Komitato, des pli ĉar dum la kunveno en Kopenhago la Komitato ne ricevis la eblecon trakti la tagorderon pri perintereta voĉdonado 'pro manko je tempo'. Ŝajne decidoj de antaŭaj komitataj kunsidoj, eĉ post tuta jaro povas esti prokrastitaj senfine pro laŭ aserto financaj motivoj (legu la 'informon'), sen ke tiu Komitato havas ajnan diron. Neniu komitatano havis la inspiron postuli, ke tamen la kunsidestro Dasgupta PRENU la tempon por pridiskuti la tagorderon. Evidente la tiel nomata tempomanko verdire estas ankaŭ 'financa (aŭ kongresorganiza) motivo'. 

Oni demandas sin kio alia estas la decidorganoj kaj CO de UEA ol diktatora kaj burokrata organizaĵo, en kiu oni ŝajne respondecas nur pri eternigo de ritualoj kiaj nomumado de honoraj membroj, aljuĝado de belartaj premioj, eldonado de revuo kaj organizado de UK ĝis posta epoko. La respondeculoj de asocio kiu troviĝas en tia krizo kiel nun UEA ne montras iun senton de urĝeco, kvankam la statutaj celoj de UEA fariĝas pli kaj pli utopiaj rilate al nia stato de malforto.

Mi opinias, ke la plej esenca, sed ne sufiĉa, elirejo estas respekti la demokratan, do senperan voĉdonrajton de la Komitato. Tio staras sendepende de la tim-atendoj, kiujn multaj homoj havas pri la kvalito de opiniformado ene de la Komitato aŭ la manko je disciplino engaĝiĝi en perinterretaj diskutoj de komitatanoj kiuj ne sentas respondecon rilate al la membroj kiuj elektis ilin pri kunstiri la politon de la asocio. La Estraro mem - laŭ la menciita papero – "povos (antaŭvidas ?, JD) sondi la opinion de la Komitato pri konkretaj demandoj en formo simila al reta voĉdonado, kiam ĝi trovos tion bezonata kaj utila.

La Estraro povos konsideri la rezulton de tia sondado deviga, se granda plimulto de la Komitato (t.e. ne nur de la voĉ-donintoj) apogos saman starpunkton kaj se ne temas pri afero, kiu eksplicite apartenas al la kompetento de la Estraro mem." Tiu 'informo', kvankam diktato, kreita sen scio aŭ interkonsento de la Komitato, miaopinie tamen estas la nura ebleco almenaŭ teni iom da espero, ke – eble post plua jardeko - la organizacia krizo en UEA estos venkita kaj - laŭ la priskribo de Stefan MacGill "Tuta aro da transformoj devas okazi (estos okazinta, JD), por ke komitatanoj sentu, ke ili estos regule konsultataj, ke iliaj kolektivaj opinioj kaj decidoj efektive gravas kaj helpas difini la asocian vojon.

Tiuj transformoj spronos al la Landaj Asocioj zorge nomumi komitatanojn, kaj rilatados kun ili por ke ili prezentu la sintenojn de la LA." (legu http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/6767 kaj /6783) Kun lama ne-demokrata Estraro mi antaŭvidas riskan futuron por UEA eĉ katastrofon, sed ne ekzistas alia ebleco. Johan Derks, eks-komitatano

gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2011-08-12 18:29
Esperanto estas nun uzata pli ekster Esperanto-organizajhoj ol en ili. Tial demokratio au maldemokratio en UEA tute ne influas la vivadon de Esperanto. Kion ni faru, tio estas vere ne rigardi nur unu organizajhon, sed pensi pri pli konkretaj agoj de pmultaj organizajhoj kaj unuopuloj por ebligi al Esperanto atingi pli da homoj tra la mondo. Niaj zorgoj pri demokratio au demokratio en Esperanto-organizajhoj perdigas al ni tempon.

UEA perdas membrojn, ankau SAT kaj la Esperanta Civito. Dume, pli da homoj interesighas pri MAS, pri aliaj iniciatoj por disvastigi Esperanton. Esperanto-Insulo ne estas escepto. Tiajn agojn ni nun bezonas por antauenigi Esperanton. Chio cetera estas preskau nur egocentra.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2011-08-12 18:48
La titolo de la supra teksto estas ne NOVA por Esperanto, sed NOVA ERAO POR ESPERANTO
Lu
Lu diras:
2011-08-15 20:20
Mi konsentas, ke oni ĝenerale pli multe uzas Esperanton ekster Esperanto-organizaĵoj ol en ili - sed tio tre dependas de la tereno. Muzikon oni ekzemple produktas ĉefe private kaj en entreprenetoj. La interretaj projektoj kutime vivas sendepende. Kontraste kongresojn ankoraŭ ĉefe organizas asocioj. Entute ŝajnas al mi, ke la monfluo okazas ankoraŭ grandparte ene de asocioj - kaj bedaŭrinde ili ne uzas multon de ĝi por informi kaj varbi, nur ĉ. 1 procenton de la entutaj elspezoj. Bedaŭrinda fakto. Sekve unu solvenda demando de la ekster-asocia Esperantujo estas, kiel direkti monon al tiuj terenoj, kiujn la asocioj tradicie malmulte flegas - ĉefe varbado.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-16 01:13
Mi havas absolute nenion kontrau EsperantoLand de Lu kaj deziras al ghi plenan sukceson. Kelkfoje mi nur kredas en ghi malkovri similajn "sektemajn" tendencojn kiel en UEA kaj en la Civito, de kiu ghi lau mi ne esence diferencigha (nu la Civito estas chiurilate ekstrema kazo, kaj mi tute ne celas kompari ghin kun la iniciato de Lu, kiun mi cetere konas nur teorie kaj ech nur suprajhe).

