Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Ĉu la Elekta Komisiono prenos sian respondecon?

Ĉu la Elekta Komisiono prenos sian respondecon?

de Johan Derks Laste modifita: 2015-12-03 13:44
Amri Wandel kaj Stefan MacGill en Kopenhago sukcesis aprobigi ŝanĝon de artikolo 8 de la Elekta Regularo, sed ŝajne la definitiva vortigo ankoraŭ estas necerta. Ambaŭ konfesas ke la demokratiigo de la elekta procedo estas unua paŝo al revalidigo kaj tiel al vigligo de la Komitato kaj difino de la asocia vojo, sed en la retpaĝaro de UEA la malnova teksto de la Elekta Regularo ankoraŭ pompas. Ŝajnas, ke iuj "gravuloj" volis prokrasti la definitivecon de la decido. Ankaŭ la ĝisnuna konduto de la Elekta Komisiono, kiu devos raporti en Hanojo pri sia progreso en varbado de kandidatoj ne estas favora al demokratiigo de UEA. Mi starigis retdiskutliston profilo-de-uea-estraranoj, en kiuj partoprenas tri membroj de la EK kaj atendas iliajn kontribuojn, por ke la "fenestroj malfermiĝu".
foto de zope — Laste modifita: 2012-01-19 12:08
Komitato, plej supera, ne papera organo de Johan Derks — Laste modifita: 2011-08-13 07:13
La pasiveco kaj ne-engaĝiĝo de la komitatanoj ne estas kaŭzo, sed simptomo de la maldemokrata funkciado de la Estraro(j) de UEA. Tion atestas interalie la blokado al klopodoj por perinterreta voĉdonado dum pasintaj du jaroj. La strebo de Stefan MacGill plifortigi la Komitaton donante al ĝi rektan elektorajton de Estraro meritas plenan apogon.
Laboro en progreso en Burundo de Johan Derks — Laste modifita: 2012-01-19 12:37
Aspektoj de la krizo de UEA de Johan Derks — Laste modifita: 2012-05-02 10:37
La evoluo de la membraro de UEA: Interreto Ĉu lernu.net estas financata kaj starigita de UEA? edukado.net Kion faras la Estraro de UEA kontraŭ tio? 1. la kvalito de la revuo, 2. la manko de demokrateco La malsufiĉeco de la Prezidanto kaj de la sekretario Anna Löwenstein: Kia estonteco por UEA? pri la delegita reto
Ĉu la Elekta Komisiono prenos sian respondecon? de Johan Derks — Laste modifita: 2012-05-02 08:15
Amri Wandel kaj Stefan MacGill en Kopenhago sukcesis aprobigi ŝanĝon de artikolo 8 de la Elekta Regularo, sed ŝajne la definitiva vortigo ankoraŭ estas necerta. Ambaŭ konfesas ke la demokratiigo de la elekta procedo estas unua paŝo al revalidigo kaj tiel al vigligo de la Komitato kaj difino de la asocia vojo, sed en la retpaĝaro de UEA la malnova teksto de la Elekta Regularo ankoraŭ pompas. Ŝajnas, ke iuj "gravuloj" volis prokrasti la definitivecon de la decido. Ankaŭ la ĝisnuna konduto de la Elekta Komisiono, kiu devos raporti en Hanojo pri sia progreso en varbado de kandidatoj ne estas favora al demokratiigo de UEA. Mi starigis retdiskutliston profilo-de-uea-estraranoj, en kiuj partoprenas tri membroj de la EK kaj atendas iliajn kontribuojn, por ke la "fenestroj malfermiĝu".
1a kunsido de la Komitato de Johan Derks — Laste modifita: 2012-08-06 07:46
La redaktisto petis min raporti pri la unua kunsido de la Komitato en Vjetnamujo, sed fine ne akceptis mian raportaĵon, ĉar la aliaj raportintoj kiujn li petis ne volis ke iliaj nomoj estos publikigitaj kun sia raportoparto. Tio signifus, ke nur mia nomo aperus sub la kombina raporto kaj tio ne estus ĝusta.
