Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Placo de Esperanto reinaŭgurita en Brazilo

Placo de Esperanto reinaŭgurita en Brazilo

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2011-09-06 20:53
La urbo-administracio de Campos dos Goytacazes, en la Norda Regiono de Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, reinaŭguris la Placon de Esperanto. La solenaĵo okazis en la 25-a de Aŭgusto.
Placo de Esperanto reinaŭgurita en Brazilo

Reinaŭgura solenaĵo.

Dum la ceremonio la urbestrino, Rosinha Garotinho, la prezidanto de la Urba Parlamento, Nelson Nahum, kaj la direktorino de Fakultato de Filozofio de Campos, Regina Sardinha, subskribis Deklaron pri Teĥnika Kunlaboro, por ke tiu supera lernejo ekzorgu pri la loko. La institucio intencas fari el tiu spaco edukan parkon. Placo de Esperanto estis tute reformita, kaj tien oni metis novajn balancilojn, baskulojn kaj benkojn. Ĝi ricevis pejzaĝajn plibonigojn per la konstruado de novaj ĝardenoj. La planko kaj la ĉirkaŭaj trotuaroj estis refaritaj laŭ la novaj reguloj pri alirebleco. Brazila Esperanto-movado aplaŭdis la iniciaton. Cirkulas en interreto propono okazigi esperantistajn eventojn tie.