Miaj imagoj pri la estonteco de Esperanto (au de iu planlingvo) iras en la direkton de distancigho de ajna "socia kaj kultura movado" lau la ghisnuna modelo de "raumismo" au finvenkismo" (en la praktiko temas cetere pli malpli pri la samaj konceptoj au modeloj, char ambau agadas kaj propagandas en la praktiko per, por, pro kaj pri Esperanto, eble kun diversaj nuancoj kaj prioritatoj).

UEA kaj la Civito oni povas iusence kompari kun FRG kaj GDR. Ambau Germanioj volis la pacon kaj sekvis similajn celojn pri pli bona vivo, pledis kontrau milito ktp., sed aplikis diversajn rimedojn. En ambau shtatoj vivis kaj "proletoj" kaj "burghoj", kaj komunistoj kaj malkomunistoj, - nur ilia mono, ech kun la sama nomo, havis diversan valoron. Ili ech parolis la saman komunan lingvon. Ktp.

Por eventuale doni novajn shancojn al tia planlingvo necesus ghin vershajne distranchi ne nur de ia ideologio, sed ankau de ajna "socia kaj kultura movado", kiu ghenerale estas tro ideologieca kaj heterogena, kiel montras la ekzemplo de la Eo-movado, kaj utiligi ghin kiel iusence kiel "teknikan-neutralan" komunikan rimedon, kiu funkcias sendepende kaj ekster chia ideologio kaj "socia kaj kultura movado".

La esenca problemo de Eo estas vershajne, ke ghi funkcias simile au same kiel ajna nacilingvo kaj kiu ech pretendas funkcii simile.

Cetere la angla lingvo ne nepre en chiuj kazoj estas ligita nur al angla kulturo kaj usona vivmaniero. En la gimnazio mi lernis la anglan dum multaj jaroj, sed neniu propagandis la anglan kulturon au la usonan vivmanieron kaj la anglan oni parolis nur en la anglalingva instruado. Sed en aliaj landoj eble estis alie.). En internaciaj konferencoj, en kiuj mi partoprenis kaj en kiuj oni uzis chefe la anglan, mi ne havis la impreson, ke oni propagandas la anglan kulturon kaj la usonan vivmanieron. Sed oni uzis nur la anglan lingvon.

Kiel tia "teknika-neutrala" lingvo ghi estus utiligita probable de pli da homoj kaj povus utiligi kaj apliki chiujn resursojn de la homaro. Sed chu la funkciado de homa lingvo, ech se ghi estas "artefarita" kiel Eo, disde la socia kaj kultura kunteksto entute eblas, estas al mi malfacile diri. La lingvoj, kiuj tiel funkcias, estas mashinaj kaj komputilaj lingvoj, sed tiuj ne estas homaj lngvoj (iuj saghaj homoj-esperantistoj verkis pri tiuj temoj, do necesus relegi iliajn artikolojn).

Krom tio, la uzado de tia lingvo devus esti submetita al iu kontrolinstanco "speco de "Akademio"), kiu evitus chiajn (kiajn ajn) ideologiajn misuzojn de la apliko de la lingvo (kiel tio okazis ekzemple en GDR). La tuta afero devus alkrochighi al politike sendependa instanco, kiu havas certan publikan prestighon kaj funkcion (ekzemple universitato, kiu estas submetata al demokratia juro kaj kontrolo), por eviti ke privataj diletantoj, politikaj ekstremuloj, demagogoj ktp. povu fari ion ajn. La publicistika produktado devus esti konfidita al seriozaj eldonejoj. Ktp.

Nuntempe, la Eo-movado funkcias ekster chio ajn de tiaj strukturoj - paradizo por plej diversaj fushuloj kaj stranguloj, pri kies agadoj mankas chia "kontrolo".

Mi ne parolas pri kontrolo kaj reghimo kiel en la GDR-tempo, sed pri jure demokratia reghimo, kiel ghi estas kutima kaj funkcias en Svislando, Germanio k.s. Sed, kiel shajnas al mi, ne malmultaj e-istoj kontestas tiun reghimon kiel "mensogan konstrujahon" ktp.

Kion mi skribas ja eble estas ekstreme sektema, tamen necesas mediti pri "alternativaj modeloj kaj solvoprovoj". Sed mi timas, ke estas jam tro malfrue paroli pri chio tio. Nu, probable la ideo de la internacia neutrala planlingvo ankau en estonteco okupos la mensojn de iuj homoj. Nuntempe la ideo trovighas en grava krizo, same ghia plej granda esprimilo, Esperanto kaj precipe ties organizajhoj (la lingvo mem ne trovighas en krizo, char ghi funkcias same bone au malbone kiel antaue kaj ne disfalis au malaperis kiel certaj nacilingvoj kiel la liva au aliaj). Kaj la "lingva problemo" en internaciaj organizajhoj praktike interesas "neniun porkon", char oni kredas ghin pli malpli solvita - pere de formala multlingveco kaj apliko de kelkaj laborlingvoj, chefe de la angla. Estas nur relative malmultja homoj, kiuj okuoighas pri tiuj lingva problemoj. Ofte temas pri bizaraj ideologoj, kiuj perdis la kapablon objektive vidi la aferojn kaj kiuj profilighis kiel malamantoj de iuj politikaj sistemoj, plej ofte la okcidenta-lapitalisma-usona, dum pri la diversaj dangheroj, kiuj venas el Chinio, neniu parolas au plendas. En Esperantujo ekzistas tuta aro da ili, la nomoj estas ghenerale konataj.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-16 05:41
 (Viaj vortoj); "Por eventuale doni novajn shancojn al tia planlingvo necesus ghin vershajne distranchi ne nur de ia ideologio, sed ankau de ajna "socia kaj kultura movado", kiu ghenerale estas tro ideologieca kaj heterogena, kiel montras la ekzemplo de la Eo-movado, kaj utiligi ghin kiel iusence kiel "teknikan-neutralan" komunikan rimedon, kiu funkcias sendepende kaj ekster chia ideologio kaj "socia kaj kultura movado"."

