Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Biblioteko el la brazila ŝtato Cearao ricevas esperanto-librojn

Biblioteko el la brazila ŝtato Cearao ricevas esperanto-librojn

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2011-07-28 09:37
Unu plia publika institucio ricevis librojn de Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE).
Biblioteko el la brazila ŝtato Cearao ricevas esperanto-librojn

Aloísio Sartorato, kunordiganto de la kampanjo Esperanto en la Bibliotekojn

Je tiu ĉi fojo la favorata estis la Municipa Biblioteko Possidônio da Silva Bem, kiu troviĝas en la urbo Juazeiro do Norte, en ŝtato Cearao (nordorienta regiono de Brazilo). Estis sendita pakaĵo, kiu enhavis dek didaktikajn kaj literaturajn verkojn en aŭ pri Esperanto. De julio 2001 KKE donacis pli ol mil librojn al 102 brazilaj kaj 12 eksterlandaj institucioj, kadre de la kampanjo Esperanto en la Bibliotekojn, kunordigata de Aloísio Sartorato.