Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / juh / De legantoj

De legantoj

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2007-12-26 10:49
Artikoloj de legantoj
Brazila esperantista radio-programo inter la plej aŭskultataj de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-07-23 22:44
Laŭ la informilo de IBOPE (la plej grava opinio-enketa servo de Brazilo), koncerna al la trimonato jan-mar/2011, la programo Esperanto, la Lingvo de Frateco estas la tria plej aŭskultata mezonda radio-programo. La informoj rilatas al la metropola regiono de Rio-de-Ĵanejro, ĉiumarde, de 15:00 ĝis 16:00. Estas averaĝe 25.960 aŭskultantoj po minuto.
Lanĉita postmorta KD de brazila kantistino de Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-07-23 22:43
kastelo Greziljono de Bert Schumann — Laste modifita: 2011-06-18 09:24
La Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono/Grésillon situas okcidente de Parizo kaj organizas varian programon kun kursoj, ekskursoj kaj aliaj programeroj, precipe dum julio, aŭgusto kaj la francaj feriaj periodoj. Eblas dum la malfermaj periodoj restadi kelkajn tagojn, tutan semajnon aŭ pli longe, eblas partopreni la programon aŭ nur dormi kaj manĝi. Societanoj de Greziljono povas lui la kastelon en liberaj periodoj.
IJK en Kievo pli malmultekostiĝis, sed... de Miroslav Hruška — Laste modifita: 2011-06-04 17:51
Nekredebla, sed tamen. Nunjara IJK en Kievo de la 14-a ĝis la 21-a de junio kostos partoprenantojn malpli, sed ne ĉiuj partoprenantoj povos ĝui tiun ĉi rabaton. Kial? Kio okazis? Kiu profitos kaj kiu ne ĝuos rabaton?
Okazigis festkunvenon la Ĉina Esperanto-Ligo memore sian 60-jaran jubileon -- Kunveno de Li Jianhua — Laste modifita: 2011-05-31 13:01
Pri la afero; David Kelso de Eric Walker — Laste modifita: 2011-05-01 21:31
1-a Esperanto-Fortalezo de Jozefo Lejĉ — Laste modifita: 2011-04-27 09:23
Okazis en la ĉefurbo de ŝtato Cearao (Brazilo) la 1-a Esperanto-Fortalezo. La eventon kunorganizis Esperanto-Kurso de Federacia Universitato de Cearao kaj Cearaa Esperanto-Asocio. Muziko, deklamado kaj paroladoj kunigis geesperantistojn en la mateno de la 16-a de aprilo 2011 en la salono Interarte de la Germana Kultura Domo de tiu federacia universitato.
Wells: Kelso supozata morta de Ian Fantom — Laste modifita: 2011-03-31 13:29
Laŭ la prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio, ilia sekretario, David Kelso, kiu malaperis en novembro 2010 en la montaro de Kalabrio en suda Italio [1], devas esti supozata morta.
Omaĝe al naskiĝtago de Komenio de Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2011-03-29 10:04
La 28-an marto oni rememorigas naskiĝtagon de la eŭropa grandulo Jan Amos Komenský (1592-1670) – Komenio, nomata ne nur „Instruisto de la nacioj“, sed ankaŭ „Prapatro de la ideo de la internacia lingvo“.
Pola Radio renaskiĝas private de Dario Rodriguez — Laste modifita: 2011-03-26 10:48
Barbara Pietrzak disvastigis mesaĝon al pluraj malnovaj aŭskultantoj anoncante la (privatan) restarigon de la elsendoj per la servilo http://retradio.posterous.com Jen la transskribo.
EŬROPA PATENTO: TRILINGVISMO PERFORTA ELEKTO de Disvastigo - Lingvoj kaj Kulturo — Laste modifita: 2011-03-26 10:45
*EŬROPA PATENTO: TRILINGVISMO PERFORTA ELEKTO* - EŬROPAJ PARLAMENTANOJ MORGANTI KAJ ROSSI (EL LA ITALA PARTIO “NORDA LIGO”) FAVORAS ESPERANTON
Kongreso de kroataj esperantistoj en Bjelovar de Josip Pleadin — Laste modifita: 2011-03-14 12:42
Por la 9-a kongreso de kroataj esperantistoj, okazonta la 14-an kaj 15-an de majo 2011 en Bjelovar, regas nekutime granda intereso inter la enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Ĉar la unua aliĝperiodo finiĝos la 31-an de marto, ni invitas ankaŭ vin aliĝi.
NASK 2011: malpli ol du semajnoj ĝis la fino de la rabatita aliĝ-prezo! de Yevgeniya (Jxenja) Amis — Laste modifita: 2011-03-02 21:22
Restas malpli ol du semajnoj ĝis la fino de la rabatita aliĝ-periodo por NASK-2011. Ĝis la 15-a de marto, 2011 vi povas aliĝi kontraŭ 865 USD (aŭ 665 USD por plentempaj studentoj kaj latin-amerikanoj), kio inkluzivas loĝadon, 3-fojan manĝadon kaj la kurson mem.
Strasburga Universitato de Ulrich Lins — Laste modifita: 2011-03-01 10:27
Interpretado
Plurlingva retejo pri sciencfikcio nun haveblas esperante de Philippe Gindre — Laste modifita: 2011-02-21 10:22
nooSFere Babel, la plurlingva retejo pri franclingva sciencfikcio, nun haveblas esperante.
Alvoko de Barbara Pietrzak de Dario Rodriguez — Laste modifita: 2011-02-18 07:18
Barbara Pietrzak dissendis alvokon petante reagon al la ĉesigo de la esperantaj elsendoj de Pola Radio. Ŝi sugestas skribi al la plej altaj instancoj de Pollando (Prezidento de la Respubliko, Ambasadoroj, Ministro pri Eksterlandaj Aferoj kaj ankaŭ al la esperantista eŭrodeputitino Malgorzata Handzlik), krome al la prezidanto de Pola Radio. Ĉiuj koncernaj retadresoj (ligiloj) kaj strataj adresoj aperas en ŝia alvoko. Jen ŝia mesaĝo:
Lu Wunsch-Rolshoven de Lu Wunsch-Rolshoven — Laste modifita: 2011-02-14 16:39
Gvidanto de EsperantoLand
GNOME-KDE-veto de Kristjan SCHMIDT — Laste modifita: 2011-02-12 11:44
Majkrosofto akuzas: Guglo subtenas Esperanton! de Andrej Grigorjevskij — Laste modifita: 2011-01-15 22:37
Pamfleto de Microsoft-a propagandisto parodie akuzas Google pri subtenado de Esperanto. La pamfleto vekis viglajn diskutojn en la komputilista mondo, samtempe levinte la temon de Esperanto kaj internacia lingvo.
La tuluza asocio serĉas volontulon de Christophe Chazarein — Laste modifita: 2011-01-11 22:24
Oferto de dumonata volontulado en Francio por esperantista junulo.
Agoj pri dokumento