Kara Andreo, tiu estus bona rimarko, se Esperanto estus tuj de komence akceptita.
Nun tio estas neebla. Mi provos al vi klarigi.

La samon oni provis fari en GDR, precipe Heinel kaj Blanke tion ege propagis. Ili volis aserti, ke tiam Esperanto estus serioze traktata kaj povus de komunista gvidantaro esti pli facile akceptita. Ili volis nur Esperanton akcepti kiel sia helpilo por propraj hegemoniaj celoj.

Char Esperanto ne estas akceptata kiel "telefono", iras vojon de malsupre kaj bezonas proprajn radikojn. Ghuste "interna ideo", kiu de unu flanko malhelpas oficialigon, de dua flanko garantias, ke Esperanto travivas ech plej grandajn katastrofojn kaj kontrauulojn.

Vi tute ne pravas, ke lernante la anglan oni ne praktikas kaj altrudas la kulturon. Tion direkte fari ili ne bezonas, char al vi en dua pasho estos chio servita. Servita , char iu havas politikajn, ekonomiajn, kulturajn profitojn - simple monopolo. Kiu havas monopolon "pravas".

Kiam mi instruis Esperanton, jam de dua leciono ni jam kantis germanajn popolajn kantojn en Esperanto. Chu tio okazas en aliaj lingvo-lecionoj?
Vi lernis pri Londono, Shekspiro, kiel vivas John en Britujo kaj lia kutimoj....

Alia ekzemplo estas kial judoj travivis? Char neniam perdis siajn radikojn!
(ne forgesi de kie vi venas, via religio kaj kulturo..) Ghuste , char Esperanto ne estis tuj akceptita havas nun sian historion kaj sian kulturon kaj egale kiel estos, ghi ne estas jam forigebla de la monda historio ech, se UEA chesos ekzisti, Esperanto plu vivos.

Mi estas certa, ke venos tempo, kiam la angla ne plu estos dominata kaj pli forgesita estos EU, sed Esperanto travivos.

Esperanto eble bezonus EU por esti internacia neutrala lingvo ne nur de EU, sed EU eble pli bezonas Esperanton por funkcii en 27 nacia grupo kaj travivi!
Mi estas 100 % certa, ke tiuj popoloj, kiuj chiam estis militemaj kaj trompitaj nun konsentos uzi nacian lingvon, kiu sklavigas aliajn kulturojn kaj donas profiton al lobiistoj kaj monopolistoj.

Plej granda manko de esperantistoj estas , ke ni ne scipovas komune agi kaj UEA portas plej grandan parton. Agado de Lu estas nur logika konsekvenco!
Vershajne ni devos preni la ekzemplon kaj lasi UEA morti se ghi ne volas vivi.
limako
limako diras:
2011-08-16 14:59
Vi metas la fingron sur la vundon: esperantistoj ne emas kunlabori. Mi foje aŭdis dirita ke esperantistoj estas tiel, ĉar nur tiaj homoj lernus Esperanton. Ne indas plendi pri tio, tamen: ĉu bone, ĉu malbone, tia estas nia komunumo kaj ju pli rapide ni akceptos tion, des pli rapide ni povos eklabori.

Unu agnoskinda afero, tamen, estas ke UEA ne tuj mortos: ĝi havas sufiĉe da mono por daŭre lami (aŭ flanken aŭ suben) dum jardekoj. Esperanto, same, ne tuj mortos. Multaj homoj nuntempe lernas ĝin. Nia celo devas esti ligi niajn samideanojn al jugo kaj konvinki ilin kune tiri.

Esperanto ne devas esti ununura afero, same por ĉiuj. Ĝi nun havas cent jarojn da historio, kaj ĝia rakonto havas fadenojn ĉiajn. Ĝi estas la lingvo de SAT, sed ne nur tio. Ĝi estas helplingvo, sed ne nur tio. Ĝi estas lingvo de tradukado, sed ne nur tio, ktp, ktp. Ĝi povas esti -- fakte estas jam nun -- nun temo interesa en si mem, sen la neceso ligi ĝin al io alia. Ne necesas diri "lernu Esperanton por..." Sufiĉu diri "Lernu Esperanton."
esperanto
esperanto diras:
2011-08-16 17:05
Necesas distingi inter Esperanto kiel lingvo de minoritato formanta ian internacian komunumon dise vivantan kaj kunvenantan en kongresoj, kaj Esperanto kiel lingvo (kiel opcio) kun la ambicio funkcii kiel universala lingvo (au mondlingvo) en la senco de Zamenhof au Schleyer.

Nuntempe ekzistas kaj funkcias nur la unua opcio. Fakte en tiu kazo Esperanto ech ne estas necesa, kaj ghi fakte funkcias nur kiel preteksto. Kiel oni scias, en multaj kazoj en la Eo-komunumo la nacia lingvo funkcias pli bone kiam la "esperantistoj" komencas krokodili.

Sed Esperanto havas nur sencon, se ghi estas aplikata inter diverlingvanoj. Utiligi ghin ekzemple en jarkonferenco de germanaj, francaj, anglaj, polaj, bulgaraj, islandaj ktp. en principo ne estas bezonate, char en tiuj kazoj la lingvoj germana, franca, angla, pola, bulgara,islanda ktp. funkcias ech pli bone au glate.

