Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Esperanto-renkontiĝo de Arbara Regiono de Minas-Gerajso estos en septembro

Esperanto-renkontiĝo de Arbara Regiono de Minas-Gerajso estos en septembro

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2011-08-23 20:51
La 11-an de septembro okazos la 5-a Esperanto-renkontiĝo de la Arbara Regiono de Ŝtato Minas-Gerajso (Brazilo)
Esperanto-renkontiĝo de Arbara Regiono de Minas-Gerajso estos en septembro

La kantistino Dirce Sales sin prezentos dum la arta momento.

La ĉefa temo estas La Rolo de Esperanto en la XXI jarcento, pri kiu prelegos profesoro José Passini. Maria Nazaré Laroca kaj Saulo Salgado Wanderley ankaŭ parolados. La kantistino Dirce Sales sin prezentos dum la arta momento. La filmo Nia Hejmo (Nosso Lar) estos projekciita kun subtekstoj en la Internacia Lingvo. Oni lotumos esperantajn librojn. La evento okazos de la 8-a ĝis la 17-a horo, en la instalaĵoj de Unuiĝintaj Fakultatoj Doctum, en urbo Leopoldina.