Pri urĝokonscieco kaj konservativeco de A-komitatanoj de Johan Derks — Laste modifita: 2012-08-13 11:00
Raporto pri la enketo inter A-komitatanoj en Hanojo pri ilia maniero kaj jaro de enposteniĝo kaj ilia opinio pri la urĝeco de enkonduko de perreta voĉdonado
Biblioteko en Burundo proksime finkonstruadon. Kio nun? de Johan Derks — Laste modifita: 2013-04-14 19:42
En 2009 estis fondita fondaĵo Esperanto en Evoluo, post la sukcesa instruvizito de Johan Derks kaj Svetlana Milanović al Rumonge en Burundo. En la daŭro de kvar jaroj la Burunda Asocio ricevis entute 10080 eŭrojn por konstruigi bibliotekon, projekto, kiun ĝi arde deziris realigi por proponi hejmon al la Rumongaj esperantistoj, gardi iliajn esperantajn librojn kaj servi al ne-esperantistaj lernantoj en Rumonge. Sed la laboroj ege stagnis, dum mankis klarigoj en raportoj el Rumonge. Tial ankaŭ la monvarbado stagnis. Sed ŝajnas ke post tri monatoj la biblioteka konstruaĵo estos malfermita kaj luigata al grupo de religianoj. Kiam longe oni devos ankoraŭ atendi la malfermon kiel biblioteko ?
Akademia pledo por venkigi la anglan de Johan Derks — Laste modifita: 2014-08-01 09:29
La belga lingvisto kaj socia pensulo Philippe Van Parijs, profesoro en Loveno (Leuven) kaj Harvardo, favoras rapidigon de la "venko" de la angla, por ke – en Eŭropo kaj en alia historia fazo tutmonde – la komunikado pri situacioj de maljusteco povu konduki al "tutmonda egaleca justeco". Eĉ tiuj malplimultoj kiuj hodiaŭ suferas sub la dominado de la angla agus saĝe, se ili farus profiton el sia malvenko, eklernante la anglan. Kompenso pro ilia sufero estas parte disponebla, Van Parijs opinias. La libro enhavas gvidliniojn por lingvo-politikistoj kaj bone ellaboritajn ekzemplojn de soci-politikaj dilemoj.
Demandoj pro la lasta Malferma Tago (11-2015) en Roterdamo de Johan Derks — Laste modifita: 2015-12-06 18:18
Recenzo/komento al la paroladoj “Osmo Buller respondas” kaj la parolado de Humphrey Tonkin pri la novaj celoj de UNoj por daŭripova evoluo. Tonkin flankenlasas la lingvokomunikan problemon, sed ne klaras, kiel Esperanto povas kontribui al pli bona "aŭskultado" de la suferanta homaro fare de UNoj. Osmo Buller donas, komentante al la neceso skurĝi la komitatanojn al voĉdonado, forte kontesteblan prezenton de la roloj de Komitato kaj Estraro laŭ la statuto.
Derks, tria aspiranto por B-kandidateco, kiu rezignas pri ĝi. de Johan Derks — Laste modifita: 2016-03-24 10:47
Kvin jaroj perdiĝis pro rezisto al perreta voĉdonado kaj paranojo pri adaptiĝo de la Statuto. Esence tiu Statuto datumas el Kolonjo, 1933, kiam forĝiĝis monstra ligo inter la neŭtrala movado kaj landaj asocioj, infektitaj de naciismo. Nun evidentas plej akre la absurdeco de balotado por B-komitataneco, kiu ĉefe funkcias kiel antaŭselekto de (re)nomumebluloj en Estraro, kun asisto de kontraŭdemokrata organo Elekta Komisiono. Ĉio en kontraŭeco al la unua statuta celo de UEA: disvastigi la Internacian Lingvon. La membroj postulu triobligon de la nombro da B-komitatanoj kaj sankcion pri ne-funkciado de A-komitatanoj.
raporto pri KAEST.doc de Johan Derks — Laste modifita: 2016-12-02 17:46
Raporto pri KAEST - 2016 de 2016-11-17 17:00 ĝis 2016-11-20 13:00)de Johan Derks
Konferenco por Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, Modra, Slovakijo, 17-20 de novembro