Ekzemple la angla lingvo funkcias en ambau kazoj: kiel lingvo ene de la anglalingva gepatra komunumo en multaj landoj kaj kiel lingua franca inter disverslingvanoj, praktike en chiuj landoj de la mondo.

Char la e-istoj jhaluzas tiun statuson de la angla lingvo kaj ili dezirus, ke Eo funkcius same, almenau en la senco de opcio de mondlingvo, ili malamas, kritikas kaj agresas la anglan lingvon (kiu, malfeliche, krom tio estas ligita kun la angla-usona kulturo, kiu reprezentas la Okcidenton, la kapitalismon, la imperiismon kaj chion malbonan).

Organizajho povas esti konservita tiom longe ke ekzistas membroj, kiuj ghin portas kaj subtenas. Ekzemple en Svislando multaj lokaj kaj fakaj organizajhetoj malfondighis, char foriris (maljunighis kaj mortis) ghiaj membroj kaj mankis novaj membroj kaj posteuloj. La samo povas okazi al la nacia organizajho, kiu en la kazo de Svislando havas shajne 150-170 pagantajn membrojn, sed eble ghis 40 personoj partoprenas la jarkunvenon kaj ghis 50-100 povas partopreni pli gravan Eo-aranghon (sed eble nur 10 procentoj posedas altnivelan Eo-lingvokonon). Ankau en tiu nacia organizajho estas chefe maljunuloj, sed ekzistas kelkaj mezaghuloj kaj junuloj.
UEA povas havi longan spiron, se ghiaj membroj opinias, ke UEA utilas kaj necesas (tiun opinion shajne estas reprezentas la plimultaj). En tiu kunteksto UEA bezonas neniujn reformojn, char shajnas, ke la plimulto de UEA-membroj, kiuj vizitas UK, estas pli malpli kontentaj. Tion perfekte scias la UEA-gvidantoj, pro tio ili preferas nenion shanghi.
Lau la Jarlibro nuntempe kun UEA estas ligitaj ch. 20'000 homoj, lau mia kalkulo (Hochrechnung) kun chiuj individuaj kaj kolektivaj membroj, delegitoj ktp.
Krom tio ekzistas, kiel konate, homoj ("esperantistoj") ekster UEA.

Do, kiel organizajho ghi povas esti utila kaj necesa por la membraro, kiu pagas kotizon al tiu organizajho. Chu tia organizajho servas al Esperanto en "pli altnivela" senco, oni povas dubi. Sed tio ests alia afero. Kiel en la kazo de la lingvo Esperanto mem, ankau en la kazo de la organizajhoj oni devas distigi inter du diversaj niveloj, au kazoj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-16 18:48
Kvankam rimarkoj de Andreas, estas amaraj, sed portas multe da vero.
Esperantistoj estas specialaj homoj de diversaj specoj. Plejparte ili estas idealistoj, mondplibonigantoj, ofte ekstremuloj kaj mirinduloj. Estas inter ili kelkaj, kiuj tiujn ecoj eluzas por privataj celoj.

Oni devus fari sciencajn studojn kaj ni mirus kia komunumo ni estas.

Ofta riprocho estas, ke la lingva nivelo estas "krokodila". Certe la rimarko estas gxusta, sed se oni ne perlaboras la chiutagan panon, mankas intereso kaj instigi gxin perfektigi.

Kio ne plachas al mi che -adreas, ke chiam denove diras, ke esperantistoj kontaraustaras la anglan, malamas ghin kaj nun estas jhaluzaj.
Shajnas al mi, ke plej multaj esperantistoj ne povas konsenti , ke la nacia lingvo estu internacia, char ghi chiam donas avantaghon al denaskitoj kaj faras sociojn du au tri klasan. Jam ne parolante pri plolitika, ekonomia kaj kultura profito. Alia afero estas ankaux, ke naciaj lingvoj estas nelogikaj, malfacilerneblaj.(miaj prauloj jam kontraustaris la francan, gemanan kaj mi persone la rusan kaj nun ankau la anglan - chiu nacia servu al sia popolo hejme).
Chiu popolo kaj ties lingvo kaj kulturo havu la samajn rajtojn kaj tion mi postulos ghis mi vivos.

Prenu simple mian ekzemplon. Mi vivas en Germanio 46 jaroj kaj chiam ankorau ne estas perfekta. (en pola lingvo ne ekzistas artikoloj, de kiuj en germana dependas ghusta deklinacio, ne ekzistas diferenco inter mallonge dirite au longe, majuskula skribado,....)
Mi laboras kiel interpretisto kaj ofte miskompreno okazas pro lingva malperfekteco.Ofte unu vorto havas diversajn signifojn. Ekzemple Staat, Stadt, statt...

Mi skajpas chiutage kun diversaj esperantistoj tra la mondo kaj ni bonege nin komprenas, malgraux, ke multaj el ili lernas ne pli longe Esperanton kiel unu jaro. Chu tio vi imagas en aliaj lingvoj?

Mi povas interkomprenighi en la germana, pola, rusa,Esperanto, sed se mi havas eblecon prelegi, mi chiam elektus Esperanton. Ghuste pro la elparolo kaj logikeco.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-16 19:06
Chio estas pli malpli jam dirita kaj "pruvita", ekzemple la relativa facileco, logikeco kaj praktikebleco de Eo (Baudouin de C., R. de Saussure, Privat, Bovet, Szerdahelyi k.a.), kaj esplorita (strukturo kaj trajtoj de la Eo-komunumo - Carlevaro, Rasic, Tyblewski k.a.).
Kio mankas lau mi estas studoj pri la fenomeno kial "la homaro" ne estas interesata akcepti internacian lingvon kiel Esperanto.
Nu, ekzistas iuj artikoloj ekzemple de Piron pri la psikologiaj reagoj. Sed tio ne sufichas, char ofte temas nur pri supozoj.

