Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Projekto celas al la enkomputiligado de la arĥivoj de Pernambuka Esperanto-Asocio

Projekto celas al la enkomputiligado de la arĥivoj de Pernambuka Esperanto-Asocio

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2011-09-04 19:22
Pernambuka Esperanto-Asocio estigis projekton por la enkomputiligo de sia historia arĥivo.
La materialo, kolektita kaj heredita de la advokato Methódio Maranhão, estos iom post iom publikigita ĉe interreto. La celo de tiu iniciato estas disponigi la kolekton al ĉiuj interesitoj kaj veki la atenton de la ĝenerala publiko, rakontante la evoluadon de la Esperanto-movado en ŝtato Pernambuko. Pernambuka Esperanto-Asocio havas unu el la plej grandaj bibliotekoj de la norda kaj nordorienta regionoj de Brazilo.