Pri EU ni scias: EU 1. aplikas la multlingvecon, 2. Eo ne estas oficiala lingvo de membroshtato kaj 3. oni ne subtenas la ideon de lingua franca - do Esperanto ne povas esti akceptebla. Sed tio estas klara.

Min pli interesus la demando, kial "la homaro" kiel tia ne deziras tian mondlingvon. Nu bone, la historio de la (europa) lingvofilozofio donis certajn respondojn, sed eble ne chiujn...

Do, necesus pluesplori kaj plupripensi.
Lu
Lu diras:
2011-08-17 01:07
Andy metas la demandon, kial la homaro ne deziras Esperanton. Nu, unuflanke multegaj homoj scias nenion, nur malmulton aŭ ĉefe erarojn pri Esperanto. Ili do ne havas la bazon por decido por Esperanto. Kaj UEA elspezas ŝajne malpli ol 10 mil eŭroj, la landaj asocioj eble maksimume nur kelkajn mil eŭrojn por informado kaj varbado - sume eble malpli ol centmil eŭroj. Per tio ne eblas informi multajn homojn. (Oni povus komenci per kvin procentoj de la enspezoj por informado/varbado kaj tion koncentrite elspezi - sed provizore neniu asocia funkciulo vere pretas doni tempon al la disvastigo de Esperanto.)

Ĉe la ekstera mondo ĝenerale mi havas la impreson, ke la fakuloj pri lingvoj ne havas intereson pri Esperanto. Ja estas tiel, ke la lingvistoj, profesoroj, instruistoj, tradukistoj kaj interpretistoj ne gajnus kun eventuala enkonduko de Esperanto, sed grandioze perdus, maldungiĝus, enspezus malpli ktp. Do ili kiel grupo batalas per ĉiaj rimedoj kontraŭ Esperanto, vidu la malpermeson de Esperanto ĉe la germana fremdlingva konkurso aŭ la fuŝeldirojn de lingvistoj en radio ktp. pri Esperanto.

Ankaŭ la edukaj politikistoj ne havas intereson pri Esperanto - ja tio reduktus la dungitaron kaj tre maltrankviligus ĝin. Kial okupiĝi pri tia temo, kiu alportos ĉefe laboron kaj batalon?!

Do resume mi en la ekstera mondo ne vidas grandan kaj fortan grupon, kiu subtenus nian lingvon.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-08-17 13:49
Kiel Zamenhof entute venis al la ideo krei novan internacian lingvon anstataŭ revivigi Latinon? Ja ekzistas nuntempe ne malforta movado por “vivanta Latino”, kaj instruistoj ne mankas.

La plej ofta argumento estas ke Latino estas “tro malfacila”, sed tio havas sencon nur se la Latinistoj mem deziras prezenti ĝin tia. Iam oni povis serioze diri ke la modernaj lingvoj iusence “progresis” dum Latino postrestis, sed hodiaŭ treege malmultaj lingvistoj asertus (precipe post la oficialigo de la Hebrea en Israelo) ke Latino ĉesus esti Latino se oni aldonus al ĝi la necesajn neologismojn.

Sed la afero ja estas ke la Latinistoj _efektive_ deziras prezenti Latinon kiel malfacilan lingvon. Dum jarcentoj ĝia ĉefrolo estis ne interkomunikigi malsamlandanojn, sed disigi la klasojn ene de la unuopaj landoj. Tiun rolon ĝi hodiaŭ eble povus eskapi en Ameriko, sed ne en Eŭropo, kie ĝi ĉiuokaze, kaj same kiel Esperanto, nur povus utili kiel alternativo al la ideo de tutAngliĝo.

Do, la interna ideo de Latino estas pedanteco, kaj verŝajne tiu fakto unu fojon por ĉiam malebligis ĝin kiel tuttere oficialan internacian lingvon. Kio estas do la interna ideo de la Angla lingvo, tia kia ĝi estas tutmonde instruata? La rasa supereco de la Brita nacio, ĉu? Ne, tio delonge ne funkcius. La interna ideo de la imperia Angla estas la opinio ke... lingvo ne estas serioza afero. Laŭ ĝi, lingvo tute pasive obeas la socian evoluon, pri kiu ni homoj ĉiuokaze nenion povas fari, oni nur estu feliĉa ke hazarde nuntempe oni ne bezonas lerni pli ol unu nacian lingvon por havi larĝan gamon da internaciaj kontaktoj.

Nia “malamiko” estas Angla – tamen ne la Angla lingvo kiel tia, sed la interna ideo de ĝia tutmonda disvastiĝo, nome ke lingvo ne estas serioza afero. Se ni volas venki tiun malamikon, ni devas prezenti la lernadon de Esperanto fare de denaskaj Anglalingvanoj kiel ilian postulindan rajton, ne kiel oferon de ili.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-17 16:35
Zamenhof ne kredis pri la revivigo de la latino, same kiel li ne kredis pri la revivigo de la antikva hebrea kaj antikva greka.
En la lernejo li lernis la latinon kaj ricevis nur noton 4. Vershajne lia entuziasmo pri tiu lingvo ne estis limigita, kvankam lia Eo bazighas grandparte sur latina-romana leksiko. Sed se oni shatas tian leksikon tio ne signifas, ke oni shatas la latinan lingvon kun sia freneza gramatiko ktp.

La rilatojn de Z kaj Eo al la latina mi abunde traktis en mia Z-biografio, same mi skribis kelkajn liniojn (en aparta chapitro) pri la aktuala stato de la latina en la hodiaua Europo.

Als eigentliche europäische Meta-Kultursprache gilt im Übrigen nicht nur heimlich immer noch das Lateinische (und Altgriechische), das an zahlreichen Schulen nach wie vor offiziell unterrichtet wird. Das Latinum muss für viele Studienfächer in den Geisteswissenschaften vorgelegt werden. Latein ist in Deutschland diejenige Fremdsprache, die in der Schule am dritthäufigsten gelehrt und gelernt wird. Die Zahl der deutschen Schüler im Fach Latein beträgt immerhin über eindrückliche 830’000. Unter den europäischen Ländern ist dieser Rang inzwischen eher eine Ausnahme, auch wenn es in den meisten europäischen Staaten nach wie vor Lateinunterricht gibt. Grosse Bedeutung hat der Lateinunterricht nach wie vor in Frankreich, Österreich und Italien. In Polen wurde Latein 2009 von etwa 35’000 Schülern und Schülerinnen gelernt. Aus diesen Gründen verfügen diese klassischen Sprachen über eine gewisse Lobby, deren Einfluss nicht zu unterschätzen ist.

Estas skribite, ke pro la deviga lernado en certaj lernejoj en Germanio ekzistas 830'000 lernantoj de la latina lingvo, 35'000 en Pollando. Ke la latina lingvo havas fortan lobion en certaj landoj de Europo, ekzemple F, A, I. Do, nenia komparo kun la Eo-movado.

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-08-17 19:29
-- kio estas tio? Ĝi bone servis al la antikvaj Romanoj.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-17 20:03
"Freneza" estas eble la maltauga esprimo, char neniu lingvo estas freneza au nefreneza, same kiel chiu lingvo ne estas bela au malbela. Eble pli freneza ol ghia gramatiko estas tamen ghia sintakso.
Sed kompreneble oni ofendegas latinistojn ktp.
En la tuta gimnazia tempo ni estis turmentataj per tiu "lingvo". Sed eble la instruistoj estis pli turmentaj ol la lingvo mem, kiun ili simple ne sukcesis "alloge vendi".

Kiel ajn freneza au ne freneza, kaj kiom ajn da homoj daure devas lerni tiun lingvon (mi intence ne skribas: strangam), tamen, almenau en Europo shajnas al mi, ke ekzistas la interkonsento, ke la latino ne plu taugas por moderna konversacio kaj interkomunikado. Estis iuj provoj revivigi la latinon, sed chiuj fiaskis. Mi mem posedas plurajn konversacilibrojn germana-latina - chefe literaturo por amuzighi.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-17 21:17
Mi plurfoje klopodis lerni la latinan lingvon. Mi eĉ legis Satirikon en la originala kun apuda traduko - sed Satiriko estis skribita en jam iomete ĉiutaga, do slanga latina lingvo. Bedaŭrinde mi neniam povis lerni sufiĉe bone por konversacii. Eble la latina estas la tia plej studata lingvo en Germanio sed mi neniam konatiĝis kun iu germano kiu konversaciis en ĝi. Certe estas tiaj personoj sed mi - dum 26 jaroj vivante tie - ne konatiĝis kun ili.
pistike65
pistike65 diras:
2011-08-17 21:47
"Estis iuj provoj revivigi la latinon, sed chiuj fiaskis." Tiu aserto estas en la sama kategorio kiel la frazo "Esperanto ne sukcesis."
La retejo
http://yle.fi/radio1/tiede/nuntii_latini/
sufiche pruvas ke eblas esprimi en eleganta latina nuntempajn realajhojn.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-08-18 12:44
Estus bone meti apud tiuj latinaj specîmenaj tekstoj Esperanton - por kompari.
Sed kiu en la moderna Europa volus PAROLI tiel ?
Robb prave konstatis, ke en Europo li trovis nenian tian homon, kiu parola la latinan. Ech se centmiloj lernas devige la latinan en la lernejoj, tio ne signifas, ke ili parolas tiun lingvon - tio estas la paradokso. Kaj tio montras ankau ke la latina estas MORTA lingvo, kompare kun la ARTEFARITA lingvo Esperanto, kiu tamen estas parolata de ne malmultaj.
Sed ekzistas cirkloj, en kiuj oni praktikas la latinan, aprole kaj skribe. Sed tiu okupo eble eniras la kategorion de hobio, kiel Esperanto ankau.
Sed kiel mi priskribis antaue: La latino havas sufiche fortan lobion en diversaj landoj, dum Esperanto havas pli malpli nenian lobion. Ankau tio estas paradokso. Tio signifas, ke la latino daure ghuas akceptecon, dum Eo ne ghuas ghin.
pistike65
pistike65 diras:
2011-08-18 21:57
Nu, mi kritikis Vian origanan aserton "Estis iuj provoj revivigi la latinon, sed chiuj fiaskis." Fakte, la latina neniam mortis, sed estis senpauze uzata ekde sia ekesto ghis hodiau. Tion klare demonstros la projekto
http://eo.wikipedia.org/wiki/Antologio_Latina
de Gerrit Berveling, kiam ghi pretos.
Ghi estis oficiala lingvo de Hungario ghis 1844, kaj ekzistis tiam homoj kiuj flue parolis ghin. Alexander Lenard, hungaro, brile latinigis "Winnie ille Pu" en la 1950-aj jaroj.
Ankau al la latina aplikeblas, "mutatis mutandis", la 28-shtupa sistemo per kiu Detlev Blanke mezuris la vivantecon de planlingvoj.
amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-08-19 00:02
Kritiku libere, lauplace kaj trankvile, ne ghenas min.
La problemo estas, ke ies penso, ekz. la mia, kaj ne nur mia, povas esti miskomprenata.
Due: kion signifas "revivigi" lingvon? Se Berveling tradukas la antikvan literaturon en Esperanton, se mi bone komprenis la projekton, chu tio lau vi signifas, ke li revivigas la latinan lingvon?

Mi ne konas la historion de la latina lingvo kaj ne povas diri, kiam (en kiu jaro) oni konsideras, ke ghi definitive "mortis", en Hungario evidente en au chirkau la jaro 1844. Pri tio Vera Frank-Barandovska au Gerit Berveling certe povus doni kompetentan respondon.

Aliflanke, la aktuala situacio (au statuso) de la latina lingvo (en Europo) shajnas al mi klara, tiel ke certe (fush)komento de mia flanko ne necesas.

Malgrau la "abstrakteco" kaj shajna "senutileco" de la latina lingvo en la mdoerna tempo kaj la malagrablaj spertoj, kiujn lernantoj de la latina povas fari, mi ne tro volas plendi pri ghi: Dank' al ghi mi eble ekkonsciis kion signifas genitivo, dativo, akuzativo, instrumentalo, vokativo... kio estis utila che la lernado de slavaj lingvoj, kaj ech de Esperanto. (Se francoj pli bone scius la latinan, ili eble malpli fushus la akuzativon :-). Kaj due, dank' al ghi mi lernis amason da fremdvortoj, kiuj estas latindevenaj kaj tute natura integra parto de la germana lingvo (kaj kio mankas ekzemple en la slavaj lingvoj).
Kaj eble dank' al tio mi komprenas ankau kion signifas 14 au 17 kazoj en la estona, finna, hungara ktp. :-)
Lingvistike neinstruitaj homoj ofte havas problemojn kompreni tiujn aferojn.

Krom tio, mi tute agnoskas, ke homoj povas trovi la latinan fascina lingvo, same kiel la e-istoj trovas Esperanton fascina lingvo, au same kiel d-ro Baur kaj Istvan Ertl trovis/as shajne la islandan fascina lingvo (mi ankau, cetere). Kaj kompreneble ekzistas la inverso: militemaj kontrauantoj de la latina, de Esperanto...
Min ghenis kaj daure ghenas la nacilingvaj prononcoj de la latina. Mi ankau ne eltenas, se germanoj, angloj kaj francoj germane, angle kaj france prononcas Eon.

Chu oni pli bone komprenas la okcidentan pensmanieron, se oni konas la latinan lingvon, kiel iu asertis, mi dubas. La tuta verkaro latinlingva estas tradukita en la nacilingvojn, tio sufichas lau mi. Se iuj volas aldone sharghi sin per legado en la originala lingvo, tio estu la rajto kaj placho de chiu ajn kaj oni ne povas malhelpi kaj ne malhelpu tion. Tamen mi estas kontrau la multjara lernado de la latina lingvo en gimnazioj, konsiderante tion reala tempoperdo kaj superflua energioperdo (kiel diris Wilhelm Ostwald pri la lingvolernado ghenerale).
pistike65
pistike65 diras:
2011-08-19 05:31
Vi demandas:
> Due: kion signifas "revivigi" lingvon?

Vidu ekz.
http://en.wikipedia.org/wiki/Language_revitalization

>Se Berveling tradukas la antikvan literaturon en Esperanton, se mi bone komprenis la projekton, chu tio lau vi signifas, ke li revivigas la latinan lingvon?

Vi miskomprenis. Lia grandioza projekto montros la kontinuecon de kreado latinlingva, ekde pratempoj ghis hodiau. Lau lia scio, ne ekzistas simile temp-ampleksa antologio en ajna lingvo ghis nun. Do, mi celis diri per tio ke iuj chiam daurigis verki latinlingve.

Vere formortis kaj revivighis ekz. la kornvala lingvo, kvankam ech pri ghi "ŝajnas, ke la lingvo neniam estis tute forgesita":
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kornvala_lingvo

amike
Istvan Ertl
limako
limako diras:
2011-08-18 14:00
Mi legis interesan libron lastatempe "The Natural History of Latin"
  http://www.amazon.com/[…]/0199263094
kiu priskribas iomete la historio de diversaj eroj de latino. Unu el la plej interesaj aferoj al mi estis ke latino estis dua lingvo por la vasta plejmulto de homoj kiuj iam lernis ĝin -- eĉ dum la Roma imperio. Oni fondis lernejojn ĉie tra la imperio por instrui latinon (ĉar la administrado okazis latine). Kaj tiuj lernejoj daŭre ekzistis post la falo de Romo. Dum la mezepoko estis la katolika eklezio kiu daŭre vivigis la latinan kaj turnis ĝin al siaj bezonoj. Sed eĉ en la komenco, la ĉiutaga parolo de homoj verŝajne nek prononciĝis nek vere komformiĝis al la formala gramatiko de la skribita latino. Do eble "fiaskadas" estas la plej taŭga vorto. :-)
Filarete
Filarete diras:
2011-08-18 15:37
Hodiaŭ oni ne lernas la latinan por komuniki siajn pensojn kaj sentojn al aliaj homoj. Oni lernas la latinan por legi ĝin. Ĉar granda parto de nia kultura havaĵo eŭropaskale estas en tiu lingvo verkita. Oni lernas ĝin por enprofundiĝi en la okcidenta pensmaniero. Same por aliaj lingvoj. Estas granda iluzio nuntempa kredi ke lingvon oni lernas unuavice por esprimi sian personecon. Eble tradukistoj pensas tion? Mi supozas eĉ ne. Lingvo estas maniero esprimi la mondon, paroligi la videblajn kaj nevideblajn realaĵojn. Plejmulto de la homoj kiuj lernas la anglan malmulte uzos ĝin, sed lerninte ĝin ili havas la impreson ke ili pli proksimas al vivmaniero kaj penskutimo moderna al kiu ili aspiras. Same por esperanto. Plejmulto da esperanto lernantoj malmulte uzos ĝin (tio estas malmulte legas, malofte partoprenas aranĝojn ktp), sed al ili plaĉas la ideo de lingvo racia kaj neŭtra. Ĉu vi ne pensas ke la homojn ni trompas kredigante ke esperanto estas utila lingvo? Esperanto ne estas utila (nek pli, nek malpli ol alia lingvo) sed la tuta funkcianta afero estas mirinda nekredeblaĵo kiu eterne revigos multajn generaciojn.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-18 19:35
Mi ĵus revenis de Brazilo. Tie mi konstatis ion interesan pri la angla lingvo. Ĉie oni ofertas kursojn por studi la anglan. Sed fakte neniu - aŭ kvazaŭ neniu - parolas ĝin. Eĉ la stevardino de la aviadilo ne komprenis ĝin kiam mi malsukcesis komuniki en la portugala kaj provis uzi la usonan por demandi tre simplan aferon. Mi tute ne komprenis la anoncojn en la angla donitajn en la aviadilo. La prononco kaj la lingvoritmo estis kvazaŭ brazil-portugalaj. La skribitaj tradukoj en publikaj lokoj estis tiom fuŝaj ke mi miskomprenis ilin kaj feliĉe povis legi la portugalajn surskribojn. Ankaŭ feliĉe mi renkontiĝis kun esperantistoj kiujn mi tutklare komprenis. Eĉ se ili havis la "muzikon" de la brazil-portugala ilia esperanto estis komprenebla.
Gerrit
Gerrit diras:
2011-08-19 11:19
Lau mi tio estas unu el la kialoj por lerni lingvon, kaj grava kialo: komuniki. Alia kialo estas: legi en ghi. Ree alia kialo povas esti: fari lingvistikajn studojn ankau pri lingvo(j) ekster la (por oni) kutima lingvaro.
Mi volas reveni al du temoj: unue mia projekto "Antologio Latina", kies 4-a volumo espereble aperos che eldonejo FONTO antau la jarfino: per ghi mi - kiel prave diris István - intencas montri per kiaj peripetioj daure dum multe da jarcentoj oni uzadis tiun lingvon, ne nur por faka verkado (se mi bone memoras, ech papo Johano Paulo la 2a ankoraux verkis sian disertacion doktorigan en ghi; kaj persone mi verkis unu el miaj unuaj universitataj ekzamenoj en ghi - ghi efektive estis la unua lingvo kiun mi aktive parolis krom la Nederlanda, al pastroj chefe, en Jugoslavio kaj Francio; parenteze: estas presITa kaj baldau aperos poemareto en la Latina de nia Rumler - same che FONTO - kun traduko); vaste legante el nekonataj literaturaj tekstoj Latinaj (nur eta ono ekzistas en kiu ajn traduko! oni ne kredu ke la plimulto ja ekzistas traduke; la plimulto ech ne ekzistas en atingebla eldono de la pasintaj du jarcentoj), mi elektas kion traduki por la Antologio (t.e. mi KOMPILAS). Nuntempe mi tiuteme okupighas pri volumoj 5 kaj 9.
Dua temo: jhus mi pensiighis kiel instruisto pri la Latina - 67-jara -, kaj che la adiaua festo iu lernanto venis kun anekdoto el pasinta jaro: knabo 15-jara ne cheestis lecionon, char li iris al kuracisto. Amiko lia samagha skribis tion sur la nigra tabulo (kiu ankorau ekzistis - nun estas nur elektronikaj iloj) en Latina mesagho. Mi envenis, legis, kaj Latine daurigis, ghustigante la etajn erarojn kiujn li faris. Sed ja prave: lingvo UNUAVICE celas komunikadon - tion tiuokaze ree mi emfazis al la lernantoj. Konkrete, jam delonge precipe la Itala forpushis la Latinan el granda parto de mia persona "aktiva memoro", - kostas nun multe da penado paroli Latine. Itale paroli estas pli simple.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-19 17:42
Komunikado okazas plurnivele. Unuanivele estas la direktaj vortoj, ekzemple la simpla konstato: Pluvas. Sed se mi diras al vi "Pluvas" kiam vi pretas forlasi la ĉambron kun via teko, la konstato ankaŭ signifas "vi devos uzi ŝirmon aŭ plumantelon kiam vi foriras". Ankaŭ povus signifi: "eble vi devus atendi iomete antaŭ ol eliri". Se mi diras al infanoj je la 10a de vespero (20a horo): "Ĉu ne iomate malfruas por televidi?" tio ne estas simpla demando sed estas proponi enlitiĝi. Se mi uzas Esperanton por paroli havas alian signifon ol se mi uzas la ĉinan. Se mi uzas fivortojn, la vortoj havas duan nivelon ol nur la simpla signifo de la vortoj. Tio ankaŭ veras por slango. Se mi respondas al ies komento: Mojose! tio eble kolerigos iujn esperantistojn ĉar tiu vorto estas por ili kontraŭ-Krestomatia neologismo. Aliaj esperantistoj simple rimarkos ke mi uzis slangan vorton por diri "benege". Se mi telefonas al iu kaj alia persono ol tiu kun kiu mi volas paroli respondas, mi demandos: Ĉu Marko estas tie? Se la respondinto dirus simple: Jes! tio ne estas korekta respondo. Mi fakte ne volas nur scii ĉu Marko estas tie sed mi kun tiu demando ankaŭ petas paroli kun li.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-04 23:39
Kiel unu el malmultaj - eble sola - homoj en UEA kun sento de respondeco, la ghenerale direktoro tute pravas per tiu chi averto:

http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/6894